Выбрать главу

Kiam ŝi finis, li unue iom silentis, poste demandis nelaŭte.

– Ĉu vi do estas religia nun, aliĝis al iu kreda unuiĝo?

– Ĉu religia aŭ ne, pri tio mi eĉ ne pensis. Eble oni povus diri tiel pri mi, sed tio estas por mi tute egala. Kaj pri kredaj unuiĝoj mi ankaŭ eĉ ne pensis, cetere kun neniu parolis pri tio. Mi nur ekhavis iun novan senton, ke mi vivu juste, kiel instruis Kristo, laŭ mia konscienco. Tiam mia vivo havos plenan sencon, kaj ĉio alia estos negrava, trankvile mi povos iri mian vojon, okazu kio ajn. Kaj tiu sento ne forlasis min plu.

– Ĉu vi legas la biblion?

– Kiam mi estis infano, mi ofte legis. Ĝi ĉiam kuŝis sur la tablo de avinjo, kaj ŝi ĉiutage legis en ĝi. Post la fino de la lernejo mi preskaŭ neniam legis. Nun mi denove foje legas, jen ofte, jen malofte.

– Ĉu vi kredas ĉiujn miraklojn?

– Por mi ili aspektas neverŝajnaj. Cetere estas al mi tute egale, ĉu la mirakloj okazis aŭ ne. Por mi estas grava la senco, kiun mi trovas en paroloj kaj rakontoj. Tio donas al mi forton.

Estas belaj kaj saĝaj aferoj en la biblio. Tiuj, kiuj skribis la biblion, ofte rigardis kaj kredis kiel malgrandaj infanoj, kaj foje ili havis kuriozajn pensojn, sed tamen ili estis saĝaj kaj vidis la sencon de la vivo pli bone ol ni ordinare faras. – Sed ĉu vi ne volas nun rakonti?

– Vi rajtas demandi tion. Sed mi apenaŭ scias, kiel rakonti.

Kiam mi estis en malliberejo, mi unuafoje komencis pensi. Mi supozas, ke en mi troviĝis iu emo, iu eblo por evoluo, kiu ĝis tiam ne montris sin, sed kiun aktivigis la izoleco. Kiam mi venis hejmen, mia pensado min sekvis, kaj ĝi estis por mi kiel peza kaj dolora ŝarĝo. Poste mi aktiviĝis. Mi lernis kaj lernis, tiom ke mi preskaŭ ne vidis la mondon ĉirkaŭ mi. Kaj mi opiniis, ke mi ankoraŭ pensas.

Kiam mi venis al Hispanujo, mi denove izoliĝis. Librojn mi ne kunportis krom mia notlibro. Fremda estis la medio, fremda la lingvo, fremdaj la homoj. La homoj estis ja miaj fratoj en la batalo, kamaradoj, sed tamen ili restis pli malpli fremdaj, eĉ la nordanoj. Mi antaŭe kreis al mi bildon pri diversaj aferoj, sed la realo ne tute respondis al la bildo.

Antaŭe mi kredis, ke aliĝo al grandega amaso da homoj vivantaj kaj batalantaj por la sama ideo, la sama celo, estos kulmino de la vivo. Eble estas tiel por multaj, mi ne scias. Sed mi sentis inter tiuj miloj kaj dekmiloj kaj centmiloj da homoj, ke mi estas sola, kaj ke la granda amaso estas io stranga, preskaŭ nehomeca, kion mi ne povas kompreni. Kompreneble troviĝis ankaŭ ĉe mi entuziasmo kaj batalardo, en la komenco. Sed iom post iom mi fariĝis simpla sola homo, kiu de sia simpla vidpunkto rigardas la mondon ĉirkaŭ si.

Mi kvazaŭ vekiĝis el sonĝo kaj rigardis la mondon per miaj propraj okuloj, kaj ŝajnis al mi, ke mia lernado kaj agado estis grandparte nur imitado kaj manko de pensoj. Mi komencis denove pensi kiel en la malliberejo, sole per helpo de propraj spertoj kaj propra pensopovo.

Tiam komencis ŝajni al mi, ke tiuj, kiuj volas plibonigi la mondon por la homoj, ofte forgesas la esencan aferon, la homojn mem, kaj tio okazas precipe dum militoj. Kiel simpla sola homo mi rigardis ĉirkaŭ mi kaj vidis, kiel homoj sekvas siajn imagojn kaj pro siaj imagoj suferas kaj suferigas, mortigas kaj mortas. Mi vidis soldatojn kaj mi vidis civilulojn brave kaj eĉ fiere elteni suferojn, terurojn kaj eĉ morton. Ili vidis nur siajn imagojn, kaj ili apartenis al la granda amaso.

Sed mi estis sola, kaj mi vidis nur malsatajn homojn, vunditajn kaj disŝiritajn homojn, senhejmajn homojn, skeletosimilajn infanojn, senfine da homoj en mizero. “Tio estas la ofero por la feliĉo de la estonto, de la estontaj homoj,” diris mia lernitaĵo. “Tio estas viktimoj por imago,” respondis miaj pensoj, pensoj de simpla, sola homo.

