Выбрать главу

– Certe ili tion kredis – kaj ankoraŭ kredas, diris Brita. Mi tamen kredas, ke la konstruantoj iom similis al tiu sinjoro, kiu parolis, kvazaŭ la grandaj historiaj okazoj en la urbo estus merito de li kaj liaj samurbanoj. Mi kredas, ke tiuj konstruantoj kaj verŝajne ankaŭ la aliaj urbanoj sentis, kvazaŭ estus ilia merito, ke Dio estas tiel granda, potenca kaj adorinda. Ju pli granda kaj pompa preĝejo des pli granda kaj potenca Dio.

– Povas esti, ke kelkaj tiel sentis, diris Arne , sed mi kredas ke la pli multaj ne estis tiaj. Tiuj mezepokaj homoj timis la inferon kaj la regnon de malbono, kaj ili spertis multajn suferojn, militojn kaj malsanojn, kaj ili sopiris al io pli alta kaj valora, ili sentis adoremon kaj sopiron al Dio. Kaj tiujn sentojn kaj sopirojn ili esprimis konstruante tian grandiozan preĝejon. Estas kvazaŭ ili per ĝi dirus: Tio montras, kion ni pensas pri la senco de la vivo.

– Verŝajne vi ambaŭ estas pravaj, diris Johano, Brita ne malpli ol Arne . Kaj certe ili konstruis kiel eble plej grandioze ankaŭ por brili antaŭ aliaj urboj. Sed kial konstrui tiajn templojn por plenumi la instruon de Jesuo?

– Ĉu vi memoras la vortojn, diris Arne , kiujn Jesuo diris al la samaria virino: Venas la horo, kiam nek sur tiu ĉi monto nek en Jerusalem  vi adoros la patron, venas la horo kaj jam estas, kiam la veraj adorantoj adoros la patron laŭ spirito kaj vero.

*

Post kelkaj horoj ili forlasis la malgrandan urbon. Antaŭ la eliro en la kamparon ili ankoraŭfoje haltis kaj sendis kelkajn lastajn rigardojn al la katedralo. Ruĝe brilas la brika koloro en densa verdaĵo de arbokronoj. Impona ĝi aspektas sur la plej alta punkto en la malgranda urbo kun ĝiaj malgrandaj domoj, impona kaj solida kaj tamen tre malpeza. Kiam ili longe rigardas ĝin, kun drivantaj someraj nuboj super ĝi kaj hirundoj kaj monedoj velantaj en la alto ĉirkaŭ ĝia turo, iom post iom ŝajnas al ili, ke la granda konstruaĵo kvazaŭ leviĝas kaj ŝvebas.

*

En la sekvanta tago ili ripozis dum la posttagmezo ĝis malfrue en la vespero. Pro la varmo kaj por eviti la grandan trafikon sur la suda ĉefvojo al la ĉefurbo ili decidis veturi dum la nokto.

Kaj jen, ĉirkaŭ la tria horo matene, subite aperis antaŭ ili la urbo. Sur granda ponto ili veturis super kolosimila akvo, golfo el Meza lago. Ili vidis altajn domojn, industriajn konstruaĵojn maldekstre ĉe la buŝo de la golfo, dekstre estas fabriko kaj giganta fervoja ponto. Estas preskaŭ plena silento, kaj la matena suno brilas kun milda, freŝa lumo rekte antaŭ ili en nordoriento.

Jam post du minutoj ili estas en la urbo. Strato iras supren sur longa deklivo. Granita monto estas fendita por doni lokon al ĝi. Sur unu flanko staras kvinetaĝaj domoj, unu tute simila al alia. La alia flanko komence estas sen domoj. Dutura, malhelruĝa preĝejo sur monto malantaŭ la grizaj domoj iom vivigas la bildon, kiu cetere ne estas loga.

Ili atingas la supron de la deklivo. Antaŭ ili kuŝas strato rekta kaj tre longa, jam kun domoj ambaŭflanke, malaltiĝanta unue kaj poste denove altiĝanta ĉe la alia ekstremo. Ili glitas malsupren, sed baldaŭ Brita veturas maldekstren.

– Mi volas ion montri al vi, ŝi diras. Estas nur duminuta afero. Ili traveturas placosimilan lokon antaŭ tramstaloj. Kurbaj stratetoj kun kuriozaj lignaj dometoj kondukas ilin sur granitan altaĵon.

Tie ĉi, nur du cent metrojn for de la longa, teda strato aperas surpriza vidaĵo. Ili staras ĉe krutaĵo. Kvindek metrojn sub ili kuŝas la golfo, per kiu Meza lago proksimiĝas al la maro. Nebulo ne estas, sed maldensa vaporo kuŝas kvazaŭ ia molaĵo sur la suna akvovasto. Maldekstre, kie oni en la fono videtas la pejzaĝon de Meza lago, ŝvebas kilometrolonga ponto kiel ludilaspekta artaĵo inter verdaj bordoj.

