Pli kaj pli intensiĝis la purpura ardo, ĝis ĝi vekis preskaŭ ŝiran doloron. Johano turnis sin al Alda , kvazaŭ duonkonscie, iliaj okuloj renkontiĝis, kaj ĉe ambaŭ ili estis plenaj de la sama sentovibro. Momente surprizitaj ili restis same silentaj kaj senmovaj. Kun rigardo en rigardon ili en sinforgeso kvazaŭ eniris unu en la animon de la alia.
La momentoj pasis. Ili fariĝas konsciaj pri si mem kaj unu pri la alia. Iliaj manoj renkontiĝis kvazaŭ en sankta kuniĝo, sed la korpoj restis senmovaj, kaj la okuloj restis katenitaj. Ili vidis kaj sentis unu en la alia respondon al la propra vivo, trema sopiro, ili sentis sin kiel unu. Ili vidis la vizaĝon unu de la alia, kiel ili neniam antaŭe vidis ĝin. Ili vidis la belon de vizaĝo kaj korpo, tra kiuj trabrilis la lumo de animo sopiranta al la perfekta vivo. Sed nenio estis direbla per vortoj, nenio kaptebla kiel klaraj komprenaĵoj. Kiel la korŝira sopiro de la dormanta-vekiĝanta naturo estis esprimata de la vespera purpura ardo, tiel tiu renkonto de iliaj animoj senvorte esprimis la sopiron de la spirito en ili. Kaj tamen ĉio estis klara, memkomprenebla.
Konscie ili rigardas unu la alian. Sen vortoj, gestoj aŭ mimiko ili pli klare ol per iuj vortoj perceptas, kion pensas kaj sentas la alia.
Ili pensas pri momentoj, kiam iliaj rigardoj renkontiĝis kiel nun, kaj tamen ne en la sama maniero. Ili ŝatis unu la alian kiel knabo kaj knabino, sed tiu sento kunfandiĝis kun tiu de amikeco sendependa de sekso, kaj tiel forta estis tiu amikeco, ke la alia sento estis kaŝita de ĝi.
Revenis en ilia memoro tiu malfrusomera vespero, kiam ili rikoltis ribojn en la ĝardeno de Alda kaj unue eksentis tiun sekretan interligon. Ili memoris iaman promenon sur la krustoneĝo en printempa frumateno, kun la aliaj rondanoj, kiam iliaj rigardoj tiel renkontiĝis kaj ili iel komprenis kaj iel ne komprenis unu la alian. Ili memoris tiun momenton, kiam ili kune kun la aliaj travagis la dezertan, silentan uzinon, kaj kiam iliaj rigardoj por la unua fojo tiel renkontiĝis kaj ili neklare sentis, ke ilin interligas io komuna, io sentata sed ne direbla.
Kaj jen ili nun sidas tie ĉi, kaj la nunaj momentoj klarigas ĉion, kion ili antaŭe ne klare komprenis. Tio pasinta estis subkonscia revado pli bela mondo, ne vidita. La nuno estas la momento de eniro en tiun mondon. Ili sentas sin kiel vivokamaradoj kaj kunlaborantoj kiel povas esti nur viro kaj virino, kompletigante unu la alian.
– Alda , diras Johano, ĉu ni ne konis unu la alian iam en la komenco de la mondo kaj tiam interkonsentis kune konstrui la vivon? Ŝi kapklinetis.
– Kaj dum milionoj kaj milionoj da jaroj ni trapasis vojon tre longan kaj forgesis unu la alian ĝis la nuna momento kaj forgesis ankaŭ nian interkonsenton.
– Eble tamen renkontiĝis kaj rekonis unu la alian, en aliaj vivaj kaj aliaj formoj, eble tamen kune konstruis la vivon, kvankam ni ne klare memoras plu, ŝi flustris reve.
– Povas esti. Kaj nun ni troviĝas tie ĉi, kaj almenaŭ nun ni tute klare memoras nian interkonsenton.
– Kaj tiel granda estas la vivo, tiel senfine granda, kaj tiel senfine granda estas nia tasko konstrui la vivon.
*
Ajna traluktis la vintrajn monatojn. Iom post iom forlasis ŝin la unuaj atakoj de anima doloro, kaj ŝi fariĝis pli trankvila. Sed premis ŝin granda malĝojo en la vesperoj. En la tagoj ŝi devis ĉion kaŝi kaj aspekti, se ne gaja, almenaŭ ne turmentita.
Ŝi ne havis multe da entuziasmo por siaj studoj, sed ŝi kutimiĝis al ili kiel aliaj homoj al diversaj manieroj por tempopasigo, kaj ŝi fartis pli bone, kiam ŝi sentis sin okupita.
La inĝeniero jen kaj jen demandis pri ŝiaj progresoj, foje helpis ŝin per klarigoj, donis al ŝi laboron por ekzerco.
Tempopasigo estis por ŝi la studoj, sed subite ili fariĝis serioza okupo.
