Ŝi komencis denove labori. Plej multe ŝi maŝinskribis kaj stenografiis – por konservi la akiritan lerton, ŝi diris al la patro, kiam li okaze vidis ŝian furiozan traktadon de la maŝino. Sed ŝi serioze atakis ankaŭ la komercan korespondadon. Kiam tiu finiĝis, ŝi el propra iniciato mendis kurson pri la germana lingvo.
Tiel ŝi suferis, sopiris kaj laboris. En la unua tempo ŝia ĉiama penso estis: eble li falos, eble li falos! Tiu penso revenadis, ĝis ŝi vole nevole vidis image antaŭ si en ĉiu vespero lian korpon mortinta, traborita de kugloj aŭ ŝirita de grenadaj splitoj. Kaj fine ŝi kredis, ke ŝi komencas kutimigi eĉ al tiu eventuala okazo.
Kiam li du, tri fojojn estis menciinta per kelkaj konstataj vortoj partoprenon en bataloj, ŝi ekhavis novan vizion. Ŝi image vidas lin mortpafi homojn, kies vizaĝoj terure aspektas en malamo kaj mortangoro. La vizaĝo de Eriko samtempe fariĝas nehomece kruda kaj plena de mortiĝemo, iel eĉ pli terura ol tiu de lia viktimo. Samtempe vekigas en ŝia memoro iu legita esprimo pri sango sur la manoj, kaj subite ŝi ne povas imagi lin sen vidi liajn manojn plenaj de sango. Terurite ŝi provas denove kaj denove imagi liajn manojn, kiel ŝi antaŭe vidis ilin, sed ŝi ne sukcesas. Ili restas tute ŝmiritaj de la sango de liaj viktimoj, kaj lia vizaĝo restas vizaĝo de murdanta homo.
Okazas ŝanĝiĝo en ŝia interno. Ŝi ne pensas plu pri Eriko kiel sia heroo kaj amato. Ŝi vidas antaŭ si vizaĝon de murdanto kaj manojn makulitajn de sango, kaj tio estas por ŝi turmente abomena. Tamen ŝi ne abomenas la personon, al kiu ili apartenas. Korpreman doloron kaj kompaton ŝi sentas por tiu homsimila sed monstra estaĵo, kiun ŝi imagas, kaj en kiu ŝi ne plu rekonas la trajton de sia heroo, kiu tiel arde batalis por feliĉo al la homoj. Nur tia ŝi povas imagi lin. Ŝi ne sukcesas eĉ por momento ŝanĝi la bildon.
Ŝi kuŝas. La korpo estas skuata de ploro kaj kuntiriĝas kvazaŭ pro tranĉa doloro, ardaj larmoj lavas ŝiajn vangojn. – “Ho Eriko, Eriko”, ŝi flustras en sia delirosimila stato, “kiel vi povis fariĝi tia, kio faris vin tia? Dio, Dio! Se mi nur povus helpi vin, se mi povus forlavi la sangon de viaj manoj kaj forkaresi la maskon de murdanto el via vizaĝo! Mi ne pretendus vin por mi, mi ne pretendus vin mia heroo. Se vi nur fariĝus denove homo, kiom ajn sensignifa, sed kun vizaĝo sen stampo de mortigo kaj kun puraj manoj!” Tiom ŝi konsciis en sia vespera mondo de imagoj, ke ŝi komprenis, ke ŝia deziro estas vana. Neniel ŝiaj deziroj kaj preĝoj ŝanĝos liajn jam faritajn agojn.
Sed eble li tamen ankoraŭ ne mortigis, ŝi subite pensis. Kaj en la sekvanta momento kaptis ŝin penso, kiu estis tia, ke ŝi sentis teruron pro si mem, sed tamen ŝi aprobis ĝin. – “Ho, Eriko, se vi mem falus, sed falus senkulpa, mi tamen povus elteni, ke mi perdus vin. Tiam vi restus por mi tio, kio vi antaŭe estis, kaj en mia memoro vi restus homo, homo.” Kaj jen alia penso: “Kial mi ne malhelpis lian foriron, kial ne diris, ke mi ne povas aprobi ĝin, ke milito estas murdo. Mi ne klare vidis, ne klare komprenis – tamen estas kulpa ankaŭ mi. Tiam mi eble estus povinta savi lian animon.” Ŝajnis al ŝi, ke ŝi ne plu amas Erikon kiel antaŭe, ke ŝi ne povas plu rigardi lin kiel amaton. Regas ŝin sole tiuj pensoj kaj sentoj, ke li estas homo, kiu perdis sian homecon, kaj tio estas por ŝi eĉ pli turmenta ol ŝia antaŭa timo kaj sopiro.
En iu vespero, kiam ŝi sidis sur sia lito en tia animstato kaj rigide rigardis la bonan paŝtiston, estiĝis en ŝi iu nova sento, kiu vibrigis animon kaj korpon kaj fine tute plenigis ŝin. Ŝi levis sin, faris du paŝojn al la kontraŭa muro kaj etendis siajn brakojn al la bona paŝtisto. Tiel ŝi staris senspire dum kelkaj momentoj. Kaj jen ŝi malrapide genufalas sub la bildo de la bona paŝtisto kaj interplektas siajn fingrojn, dum ŝiaj lipoj arde flustras vortojn, kiuj ne havas multe da interligo, kaj kiuj logike havas tre malmulte da senco, sed kiuj donas al ŝi fortan senton de liberiĝo kaj trankvilo. Ŝi ploras, kaj la larmoj estas amaraj, sed ili kvazaŭ purigas ŝin de ĉio malbona kaj malbela kaj forigas el ŝia animo ankaŭ la potencon de la teruraj imagoj, kiuj antaŭe regis ŝin.
