Выбрать главу

– Kion mi povus diri, se vi tion jam decidis? Estas tiel inter ni, ke neniu faras postulon al alia. Ĉiu plene respektas la volon de la alia.

– Inter kiuj?

– Inter ni, en la rondo.

Estiĝis silento. Ajna mallevis la okulojn kaj sidis senmova kaj animforesta.

– Ajna! vokis fine Eriko kun mola voĉo. Lia vizaĝo estis ankoraŭ pli molesprima ol antaŭe. Longe kaj silente li rigardis en ŝiajn okulojn, kvazaŭ preĝe.

– Ĉu vi forlasos min? li demandis. Ŝi ne respondis. Sed subite ŝi denove levis sin duone, plektis siajn brakojn ĉirkaŭ lian kolon kaj metis sian kapon al lia brusto.

*

IV.

Tute frue en la dimanĉo antaŭ somermezo la rondanoj forveturis el Torento. En Paŝtejo Elsa  kaj Rudo jam estis ekstere. Ili mansvingis kaj deziris agrablan vojaĝon. Kun ripozantaj kruroj ili poste ruliĝis malsupren sur la longa nekruta deklivo al la ebeno.

Por Johano kaj Alda  estis ilia unua pli longa vojaĝo. Arne  dum la tuta vintro loĝis en la ĉefurbo, sed cetere estis same por li.

Ili forlasis la ĉirkaŭaĵon de Torento kaj subite troviĝis en tute alia pejzaĝo. Ĉirkaŭ ili estas herbejoj en somermeza abundo, kaj herboj kaj floroj staras densaj kaj altaj ĝis la rando de la vojo. Ĉirkaŭondas ilin bonodoroj de floroj kaj zumado de burdoj kaj abeloj.

Jen kuŝas kampoj kun greno, kun terpomoj, rapoj, napoj. La ruĝaj negrandaj lignodomoj kuŝas kvazaŭ ripozantaj en verdaĵo de kampoj kaj arboj. Koko krias, bovino blekas, kato sidas kaj lavas sin en sunlumo sur perono.

Preskaŭ nova estis tiu mondo por ili, kvankam tiel proksima al ilia propra. La aspekton de la ebeno ili konis, kaj foje ili vizitis la nordan parton de ĝi, kiam ili promenis aŭ havis ion por fari en la preĝeja vilaĝo. Sed ĉiam ili rigardis ĝin kiel flankregionon de Torento, ne gravan kaj ne interesan.

Sed nun aperas tiu regiono kiel granda kaj grava landparto, kiu vivas sian propran, trankvilan vivon sendepende de Torento, kiu jam malaperis malantaŭ la migrantoj. Nur eta fumnubaĵo en la nordo ankoraŭ atestas pri ĝia ekzisto.

Jen staras lernejo en verdaĵo de fruktarboj kaj bedoj, jen estas bontemplana kunvenejo, jen iu sekta preĝejo, jen vendejoj privataj kaj kooperativaj. Ĉe la vojkruciĝoj staras anonctabuloj. Nun antaŭ somermezo superregas sur ili grandaj afiŝoj pri danco kaj amuziĝo en diversaj lokoj, sed troviĝas ankaŭ aliaj informoj, kiuj atestas, ke tie ĉi ekzistas multaj diversaj unuiĝoj, same kiel en Torento.

La nemultaj homoj, kiujn ili vidas, ne tre diferencas en sia aspekto de la homoj en Torento. Tamen ili donas alian impreson, ŝajnas pli trankvilaj kaj memfidaj, pli seriozaj eĉ se ili estas gajaj, pli solidaj.

Post du horoj ili haltas antaŭ najbarparoĥa preĝejo, kiu staras preskaŭ ĉe la vojo. Ili veturis nur dekkvin kilometrojn, sed la tutan tempon ili veturis malrapide, kaj kelkajn fojojn ili haltis, ĉar Arne  volis fari skizojn.

En la tombejo okazas enterigo. Ĉirkaŭ la tombejo kaj la preĝejo kuŝas bienoj kun kampoj, domoj, ĝardenoj.

– En Torento oni forportas la mortintojn al fremda loko, diris Johano medite. Tie ĉi ili restas meze inter siaj domoj kaj kampoj, kie ili vivis kaj laboris.

– Ankoraŭ pli granda estas la diferenco en la urbo, diris Brita. Tie ĉi oni sentas kunligon inter generacio vivanta kaj generacioj pasintaj. Dum jarcentoj ... Ŝi turnis sin al dekkvinjara knabo, kiu staris apude kaj interesite rigardis ilin.

– Kiom malnova estas tiu ĉi preĝejo?

– Ĉirkaŭ sescentjara, kvankam ne multe restas de la unua konstruaĵo.

La knabo pliproksimiĝis, rigardis la verdajn flagojn sur la bicikloj de Johano kaj Alda  kaj demandis, ĉu ili estas esperantistoj. Nun ili rapide konatiĝis unu kun alia. La knabo nomiĝis Gustavo. Li studis esperanton koresponde kaj mem iom legis, sed li estis sola kaj neniam antaŭe renkontis esperantiston.

