La gepatroj rimarkis la ŝanĝon de ŝiaj kutimoj post la foriro de Eriko. Antaŭe ŝi estis for el la hejmo la pli multajn vesperojn. Nun ŝi preskaŭ neniam eliris. La patro demandis ŝin kial – ne estas bone tiel izoli sin. Ŝi respondis, ke ŝi devas uzi la malmultan liberan tempon por siaj studoj.
Pri la studoj li sciis, tamen ŝajne ne trovis tiun kaŭzon plenvalida. Li sciis ankaŭ pri la leteroj de Eriko. Kiam la gepatroj demandis pri ŝiaj leteroj el Hispanujo, cetere ne tre oftaj, ŝi rakontis, ke ili estas de Eriko, kaj ŝi ankaŭ donis ilin al ili por legi. Neniu el la leteroj perfidis eĉ per plej eta nuanco la rilaton inter ili. Ili estis ĉiuj skribitaj al kunlaborantino en la klubo. Sed la patro ŝajne suspektis la veron.
– Vi almenaŭ devus partopreni la klubkunvenojn, li diris. Eriko ja petis vin fari ĉion, por ke la klubo bone funkciu.
– Jes. Sed mi ne volas por ĉiam resti servistino. Miaj studoj estas por mi pli gravaj ol la klublaboro.
– En tio vi pravas. Nu, Eriko estas brava knabo, tion mi devas konfesi, kvankam mi ne multe ŝatas lin. Imagu, ke li tiel foriras, kvankam li havas tiel grandan ŝancon esti mortpafata aŭ disŝirata de grenado! Strabe-kaŝe li rigardis ŝian vizaĝon, sed ne sukcesis registri tremeton en ŝia mieno.
Ankaŭ Jern ŝajnis diveni, sed li ne faris grandan aferon el tio.
– Estas tre bedaŭrinde, ke vi fariĝis tiel pasiva, li diris. Kaj via tempomanko tute koincidas kun la foresto de Eriko – li kvazaŭ demande rigardis ŝin – kaj tiel la klubo samtempe perdas du el siaj plej bonaj fortoj.
Post momenta silento li kun komprenoŝajniga mieno kapklinetis al ŝi kaj aldonis:
– Mi kredas, ke mi divenis. Vi estas pardoninda, knabino. Tamen mi esperas, ke vi denove laboros. Provu foje doni almenaŭ iomete da tempo al nia afero! Imagu, kiom oferas Eriko! Por esti solidaraj kun li, ni devus labori centoble pli multe ol ni nun faras.
*
Kiel freŝa, paca rifuĝejo estas ŝia malgranda ĉambro, hela kaj kiel eble plej simpla en la linioj, laŭ la moderna gusto, kun minimumo da mebloj. En la supra etaĝo Ajna estas ĝis nun sola. Bruo de malsupre estas ne multe aŭdebla. La sonon de la radio ŝi ne rimarkas, se ŝi atentas pri io alia, sed se ŝi atentas, ŝi tamen povas aŭskulti la vesperajn raportojn pri Hispanujo sen iri malsupren al la familio.
Estas bona loko por studo. Kaj ŝi vere studas sed pli malmulte, ol ŝi ŝajnigas.
Antaŭ unu jaro la inĝeniero preterpase demandis ŝin, ĉu ŝi ne ŝatus por plezuro iom praktiki sur skribmaŝino en la minutoj, kiam ŝi ne havas ion por fari. Ŝi konsentis, kaj li montris al ŝi kiel uzi la maŝinon. Kiam li post kelka tempo trovis, ke ŝi progresas, li alŝovis al ŝi jen kaj jen paperojn por netskribado.
– Vi jam skribas same bone kiel mi, li deklaris iun tagon. Sed bona skribistino devas uzi ĉiujn fingrojn metode kaj rutine. Ĉu vi ne ŝatus trapasi kurson en maŝinskribado? Koresponda kurso ne kostas multe.
– Mia nuna kapablo tute sufiĉas por mi, ŝi respondis kun rideto.
– Certe. Sed mi kredas, ke iun tagon vi ne plu volas resti servistino. Vi estas bona servistino, sed vi havas multe da aliaj interesoj kaj kapabloj. Iam vi pli ŝatos ekzerci ilin ol resti en kuirejo kaj infanĉambro.
Sinretene ŝi konsentis, ke eble jes.
– Mi ne scias, kiun vojon vi elektos. Sed ne malutilas ion lerni, kiam oni havas tempon kaj kapablon. Se vi lernos perfekte trakti maŝinon, tio povos esti utila por vi, ankaŭ kiam temas pri alia laboro. Se vi ne vivtenos vin per ĝi, ĝi tamen estos por vi valora aktivo, eĉ se vi edziĝos kaj ne laboros profesie. Aŭ ĉu vi havas pli definitivan planon por via estonto kaj preferas alian fakon? Neniujn planojn ŝi havis. Kvankam ŝi ne havis specialan intereson por maŝinskribado, ŝi faris laŭ lia propono. La patro estis tre kontenta pri ŝia nova libertempa okupo kaj transdonis al ŝi diversajn aktojn por netskribo.
Kiam ŝi estis fininta tiun kurson, la inĝeniero diris, ke perfekta skribistino devas regi ankaŭ stenografion. Se ŝi ne havos uzon por ĝi en eventuala metio, ĝi tamen estos utila ankaŭ en ĉiutaga praktika vivo, precipe por societa homo kiel ŝi. Ĉiuokaze ĝi estos valora aktivo.
Kiam li en la fino de la somero proponis kurson en komerca korespondo, ŝi tamen kontraŭdiris.
– Estas sensence! Neniun emon por kontora laboro mi havas.
– Bone. Sed tio kompletige al via nuna kapablo estus por vi tre valora aktivo, se vi eventuale bezonus vivteni vin per ĝi. Scio estas malpeza ŝarĝo.
Sen multaj vortoj ŝi cedis al lia propono ankaŭ tiun fojon. Kiam Eriko forveturis, la unuaj studleteroj kuŝis sur ŝia tablo, ĵus komencitaj.
*
Ŝiaj studoj ripozis dum multaj tagoj post la forveturo de Eriko. Kiam ŝi en la unua vespero venis hejmen post la disiĝo de Johano, ŝi timtremis pro la nokto antaŭ si. Sed kiam ŝi atingis sian ĉambron, atakis ŝin tia laco, ke ŝi ekdormis en la sama momento, kiam ŝi metis la kapon sur la kusenon.
Sed en la sekvantaj vesperoj venis nek laco nek dormo. Por forpeli la premajn sentojn ŝi iris al la tablo, kaj dum kelkaj minutoj ŝiaj rigardoj aŭtomate sekvis la liniojn en la kajero. Subite ŝi rimarkis, ke el la legita nenio restas en ŝia memoro. Ŝi sidigis sin duonkuŝe sur sian liton, kun la dorso kontraŭ la muro.
Senmova, kvazaŭ en letargio ŝi restas tie. Ŝiaj okuloj rigide rigardas antaŭ si, kaj ŝi ne konscias pri io vidata. Ŝi nek pensas, nek fantazias. Letargio regas ankaŭ en ŝia interno.
Jen ŝi vekigas el tiu stato. Imago kaj pensoj komencas lace funkcii, kaj larmoj glitas el ŝiaj okuloj. Sed same silenta kaj senmova ŝi sidas.
Denove venis tiu letargia stato. Kiam ŝi ree fariĝis konscia pri io ĉirkaŭ ŝi, ŝiaj okuloj kaptis sur la kontraŭa muro la bildon de la bona paŝtisto. Kiam ili forlasis la malnovan loĝejon, la patro volis bruligi la bildon.
– Tia malnovtempa naivaĵo efikus kurioze sur la muro de moderna ĉambro. Nu, nu, mi ne pensas pri la religia senco – li interŝovis, kiam la edzino protestis – nur pri la maniero, en kiu ĝi estas pentrita kaj reproduktita. Krome vitroŝirmita bildo estas abomenaĵo.
– Ankaŭ Branting estas vitroŝirmita, diris la edzino, kun ekrido.
– Nu jes, sed tio estas fotografaĵo, estas alia afero. Kiam ni nun havas novan domon, ni havigos ankaŭ kelkajn verajn pentraĵojn.
Sed Ajna savis la bonan paŝtiston al la nova hejmo. Branting trovis sian honorlokon malsupre en la salono, sed la paŝtiston Ajna kunprenis al sia ĉambro, kie ĝi estis la sola ornamajo krom malgranda desegno, kiun Arne faris. Ĝi iom frapis la envenanton. Tian bildon li ne atendus en tia ĉambro. Sed ridinda ĝi ne aspektis.
Ajna duonkonscie rigardis la bildon. Ankaŭ nun ŝi nek pensas nek fantazias, sole vidadas. Sed iel tiu vidado efikas al ŝi agrable, trankvilige, donante novan forton al ŝia elĉerpita animo.
Tiel ŝi sidas jen tute letargia, jen ploranta, jen rigide rigardanta la bonan paŝtiston, horon post horo ĝis noktomezo. Tiel ŝi sidis ĉiuvespere, ĝis ŝi vizitis Johanon. Sed kun Johano ŝi ne povis paroli, kiel ŝi volis, kaj la vundo ne trovis la sopiratan balzamon.
Sed iun vesperon ŝi kun surprizo trovis, ke ŝi iel kutimiĝis al tio, ke Eriko estas for, same kiel ŝi iam kutimiĝis al tio, ke avino estas for. Ŝi ne sentas plu la fakton tiel frakasa, tiel ĉiondetrua kiel unue. Ŝi sentas kvazaŭ en ŝia interno estus malplena loko post forpreno de grava organo, kaj kvazaŭ ŝi kun miro trovus, ke ŝi povas vivi ankaŭ post tiu operacio, sed tiu eltrovo ne ĝojigas ŝin.
En tiu vespero ŝi prenis la luitan skribmaŝinon el ĝia kesto, kaj ŝiaj fingroj en furiozo ludis sur la klavoj, dum la tipoj frapadis kontraŭ la cilindron kiel hajlograjnoj kontraŭ ladan tegmenton.
La mekanika laboro donis al ŝi forgeson por iom da tempo, kaj post tio ŝi sentis sin pli forta kaj vivoplena kvazaŭ post bonfartiga ripozo.