Johano kun la sama intereso partoprenis, kiam ili faris la konstruaĵon por la cementgisado kaj la gisadon, same, kiam ili komencis starigi kaj kunmeti la domon el la fabrike pretigita dommaterialo.
En la vesperoj de majo venis foje ankaŭ patrino kaj Elsa . Ili faris fajreton inter kelkaj ŝtonoj kaj kuiris kafon. Poste ili ĉiuj sidis en rondo ĉirkaŭ la fajro kaj trinkis la fortan, fumodoran trinkaĵon.
Same estis sur aliaj grundoj. Ili ĉiuj estis kvazaŭ koloniistoj, kiuj posedprenas novan landon. Tian ĝojon kaj kontenton, pensis Johano, sentis ankaŭ tiuj homoj, kiuj unue kulturis la ebenon kaj la disajn arbarajn bienojn, de nebula pasinto ĝis la pasinta jarcento.
Jen kaj jen vizitis ilin iu najbaro. La fervore laborantaj novuloj venis por kelkminuta paŭzo, sed la malnovaj kun jam pretaj domoj ne tiom avaris pri la tempo.
En iu vespero, kiam oni sidis ĉirkaŭ la kafofajro, venis al ili iu el tiuj, kiu havis domon jam antaŭ la krizo, metallaboristo kun grizaj tempioj kaj kun trankvila, inteligenta vizaĝo. Oni invitis lin preni lokon en la rondo kaj donis al li tason da kafo. Kiel ĉiam oni parolis pri konstruado.
– Opinioj rapide ŝanĝiĝas, diris la gasto. Mi memoras iun vesperon en 1918, en la fino de la vintro. Estis publika kunveno, flama socialista parolado. Post la parolado iu rakontis, ke ĵus venis al la stacio tuta vagono kun terpomoj. Iu ekstaze proponis, ke ni tuj iru al la stacio por preni la terpomojn kaj dividi ilin inter la laboristaj familioj. Ni ankaŭ iris al la stacio kaj faris grandan bruon, sed iu sukcesis trankviligi nin, kaj ni ne faris revolucion.
En tiu printempo oni pli ol iam antaŭe propagandis por kulturado de legomoj kaj terpomoj, kaj en la ĉirkaŭaĵoj de la urboj la koloniĝardena movado fariĝis tre granda. Sed multaj radikalaj opiniis, ankaŭ gazetoj, ke la legomkulturantoj perfidas la laboristan klason. Anstataŭ kiel honestaj proletoj agadi por revolucio kaj ŝanĝo de la tuta sistemo, la sola vojo por klaskonscia laboristo, ili lasas sin trompi de la burĝa propagando, kulturas terpomojn kaj legomojn kaj tiel mem fariĝas malgrandaj burĝoj. La tutan someron ili laboras kiel idiotoj por potpleno da manĝaĵo kaj ne havas tempon por viziti eĉ ordinarajn kunvenojn. Peklataj estu la klasmalamikaj legomidiotoj! Laboristo kiu konstruis al si domon estis por la klaskonsciaj honorperdinta transkurulo. Kaj se li havis flagstangon kaj hisis la svedan flagon, li jam apartenis al tiuj, super kiuj oni triumfos en la granda tago. Tiam la flago estis ankoraŭ “tiu bluflava ĉifono, insigno de profesiaj murdistoj, tiranoj kaj sangosuĉantoj”.
Tamen legomkulturantoj kaj domposedantoj plimultiĝis. Paliĝis la idealoj de la ekstaza periodo de malsato kaj alilandaj revolucioj, plifortiĝis la sento por realo. Multajn sociajn renversantojn mi konis, kiuj transformiĝis en bonajn, trankvilajn domposedantojn, por kiuj la bluflava flago, kaj precipe ĉe la propra domo, estas pli sankta kaj kortuŝa afero ol iam la ruĝa.
La metallaboristo silentiĝis, kaj la aliaj diris kelkajn komentojn pri liaj vortoj. Sed jen liaj pensoj denove iris sian propran vojon.
– Vere la homoj multe ŝanĝiĝas, kiam ili ricevas domon kaj kelkajn kvadratmetrojn da tero, li daŭrigis. Mi estis la unua en Paŝtejo, miaj pomarboj jam estas grandaj, miaj aceroj donas ombron kaj al ni kaj al niaj gastoj. Post mi venis multaj aliaj. Kelkaj havis en si bonan kernon jam de komenco. Aliaj apartenis al speco de homoj, kiun oni ofte renkontas inter barakloĝantoj: ili ne sentas respondecon por si mem, ili ne respektas aliajn homojn kaj iliajn posedaĵojn. Iliaj infanoj ne komprenas, ke ili ĉagrenas homon, se ili kuras en liaj ĝardenbedoj, prenas pomojn de liaj arboj aŭ difektas lian boaton ĉe la bordo.
Sed jen tiaj homoj komencas konstrui domon, kulturi pecon da tero. Ili havas ion propran por gardi kaj prizorgi. Ili ion amas, kio donas sencon kaj ĝojon al ilia vivo. Ili komencas kompreni, kion signifas respekto por posedaĵo de aliaj, por sentoj de aliaj, respekto de homo al homo. Ili komprenas, ke estas devo por honesta homo ion fari por ion ricevi, ke oni devas mem respekti por esti respektata. Iliaj infanoj ne tiel facile kuras en legombedoj de alia homo aŭ disbatas la seruron de lia boato.
Kaj ili estas multe, multe pli kontentaj kaj ĝojaj ol antaŭe, kvankam ili ne povas permesi al si diversajn amuzojn, kiuj antaŭe estis la ĉefa ĝojo por ili. Sed pli bonefika kaj daŭra ĝojo ili trovas en sia propra laborado kaj elpensado. Kiam virino teksas tapiŝojn por siaj plankoj kaj viro faras barilon por sia ĝardeno aŭ tablon por sia ĉambro, ili jam sentas, ke ili estas ne nuraj pansklavoj ... Okaze Eriko ĉeestis en tiu vespero. Nur malofte li permesis al si tian uzon de libera tempo, sed kiam li foje venis, li laboris por du. Kiam la metallaboristo finis sian parolon, replikis Eriko:
– Estas bone, ke laboristo nun povas posedi propran domon kaj povas vivi, en diversaj rilatoj, duoble pli bone ol antaŭ kelkaj jardekoj. Sed ĉu tio ne estas merito de la laborista movado? Ĉu ne estas la senĉesaj klopodoj, kiuj tiom altigis la salajron, ke laboristo nun povas konstrui domon? Ĉu ne estas la komuna klopodado, kiu havigis al li tiom da libera tempo, ke li povas konstrui kaj povas kulturi sian ĝardenon? Ĉu ne estas longjaraj bataloj, kiuj akiris por li tiom da respekto, ke la superuloj ne plu kuraĝas malpermesi al li vivi en hominda maniero?
– Vi pravas, respondis la metallaboristo kun amika kapklino. Sed tio ne estas la tuto. Mia tempo en la mondo ne estas longa, kompare al epokoj, sed jam mi ofte spertis, ke preskaŭ neniam nur unu flanko estas prava kaj meritoplena, dum la alia estas ekskluzive malbona kaj malprava.
Ne estis radikalaj homoj, kiuj fondis la movadon por propraj hejmoj al laboristoj. Estis tiel nomataj burĝuloj, kiuj volis, ke la gejunuloj restu en la patrolando anstataŭ en miloj kaj centmiloj veturi al Ameriko. Sed la laboristoj insultis la movadon kaj same la patrolandon, ĝis ili post multaj jaroj lernis pli bone kompreni.
Ĉu ne estas industriaj gvidantoj, kiuj en multaj grandaj industrilokoj faris grandiozajn aranĝojn, por ke la laboristoj povu facile akiri proprajn hejmojn, kunvenejojn, sportlokojn kaj tiel plu? Kion diris la laboristoj? Jen novaj manieroj por trompi nin, elsuĉi nin, kateni nin al la entrepreno, fari el ni sencerbajn servantojn al tiranoj kaj militpotenco? La samon ni trovas en multaj aliaj kazoj, se ni ne studas unuflankan priskribon de la faktoj.
Troviĝas mankoj ĉe superuloj, troviĝas mankoj ĉe laboristoj. Ni komencas kompreni tion. Tial malaperas la klasdiferencoj. En kunveno, en sportloko, en amuzejo, en grupo de delegitoj aŭ deputitoj estas ofte malfacile diri, ĉu iu estas laboristo aŭ tiel nomata altklasulo. Kaj ankoraŭ pli: oni respektas unu la alian. Kaj tio estas bona. Tio efektive estas realigo de niaj ideoj, kvankam sen tia bruo, kiu iam estis por ni la ĉefa afero ...
– Ĉu vi estas tute certa pri tio? demandis Eriko.
– Mi estas tute certa pri tio, ke tiu evoluo estas bona. Sed profeto mi ne estas. Tiom ŝanĝiĝis la opinioj en ĉiuj sociaj tavoloj dum nur dudek, tridek jaroj. Neniu povas garantii, ke ili ne plu ŝanĝiĝos ... Per tio finiĝis la diskuto, ĉar la patro de Rudo levis sin. Li senkulpigis sin pro sia foriro el la rondo:
– Estas interese aŭskulti vin. Sed la plej saĝaj kaj interesaj vortoj ne kreskigas la domon eĉ per unu colo, kaj tial mi devas reiri al mia okupo.
*
Johano bone kaj persiste helpis dum la konstruado. Li sekvis la laboron de komenco ĝis fino, kaj pri ĉiu detalo li lernis almenaŭ iom.
– Vi estas kreita por tiu ĉi metio, diris al li la patro de Rudo. Sekvu min kaj lasu tiun senkvalitan laboron, kiun vi nun havas! La propono ne malplaĉis al Johano, sed tamen li ne konsentis.
En la komenco de junio li aranĝis kelkajn bedojn por floroj antaŭ la pordo. Iun vesperon li post laborfino iris rekte al la ĝardeno por aĉeti florplantojn kaj kelkajn rozarbustojn.