Выбрать главу

– Nu jes, estas sensence nun paroli, li diris post nova paŭzo. La vagonradoj ankoraŭ bruas en miaj oreloj, eĉ pli forte ol antaŭe, kaj la kapo estas kvazaŭ ne la mia. Cetere estas pli bone prokrasti interbabilon ĝis tempo kaj trankvilo ... Post ankoraŭ unu paŭzo li diris flustre sed preskaŭ eksplode:

– Sed mi ĝojas, ke vi akompanis min nun. Ĉu vi aŭdas, Ajna, mi ĝojas, ke vi tion faris.

Kiam ili trapasis Torenton, Eriko rigardis al la konataj lokoj, al uzinoj, stratoj kaj domoj, kaj la lacaj trajtoj iom viviĝis kvazaŭ pro miro kaj scivolo. Pro la pluvo la stratoj estis preskaŭ senhomaj, sed tie kaj tie duonkuris laboristoj, kiuj ĵus finis la laboron kaj ankoraŭ ne atingis la hejmon. Sed neniu atentis pri la reveninto.

Kiam ili estis proksime al lia hejmo, ŝi diris, ke nun ŝi tamen reiros hejmen.

– Se vi tiel longe kuniris, vi ankaŭ eniru, diris Eriko. Patrino eble havas kafon, kaj vi povos trinki tason kun mi. Venu!

– Ne pro la kafo, sed se vi volas, mi eniros por kelkaj minutoj.

– Nu bone, sed min taso da bona kafo tre interesas. Eriko senbrue malfermis la hejman pordon. La patrino staris ĉe la forno kun la dorso al la pordo. Nur kiam li estis transpasinta la sojlon, ŝi ion rimarkis kaj turnis sin. Li metis sian valizon sur la plankon kaj restis staranta antaŭ la patrino. Dume ankaŭ Ajna enpaŝis post li kaj same senbrue fermis la pordon.

La patrino por kelkaj momentoj rigidiĝis kaj fikse rigardis lin kun preskaŭ senesprima vizaĝo. Ŝi faris unu paŝon pli proksimen al li, kaj ŝia kapo kaj la okuloj komencis malrapide moviĝi. Ŝiaj rigardoj malrapide kaj kvazaŭ esplore mallevis sin de lia kapo al la ŝultroj, sekvis la brakojn kaj la manojn, restis por momento ĉe lia trunko kaj sekvis poste la koksojn, la femurojn kaj la krurojn ĝis la pinto de la piedoj. Poste ŝi denove levis la kapon, kaj ŝiaj okuloj rigardis en la liajn, unue same esplore, poste kvazaŭ en sinforgeso, kaj dume la rigida esprimo malaperis el ŝia vizaĝo.

Per ambaŭ manoj ŝi kaptis la manojn de Eriko kaj forte premis ilin.

– Estu bonvena! ŝi diris nelaŭte Poste ŝi turnis sin al Ajna, kun iom da surprizo en la trajtoj.

– Ĉu vi lin atendis, ĉu vi sciis, ke li venos?

– Mi ne sciis. Mi renkontis lin, kiam mi iris hejmen de la kontoro, kaj tiam mi akompanis lin.

– Tiel. Kaj tamen verŝajne atendis, longe atendis. Nu, nu, knabino.

Ŝi patrine rigardis Ajnan kaj karesfrapetis ŝian ŝultron. Poste ŝi turnis sin al Eriko.

– Vi tuj ricevos manĝaĵon.

– Se vi havas, mi deziras unue tason da kafo, kaj unu tason ankaŭ por Ajna, kiu akompanis min tra la pluvo. Sed plej unue mi ŝatus lavi min.

– Certe, kafon vi havos, post kvin minutoj. La renkonto estis pasinta tute senbrue. Ĉiuokaze la radioaparatoj en la najbaraj loĝejoj faris pli da bruo ol Eriko kaj lia patrino. Nun ŝi kun petoltrema esprimo iom malfermis la pordon al la ĉambro kaj kriis kun ŝajnigita malpacienco:

– Nu, knaboj, ĉu vi ankoraŭ lavis vin? Ankaŭ Eriko volas lokon ĉe la pelvo.

Johano kaj Ejnar  aperis.

– Kaj hispaninon vi kunportas! diris Ejnar  post la unua surprizo kaj la salutoj. Mi ĝis nun ne imagis, ke ili estas tiel blondaj kaj bluokulaj.

– Ajna okaze renkontis min sur la vojo kaj akompanis min, diris Eriko.

– Kaj relative frue vi revenas. La afero estas ja ankoraŭ ne finita!

– Ĝi estas finita tie, kie mi estis.

– Ho jes, vi pravas. Kaj estu certa, ke baldaŭ ĝi estos finita ankaŭ en la alia parto. Per tio mi ne deziras malbonon al vi. Mi ĝojas, ke vi revenis viva kaj sana. Kaj brave vi agis, kiam vi foriris. Sed vi ne komprenis la sencon de la afero. Alian fojon vi aliĝos al la ĝusta flanko! Eriko rigardis lin, kvazaŭ li pro laco ne povus klare kompreni la sencon de la vorto.

