Ŝi rigardas la horloĝon. Kiam ŝi trovas, ke ŝi povas dormi ankoraŭ du horojn, se ŝi volas, ŝi sentas sin tiel kontenta, ke ŝi perdas sian tutan dormemon. Ŝi pleniĝas de trankvila ĝojo: pro libero kaj laŭplaĉa ripozo, pro la printempa lumo kaj la pepado de la paruoj ekster la fenestro, pro la taga laboro, kiu atendas ŝin, pro certa sento de memfido kaj memstaro, kiu komencas naskiĝi en ŝi.
Duonreve ŝi sekvas la glitadon de la sunstrio sur la muro. Subite rompas la silenton la obtuza bruo de la matena trajno, kaj la tuta domo ekvibras, kiam ĝi preterpasas. Tio efikas al ŝi kiel vekopuŝo. Ŝi saltas el la lito, rapide lavas kaj vestas sin kaj poste atakas siajn studleterojn.
Meze en sia matena ĝojo ŝi foje subite pensas: “Baldaŭ aperos la unuaj sunradioj ankaŭ sur la militkampoj en Hispanujo.” Por momento ŝi vidas antaŭ si la vizaĝon de Eriko, sed ĝi baldaŭ malaperas. Eriko kaj ŝia rilato al li iel forglitis el la realo kaj fariĝis kvazaŭ revaĵo.
Proksimume same pasas la vesperoj. Sed nun ŝi ankaŭ faras promenojn. Por tio ŝi antaŭe havis nek tempon nek emon. Sola ŝi iras, kaj ŝi sentas sin feliĉa en sia soleco. Ŝi sentas, ke en ŝi estas naskiĝanta konscio pri la vivo kaj normo por ŝia propra vivo. Promenante ŝi meditadas, kaj la soleco kaj la silento estas kvazaŭ templo por ŝi.
Sola ŝi estas ankaŭ hejme. Malmulte da vortoj estas ŝanĝataj inter ŝi kaj la aliaj, kaj malmulte ili okupas sin unu pri la alia.
Antaŭe la patrino ne malofte traktis ŝin per admonoj kiel malgrandan edukatan knabinon. Nun tio ŝanĝiĝis. Patrino traktas ŝin respekte kvazaŭ Ajna estus eĉ supera al ŝi, kaj jen kaj jen ŝi rekte aŭ kaŝdemande petas ŝin pri konsilo en iu afero.
Ankaŭ Greta iom ŝanĝiĝis. Unue ŝi forte protestis, kiam Ajna proponis al ŝi la servistinan laboron ĉe la inĝeniero. Konsentinte ŝi multe lamentis dum la unuaj tagoj pro troa laboro kaj manko de libera tempo. Ajna atentigis ŝin pri tio, ke ŝi mem dum du jaroj estis en la sama situacio kaj tio sen nepra bezono. Nun ili bezonas la helpon de Greta . Kaj Greta iom post iom ŝajnis rezigni, tamen pli pro la nova pozicio de Ajna ol pro la racio de ŝiaj vortoj.
La patro restis en la hejmo. Sano ne revenis, kaj li pasigis preskaŭ la tutajn tagojn en brakseĝo aŭ kuŝante sur sofo. Lia antaŭa parolemo estis malaperinta. Kun Ajna li tute ne parolis dum multaj tagoj post sia reveno kaj per neniu vorto aludis pri la nova stato.
Sed iun vesperon li vokis ŝin. Ŝi iris en lian ĉambron kaj trovis lin sidanta en la brakseĝo. Nenion ŝi diris, sed ŝiaj rigardoj demandis, kion li deziras, kaj li rimarkis tion.
– Mi nenion deziras, li diris kvazaŭ ĝenite, sed se nenio vin urĝas, vi povus sidi tie ĉi dum kelkaj minutoj. La tagoj estas longaj.
Ŝi sidigis sin. Ankoraŭ foje ŝi rigardis lin kaj rimarkis, ke la esprimo en la vizaĝo kaj en la okuloj estas tute alia ol antaŭe. Ĝi parolas pri malĝojo ĝis malespero kaj pri venanta rezigno. Ŝi eksentis kompaton por li, sed ŝia kompato estis tia, kian oni sentas por sortotrafita konato, kun kiu oni havas nenion komunan.
– Ĉu vi ŝatas vian novan laboron? li post paŭzo demandis. – Jes, almenaŭ ĝis nun ĝi tre plaĉas al mi.
– Pli ol la hejma laboro?
– Certe.
Li faris ankoraŭ diversajn demandojn pri ŝia laboro, pri salajro kaj pri ebloj por avanci, pri ŝiaj studoj kaj intencoj por la estonto.
Post siaj demandoj li silentis kaj rigardis ŝin. Subite li prenis ŝian manon kaj premis ĝin.
– Mi dankas vin, Ajna. Ni estis iom fremdaj unu al la alia; kaj estas tra malfrue ripari tion nun. Sed vi estas brava knabino, kaj mi ĝojas, ke vi zorgos por ili. – Pli kaj pli frue venis la suno en ŝian ĉambron. La aero fariĝis milda. Kiam ŝi vekiĝis en la fruhora kvieto, ŝi malfermis la fenestron, kaj la matenfreŝa aero portis al ŝi la unuajn delikatajn odorojn de frua printempo.
