Ili sen urĝo iris antaŭen kaj sen urĝo jen kaj jen interŝanĝis iujn vortojn. Eriko demandis pri la domkonstruado, kiun ŝi ĵus menciis. Ŝi rakontis kiel la patro jam en la pasinta aŭtuno aĉetis teron kaj faris komencajn laborojn, kiel li kaj patrino planis kaj planis: en tiu domo ili ĉiuj havos bonan lokon kaj komforton, ankaŭ avino havos sian propran ĉambron, kie ŝi povos trankvile pasigi sian maljunaĝon. Sed avino ne ĝisvivis tiun tagon ... Ili iris norden kaj preterpasis la vojon al la popola parko. Tra la arbaro aŭdiĝis muziko kaj difuza bruo de multaj homvoĉoj. Sed nek li nek ŝi atentis pri la gaja loko, kiam ili preteriris.
Jen kaj jen ili renkontis biciklanton aŭ piediranton, kiu nur malfrue povis iri al la dancejo. Ili suriris la vojon al okcidento, kaj nun preterpasis ilin nur malofta aŭto, cetere ili estis solaj en la arbaro.
Ajna komencis rakonti pri avinjo. Ŝi kaptis jen iun okazon, kiu aperis en ŝia memoro, jen alian, kaj iom post iom ŝi plektis tutan bildon pri sia vivo kune kun avino de sia plej frua aĝo kaj ĝis la fino. Tiel nelaŭte ŝi parolis, ke nur apudiranto povis ŝin aŭdi, sed vibris en la voĉo tiu varmo, kiu venas, kiam oni parolas al amiko, al kiu sola oni povas rakonti siajn plej internajn pensojn kaj sentojn.
Dekstre de la ŝoseo kaj pli profunde aperis la akvovasto de Lupolago kun la helo de la ĉielo ŝvebanta en la profundo. Tute apude forglitis arbara vojeto inter la arboj en direkto al la lago. Ili sekvis ĝin, kaj post kelkaj minutoj ili troviĝis ĉe la bordo kaj sidiĝis tie.
Ajna jam rakontis ĉion gravan en la rilato inter ŝi kaj avino. Sed iel ŝi implikis sin mem en la rakonto, kaj io pelis ŝin ankoraŭ diri ion. En ŝi sufoke premas sento, kiu ĉiam restis preskaŭ tute kaŝita.
Malrapide kaj hezite venas tremantaj vortoj pri senpatreco, pri manko de kompreno, pri soleco kaj sopiroj. En la rondo de la kamaradoj estis vivo pli feliĉa, konsolo por senhejmulino. Sed tamen restis vundo, vundo kiu fermiĝis kaj cikatriĝis sed tamen restis kaj doloris, doloris ... Ŝi ne rigardis Erikon, kiam ŝi parolis, sed li rigardis ŝin, kaj la malmola, voloplena trajto en lia vizaĝo moliĝis, kaj ĝi fariĝis tre milda. Kiam ŝi ĉesis paroli, ŝi levis la okulojn kaj rigardis lin kun mieno kvazaŭ ŝi estus dirinta ion, kion ŝi ne devus diri. Eriko kapklinis al ŝi kaj longe silentis. Poste ankaŭ li komencis paroli. Liaj vortoj estis same tremantaj kaj hezitaj kiel ŝiaj, kaj ili estis plenaj de multjara amaro. Kiel ŝi li parolis pri sia frua infanaĝo, pri insultado kaj batado, pri malĝojo kaj sentoj de forlasiteco kaj furioza ribelemo, pri la bona patro, kiu tamen baldaŭ mortis, pri ribela memstareco de junulaj jaroj.
– Tio estas eltenita, li diris kvazaŭ resume. Mi patrinon ne akuzas, neniun akuzas. Patrino ne komprenis pli bone, ankoraŭ ne komprenas, neniam komprenos. Sed ke mi venkis min mem, ke mi saviĝis el pereo, tio estas merito de aliaj pli ol de mi ... Ŝi rigardis lin, kiam li rakontis, kaj ŝi sentis ĝojotremon, kiam ŝi vidis, ke li estas ankoraŭ juna, molkora knabo kun sentoj tiel proksimaj al ŝiaj propraj.
Ŝi etendis la manon kaj kaptis lian. Li levis la okulojn kaj ŝi rigardis rekte en ilin kaj vidis en ili esprimon, kiun ŝi iel rekonis, sed kiu tamen estis por ŝi nova, kaj kiu tiel forte influis al ŝi, ke ŝi ektremis.
– Eriko! ŝi diris tremvoĉe. Sed en la sama momento ŝi ruĝiĝis. Ŝi kaŝis la vizaĝon en la manoj kaj la ŝultroj skuiĝis. Sed jen ŝi sentis, kiel la mano de Eriko karese glitas sur ŝiaj haroj, kaj li flustris:
– Ajna! Ne ploru!
– Mi estas tiel ridinda, ŝi flustris kaj viŝis la okulojn, sed ankoraŭ ne kuraĝis rigardi lin. Mi ja estas tiel infaneca kaj ... tiel malgranda.
– Mi ĝojas pro tio, ke vi estas infaneca kaj malgranda, li diris. Nun ŝi kuraĝis denove rigardi lin, kaj ŝi longe rigardis en liajn okulojn kvazaŭ ion serĉante.
