Выбрать главу

Kiam li trairis la barilpordon sub la maljunaj arbegoj, li subite sentis, kiel lia mano de si mem faras ĝuste tiun specialan movon, kiu en plej facila maniero malfermas ĝuste tiun pordon. Kaj li memoris kiom da fojoj lia mano faris tiun saman movon.

Antaŭ li staris la fruktarboj en plej bela florado, kaj floroj kaj legomoj estis netuŝite freŝaj en sia juna verdo. Neniam dum lia laboro tie la ĝardeno ŝajnis al li tiel bela.

Li ĉirkaŭiris la angulon de la ejo por laboriloj kaj trovis la ĝardeniston ĉe la varmbedoj. Tiu salutis lin kun rekona rideto kaj babilis kun li, dum li prizorgis lian mendon. Johano duonatente aŭskultis kaj foje respondis, dum li ĉirkaŭrigardis en la ĝardeno.

Ĉiun malgrandan parton de ĝi li rekonis en tute speciala maniero, en ĉiu parto li iam faris iun laboron, fosis, rastis, sarkis, rikoltis. Ŝajnis al li, ke li povas klare reaperigi en sia memoro ĉiun apartan laboron dum la kvin monatoj, kiam li laboris tie. Kaj li sentis certan ĝojon pro tio, ke li faris tiujn laborojn kaj bone faris ilin, kaj ŝajnis al li, ke la ĝardeno nun eble estus pli agrabla laborloko ol tiam.

Sed kiam la ĝardenisto diris tion, Johano denove sentis la enuon de longaj tagoj en soleco, la rigidon de la korpo kaj la doloron en la dorso. Kaj kiam li foriris, regis lin du kontraŭaj sentoj. Li ne volis reiri al la ĝardeno, sed li sentis dolĉan kontenton pro tio, ke li faris tiujn laborojn tie kaj trapasis tiujn longajn horojn ...

*

Tre malofte Johano renkontis Aldan en tiu printempo. Dum la tuta tempo ili kune kun Alekso faris unu solan ekskurson al Perkolago por fiŝi. Cetere li dediĉis sian tutan tempon al laboro kaj forgesis siajn malnovajn kutimojn.

En la vesperoj de aprilo kaj majo li foje eksentis sopiron foriri de sia okupo kaj iri al la granda arbaro, kie la kantoturdoj senlace flutis siajn tonĉenojn sur la suproj de altaj piceoj en la ardo de la subiranta suno. Sed tuj li denove pensis pri sia laboro. Ankaŭ hodiaŭ li povos lerni ion novan, kion li ne devas preterlasi.

Krom tio li sentis sekretan devon fari kiel eble plej multe da utilo, ĉar kun Alda , Arne  kaj Brita li faris interkonsenton, kiun la patrino kaj Eriko ne ŝatos.

Kunlige kun la somermeza festo la laboristoj havis kelktagan libertempon, kune kun la festotagoj unu semajnon. Jam oni parolis pri laŭleĝa, pli longa libertempo por ĉiuj laboristoj en la lando, sed tio ankoraŭ ne estis decidita Unu semajnon antaŭ la festo Johano diris al la patrino kaj Eriko, ke li intencas peti pri trisemajna libertempo post tiu libera semajno. Kune kun la kamaradoj li faros biciklan vojaĝon.

Tiel strange ŝajnis tio al la patrino, ke ŝi unue nur silentis kaj rigardis lin kun mieno de plena nekompreno. Iom post iom la vizaĝo fariĝis malgaja, sed ankoraŭ ŝi nenion diris.

– Vi ne bezonas timi, panjo. Mi ŝparis monon, kaj mi donos al vi ankaŭ por mia foresto, tio estas, por viaj bezonoj.

– Sed kial veturi tiamaniere?

– Mi volas rigardi la mondon kaj havi ĝojon de la somero.

– Ĉu la nuntempa junularo estas tia? Kaj ĉu ili tion povas? Tamen estas strange. Cetere vi ja bone kaj fidele laboras.

– Jes, ĉu ne vere! Dum du monatoj kaj duona mi tiom laboris por Rudo kaj lia sinjorineto. Ĉu mi ne bezonas iom da rekompenco pro tio?

– Nu jes, sed ĉu tiom? Kion diras via laborestro?

– Li fariĝis same konsternita kiel vi kaj kredis, ke mi ne estas tute normala. Fine li tamen permesis kaj ankaŭ permesis laboron post la reveno. Sed estas la sola escepto li diris, kvazaŭ li komencis timi, ke ankaŭ aliaj volas havi tian libertempon. Ne timu, mi konsolis lin, ili ne forkuros de vi! Ankaŭ Eriko fariĝis malkontenta.

– Se vi estus preninta du semajnojn, mi ne kontraŭdirus. Tuta monato estas tro ...