Sur la alia flanko de la golfo, norde, estas alia urboparto kun tre longa vico de domoj laŭ la bordo, altaj, belkoloraj kun multe da balkonoj kaj gajkoloraj markezoj. Malantaŭe leviĝas domoj pli kaj pli alten, ĉar ankaŭ tie la grundo estas monta. Oriente levas sin la urbodomo. Kun la antaŭa ĝardeno la malhelruĝa domego kvazaŭ kviete flosas sur la matenbrila akvo, kaj super ĝia junulinstature leviĝanta angulturo ŝvebas sub la ĉielo ĝiaj tri oraj kronoj rekte antaŭ la suno.

Dekstre de ĝi estas la centro de la urbo, modernaj domoj kaj malnovaj palacoj, turoj de preĝejoj kaj aliaj konstruaĵoj, ĉio sur malebena grundo, ĉio kiel fantazie aranĝita, nesimetria sed plene harmonia ludurbo starigita sur la molbrila tapiŝo de la akvo. Malantaŭ la urbo la rigardo ĉiuflanke atingas arbokronojn aŭ arbarojn, la randon de la kamparo. Silenta kaj kvieta kuŝas la urbo en la matenbrilo, kvazaŭ infano ridetanta en sia matendormo, kiam la radioj de la leviĝanta suno ludas en ĝia ĉambro.

– Mi ne imagis, ke homkonstruita mondo povas esti tiel bela, diris Johano.

– Mi ankaŭ ne, diris Brita. Neniam antaŭe mi vidis la urbon en tiu ĉi horo.

Ili daŭrigis kaj baldaŭ troviĝis sur vasta loko inter Meza lago kaj la margolfo. Sub ili estis akvo, iama elfluo el Meza lago, nun nur kluzo por boatoj kaj ŝipetoj. Ili haltis kaj ĉirkaŭrigardis. Subite Johano gaje ekridis.

– Kiel fremdulo kaj sovaĝulo el la arbaro mi venas al tiu ĉi granda urbo, kaj jen mi nun trovas domon, kiu parte estas mia! Li montris al granda, bela domo tute apude, kiu portis la surskribon Kooperativa Asocio.

– Estas tre malgranda parteto, kiu apartenas al mi, tamen iom. Cetere estas pli interese, ke ni estas tiel multaj, kiuj posedas ĝin, pli ol duonmiliono da homoj. La ŝarĝoŝipoj ĉe la kajo certe alportis varojn por ni. Kaj tie malproksime ĉe la akvo – mi komprenas, ke devas esti tie – kuŝas insulo tute plena de fabrikoj, kiuj apartenas al ni. Kaj sude de la akvokolo, trans kiun ni unue veturis en la urbon, ni havas lampfabrikon, kaj ĝin posedas ne nur ni, sed niaj kunlaborantoj en la tuta Nordo, danoj, norvegoj, finnoj, estonoj. Estas valoroj por multege da milionoj, kaj finfine mi posedas multajn kronojn en tiu ĉi urbo.

– Ĉu vi estas kooperativano? demandis Brita.

– Jes, ŝajne mi neniam menciis tion.

– Tamen ne estas vi, sed via patrino, kiu estas membro? – Ne, estas ĝuste mi. Mi aŭdis, kion diris prudentaj homoj, kaj kiam mi komencis labori en la ĝardeno, mi ordonis al patrino aĉeti nur en la kooperativa vendejo, kaj mi mem aliĝis kiel membro. La salajroj de Eriko kaj Ejnar  pli multe ol miaj kontribuis por la rezulto, sed ili ne interesas sin por tiuj aferoj nek volas havi rekompencon.

Ili estis lacaj, kaj Brita kondukis ilin la plej proksiman vojon al sia hejmo.

Kaj jen ili estas ĉe la modernaj domoj kun iliaj vicoj de markezoj kaj balkonoj, kun iliaj vastaj interspacoj, kie floroj kaj verdaĵo nun abundas kaj plenigas la matenan aeron per freŝo kaj bonodoro. Alda  ĉirkaŭrigardis kaj diris kun oscedo: – Tio ĉi tute similas al la urboj en la mondo de socialismo, kiel patro kaj mi imagis ilin, kiam mi estis malgranda.

– Kvankam ne socialista, diris Brita. Sed tute apude estas similaj domoj, kiuj estas ne socialistaj sed almenaŭ kooperativaj, posedataj de la loĝantoj.

Dume ili metis la biciklojn en konvenan lokon, kunprenis la necesan pakaĵon kaj sekvis Britan, kiu rapide kuris al la lifto.

Post vivado sur la vojoj kaj vagado inter multaj lokoj ili unuafoje post unu kaj duona semajno denove troviĝas en hejma ĉambro. Tio estas stranga, kvazaŭ reveno al medio, kiu estas konata kaj memkomprenebla, sed kiu fariĝis preskaŭ nereala dum la tagoj de vagado. Ke ili troviĝas en trankvila izoleco de ĉambroj kaj hejma komforto ankoraŭ pli sentigas dormemon. Ili sentas deziron kuŝigi sin sur la plankon kaj tuj dormi. Sed traktado per freŝa akvo el la duŝo de la banĉambro revigligas ilin.

Pretiginte kafon Brita metis kvar tasojn sur la tablon, sed poste ŝi rigardis ilin malkontente, skuis la ŝultrojn kaj decide metis ilin en la mezon de la planko. Apude ŝi sternis malnovan gazeton, sur kiun ŝi metis panon kaj buteron el la komuna provizo.