Выбрать главу

– Vi pravas, li diris post ioma silento. Oni kuras de vidpunkto al vidpunkto, oni kaŝludas kun si mem. La ago de Eriko estas heroa kaj admirinda. Malgraŭ tio la afero ne estas tiel memkomprenebla . .

La malnovaj ideoj pri libero kaj individua memstaro dronas en la nuntempa fluo de potencavido. Kaj tamen ili ankoraŭ estas same junaj kaj belaj kiel antaŭ tridek jaroj, nur pli revosimilaj. Havu mian benon, infanoj, vi estas proksimaj al mia koro. Ho, se mi denove havus nur dudek jarojn ...

– Vi irus al Hispanujo? diris Alda .

– Tamen ne. De loko al loko mi irus kaj parolus al la homoj. Kiel migranta, senhejma apostolo de libero kaj homeco mi montrus al ili la gvidstelon. Ho, false kaj malbone ni vivas nian vivon! La lastajn vortojn aŭdis ankaŭ la patrino, kiu ĝuste venis hejmen. Ŝi tuj eniris al ili.

– Via voĉo sonas kiel en pasinta tempo, kaj mi aŭdas vortojn, kiujn mi delonge ne aŭdis de vi, ŝi diris ridetante kaj kun hela ekbrilo en la okuloj. Pri kio temas?

– Pri tio, ke ni devus vivi laŭ nia plej sankta sopiro kaj fari el nia ekzisto ion belegan, subliman. Sed anstataŭ tio ni vendas aĉajn gazetojn de ĉiuj specoj kaj kvazaŭ tra funelo enverŝas en la homajn cerbojn ĉiujn spiritajn malsanojn de la nuntempo. Fi, kia vivo!

– Mi ĝojas, ke tiu vivo tamen ne sufokis vian spiriton. Sub la cindro de la ĉiutagaĵoj restas ankoraŭ ardo.

Ŝi eksciis pri la kaŭzo de la interparolo. Tio faris al ŝi fortan impreson, sed kontraŭan al tiu de la edzo.

– Estas terure! ŝi diris. Kompatinda knabo! Li estas sincera kaj oferema, sed li ne scias, kion li faras. Mortigo estas mortigo, kaj perforto naskas perforton, eĉ se ĝi estas farata en la nomo de libero.

Ŝiaj okuloj brilis, kaj la vizaĝon plivivigis varma koloro. – Ankaŭ en vi restas la ardo! diris la edzo kaj rigardis ŝin reve kaj ameme.

– Restas. Kaj restas ĉe multaj, sed ĝi estas kovrita de dika, dika tavolo de cindro. Kie estas la vento, kiu povus forblovi ĝin kaj reflamigi la ardon? Urĝe estas. Tie sidas unu diablo en Germanujo kaj alia en Italujo, kaj ili tiel eksperimentas, ke ili malfeliĉigos la tutan mondon, egale ĉu en Hispanujo venkos respublikanoj aŭ naciistoj ... Sed per kugloj kaj bomboj oni ne venkos la malbonon, ho ne ... Se mi havus filon, mi ne konsentus al li partopreni. Ĉu vi memoras tiun tempon, kiam mi ĵuris: “Je ĉio sankta, kio ekzistas, mi neniam donos filon al la milito?” La edzo estis serioza kaj emocio tuŝis lian vizaĝon.

– Mi memoras.

– Kaj ĉu vi memoras, kiel ni instruis al Alda  tiun kontraŭmilitan kanton, kiun ŝi poste ĉiam kantis? Ĉu vi memoras, kiam ŝi, nur kvinjara, kantis ĝin dum la kristnaska festo en la popola domo kaj tute sorĉis kvin cent homojn, ĝis ĉiuj komencis kanti kune kun ŝi? Tio estis kristnaskofesto pli bona ol en iu ajn preĝejo.

– Mi memoras, li diris. Larmoj brilis en liaj okuloj, kaj li prenis la manon de la edzino.

– Tiam estis tiel, ŝi daŭrigis. La pli multaj estis kiel ni. Sed nun, nun la pli multaj estas defendemaj kaj bonaj patriotoj. Se ili tiel evoluos, ili post nemultaj jaroj predikos militarismon en la nomo de la laboristaro ... Kaj ni aliaj, jam malpli multaj, sidas kiel izoluloj kun dika tavolo de cindro super la ardo, kaj la ardo ne sufiĉas por varmigi eĉ nian propran animon. Vi pravas, amiko, false kaj malbone ni vivis kaj vivas, ni – tio estas la proletaro en ĉiuj landoj Malbone ni uzis la evangelion de niaj apostoloj, kaj por la nuna generacio nia iama simbolo, Danko *  kun sia flamanta koro, estas nur ridinda fabelo.

*  Aludo al novelo de Gorkij .

– Kio tiel vibrigis vian internon? demandis la edzo.

– Mi ĵus okaze interŝanĝis kelkajn vortojn kun junulo de la nova generacio. Estis Jern . Li parolis pri Hispanujo kaj diris, ke estus granda honoro por Torento, se iu el niaj junuloj irus tien. Pri Eriko li ŝajne ne sciis. Mi kontraŭdiris, kaj ni komencis disputi pri militaferoj. Mi kaj vi jam apartenas al pasinta generacio, amiko.