– Tiun esprimon mi jam vidis en viaj okuloj? Sed kiam? Ŝi demandis lin, sed li nenion diris, kaj ŝi ankoraŭ serĉis en sia memoro.
– Estis en tiu vespero ĉe Alda , kiam ni revenis de skiekskurso kaj ni disputis pri mia ĉapo kaj mi demandis vian opinion! Ĉu vi jam tiam ...
– Jam la unuan fojon, kiam ni estis kune, mi ekamis vin, li diris, ekamis, kiel kulpa pentanto ekamas homon, kiu akceptas lin. Kiam mi aliĝis al la esperantokurso, tio estis pro vi. Tamen mi preskaŭ ne kuraĝis pensi pri vi, tiel juna vi estis kaj pura. Sed vi estis por mi kiel kanta diino por la poeto. Vi estis estaĵo preskaŭ alimonda, kiu donis al mi inspiron, forton, montris vojon ... Kaj mi komencis labori kaj mi bridis kaj edukis min, por ke mi fariĝu tia homo, kiun vi ne devos abomeni. Mi vidis vin kreski, kaj mi pensis: “Vi ne rajtas rigardi ŝin.” Jam mi lernis bridi min, kaj mi ĉion kaŝis profunde en mi, kaj mi laboradis por evolui, kaj por ke mi ne tro pensu pri vi.
Eriko silentiĝis. Ŝi rigardis lin atendante ion pluan, sed ŝajnis, ke li ne intencas ion aldoni. Ŝiaj lipoj ektremis, ŝi duone levis sin, ĉirkaŭbrakis lin kaj kaŝis la kapon ĉe lia brusto.
– Ne ploru, Ajna, li diris kaj denove karesis ŝian kapon. Ĉu vi ne memoras, ke ni multfoje diris unu al la alia, ke batalantoj por la estonto devas esti firmaj homoj?
– Ĉu ni batalos ... kune? Li medite rigardis ŝin kaj diris:
– Vi estas ankoraŭ same malgrandknabina kaj senafekta kiel antaŭ du jaroj, kiam ni sidis apud la fajro ĉe Perkolago. Viaj okuloj kaj via mieno estas same sinceraj, viaj haroj same malgrandknabine netuŝitaj, kaj via vizaĝo havas nur sian propran koloron. Mi ĝojas, ke vi estas tia.
Ŝi preskaŭ ne atentis pri tiuj vortoj. Ŝi rigardis lin atende kaj demande, kaj fine ŝi flustris konfuzite:
– Ĉu vi ne volas respondi? ... Lia vizaĝo fariĝis serioza. Revenis tiu malmolo, pro kiu ĝi ordinare ŝajnis kiel krude skulptita el ligno.
– Ajna, aŭskultu. Estas malfacile por mi nun paroli al vi, sed mi devas tion fari. Vi ne bezonus fari tiun demandon ... Sed jen: se la cirkonstancoj en Hispanujo ne decide ŝanĝiĝos ĝis aŭtuno, mi veturos tien kiel volontulo.
– Vi al Hispanujo? Nun ...?
– Jen aŭskultu, li diris per milda voĉo. Dum la lastaj du jaroj mi iom lernis, kaj mi laŭpove provis fariĝi pli bona kaj taŭga homo ol mi antaŭe estis. Ankoraŭ mi estas nur primitiva, ŝtonepoka homo, sed mi almenaŭ lernis kompreni, ke ekzistas aferoj, kiuj povas doni sencon al la homa vivo. Tiranoj kaj frenezuloj en kiu ajn momento povas fari el Eŭropo inferon pli teruran ol iam povis imagi la plej diablotima kristano. Sola rimedo por eviti la katastrofon estas venki la tiranojn, antaŭ ol ili fariĝos pli fortaj.
– Tamen vi, unu sola homo, neniel povos decide influi al la evoluo, diris Ajna preskaŭ humile.
– Certe ne, kaj bedaŭrinde ne. Sed sola mi ne estas. Venos miloj kaj dekmiloj, fratoj el ĉiuj landoj. Kiu komprenas, pri kio temas en tiu batalo, tiu sentas la devon partopreni pli granda ol ĉiujn aliajn devojn.
La ideoj de la socialismo estas por mi kiel religio. Ili donas sencon al la vivo. Se mi ne sekvus ilin, la vivo perdus sian sencon. Mi volas ion fari, devas ion fari, ne nur legi en libroj kaj revi. Sed kion mi povas fari tie ĉi en Torento, inter torentaj socialistoj, kies ĉefa agado por la estonto konsistas el cirkulerlegado, dancado kaj amuziĝo de diversaj specoj? Sed jam antaŭe ni tiom interparolis pri tio, ke vi komprenas min. Se mi falos, tio tamen havos por mi pli da senco ol vivi ĝis okdek jaroj nenion farante por la ideo Mi amas vin, Ajna, pli ol vi povas kompreni. Sed mi devas iri tien, devas, devas ... Ajna, kion vi nun diras? Pala, tremetanta kvazaŭ pro frosto, ŝi sidis antaŭ li, sed strange trankvile ŝi respondis: