– Eriko, iru kun mi iomete, mi ne povas tuj iri hejmen. Ŝi ne rimarkis, ke la lango ripetas, kion diras la penso. Johano komprenis la eraron kaj ne atentigis ŝin pri ĝi.
– Jes, jes, mi iros kun vi, li flustris responde. Sen ion demandi Johano turnis sin al sudo, kaj ili transiris la fervojon. Li intencis iri suden, sed Ajna turnis lin al la ŝoseo al oriento, kiu iras paralele kun la fervojo.
– Ne tien! ŝi diris. Ĉu vi forgesis, ke ni nun loĝas en Paŝtejo? Eble oni ne vidus min, sed pli bone iri alian vojon.
Kiam ili atingis la ŝosean ponton sude de la fervoja ponto, Ajna haltis kaj klinis sin kontraŭ la barilo, ankoraŭ tenante la brakon de Johano. Ŝiaj singultoj ĉesis, sed ankoraŭ ŝi nenion diris. Johano ankoraŭ ne sciis, kion diri al ŝi.
Kune ili rigardas en la akvon, kiu brilas nigre sub ili, aŭskultas la susuran plaŭdon de la fluado kaj la aŭtunan susuron en kronoj de alnoj kaj betuloj. Homoj ne troviĝas en la proksimo, kaj se ili venus, oni rimarkus ilin de malproksime. Oni povas senĝene stari tie kaj rigardi la akvon kaj aŭskulti la susuron, oni povas senĝene elplori la larmojn, oni povas senĝene interflustri, se oni trovas vortojn.
Laciĝinte ŝi apogas sin kontraŭ li. Larmoj silente glitas malsupren sur ŝiaj vangoj, kaj ŝi forgesas forviŝi ilin, ĉar ŝiaj pensoj estas aliloke.
Johano vidis tion malgraŭ la duonkaŝita vizaĝo. Li volis iel konsoli ŝin, kaj li karesis la manon, kiu ripozis sur lia brako, kaj senpove sed konsoleme li flustris:
– Ne ploru, Ajna! Ne ploru tiel! Ŝi levis la kapon kaj turnis la vizaĝon al li, kaj io eklumis tra la plorbrilo kiel lumradio tra pluvo kaj nuboj.
– Vi estas bona, Johano, ŝi diris. Estas strange. Kiam vi tuŝis mian manon kaj diris tiujn vortojn, mi subite memoris, kiam ni estis malgrandaj.
– Jes, jes, li diris, kaj kapklinis al ŝi. Ankaŭ li memoris. Dum kelkaj momentoj ili silente rigardis unu la alian.
– Tiam vi tiel bone konsolis min, diris Johano. Sed kion mi povas nun fari por vi?
– Vi jam helpis min. Mi tiel ĝojas, ke vi akompanis Erikon. Kion mi alie estus farinta? Kaj ŝi tre forte premis lian manon.
– Ĉu vi memoras, Ajna, diris Johano, ke Arne tiam donacis al mi sian ĉevaleton, la kompatindan trikruran ĉevaleton? – La ĉevalon mi memoras de niaj ludoj en la sablejo, sed ne ke Arne donacis ĝin al vi.
– Tion li faris, kaj ankaŭ tio estis por mi granda konsolo. Sed mi absolute ne povas memori, kio poste okazis al la ĉevalo. Tre sendanka mi estis al la brava, kompatinda ĉevaleto.
Ajna ridetis.
– Sendanka vi certe ne estas, se vi ankoraŭ memoras ĝin. Ili restis ankoraŭ iom sur la ponto kaj interparolis, sed jen Ajna komencis senti malvarmon kaj volis daŭrigi. Ili rapide marŝis antaŭen dum kvaronhoro kaj poste reiris la saman vojon. Kiam ili atingis la ŝoseon apud la stacio ili haltis kaj restis kune por ankoraŭ kelkaj momentoj.
– Mi ĝojas, ke vi estis kun mi en tiu ĉi vespero, ripetis Ajna. Sed mi volus baldaŭ denove renkonti vin. Ĉu vi volas tion? – Tre volonte. Ni ja povos promeni. Cetere vi povas senĝene veni hejmen, patrino ne estas danĝera.
– Vian patrinon mi ne timas. Mi kredas, ke mi iom post iom povos paroli kun vi pli facile ol hodiaŭ.
Salute ili premis la manon unu de alia kun la sama sento, kiun ili havis unu por alia, kiam ili inter si ankoraŭ neniam salutis per manpremo. – La patrino sidis kaj flikis ŝtrumpojn, kiam Johano venis hejmen. Johano vidis, ke ankaŭ ŝi estas plorinta, kio estis neordinara afero ĉe ŝi. Kontraŭe al multaj el ŝiaj fratinoj en temperamento, ŝi ne same facile ploris, kiel ŝi koleriĝis kaj uzis fortajn vortojn. La radio staris silenta, kvankam estis programo, kiu povus interesi ŝin, kaj kvankam la vesperaj novaĵoj venos post kelkaj minutoj.
