– Eble vi ne malŝatus tason da kafo? Ŝia voĉo sonis pli afable ol ordinare, kun ia peto la subtono, kaj li turnis la kapon kaj rigardis ŝin.
– Dankon, estas bona propono, li diris, kaj ankaŭ li ŝajnis pli afabla ol en aliaj tagoj.
Kiam la kafo estis preta, ŝi venis en la ĉambron. De la tablo ŝi forprenis ĉiujn librojn kaj paperojn, kaj senproteste li lasis ŝin fari tion. Anstataŭe ŝi metis tien kafopleton, sur kiu safrana pano pompis en bela gustotenta koloro, kaj apud la pleton ŝi metis vazon kun arbaraj antriskoj, kiuj estas la floroj de la somermezo.
Ili trinkis la kafon, kaj Eriko kontraŭ sia kutimo diris kelkajn laŭdajn vortojn pri ŝia bongusta kafopano. Tio ankoraŭ pli moligis ŝian humoron. Ili pliproksimiĝis unu al alia, kaj babilante ili sufiĉe longe restis kune ĉe la tablo.
Kiam ŝi forportis la pleton, Eriko restis ankoraŭ sidanta. Poste li levis sin, komencis promeni en la ĉambro kaj poste iris en la kuirejon.
– Jen panjo, mi estas tiel maldiligenta hodiaŭ, ke mi nenion povas fari. Anstataŭe mi iom eliros.
La patrino aspektis gaja kaj kontenta.
– Dankon al Dio, ke mi ankoraŭfoje vidas vin konduti kiel ordinara junulo! Ke vi nun ankaŭ renkontu iun belan knabinon, kiu igos vin danci kun ŝi! Mi ne plendos, se vi revenos nur post sunleviĝo. Mi iros al Elsa kaj Rudo por horeto. Agrablan nokton! Eriko ridetis kaj eliris, sen klara intenco pri tio, kion li faru, nur kun deziro ien promeni. Meditante li iris antaŭen sur la strato sen atenti ion ajn, ĝis haltigis lin voko de la flanko.
– Eriko! Estis Ajna, kiu sidis sola en la laŭbo antaŭ ilia loĝejo. Li proksimiĝis al ŝi, sed haltis en la enirejo kaj rigardis ŝin senatente, kvazaŭ en pripensoj.
– Kien vi iros? demandis Ajna.
– Mi ne havas specialan celon. Mi komencis legi, sed emo tute mankis. Tial mi pensis, ke anstataŭ sidi senmova en la ĉambro estas pli bone iom movi la piedojn. – Kaj kion faros vi? li aldonis en la sama tono de ĉiutaga babilo.
– Nenion mi havas por fari, kaj nenion mi intencas. Se vi ne preferas esti sola, ni povus kune promeni.
– Nu jes, se vi volas. Ŝi tuj levis sin kaj iris al la pordo.
– Mi nur prenos la ŝlosilon el la pordo kaj kaŝos ĝin, la gepatroj iris al la konstruata domo en Paŝtejo, kaj la gefratoj iris al la popola parko por partopreni la dancludojn ĉirkaŭ la florstango.
Eriko kaj Ajna renkontiĝis sufiĉe ofte. Ŝi aliĝis al la socialdemokrata junulara klubo nelonge post tiu parolado de Eriko, kiu vekis ŝian entuziasmon. En la klubo ŝi tuj ricevis diversajn taskojn por plenumi.
Eriko ŝajne decidis fari el ŝi veran batalantinon. Li havigis al ŝi diversajn okupojn en la kluba vivo, kaj li rekomendis aŭ preskaŭ ordonis al ŝi legi jen gazetan artikolon, jen pamfleton, jen tutan libron. Poste li pedante kontrolis, ke ŝi tion ankaŭ faris.
Tia legaĵo ŝajnis al ŝi malmulte interesa kaj eĉ teda, sed ŝi diris al si, ke tion kaŭzas ŝia juneco kaj manko de kompreno. Tamen eĉ tiaj tedaj aferoj donis al ŝi plezuron. Plenuminte ilin ŝi sentis sin kontenta kaj pli proksima al la mondo de Eriko. La sama sento plenigis ŝin, kiam ŝi vendis gazetojn, kolektis monon por la kamaradoj en Hispanujo aŭ faris alian pli malpli gravan servon al la klubo.
Cetere ŝi ne sentis sin tute kontenta en la klubo. Ŝi ne atendis, ke la klubo estos kiel ilia propra intima rondo, sed ŝi tamen faris komparojn kaj sentis la diferencon. Ĉagrenis ŝin, ke ĉe la pli multaj la tuta aktiveco kaj la tuta ideo kuŝas en tio, ke ili pagas kotizon kaj vizitas kunvenojn. Sed tre multe ŝi ne atentis pri tiaj aferoj. Sufiĉis por ŝi la propra entuziasmo kaj tiu de Eriko.
En la vintro mortis avino. Ajna sidis ĉe ŝia lito dum ŝiaj lastaj noktoj kaj kiam ŝi faris sian lastan spiron.
Kiam ŝi en iu vespero sidis ĉe la lito kaj rigardis la dormetantan avinon, ŝi ekpensis pri tiu iama julia vespero, kiam ili kune kun Alekso rigardis la moviĝon de la steloj. Ankaŭ la homa vivo apartenas al la granda moviĝo, ŝi pensis.
