– Apud la lago kaj en la arbaro la vivo estas simpla. Oni silentas aŭ babilas laŭ sia emo, kaj tamen regas la sama harmonio.
Alekso demandis pri Ajna. Ili rakontis, ke ili dum monatoj nur malofte kaj okaze vidis ŝin. Ŝajne ŝi emas resti sola, kaj ŝi diris, ke ŝi studas en la vesperoj.
Johano kaj Alda pasigis kune la pli multajn el la liberaj vesperoj, jen en esperanta kunveno, jen en la studgrupo, jen iris aŭskulti prelegon, jen sidis hejme kaj aŭskultis radion. Denove ili promenis. Ne malofte ili vizitis Gustavon kaj li ilin. Lia inteligento kaj lia senbrua energio vigligis ilin, kaj lia veno estis kiel freŝa vento el la kampoj, kie tero kaj suno kaj homa laboro dum jarmiloj donis panon al la homoj.
*
En malfruaŭtuna vespero Ejnar revenis de siaj militekzercoj. Dum la tuta tempo li vizitis la hejmon nur unu fojon, kaj tio estis jam en la somero. Dum lia foresto Johano kaj la patrino kutimiĝis al sia trankvila duopa vivo. La reveno de Ejnar efikis kvazaŭ entrudo en ilian kvietan harmonion.
Aliflanke lia reveno estis dezirinda. Je sia forveturo Eriko lasis al la patrino iom da ŝparita mono, kaj per tio kiel aldono al la salajro de Johano la ekonomio ĝis nun funkciis sen grincado. Sed por estonto oni bezonos pli da enspezo por la hejmo.
Ejnar salutis, formetis valizon, ĉapon kaj surtuton kaj sidigis sin sur sian kutiman lokon sur la sofo, atendante ke la patrino kiel antaŭe portu al li manĝaĵon kaj kafon.
Sed li ne aspektis tute same kiel antaŭe. En lia korpo restis iom de soldata teniĝo ankaŭ en la civilaj vestoj, kaj li aspektis pli vira kaj matura ol antaŭe. Li estis netuŝita de alkoholo, kaj li ne donis kiel antaŭe impreson de junulaĉo.
Preskaŭ en silento li satmanĝis, trinkis kafon kaj poste en videble kontenta stato bruligis cigaredon.
– Vi ĝojas, ke vi denove estas hejme? diris la patrino. – Certe, respondis Ejnar .
– Kaj volus por nenio retrapasi tiun tempon?
– Tamen, se bezonate. Cetere restas ja por mi du ripetekzercoj, kvankam ili ne estas longaj.
Tion li diris kun mieno de modesta sed devokonscia soldato, kiu vidas gravan sencon en sia metio. La patrino rigardis lin kun surprizo.
– Ĉu ankaŭ vi fariĝis militisto?
– Ankaŭ mi? Aha, vi pensas pri Eriko. Mi ridis pri li, kiam li iris pafi en la dimanĉoj, sed malprave mi ridis.
Ankoraŭ pli surprizita aspektis la patrino.
– Ĉu vi volas diri, ke Eriko prudente agis?
– Prudente ne, ĉar li aliĝis al malĝusta flanko. Sed brave kaj kuraĝe li agis. Se li travivos, li eble fariĝos ankaŭ prudenta.
– Do vi fakte estas militisto! diris la patrino, kaj ŝi ne provis kaŝi sian malestimon.
Ejnar ekridis kaj rigardis ŝin amuzite kaj onklece indulge. – Vi ne komprenas tion, panjo. Vi ankoraŭ kredas, ke landodefendo estas diablaĵo. Sed la mondo ne estas tia, kia deziras ĝin la pacistoj. Venos tago, kiam ni devos defendi nin kontraŭ judoj kaj kapitalistoj kaj imperiistoj kaj krei liberon por la popolo. Ni junaj komprenas tion. La spirito inter ni ne estas la sama kiel inter la junuloj antaŭ dekkvin jaroj.
– Malmulte lernema vi antaŭe estis, sed nun vi ŝajne trovis temon, kiu vin kaptis! Li skuis la ŝultrojn kaj ridetis pardone.
– Ne havas sencon disputi kun vi. Tamen mi ĝojas pro mia militekzerca tempo. Ĝi faris viron el mi. Mi ne ŝatus militi. Eĉ la ekzercoj ne estas nura plezuro. Sed unu afero estas, kion oni ŝatas, alia, kion oni kiel viro devas. Eble venos tago, kiam ĝojos eĉ vi, ke troviĝas junuloj, kiuj lernis defendi kaj volas defendi la landon.
La patrino rezigne silentis. Ejnar turnis sin al Johano.