Dume venas la preĝejvizitantoj. Estas multe da homoj, kaj preskaŭ ĉiuj havas trajton de memstaro kaj samtempe humilo, kvazaŭ ili bone konus sian propran valoron, sed samtempe rilatigus ĝin al la forpaso de la generacioj, kiuj nun ripozas en la silenta loko meze inter iliaj bienoj, rilatigus ĝin al la eksterkomprenaj aferoj, antaŭ kiuj ili medite silentadas en la malnova templo, en kiu same kolektiĝis antaŭ jarcentoj iliaj prapatroj.

La rondanoj preskaŭ neniam vizitis preĝejon, kaj cetere tre malmultaj homoj en Torento faris tion krom tiuj, kiuj havis propran, sektan preĝejon.

– Ĉu la homoj ĉiam tiel multnombre vizitas la preĝejon? demandis Johano.

– Proksimume, diris Gustavo, foje pli, foje iom malpli.

– Ĉu vi ofte iras en preĝejon?

– Tre malofte, en la kristnaska mateno kaj iun alian fojon. La junaj ne multe vizitas preĝejon.

– Sed en pasintaj tempoj ankaŭ la junaj iris?

– Jes. Sed nuntempe oni ne devigas nin, ĝenerale ne.

– Kaj tiel la preĝejo iom post iom restos sen vizitantoj?

– Mi ne scias. Verŝajne multaj el la junaj iros, kiam ili fariĝos pli aĝaj aŭ maljunaj. Ili edziĝos, baptos infanojn, enterigos parencojn, spertos malfeliĉojn, fariĝos seriozaj, kaj iom post iom ili fariĝos preĝejvizitantoj.

La loko antaŭ la preĝejo jam estis senhoma. Ili volis daŭrigi sian veturon, sed Gustavo ŝatis ankoraŭ iom resti kun ili.

– Vi jam longe estis survoje, li diris. Venu hejmen kun mi, kaj vi ricevos kafon. Tiel ni povos iom pli babili.

– Tion ni tamen ne kuraĝas, diris Johano. Kion dirus patrino kaj patro?

– Patro kaj patrino ne manĝos vin, asertis Gustavo kun trankvila rido. Venu! Li komencis foriri, kaj ili sekvis lin, kvankam hezite. Ili multe aŭdis pri nedonacemo kaj malĝentilo de bienuloj kaj ilia malamikeco kontraŭ industrilaboristoj.

Ilia antaŭtimo malaperis, kiam ili renkontis la gepatrojn. Gustavo klarigis, kiuj estas liaj gastoj, kaj kial li kunprenis ilin. La kvar ĝenite proksimiĝis kaj mansalutis, la knaboj kun dorsoklino kaj la knabinoj kun genuflekso, kiel malgrandaj infanoj.

Kafon ili tuj ricevis. Kune kun ili trinkis ankaŭ la gepatroj, ĉar estis ilia ordinara kafotempo. Dume tiuj faris diversajn demandojn al la gastoj, rigardis ilin esplore kaj pritakse kaj ŝajnis kontentaj pri ili.

– Mi kunprenis ilin por babili kun ili, diris Gustavo admone al la gepatroj, sed nun vi tiom babilas, ke mi devas la tutan tempon silenti.

– Nu, nu, diris la patro, ni devas esplori, kiaj vagabondoj ili estas! Li petole rigardis ilin, kaj en liaj helbluaj okuloj estis lumo kiel la somera lumo super la vastaj kampoj.

– Mi ŝatus dungi vin kiel serviston, li diris al Johano. Vi povas bone labori, tion mi vidas. Kaj vi – li turnis sin al Brita – bone farus vian taskon en la bovinejo kaj dum la rikolto.

Brita ridis kaj ŝajnis kontenta pri lia pritakso.

– Estas bone, onklo, ŝi diris. Ĉu vi akceptos min, se mi iam ŝatos labori al vi?

– Konsentite! li diris kaj donis al ŝi la manon.

Denove ili volis daŭrigi sian veturon, sed Gustavo haltigis ilin.

– Ĉu vi ne volas unue rigardi mian brasikon kaj mian porkon? li pete demandis.

Li kondukis ilin al proksima kampo, kie troviĝis granda bedo kun blanka brasiko, plantoj ankoraŭ junaj, sed en bona farto. Ili rigardis la bedon kaj trovis ĝin belaspekta, sed cetere ne vidis ion speciale interesan.

– Vi diris, ke estas via brasiko, diris Brita. Ĉu vi prizorgas ĝin por via patro?

– Ne, tute ne, diris Gustavo kaj komencis rakonti pri la klubo de la terkulturista junulara asocio kaj pri la tasko de la kluboj. Li luis tiun terpecon de la patro kaj pagas laŭ kutima prezo. Konsilanto de la organizo donas necesajn konsilojn por la kulturado. Ĉiujn elspezojn li pedante librotenas, kaj same la enspezojn. kiam li estos vendinta la brasikon. Nur tiam montriĝos, kiom li sukcesis akiri per sia laboro.