La patro dum kelka tempo ne fartis bone. La stomako ne estas en ordo, li diris. Fine li konsultis kuraciston. Tiu konstatis kanceron. Li trapasis operacion, sed la rezulto ne estis esperiga.
Kiam la patrino venis hejmen el la malsanulejo kun tiu informo de la kuracisto, ŝi ŝajnis tute frakasita, parte maltrankvila pro la vivo de ŝia edzo, parte, kaj ŝajne pli multe, timanta pro la ekonomia stato de la familio, se mortos la edzo.
Ajna provis konsoli ŝin rilate al ekonomio.
– Mi povas zorgi por mi kaj iom helpi vin. Greta povos preskaŭ vivteni sin, se ŝi bone klopodos kaj ne tro multe postulos por si. Post kelkaj jaroj komencos ankaŭ la knabo.
Certe estis pli malfacile por vi, kiam vi kaj avino estis solaj kun mi kaj Greta .
La patrino konsentis, ke jes. Sed nun ili havas la domon, kaj ĝin ŝi ne volas forlasi. Restas ankoraŭ ŝuldo por ĝi. La vivasekuro de la edzo, se li mortos, kovros preskaŭ la reston de la ŝuldo. Sed tamen, tamen. Kaj eble li longe restos malsana, ankaŭ tio premos la ekonomion.
Kiam Ajna denove sidis en sia ĉambro, venis granda trankvilo en ŝian animon. La pensoj fariĝis klaraj, kaj ŝi sentis, kion ŝi vole nevole devas fari. Tio puŝis flanken ŝiajn antaŭajn ĉagrenojn kaj donis al ŝi senton de liberiĝo.
La sekvantan tagon ŝi parolis kun la inĝeniero. Iel ŝi devas helpi la siajn. Ĉu li povas doni al ŝi konsilon.
Li diris, ke li povas havigi por ŝi oficon en la kontoro. Li jam antaŭe pensis pri tio kaj sugestis tion al la ĉefo. La salajro ne estos alta, almenaŭ ne en la komenco. Iom ŝi tamen povos kontribui al la hejmo. Iom da ekstra enspezo ŝi povos ricevi per hejma skriblaboro.
– Vi ĉiam diris, ke vi ne ŝatus tian laboron, sed vi ja povas provi. Eble vi eltenos ĝin por kelka tempo.
– Mi kredas, ke mi ne ŝatos, sed mi faros mian plej bonan por meriti mian salajron.
– Bone. Kaj via fratino povos anstataŭi vin ĉe ni. Ŝi ricevos la saman salajron kiel vi, kiu estas tro malalta por vi, sed certe sufiĉos por ŝi.
– Vi estas tre afabla, sed mi timas, ke mia fratino ne estas tre taŭga knabino, diris Ajna.
– Povas esti, multaj ne estas. Sed la pli multaj povas lerni. Ni provu! Unu semajnon poste ŝi komencis en la kontoro. Timo pro nova medio kaj nespertita laboro maltrankviligis ŝin en la tagoj antaŭ la komenco. Sed ŝi ricevis en la unuaj tagoj multe pli facilajn laborojn ol ŝi atendis, kaj sen granda peno ŝi sukcesis bone plenumi ilin. Ŝia ĉefo ŝajnis kontenta pri ŝi, ŝi ricevis pli malfacilajn taskojn, ŝia memfido kreskis, kaj kun surprizo ŝi trovis, ke la nova laboro interesas ŝin, kaj ke la horoj tre rapide forpasas.
Ankaŭ ŝia timo pro la novaj homoj malaperis. Pro okazaj rigardoj ŝi supozis, ke sinjoroj kaj fraŭlinoj trovas ŝin iom kurioza, ĉar al ŝi mankas la atributoj de moderntempaj knabinoj. Kelkaj konis ŝin laŭ aspekto kaj sciis, ke ŝi iam apartenis al tiu grupo de strangaj infanoj, pri kiu la homoj parolis antaŭ kelkaj jaroj. Sed ĉiuj estis ĝentilaj al ŝi, kaj cetere ili ne havis tempon okupi sin unu pri alia. Ŝi faris la sian, kaj ŝia preskaŭ sola kontakto kun ili estis tiu, kiun donis la laboro. La nova laboro estis agrabla por ŝi ankaŭ pro alia kaŭzo. Antaŭe ŝi ellitiĝis je la sesa matene kaj fariĝis libera nur malfrue vespere. La laboro ne estis tre laciga, kaj jen kaj jen la gemastroj donis al ŝi iom da libera tempo, sed ŝi tamen sentis sin tro ligita. Sed nun ŝi komencis nur je la naŭa matene kaj finis relative frue en la vesperoj kaj en sabatoj eĉ je la unua.
Pro malnova kutimo ŝi en la unua tempo vekiĝis same frue kiel antaŭe. La unuaj sunradioj pentris la kontraŭfenestran muron per varma, flava koloro, kaj la ĉambro ŝajnis pli pacoplena kaj freŝe hela ol dum aliaj tempoj de la tago.