Ŝi eksilentis, kaj la edzo nenion aldonis. Kun la rigardo malsupren ili sidis kaptitaj de emocio, ankoraŭ kun mano en mano.

Sed jen ili revenis el sia propra pensomondo, kaj la rigardoj de ambaŭ restis fiksitaj al Alda  kaj Johano, kiuj sidis antaŭ ili preskaŭ same kiel ili mem. La patro rigardis ilin intense, la muskoloj en lia vizaĝo komencis moviĝi, kaj li aspektis kvazaŭ en ekstazo. Subite li kun grandioza movo etendis siajn brakojn kvazaŭ por aŭ ĉirkaŭbraki Aldan kaj Johanon aŭ veki atenton de granda publiko.

– Jen ni! li diris per vibranta voĉo. Ardo sub cindro kaj ombro de mortintaj idealoj! Jen vi! Ekbrilas la unua juna flamo, konturiĝas la freŝe juna bildo de la unuaj idealoj.

– Ho, Dio en la ĉieloj, kvankam mi apenaŭ scias, ĉu mi kredas al vi aŭ vin neas, mizera kaj grandioza estas la vivo de la homoj, kiujn vi kreis!

*

VI.

En iu sekvanta vespero Ajna venis al la hejmo de Johano. Antaŭe ŝi foje estis tie dum sia kluba kunlaboro kun Eriko. La patrino ŝatis ŝin. Nun kiel antaŭe ŝi afable akceptis ŝin, sed samtempe rigardis ŝin demande. Ajna tion rimarkis.

– Mi eniris nur por iom babili kun Johano, ŝi diris. – Mi preskaŭ kredis, ke vi volas paroli kun Eriko. Li forveturis. Ĉu vi scias tion?

– Jes.

– Jes, li forveturis . . Ĉu vi scias, kien li veturis?

– Jes. Ni ja multe kunlaboris, li devis paroli kun mi pri diversaj aferoj.

– Nu ja, nu ja, diris la patrino kaj klinskuis la kapon. Ŝi rigardis Ajnan kun pripensa mieno. Subite ŝi levis la manon kaj karese frapetis la ŝultron de Ajna. Ajna renkontis ŝian rigardon kaj eksentis, ke la patrino komprenas ŝian sekreton. – Nu ja, nu ja, ripetis la patrino kun nova kapklino, babilu kun Johano! Dume mi faros tason da kafo por ni.

Johano kaj Ajna iris en la ĉambron. Ajna sidigis sin en sofangulon. Johano restis staranta apud la tablo, silenta, kvazaŭ en atendo.

– Venu sidi tie ĉi!

– Mi atendis vin jam en antaŭaj vesperoj, diris Johano, preninte lokon apud ŝi.

– Mi volis iri, sed samtempe mi sentis, ke mi ne povus paroli kun vi ...

– Vi ne bezonas paroli.

– En tiu vespero, post nia disiĝo, ŝajnis al mi, ke mi havas senfine multe da aferoj por diri al vi. Sed jam en la sekvanta tago ŝajnis al mi, ke mi ne povas diri al vi eĉ unu vorton ... Tiel estis tagon post tago ... Venis karto el Gotenburgo, el Hamburgo kaj hodiaŭ el Parizo. Jen tiu lasta!

– Ĉu mi legu vian karton ... de li?

– Ne estas sekretoj, ŝi diris, kaj la voĉo sonis melankolie, kvazaŭ ŝi bedaŭrus, ke ne estas.

Johano legis: “Kamaradino! De Hamburgo kaj tien ĉi mi daŭrigis la dormveturadon, kiun mi komencis en Sassnitz . Preskaŭ tute ne scias, kiaj aspektas la pejzaĝoj, tra kiuj ni veturis. Sed mi ja ne estas turisto. Iom laca sed fartas bone. Skribos al Johano tre baldaŭ. Leteron ankaŭ al vi kiel eble plej baldaŭ. Manpremon! Eriko.” Li redonis la karton kaj dankis, sed cetere nenion diris. Ŝi atende rigardis lin, sed fine mem rompis la silenton.

– Hodiaŭ mi diris al mi, ke mi tamen devas viziti vin, ĉar mi komprenis, ke li ankoraŭ ne skribis al vi.

Ŝi haltis, kaj ili en silento rigardis unu la alian. Ŝiaj lipoj ektremis, sed ŝi kunpremis ilin kaj duonflustre daŭrigis:

– Mi estis tiel korpreme sola hejme en la vesperoj, ke fine mi ne eltenis.

Denove ili senvorte rigardis unu la alian. Johano prenis ŝian manon kaj diris:

– Vi ne bezonas paroli kun mi pri tio, ne klarigi. Ni ja povas ankaŭ silenti kune, kiel multfoje en la rondo.

– Vi nenion rakontis al Alda ? diris Ajna duon demande.

– Via travivaĵo apartenas sole al vi. Kiel mi rajtus donaci ĝin al alia?