– Mi forlasis la forĝejon, diris Johano, por ke mi gajnu pli da mono, kaj por ke mi tiel posedu en tiu ĉi jaro almenaŭ unu monaton de mia propra vivo.

Eriko skuis la kapon. Poste li demandis pri vojaĝoplano. Kiam Johano efektive prezentis al li planon kaj eĉ bonan, li mildiĝis.

– Nu jes, li diris, vi povas multe lerni, vastigi vian menson. Mi fakte ŝatus akompani vin, sed mi ne povas tion fari. – De kie vi ricevos biciklon?

– Mi intencis lui de riparisto, sed la patro de Alda  proponis al mi prunti lian.

– Prenu mian! Ĝi estas en bona stato.

– Sed vi?

– Mi laboros dum la liberaj tagoj. Oni ja faros diversajn riparojn dum tiuj tagoj, kaj oni bezonas kelkajn homojn por tio.

– Ĉu vi devas tion fari?

– Ne devas, neniu postulas. Sed ankaŭ mi volas gajni monon, same kiel vi. Eble estos bone havi ĝin iun tagon.

*

III.

Estis en la vespero antaŭ la somermeza tago. Eriko venis hejmen de sia laboro pli frue ol ordinare. La peronoj de la domoj estis ornamitaj per junaj betuloj, infanoj kaj gejunuloj sur la stratoj estis feste vestitaj, kaj la patrino kolektis florojn kaj betulbranĉojn, per kiuj ŝi donis festan aspekton al la hejmo.

La patrino kaj li estis solaj hejme. Antaŭ kelkaj tagoj forveturis Johano kaj liaj kamaradoj, kaj jam antaŭ tri semajnoj forveturis Ejnar  al sia militservo.

Eriko lavis sin kaj ŝanĝis vestojn. La patrino foje diris ion, kaj li respondis per kelkaj vortoj. Cetere regis silento, trankvila, paca silento. Ŝajne ankaŭ la patrino ŝatis la trankvilon, eble pro la festa atmosfero.

Post la vespermanĝo Eriko reiris en sian ĉambron, sidigis sin ĉe la tablo kaj malfermis libron.

– Tio tamen estas tro, diris la patrino.

– Kial? Ne ofte okazas, ke oni meze en semajno povas libere dediĉi sin al propraj okupoj.

La patrino skuis la kapon, sed ne turmentis lin per pluaj vortoj.

Li komencis legi. Leginte unu paĝon li rimarkis, ke nenio restas en lia memoro, kvazaŭ li estus leginta en stato de endormiĝo. Tamen li ne estis laca.

Li denove tralegis, sed kun sama rezulto. Kaj subite li rimarkis, ke li ne plu havas intereson por la legado. Li sentas sin sata de legado, kaj li sentas deziron formeti la libron.

La devosento igas lin ankoraŭfoje rekomenci, sed poste li rezignas. Eble la odoro de floroj kaj folioj en la ĉambro efikas al la cerbo kaj narkotas lian aktivecon, li pensas, eble efikas ankaŭ la ĝenerala festosento kaj la belo de la vespero.

Ĉiuj someraj noktoj estas helaj, sed en la nokto de la somera festo oni atentas pri tio en alia maniero ol ordinare. Somermezo, kiun oni en aliaj landoj nomas Johanofesto, estas festo pramalnova, same malnova kiel la homa observado de la tempopaso. Tiam estas la benata tempo, kiam la suno staras plej alte, kiam varmo venis aŭ almenaŭ komenciĝas, kiam estas lumo kaj tage kaj nokte.

Dum longaj vintraj monatoj oni sopiris kaj atendis tiun parton de la jarorondo, same jaron post jaro, generacion post generacio, dum jarcentoj kaj jarmiloj.

Sed kiam la suno haltas, ĝi tuj komencas denove foriri de la nordo. Dum kelkaj tagoj oni ne povas tion rekte rimarki, sed post du semajnoj oni jam vidas, ke ĝi subiras pli frue ol en somermezo. Tial la helo kaj la freŝa verdaĵo en tiu nokto altiras la atenton pli forte ol en aliaj someraj noktoj, jes, ĝi tute kaptas la atenton, same kiel ĝi antaŭ jarmiloj kaptis la tutan animon de sunadorantaj prapatroj. Estas la festo, kies kontraŭpunkto en la jarorondo estas la vintromezo, la sunreveno.

Kun la kubutoj sur la tablo Eriko sidis senmova kaj rigardis tra la fenestro. Minuto post minuto pasis kaj fine tuta horo. Li estis kolera kontraŭ si pro sia inerto, sed samtempe la nenifarado estis agrabla. La patrino jen kaj jen rigardis lin tra la nefermita pordo, unue kun mieno de scivolo, poste ŝiaj lipoj moviĝis en silenta rideto.

Li duone vekiĝis el sia meditado kaj aŭdis la sonon de la kafomuelilo en la kuirejo. Samtempe atingis lin la voĉo de la patrino.