– Sed el la lernantoj eble nur du aŭ tri el cent poste utiligas sian kapablon en ligna laboro.
– Certe la kapablo de la manoj estas utila ankaŭ por aliaj laboroj.
– Tion kredis ankaŭ la instruisto, sed ĉe la knaboj mi ne rimarkis tian efikon. Ekzerco malmulte helpas, se mankas emo kaj intereso.
Johano daŭrigis. Tri horojn li laboris la unuan tagon. Poste li revenis preskaŭ ĉiuvespere. Aldan li ne vizitis plu. Ajna ne revenis post sia unua vizito, kaj li ankaŭ ne renkontis ŝin. Li restis sola kaj estis plene kontenta pri tio.
Li ĝojis, kiam la lignopecoj prenis la formon de lia deziro, kiam unu peco kvazaŭ kunkreske kunmetiĝis kun alia. Foje li malsukcesis kaj devis refari kaj denove refari. Tio vekis memkritikon kaj kreis pli bonan atenton.
La librobretaro estis preta en la tria vespero. Ĝi estis simple farita kaj postulis nek grandan lerton nek multan laboron. Rudo instruis al li kiel trakti la surfacon per ia kolora rimedo. Pli postulaj estis la seĝoj. Atente kaj singarde li nerapide pretigis kaj kunmetis pecon post peco. Kiam li fine kunmetis la jam pretajn kunmetaĵojn kaj vera seĝo en nuda ligno subite staris antaŭ li, li rigardis ĝin preskaŭ kun miro. Poste li tre singarde sidigis sin sur la ankoraŭ negluitan konstruaĵon. Kiam li rimarkis, ke ĝi estas tute firma sidloko, li kontente ekzamenis ĝin per sia tuta pezo.
Post tiu provspecimeno li faris ankoraŭ du. Kiam ĉiuj tri estis pretaj por porti hejmen, Elsa ekzamenis ilin, antaŭ ol li forveturis kun ili sur la biciklo. Kaj ŝi rigardis Johanon afable, preskaŭ dorlote.
– Kiel lerta vi estas, precize kiel Rudo! ŝi diris. Kaj kiel prudenta! Kiam aliaj junuloj en via aĝo sentas agemon ili nur bubaĉas, kuras al dancejoj, ŝajnigas sin viriĝintaj, sed nenion komprenas kaj nenion celas. Kiam vi interkonsentos kun knabino, vi vere povos meti la piedojn sub propran tablon! La patrino venis en neordinare agrablan humoron, kiam ŝi ricevis tiun donacon al la hejmo.
– Diablo, kia knabo vi fariĝis, ŝi ridbalbute diris kaj forte frapis lian ŝultron. Tiajn aferojn mi komprenas. Utile kaj prudente. Multe estus pli feliĉa en la mondo, se la homoj havus iom da kompreno por tiaj aferoj. Vi devus fariĝi terkulturisto, Johano! La senteruloj estas malfeliĉa gento.
Li tuj daŭrigis kaj komencis brakseĝojn. Post la gajnita sperto ili ne estis tro malfacilaj, ĉar li faris ilin en simpla maniero kaj el pina ligno. La patrino promesis fari kusenojn por ili.
Post la manĝo en la vesperoj li tuj prenas la biciklon kaj rapidas al la hejmo de Rudo. Tie li fidele restas en la kelĉambro kiel mezepoka alkemia sorĉanto en sia laboratorio. Metode kaj zorge li laboras, sed tamen preskaŭ ekstaze. Li forgesas la tagan laboron, la hejmon kaj ĉion, kio ordinare ligas liajn pensojn, eĉ la amikojn li forgesas. Dum tuta monato li nur unu fojon renkontas Aldan, kaj Ajna kaj ŝia ĉagreno forglitas el lia konscio. Plenigas lin forta ĝojo de ludo kaj kreado kaj iu animvibriga sento de granda atendo, kvazaŭ li estus kreanta sian propran estonton.
Li finis la brakseĝojn, ricevis novan laŭdparolon de Elsa kaj koran akcepton de la patrino. En tiu vespero, kiam li portis ilin hejmen, patrino kaj li provsidis en ili kaj trinkis malfruan tason da kafo apud la fajro en la kahela forno.
– Jen vi povas sidi en propra seĝo, kiel kapitano staras sur propra ŝipo, diris petole la patrino.
Johano ridis. La komparo de la patrino respondis al liaj sentoj.
– Ŝajnas, ke ankaŭ vi sidas pli firme ol ordinare, li replikis. – Jes. Se vi fariĝos tia homo, mi ŝatos trinki mian kafon kune kun vi dum ankoraŭ multaj jaroj.
Nun venis la vico de la skribtablo. Johano deziris nek kontoran nek alian skribistan meblon, nur ordinaran, sufiĉe grandan tablon kun du kestoj. Tio tute sufiĉos por ĉiam por liaj skribaj bezonoj. Eriko eble bezonus pli multkestan objekton, li pensis duonkonscie, sed tuj memoris, kie la frato troviĝas. Eriko jen kaj jen sendas karton kun kelkaj vortoj. Tamen la viva kunligo kun li estas tranĉita. Estas kvazaŭ li nur duone ekzistus por ili, kiel homo reala sed ne renkontebla.