La migrobirdoj revenas post sia vintra restado en malproksima sudo. En la lastaj tagoj de marto aperas la sturnoj, kaj iliaj flutotonoj vekas imagojn pri verdo kaj varmo. Iom poste eksonas la tonkaskadoj de la fringoj. Iun matenon promenas motacilo sur la korto, kaj post ankoraŭ iom da tempo salutas ŝin la modesta klara voĉo de la blankanigra muŝkaptulo.
Kaj dum la tuta tempo ŝi vivas sola, sola sed ne en soleco.
*
VIII.
Estis posttagmezo en la fino de julio. Malgraŭ la somera tempo estis nevarme, kaj pluvo falis abunde.
Ajna rapide iris hejmen post la fino de sia laboro, ekipita per galoŝoj kaj pluvmantelo kaj eĉ per la pluvombrelo de la patrino Kiam ŝi preterpasis la vojon al la stacio, ŝi okaze rigardis laŭ ĝi kaj ekvidis vagabondsimilan figuron kun valizo en la mano. Malgraŭ la pluvo li iris malrapide, kun klinita kapo kaj kvazaŭ en pensoj. Ŝajnis al ŝi, ke estas Eriko.
Ŝi haltis, kaj post momento ŝi vidis, ke estas li. Evidente li venis per la vespera trajno, kiu ĝuste venis el la sudo.
Kiam li estis dek metrojn de ŝi, li levis la kapon kaj ekvidis ŝin. Ŝi faris kelkajn paŝojn renkonte al li kaj etendis al li sian manon.
– Bonvenon! ŝi diris nelaŭte.
– Dankon! li diris same nelaŭte. Dum kelkaj momentoj ili silente rigardis unu la alian.
– Kurioze, ke vi venas ĝuste nun, kvazaŭ vi atendus min.
– Ĉiutage mi preterpasas tie ĉi, kiam venas la vespera trajno. Mi tiam iras hejmen de mia laboro. – Sed kiel stulta mi estas! Vi fariĝas tute malseka, kvankam mi staras apud vi kun ombrelo! Ŝi faris paŝon pli proksimen al li kaj metis duonon de la ombrelo super lian kapon.
Sed li paŝis flanken. Eta rideto por la unua fojo montris sin en lia vizaĝo, sed la rigardo el liaj okuloj venis kvazaŭ el fora malproksimo.
– Malmulte ĝenas kelkaj akvogutoj, kiam oni venas el milito. Kaj mi tuj iros hejmen. Ĉu ĉio bona hejme?
– Laŭ mia scio jes.
– Bone. Do ĝis revido! Li salute etendis la manon, sed ŝi ne prenis ĝin. Anstataŭe ŝi denove faris paŝon al li kaj ree metis la ombrelon super lian kapon.
– Mi tamen akompanu vin. Li surprizite rigardis ŝin, dum momento decide rifuze. – Tio ne ... Li ne finis la frazon, ŝajnis ŝanceliĝi.
Sed poste li aldonis:
– Tio tamen ne havus sencon. Mi estas tiel laca, ke mi apenaŭ scias, ĉu mi estas maldormanta aŭ sonĝas. Sence paroli mi ne povas, cetere la vojo ne sufiĉus por multaj vortoj. Iru hejmen! Ni ja baldaŭ revidos nin.
Denove li faris movon por etendi al ŝi la manon, sed renkontis lin serena kaj trankvile firma rigardo, kiu retenis la movon. Kaj subite li rimarkis, kiel rektstatura ŝi estas, kiel liberaj kaj belaj estas ŝiaj movoj kaj teniĝo.
– Mi kuniros ne por interparoli. Mi volas tute simple akompani vin.
– Pasis longa tempo, de kiam iu min akompanis nur por iri kune kun mi. Ĉu ne ĝenos vin homaj rigardoj kaj diroj?
– Ili ne ĝenos. Ni iru! Li cedis al ŝia propono, kaj ili ekiris. Ili silentis, sed la silento ĝenis nek lin nek ŝin. En sia laca, nebuleca mensostato Eriko ekmiris pri ŝi. Ŝi ne premas sin al li kiel iam por serĉi rifuĝejon, kaj ŝi ankaŭ ne estas kiel junulino plena de arda amsopiro. Ŝi eĉ ne multe atentas pri li, ŝajnas nur amike iri kune kun li. Ŝi estas tre trankvila kaj kvazaŭ plena de silenta ĝojo, kaj iel ŝi donas impreson de memstara kaj libera homo.
– Vi ŝanĝiĝis dum mia foresto, li diris. Ŝi ne respondis, sed denove renkontis lin tiu milda sed samtempe firma esprimo en ŝiaj okuloj.
– Vi aspektas pli vera homo ol homoj ordinare, li aldonis post ioma silento. Vi kreskis kaj perfektiĝis, dum mi praktikis la metion de neniigo.
Estis akra nuanco en la lasta frazo, kaj en lia vizaĝo estis ridetsimila esprimo de moko kaj amaro.
Ankaŭ nun ŝi ne respondis, nur rigardis lin kiel antaŭe kaj preskaŭ nerimarkeble kapklinis.