– Kie vi estis tiel longe? ŝi demandis.
– Mi renkontis Ajnan, kaj ni iom promenis kaj interparolis. Ŝi silentis kelkajn momentojn, poste diris en amikiĝema tono:
– Ĉu ni ne havu ankoraŭ tason da kafo? Mi atendis vin, estas fajro en la forno, la kafo ankoraŭ estas varma.
– Jes, panjo, ni trinku ankoraŭ tason da kafo. Kaj ĉu ni dume aŭskultu la novaĵojn? Ŝia vizaĝo malheliĝis. Sed post momento ŝi suspiris rezigne kaj diris:
– Nu, turnu la butonon. Finfine oni tamen volas scii, kio okazas en la mondo.
*
En la mateno vekis lin kiel ordinare la voĉo de la patrino. Li dormpeze levis sin en la lito, ekvidis la neuzitan liton ĉe la alia muro, kaj lia konscio revekiĝis.
Nun li estas venanta al Gotenburgo, pensis Johano. Certe li estas tre laca.
Kiam li venis en la kuirejon, li rimarkis, ke la patrino kvazaŭ serĉante rigardas en la ĉambron. Kiam ili sidis ĉe la tablo kaj trinkis kafon, ŝi animforeste rigardis la lokon, kie antaŭe sidis Eriko. Ŝia mieno estis peza, sed ŝi nenion diris. Same ili sidis ĉe la tablo en la manĝotempo. Patrino metis la nemultajn vazojn en kutima aranĝo, kaj restis malplena loko, kie antaŭe staris la telero de Eriko. Jen kaj jen patrino rigardis tien, sed tuj forturnis la okulojn kvazaŭ decidinte ne atenti tion.
En la vespero Johano sidis sola hejme. Li prenis libron kaj malfermis ĝin, sed nur tiam kaj tiam legis kelkajn frazojn. Jen kaj jen li levis la okulojn kaj rigardis la tablon, kie antaŭe regis tiel bela malordo de libroj, gazetoj kaj paperoj. Sur la tablo kuŝas nova tuko, kaj en la mezo staras florkruĉo.
Li rigardis la librobreton kaj la lampŝirmilon por la noktaj studoj. Jen li iris en la kuirejon kaj sidis kune kun patrino. Malmulte da vortoj ili diris, sed patrino ŝajne ŝatis, ke li restas kune kun ŝi.
Venas novaj tagoj kaj novaj vesperoj, kaj la malplena loko en la hejmo ne tiel efikas al ili kiel en la unuaj momentoj. Ili jam estas nur du en la hejmo.
Sed la pensoj sekvas la foririnton. Johano rigardas kartojn, sekvas fervojojn de la nordo ĝis malproksima Meza maro. Li provas imagi, kiel aspektas la fremdaj pejzaĝoj, kie ĝuste nun iu certa trajno kuras antaŭen al la sudo.
Tiel pasis la vesperoj en soleco. Ĉiun vesperon li atendis Ajnan, sed ŝi ne venis.
En la dua tago post la foriro de Eriko li renkontis Jern ie en la uzino.
– Ĉu vi povas klarigi tiun strangan konduton de Eriko? tiu demandis. Malaperas sen diri eĉ unu vorton.
– Li diris, ke li devas rapide foriri.
– Povas esti, tamen li estus trovinta tempon por diri kelkajn vortojn al mi.
– Vi certe baldaŭ aŭdos de li.
– Espereble. Sed mi ne povas facile pardoni lin.
En la kvara vespero Johano vizitis Aldan.
– Kien iris Eriko? ŝi demandis tuj post lia enveno.
– Al Hispanujo, respondis Johano, la unuan fojon menciante tion al iu.
La patro de Alda , kiu sidis leganta, levis la kapon.
– Ĉu mi misaŭdis, aŭ ĉu vi diris, ke Eriko iris al Hispanujo?
– Jes, li iris tien, konfirmis Johano.
– Kaj tion vi tiel bovintrankvile diras! Aŭdu: en Torento tia ago okazas nur unu fojon dum jarcento ... Kaj Eriko! Mi suspektis, ke vi estas bona knabo, sed tiom mi ne atendis de vi. – Kaj vi ŝajnas tiel indiferenta! li daŭrigis, ekzamene rigardante Johanon. Ĉu vi ne aprobas lian agon?
– Ne estas mia tasko aprobi aŭ malaprobi.
– Vi pravas. Sed entuziasma vi evidente ne estas.
– Kiel mi estu? Iom de Torento mi konas kaj de plej proksimaj aferoj, sed la internaciajn rilatojn ne. Kiel mi do juĝu?
– Estas preskaŭ nekredeble, ke li veturis al Hispanujo, diris Alda . Mi memoras, kiam li estis kun ni ĉe Perkolago ... Cetere, paĉjo, ĉu Johano ne prijuĝas laŭ unu el viaj principoj? La patro residigis sin en la brakseĝon, rigardis ilin kaj enreviĝis.