Ŝi rigardas la velkintan vizaĝon, kaj reviviĝas en ŝi tiu sama solena sento. Pasas sekundoj kaj la stelo glitas antaŭen sur sia vojo. Tiel glitis ankaŭ la vivo de avino.
Iam en nebula pasinto ĝi komenciĝis. Naskiĝis knabineto, nekonscia, kvazaŭ nura homforma bulo el vivohava materio. Pasas sekundoj, tagoj, monatoj, jaroj. La homvivo glitas antaŭen kiel stelo sur la ĉielo. En sola momento estas videbla neniu moviĝo, sed se oni atente rigardas, oni baldaŭ rimarkas ĝin.
El la eta homforma ekzistaĵo fariĝas knabino, junulino, virino, patrino, kaj en ŝi vivas io, kiu ankaŭ evoluis el tiu eta, homforma bulo de vivohava materio, io kio amas la rakonton pri la bona paŝtisto kaj iel kaptas grandan sencon en tiu rakonto, io, kio volas krei ĝojon kaj pacon, kio igas ŝiajn jam maljunajn manojn forviŝi la larmojn sur la vangoj de la nepinoj kaj igas la maljunajn lipojn flustri konsolajn vortojn, io, kio vekas belan brilon en ŝiaj jam malfortaj okuloj kaj igas ŝin rakonti pri belaĵoj kaj justo kaj feliĉo, kiuj estas pli grandaj ol inter la homoj Senhalte glitas tiu homvivo antaŭen, sekundon post sekundo. Nun avinjo kuŝas en la lito. En ŝia korpo preskaŭ tute elĉerpiĝis la moviĝemo, malmulte da vivoforto restas en ĝi. Ankoraŭ restas konscio, sed ĝi fariĝas pli kaj pli limigita. Ankoraŭ restas io, krom nura sento de ekzisto.
– Ajna, ŝi flustras pene kaj nelaŭte, ĉu vi memoras la rakonton pri la bona paŝtisto? Ajna senvorte kapklinas, kaj ŝiaj okuloj estas plenaj de larmoj.
– Kaj vi memoros ĝin ... kaj vi iam instruos ĝin al viaj infanoj.
– Jes, jes, flustras Ajna. Kaj jen venis en iu nokto tiuj silentaj minutoj, kiam avino kvazaŭ vagas for. Jam estas kvazaŭ nevenkebla distanco inter ili, oni ne plu vidas unu la alian, sola lastelasta saluto de unu al alia ne estas ebla plu.
Apud la lito sidis krom Ajna la gepatroj kaj flegistino, sed Ajna sentis, kvazaŭ la aliaj estus fremduloj. Avino tamen estas nur ŝia avino, ili komprenis unu la alian. Pli kaj pli maloftiĝis la spiroj, pli kaj pli penaj ili fariĝis. Ajna sentis doloran kompaton, kaj ŝi flustris interne: “Baldaŭ, tre baldaŭ vi havos trankvilon, avino.” En la sama momento ŝi denove kvazaŭ vidis antaŭ si tiun stelon, kiu glitas kaj glitas ... kaj jen avino elspiras kaj poste estas tute kvieta, tute silenta. Ajna rigardas ŝin senmove. Kie nun estas avino? La stelo, kiu tiel trankvile glitis antaŭen tra la spaco, ne estas videbla plu.
La okuloj de Ajna pleniĝas de larmoj. Ne doloro aperigas ilin. Estas bone por avino ripozi. Estas neklaraj sed animtremigaj sentoj antaŭ la granda mistero, kiuj venigas la larmojn. Sed kiam la flegistino fermis la okulojn de avino kaj jam kovris ŝian vizaĝon, io ekŝiris en la interno de Ajna, kaj ŝia korpo momente ektremis. Sed neniu sono venis de ŝiaj kunpremitaj lipoj. Nur interne, tute sekrete inter si kaj avino, ŝi flustris plortreme: “Adiaŭ avino, adiaŭ avino!” – Jam pasis monatoj de tiam, kaj nun estas la plej bela el ĉiuj helaj noktoj. La homoj liberiĝis el la katenoj de la ordinara vivo kaj por kelkaj horoj fariĝas civitanoj en poezia revomondo – revomondo sed tamen plene reala, kreita el homaj sentoj kaj plenflora, sed ankoraŭ virge netuŝita naturo.
Tion sentas ne nur la junulinoj kaj junuloj en la dancejoj, por kiuj la vivo estas sopiro kaj feliĉo. Tion sentas ankaŭ la infanoj, kiuj jam faris siajn dancoludojn kaj kun pezaj palpebroj kaj fojaj oscedoj brave batalas kontraŭ la laco. Tion sentas la maljuna fraŭlo, kiu flanke de junaj sopiroj fumadas kaj rakontas gajajn historiojn. Tion sentas eĉ la junulo, kiun malfeliĉe tro tentis iu trinkaĵo, tiel ke li devas resti flanke kaj de knabinoj kaj de gajaj kamaradoj – ankaŭ por li la nokto estas pli hela kaj pli virge plenflora ol iu alia nokto. Tion sentas la maljunulo, kiu trankvile fumas sian pipon sur la benko antaŭ sia hejmo, la maljunulino ĉe sia kafotaso, la fiŝisto sur lago en soleca arbaro. – Post momento Ajna revenis al Eriko. Ŝia vizaĝo estis serioza sed hela de ĝojo, kaj ŝiaj okuloj brilis kontraŭ li kvazaŭ danke.