– Kaj jen vi. Kiel la vivo traktas vin? Ĉu vi havas fianĉinon? Certe tiuj viaj knabinkamaradoj jam komencis elburĝoniĝi? Johano momente levis la okulojn, rigardis lin indiferente, nenion diris.
– Ĉu ankaŭ tiaj ŝercoj apartenas al la lando defenda spirito? interŝovis sarkasme la patrino.
Sed Ejnar ne donis atenton al ŝi.
– Ĉar alta kaj fortika vi aspektas kiel mi. Jes, baldaŭ ankaŭ vi estos soldato. Eble tia vivo ne plaĉos al vi, kiu kreskis inter knabinoj. Sed vole nevole vi venos al tiu punkto. Cetere tio estos por vi nur utila.
Ankaŭ nun Johano ne respondis. La patrino en malpacienca tono tranĉis lian babilon.
– Finu! Vi jam plene kontentigis nin per via nova spirito. Kie vi volas dormi, bubo? Ĉu en via antaŭa loko tie ĉi aŭ en la ĉambro? Estas ja loko tie, ĝis la militisto eventuale revenos. Post momenta pripenso li respondis:
– Estas pli konvene kaj por vi kaj por mi, ke mi kuŝos en la ĉambro.
Li leviĝis, prenis sian valizon kaj iris en la ĉambron. Tuj kaptis lian atenton la novaj mebloj, kaj li demandis, kiu aĉetis ilin kaj kial, estus ja nenecesa elspezo de mono.
– Mi ĝojas, ke vi fariĝis tiel ekonomia, diris patrino. Pri la novaj mebloj respondas Johano.
– Vi jam komencas pensi pri mebloj? Kial la malnovaj ne taŭgis? Ĉu via salajro sufiĉas, por tiaj aferoj?
– Li mem faris ilin, diris la patrino.
Ejnar gape rigardis Johanon, poste ekzamenis la meblojn kaj jen denove Johanon.
– Diable! Ĉu tiel kapabla vi fariĝis?
Li komencis detale ekzameni unu el la brakseĝoj kaj rigardis eĉ sub la sidtabulon. Poste li sidigis sin tute komforte en la seĝon.
– Bonege oni sidas en ĝi! li diris kaj en preskaŭ duonkuŝa pozicio denove bruligis cigaredon.
Johano baldaŭ foriris. Kiam li post kelkaj horoj revenis, Ejnar kuŝis sur la lito legante nacisocialistan gazeton kaj kun kelkaj numeroj de la sama gazeto apud si.
La ĉambro estis plena de cigareda fumo. Antaŭe Johano eĉ ne pensis pri tio, ke fumo povas ĝeni. Alekso fumis kaj la patro de Alda fumis, kaj tio neniam ĝenis lin. Sed neniam li havis fumon en tiu ĉi ĉambro, kiu estis por li kaj Eriko trankvila rifuĝejo post la taga laboro. Post la foriro de Eriko li komencis rigardi ĝin kvazaŭ sian tute apartan posedaĵon.
Nun la paco de la ĉambro estis detruita. La fumo estis ne nur flarebla, sed turmenta por okuloj kaj gorĝo. Kaj en tiu fumo li devas spiri kaj dormi dum tuta nokto.
Johano sidigis sin kaj komencis depreni la ŝuojn. Ejnar por momento metis la gazeton flanken, ĉirkaŭrigardis en la ĉambro kaj diris:
– Eble ni povus malfermi la fenestron por kelkaj minutoj kaj enlasi iom da freŝa aero? Johano tuj levis sin kaj malfermis la fenestron.
– Mi ĝojas, ke vi tamen estas tiel civilizita! li diris.
– Ĉu tiel delikatsenta vi estas? Vi ankoraŭ ne fumas? Nu, ankaŭ tio povas esti prudenta. Ni povos jen kaj jen malfermi la fenestron, mi ne malŝatas freŝan aeron. Cetere vi baldaŭ kutimiĝos al la fumo. Post kelkaj tagoj vi eĉ ne rimarkos ĝin. Ili enlitiĝis kaj estingis la lumon. Johano ne sentis dormemon, sed li havis fantazian deziron forkuri el tiu ĉi ĉambro,
kiu ne plu estis hejmo por li. Longe liaj pensoj moviĝis, ĝis la laco fine efikis.
Endormiĝante li denove plenvekiĝis pro alumeta frotbrueto kaj lumeksplodo. Preskaŭ tuj mallumiĝis, denove, sed post kelkaj momentoj atingis lin ondo de cigareda fumo.
VII.
Ajna havis propran ĉambron en la supra etaĝo de la nova domo. Estis tiu, kiu estis intencita por avino. Kiam ŝi venis hejmen en la vesperoj, ŝi tuj iris al si kaj havis preskaŭ neniun kontakton kun la siaj. Nek patrino nek patro postulis de ŝi laboron en la hejmo.