– Hm, vi komencis interesi vin pri aferoj? li diris. Sed mi devas lavi min, kaj poste Ajna kaj mi kaj certe ankaŭ panjo trinkos kafon. Vi du verŝajne manĝos, kiel kutime. – Kiam la patrino demandis, kiel ili volas dividi inter si la litojn, neniu tuj respondis. Kiam ŝi post iom da atendo ripetis la demandon, Ejnar  diris:

– Mia lito apartenis ja antaŭe al Johano, tiu de Johano al Eriko, kaj mi kuŝis en la kuirejo. Ĉar Eriko revenis, estas verŝajne plej bone, ke ĉiu reprenos sian antaŭan lokon.

– Kiel vi volas, diris la patrino. Sed jen fiksu tion en via kapo, Ejnar , ke vi ne fumos post enlitiĝo. Multe mi toleris de vi, sed tion mi ne tolerus kuŝante en la sama ĉambro.

Post la aranĝo de la litoj Eriko kaj Johano kiel iam antaŭe eniris en sian ĉambron kaj fermis la pordon. Ejnar  ĉirkaŭrigardis en la kuirejo, surmetis sian ĉapelon kaj diris:

– Mi eliros por unu horo aŭ du. Kaj se mi venos pli malfrue ne atendu. Mi ja retrovos mian liton.

La patrino haltigis lin.

– Tio aspektas, kvazaŭ la reveno de Eriko forpelus vin el la hejmo, diris la patrino. Ne iru! Johano certe interŝanĝos kun vi. Atendu, mi diros al li!

– Ne faru! diris Ejnar  decide. Ili bone interkompreniĝas, mi ne interkompreniĝas bone kun iu el ili. Cetere mi ne malŝatas la kuirejon. Sed por la momento estas enue sidi tie ĉi, kaj tial mi eliras.

– Kaj denove komencos ...

– Estu trankvila! asertis Ejnar . Nun mi havas pli gravajn aferojn por prizorgi. – Eriko ĉirkaŭpromenis en la ĉambro kun la manoj en la pantalonpoŝoj, rigardante ĉirkaŭ si kiel scivola infano veninta al nova loko. Jen li haltis antaŭ Johano kaj longe rigardis lin.

– Vi kreskis, kaj vi aspektas pli homeca, vi same kiel Ajna. Vi pliperfektiĝis, dum mi praktikis la metion de neniigo.

Johano ne respondis al la rimarkigo sed diris:

– Vi certe estas terure laca. Ĉu ne plej bone por vi tuj enlitiĝi?

– Terure laca mi estas, sed dormemo forpasis.

Li komencis denove promeni, sed baldaŭ haltis antaŭ la librobreto. Li rigardis ĝian enhavon, sed subite la breto mem kaptis lian intereson.

– Vi havigis novan librobreton?

– Mi faris tiun pasintan aŭtunon. Sed mi konservis la malnovan, se vi volas havi ĝin.

– Vi faris mem? Ne malbone. Do ni uzu ĝin. Sed jam mi komprenas, ke neniu librobreto, aŭ ŝranko estas tiel kara kiel la unua, la plej simpla, el nepentritaj kestotabuloj.

Li turnis sin, kaj nun li rimarkis ankaŭ la aliajn produktojn el la lignaĵa periodo de Johano. Johano per kelkaj vortoj informis lin pri ili. Li atente rigardis la meblojn kaj enpensiĝis.

– Vi estas lerta, li diris. Ĉu vi kredas, ke mi povus fari ion similan?

– Certe vi povus. Ne estas malfacile, se oni havas intereson. Li returnis sin al la librobreto, elprenis iun notlibron, foliumis kaj ridetis, kiel ridetas maljuna homo retrovanta sian unuan lernolibron.

Li lasis la librobreton kaj ekvidis, ke apud lia lito same kiel iam staras la malgranda tablo, kaj sur ĝi kuŝas paperoj kun notaĵoj, iuj libroj, kelkaj gazetoj. Kaj sur la tablo same kiel iam staras la lampo kun la simpla ŝirmilo, kiun li iam faris.

– Hm, aspektas tie ĉi, kvazaŭ nur tagnokto estus pasinta de mia foriro.

Li montris al la ŝirmilo.

– Ĉu estas vi, kiu uzis ĝin?

Johano kapklinis.

Subite li tamen forturnis sin de tiuj aferoj kaj komencis devesti sin. Antaŭ ol enlitiĝi li iris al sia valizo kaj alportis al sia tablo du dikajn notlibrojn en vakstolaj kovriloj. Johano tuj rekonis unu el ili. Estis la malnova taglibro, liaj “Paŝoj”. La dua similis al la unua. Enlitiĝinte li skribis en ĝi dum kelkaj minutoj, antaŭ ol li definitive sin kuŝigis.

*

Malgraŭ sia laco Eriko vekiĝis en la sekvanta mateno jam je la naŭa. Li tuj ellitiĝis, lavis kaj razis sin kaj surmetis tiajn vestojn, kiajn li dum preskaŭ unu jaro ne portis. La patrino vokis lin al matenmanĝo, kaj li iris en la kuirejon. Ŝi renkontis lin kun afabla mieno kaj babilemo.