– Ĉu revenos, ĉu ne – same necerte, diris patrino, kiam ili kontraŭ kutimo tuŝis tiun temon. Estas sensence spekuli pri tio.
Kiel sentas Ajna, li povas nur imagi. Nur unu fojon li renkontis ŝin post ŝia vizito, en klubkunveno. Ili interkomprene rigardis unu la alian, kaj li vidis, ke ŝi suferas, sed ili interŝanĝis nur kelkajn sensignifajn vortojn. Eble ŝi volas esti sola en sia doloro, pensis Johano.
Kaj jen la skribtablo. Li jam laboras kun certa rutino. Li ne bezonas plene atenti pri ĉiuj detaletoj en la manmovoj. Eble pro tio la laboro ne plu ŝajnas same interesa kiel antaŭe, li pensas. Lia antaŭa entuziasmo malaperis.
La tablo tamen havas tiom da apartaj konstrudetaloj, kiujn li antaŭe ne faris, ke li ne tute perdas la intereson. Sed la ardo de la unua kreado ne varmigas lin plu. Lia konscio kvazaŭ dividas sin en du partojn. Unu el ili gvidas kaj kontrolas la laboron, la alia rigardas lian rilaton al tiu laboro kaj taksas ĝian valoron.
Kaj venas vespero, kiam li haltas kaj dum kelka tempo restas en medito. Li daŭrigas sed malrapide kaj kun la vizaĝo markita de cerbumado Kaj antaŭ la finpretigo de la tablo li ankoraŭ multfoje haltas, forgesante sian laboron por pli grava afero Ŝajnas al li, ke li trovis la kaŭzon. Subite la penso iel troviĝas en lia interno, kiel birdido elirinta el ovoŝelo. Finfine mi ne bezonas la tablon, li pensis. Kaj la brakseĝoj ne estis vere bezonataj, kvankam patrino efektive ĝojis pro ili. Ankaŭ la seĝoj kaj la librobretaro ne estis necesaj. Kaj laboro sen celo ne povas havi sencon.
Restas tamen la bona ekzerco, li pensas. Verdire restas ankaŭ la mebloj, uzeblaj kaj utilaj. Tamen lia ĝojo estas rompita. Kial li tiel ĝojis antaŭe sed ne nun? Ĉu lia deziro estis nura infana kaprico? Li sentas, kvazaŭ li finfine laboris nek por mebloj nek por ekzerco, sed por trovi en tiu laboro iun kontentigan kaj vivogravan. Dum la pasintaj agrablaj vesperhoroj li havis tiun feliĉon, sed nun ĝi jam estas for.
Kiam la tablo fine troviĝis hejme, la patrino volis festi ankaŭ ĝian alvenon. Tion ŝi faris ne per skribado, sed en sia kutima maniero kaj invitis Johanon al la inaŭguro.
Ŝi demandis, kion li nun intencas fari. Johano respondis, ke li ne plu imagas ion farindan, sed se ŝi ion deziras, li volonte faros. Sed ankaŭ ŝi ne bezonis ion.
– La lignaĵado jam tedas vin? ŝi diris vidante lian mienon.
Ne malĝoju pro tio. Kiam venos bezono, tiam venos ankaŭ intereso.
Post la kafo Johano faris longan promenon. Tute sola li iris la samajn vojojn, kiujn li antaŭe iris kune kun Alda , tute sola en mallumo kaj nebula pluveto.
*
Sed post du tagoj li trovis sur iu tabulo maŝinskribitan afiŝeton, kiu forviŝis la sentojn, kiujn postlasis la tro fervora lignaĵado. En la vespero li iris al Alda .
Ŝi ekĝojis, kiam li venis, kaj akceptis lin kun mola afablo. – Mi timis, ke neniam vi revenos Iliaj rigardoj renkontiĝis, kaj li ridetis.
– Jes, vi kreskis, de kiam mi lastfoje vidis vin.
– Ankaŭ vi!
– Sed nun la lignaĵado estas finita, almenaŭ por tiu ĉi fojo.
– Mi ĝojas pro tio. Sed vi aspektas, kvazaŭ alia muŝo estus fluginta en vian kapon.
Johano rakontis, ke kooperativaj studgrupoj komencos labori post kelkaj tagoj. Li memoris sian grandan domon en la ĉefurbo kaj siajn fabrikojn, kaj li ŝatus studi la movadon. Sed estus pli agrable, se ankaŭ ŝi partoprenus.
Kaj ili aliĝis. En ilia grupo estis ĉirkaŭ dekkvin membroj. Duono el ili estis viroj kaj virinoj tridek ĝis kvindekjaraj. Estis malnovaj agantoj en la societo kaj el ĝiaj gvidantoj, la virinoj estis el la virina kooperativa gildo. La ceteraj estis inter dudek kaj tridek, kaj inter ili estis kelkaj gekomizoj. La solaj tute junaj estis Johano kaj Alda .