*
La sabatajn posttagmezojn kaj la dimanĉojn Johano kaj Alda rezervis por si. Johano finis sabate sian laboron je la unua, kaj se ne estis tro urĝe en la gazetvendejo, Alda ricevis forpermeson de sia patro, kiam ŝi tion deziris.
Tiam ili jen vizitis Gustavon, jen skiis, jen ekskursis piede, jen pasigis la tempon en alia maniero laŭ sia propra plaĉo. Ili lasis malantaŭ si la ĉiutagan vivon kun laboro kaj vivado laŭ horloĝo, kun studoj, devoj kaj asocioj. Por kelkaj horoj ili vivis liberaj de tiuj ligoj, kiuj pli kaj pli katenis ilin al la mondo de la plenkreskuloj.
Estis sabata posttagmezo en la transiro de vintro al fruprintempo. Kun kelkaj buterpanoj kaj varmboteloj kun kafo en siaj dorsosakoj ili forlasis Torenton por marŝi kaj viziti kelkajn punktojn en la ĉirkaŭaĵoj.
Ili ne plu vagis kaprice kaj bonŝance kiel antaŭ jaroj. La kartfolion de la regiono ili detale konis en kadro de kelkaj dekoj da kilometroj. Al ĝi ili aldonis la pli detalan kaj pli grandskalan geologian karton kun apartena priskribo. Tio donis al ili centon da novaj ekskursoceloj, kie ili antaŭe nenion interesan vidis.
Oni povis jam bone iri en la arbaro. Malmulte da neĝo estis en tiu vintro, kaj nun ĝi jam preskaŭ malaperis. Nur en tute ombraj lokoj en la arbaro restis ankoraŭ maloftaj pecetoj.
En la vespero ili troviĝis en sabla tereno, kiun iam formis glacitempa rivero. La sablo ne estis multe videbla, ĉar preskaŭ ĉie kovris ĝin densa tapiŝo de vakcinioj kaj aliaj kreskaĵoj. Bela arbaro el altaj pinoj kaj piceoj okupis la pli grandan parton de la loko, jen kaj jen kun iom da libera spaco.
Estis agrable promeni tie kaj retrovi ĉiujn detalojn de la karto. Kontraŭe al ordinara arbara tereno tute mankis tie ĉi ŝtonoj kaj rokoj, kaj la altaĵetoj kaj platejoj estis invita tereno. Travaginte la lokon ili paŭzis sur la okcidenta deklivo de tia altaĵeto. Ili rompis iom da piceaj branĉoj por povi sidi sur la ankoraŭ malvarma, iom malseka tero kaj malfermis siajn dorsosakojn.
Estis unu el tiuj fruprintempaj vesperoj, kiam la subiranta suno pentras la pinojn per ia purpura lumo, kiu vekas senton de korŝira sopiro. Ne estas la milda melankolio, kiun vekas la klara, kvazaŭ velkinta sunbrilo en silenta oktobra vespero, kiam la lasta vivo de la somero por momentoj ekbelas kiel infana rigardbrileto en maljunaj okuloj. Ne estas tiu altfluganta sopiro, kiun vekas la plensomera vespero, kiam la ĉielo estas kvazaŭ alta templo kaj la senspira silento estas majesta, dum la arda globo glitas malsupren malantaŭ la randon de la arbaro.
Tute alian senton vekas tiu purpura vesperlumo sur la pinoj, kiu estas la plej sopiroplena lumludo, kiu ekzistas en la nordo. Estas kvazaŭ ĝi esprimus la tutan sopiron de la dormanta-vekiĝanta vivo, de la ankoraŭ vintroligita naturo. Ankoraŭ kuŝas ĉiuj printempaj floroj kiel embrioj sub la frosta tero, ankoraŭ la folioj de la arboj kuŝas same embrie en siaj kaŝejoj de la burĝonoj. Katenita estas la vivo, kiu en milionoj da nevideblaj semoj kaj en milionoj da kaŝitaj insektoj atendas sunon kaj varmon.
Tiu tuta sopiro de la katenita vivo estas pentrata de la vespera suno, kaj rigardante ĝin oni sentas tiun korŝiran sopiron, kiun sentas granda kreanto, kiam li en sia interno perceptas la formiĝon de granda ideo, kiu atendas burĝoniĝon kaj floradon.
Ili sidis tie kaj manĝis siajn buterpanojn, trinkis sian kafon, rigardis la kartojn kaj iomete babilis. Ne estis varme, sed la varmo de la suno estis almenaŭ sentebla, kiam ĝi tuŝis la vizaĝon. Manĝinte ili restis ankoraŭ iom sidantaj por ĝui la sunon, sed jam ĝia forto malfortigis kaj la koloroj ŝanĝiĝis. Unue ĝi fariĝis ruĝeta, poste venis iom post iom tiu viola nuanco. Ili rigardis la lumludon sur brunaj trunkoj kaj verdaj kronoj, sur verdaj vakcinioj, grizaj branĉoj kaj brunaj arbopingloj sur la tero. Ili silentis, kiel silentis la arbaro, kie ankoraŭ vibris neniu turda trilo, kaj tiel kaptis ilin tiu sopirovibra lumo, ke ili por momento tute forgesis unu la alian.