– Estas pli agrable tiel, kaj tiel ni pli bone ripozas ol sidante sur seĝoj.
Duonkuŝante kiel en la tendo ili trinkis kafon kaj manĝis buterpanojn. Sed kvankam estis agrable tiel kuŝi, neniu havis emon resti tie pli longe ol necese. Eltrinkinte sian tason Brita tuj prenis tolaĵon el ŝranko kaj kun helpo de Alda aranĝis litojn por la knaboj en la ĉambro de Arne kaj en sia ĉambro por si kaj Alda , kaj ili senprokraste iris dormi.
V.
En iu vespero en la fino de aŭgusto Johano kaj Eriko sidis legantaj en la ĉambro. Patrino ĵus foriris por viziti Elsa n. Subite Eriko formetis sian libron, iris al la sofo kaj sidigis sin apud Johano.
– Mi devas iom paroli kun vi, li diris.
Johano miris sed silente atendis klarigon.
– Mi intencas veturi al Hispanujo.
Johano rigardis lin senspire kaj ekhavis la senton, ke li sonĝas. Post kelkaj sekundoj li kaptis la sencon de la vortoj, sed la afero ankoraŭ pli similis al sonĝo. Sed kiam li vidis la esprimon en la vizaĝo kaj la okuloj de Eriko, ŝajnis al li preskaŭ memkomprenebla afero, ke Eriko tiel decidis.
– Kiam? demandis fine Johano, kaj la voĉo sonis, kvazaŭ li tamen sonĝus.
La mieno de Eriko subite ŝanĝiĝis pro miro.
– Ĉu vi jam scias, ke mi intencas veturi?
– Ne, kiel mi povus scii?
– Mi pensis, ke vi iel divenis. Vi aspektas, kvazaŭ vi tion estus atendinta. Tute trankvile vi demandas nur: Kiam? Nu, post tri tagoj. Mi petis maldungon, sub preteksto ke mi ricevos laboron en alia loko. Mi volas tute senbrue malaperi.
– Patrino ne komprenos tion.
– Certe ŝi ne komprenos. Sed ĉu vi komprenas? Kiel vi povas kompreni?
– Mi ne komprenas.
– Vi zorgos pri patrino, ĉu ne?
– Certe.
– Nun mi ĝojas, ke vi ŝanĝis laboron, tiel vi havas pli altan salajron. Cetere Ejnar baldaŭ revenos, kaj ankaŭ li certe restos hejme.
– Vi ne bezonas zorgi pri tiuj aferoj. Sed kial vi tiel foriras? – Mi faras mian devon. Ili batalas ankaŭ por ni. Se ili ne ricevos helpon, venos la vico ankaŭ de aliaj landoj kaj de ni. – Povas esti. Sed vi preskaŭ ne estis ekster la limoj de nia paroĥo. Tiu tuta afero estas por vi nura abstraktaĵo.
– Abstrakta pli malpli, certe. Sed ĉu abstrakta afero estas malpli reala ol konkreta? Johano silentis kaj ili rigardis unu la alian. Eriko aspektis, kvazaŭ li ordigus la pensojn aŭ serĉus konvenajn vortojn.
– Vi ne komprenas, li diris, kaj rideto aperis ĉe la buŝanguloj. Mi kredas, ke vi komprenos, kiam vi havos ankoraŭ duondekon da jaroj. Se mi estus plena de aventuremo, vi pli facile komprenus. Sed mi, kiu fariĝis librovermo, kvankam mi ne taŭgas por studado, kial mi iras al agadkampo, kie oni riskas membrojn kaj vivon? Vidu, venas tago en la evoluo de homo, kiam oni devas havi ion por kio vivi ...
– Ĉu tion vi ne povas trovi en Torento? Liaj okuloj rigardis al Johano, sed ili aspektis, kvazaŭ li rigardus ien malproksimen.
– En la klubo oni diskutas, ĉu la afiŝoj estu ruĝaj aŭ flavaj. Oni skribas protokolojn kaj laŭtlegas protokolojn kaj aprobas protokolojn. Oni elektas estraranojn kaj komitatanojn Oni ludas diskutojn kaj oni ludas laboron por socialismo. Oni dancas kaj flirtas kaj edziĝas por socialismo.
– Ekzistas ankaŭ aliaj organizoj.
– Kaj en tiuj estas figuroj el seka ligno, regas maljunulspirito. Sed mi ne estu maljusta, ie en la organizoj troviĝas ankaŭ iom da viva forto, okazas iom da bona laboro. Sed mia loko ne estas tie.
Lia voĉo komencis vibri kaj la okuloj brilis.
– M i a j kamaradoj estas ĉe la frontoj en Hispanujo, ili konstruas fabrikojn kaj urbojn kaj plugas kampojn en Ruslando. Ie inter ili estas mia loko, kaj plej necese estas doni helpan manon al la kamaradoj en la sudo.
Estas granda tasko, kaj plenumi ĝin estas la sola granda senco de la vivo, krei regnon de libera homaro.
– Kaj se vi falos?
– Pli bone fali en sia ĝusta loko ol neniam atingi ĝin. Mi faris mian etan kontribuon. La granda afero pluvivos, kaj en ĝi restos ankaŭ mia kontribuo.
Kiam patrino revenis, Eriko anoncis sian decidon ankaŭ al ŝi. La sciigo forte efikis al ŝi, kaj ili havis grandan penon por igi ŝin paroli ne tro laŭte, por ke la najbaroj ne eksciu pri la afero.
– Veturi al Hispanujo por batali! Tian idiotan bubaĵon vi inventis? Oni pafos vin.
– Povos okazi, diris Eriko trankvile. Sed pro tio vi ne bezonas nomi tion idiota bubaĵo. Ĉu ne ankaŭ vi kondamnis la ribelantojn kaj deziris venkon al la registaranoj?
– Tion mi faris kaj ankoraŭ faras. Sed estas unu afero babili pri legataj aferoj kaj tute alia mem miksi sin en la realan batalon.
– Mi esperas, ke mi ne timos, sed se mi timos, mi tamen provos fari mian devon.
– Diable stulta vi estas! Kial vi parolas pri timo, se vi intencas militi? Sed tion vi devus pripensi, ke Hispanujo estas malproksima, kaj ke aferoj kaj homoj tie estas por vi kiel por mi nur vortoj en gazetoj. Kiu garantias, ke la homoj, kun kiuj vi volas batali, efektive meritas vian helpon?
– Ĉu vi dubas pri ilia pravo?
– Mi ne havas kaŭzon dubi. Sed se homoj, kiujn mi neniam vidis kaj neniel konas, proponas al mi batali kune kun ili kaj eventuale eĉ doni mian vivon por ili, tiam mi almenaŭ devas kontroli, ĉu ili tion meritas. Estas ja tamen eble, ke ili estas friponoj.
– Vi ne diras tion pri la hispanaj maldekstruloj?
– Nenion mi diras pri ili. Sed antaŭ ol fari tian paŝon oni devas kontroli, ke havas sencon fari ĝin. Tiuj homoj estas por vi pli fremdaj ol la viro en la luno.
– Mi bone konas ilin, diris Eriko firme.
– Vi estas tiel aĝa, ke vi devus kompreni, ke fantazio kaj realo ne estas la sama afero. Kaj se vi konus ilin, kaj ili meritus helpon, vi devus havi pruvon, ke ekzistas ioma ŝanco por sukceso, alie via afero tamen estus sensenca. Vi ne konas la homojn, kaj vi ne konas la militajn cirkonstancojn.
Sed ŝia rezonado kaj ŝiaj admonoj neniel efikis al li. Ŝi komprenis, ke li estas neskuebla, kaj ŝi ricevis esprimon de malĝojo kaj samtempe de kolero, preskaŭ malŝato.
– Freneza vi estas, ŝi diris rezigne kaj kun kapskuo. Certe mi povus perforte reteni vin, sed kiel ni povus poste vivi kune? Eriko iris en la ĉambron kaj fermis la pordon. Johano restis ĉe la patrino, kiu sidigis sin sur la sofon kaj kun mieno de aflikto balancis la korpon tien kaj reen. Iom post iom ŝi ŝajnis trankviliĝi. Ŝi rigardis Johanon kvazaŭ atendante, ke li parolos.
– Ĉu vi longe sciis tion? ŝi demandis, kiam ŝia atendo restis vana.
– Iom antaŭ via reveno li rakontis al mi.
– Ĉu vi ne suspektis tion antaŭe?
– Neniam mi havis tian imagon.
Ŝi iom silentis, poste diris duone al si, duone al Johano: – Strangaj aferoj okazas en la mondo. Ni ne havis militon dum multe pli ol cent jaroj, kaj ni ne povis eĉ imagi, ke iu el nia lando, almenaŭ ne laboristo, iros en militon, nek devigate nek libervole. Antaŭe Eriko kiel ĉiuj nur blasfemis kaj mokis ĉion militan. Nun li libervole iras en militon por homoj, kiujn li ne konas, milojn da kilometroj malproksime, ŝajne eĉ sopiras tien.
– Kiam vi legis pri volontuloj, vi tamen multfoje aprobis ilin kaj diris, ke tiel devus fari multaj junuloj.
Iom da surprizo montriĝis en ŝia vizaĝo, sed ĝi baldaŭ reprenis sian antaŭan aspekton. Ŝi tute trankvile rigardis Johanon kaj diris:
– Estas vere. Oni facile babilas pri aferoj, kiuj ne rilatas al oni mem.