Oni diris pri la mortigitoj en la mondmilito, ke ili malgraŭ ĉio ne vane falis: post ili venos eterna paco. Pasis de tiu tumulto nur dudek jaroj, sed jam la nuna situacio pli promesas eternan mortigon ol eternan pacon.

Cetere – se mi estus homo estonta, mi hontus akcepti feliĉon, kiu baziĝus sur mortigo de centmiloj kaj milionoj da homoj dum longa ĉeno de ĉiam militoplenaj jarcentoj. Kelkaj malmultaj el ili certe libervole oferis sin por kontraŭstari invadantojn, sed ĉiuj ceteraj estis oferataj kontraŭ propra volo. Kaj sur tio staras la feliĉo kaj la bonstato de nia generacio. Estas hontinde esti homo en tiaj cirkonstancoj. Kaj estas pli ol hontinde prezenti al niaj infanoj feliĉon, kiun ni kreis per mortigado.

Sed estas mensogo, kaj ni ne kreas feliĉon per mortigado. Ne estas ni, kiuj postulis, ke niaj prapatroj estu kripligataj kaj mortigataj por nia feliĉo, ke ili malsatu ĝis morto kaj la militimpostoj forpelu ilin de iliaj propraj bienoj. Tion faris monavidaj kaj potencavidaj homoj, tiam kiel nun.

Kiel simpla, sola homo mi rigardis ĉirkaŭ mi. Kion mi vidis, tion mi pripensis kaj notis en mia libro, kaj pli kaj pli sola mi fariĝis, ĝis miaj pensoj fariĝis ŝarĝo ne plu portebla. Tage kaj nokte kriis iu voĉo en mia interno: “Doktrinojn oni defendas, ŝtatojn oni defendas, ideojn oni defendas, potencinteresojn kaj moninteresojn, kredojn kaj imagojn de mil specoj, sed kiu defendas la homojn, la simplajn, unuopajn homojn, kiuj finfine estas la ĉefa afero, kiu defendos ilin kontraŭ malsato kaj kripligo, mortigo kaj sklavigo sub tiranoj de unu speco aŭ alia?” Ĉion oni defendas krom la homoj. Ili estas sen bedaŭro oferataj en la granda ludo. Kaj ŝajne la homoj mem konsentas ĉion defendi, sed ne venas al ili la penso, ke ili defendu sin mem.

Ĉu homoj? Ho ne! En milito ili estas nur amaso de viando vivanta kaj moviĝanta kaj viandoĉifonoj forŝiritaj el la ankoraŭ vivanta amaso. –

Li silentis por kelkaj momentoj, rigardis al la tero kaj ŝajnis mediti.

– Sed plej terura en tiu afero estas, ke ĝi ŝajnas preskaŭ neevitebla. Post la fino en Hispanujo venos certe aliaj aferoj, multe pli grandiozaj. Malmultaj homoj sufiĉas por krei malpacon, kiu povas detrui tutan mondparton, precipe se ili havas potencon. Tiel estis, tiel estas, kaj eble tiel estos. Ŝajne estas vero en tio, kion ni lernis en la kristana instruo en la lernejo: ke en la homoj estas malbono, kaj pro la malbono estiĝas grandaj malfeliĉoj.

Terura estas tiu mortigado. Kaj tamen, kion fari, se venos potencaviduloj por subpremi nin? Kiam danaj kaj germanaj grandsinjoroj en la fino de la mezepoko provis servutigi la liberajn malgrandbienulojn en nia lando, tiuj forpelis batale la sinjorojn kaj iliajn soldatojn, kaj mi komprenas tion, eĉ devas diri, ke ni ŝuldas dankon al ili. Kaj se venos novaj sinjoroj por servutigi nin korpe kaj anime – kion fari, se ne provi malhelpi la aferon? Estas afero senespera. Kion mi povas fari? Nur repreni mian lokon inter laborantaj homoj kaj kiel ili akiri mian ĉiutagan panon, eble fari ian sensignifan laboron por la komuna bono, iom pensadi en miaj liberaj horoj. Por grandaj vortoj kaj idolaj imagoj mi apenaŭ havos uzon plu. Ne estas facile adapti sin al la mondo, kia ĝi estas, sed ŝajne tio estas la sola vojo, se oni ne volas kapitulaci.

Li levis la kapon kaj rigardis ŝin, kvazaŭ li atendus de ŝi ian komenton. Ŝi estis serioza ĝis malgajo, sed la serena trankvilo same kiel antaŭe estis la plej grava trajto en ŝia vizaĝo kaj en ŝia tuta teniĝo.

– La mondo estas malbona kaj malbela rilate al granda parto de la homaj faroj. Kaj tamen la vivo estas bela kaj plena de ĝojo. Estas kvazaŭ mi interne aŭdus mirindan kanton, kiu donus ĝojon kaj agordon al mia vivo. Sekvi la voĉon en sia interno kaj la grandan instruon, tio sufiĉas por doni sencon al nia vivo, tio estas la senco de nia vivo.

– Vi aspektas kiel Kristo, diris Eriko. Sonas strange, ke mi parolas pri Kristo, sed mi trovas nenion, kun kio kompari vian aspekton krom ian imagon pri Kristo, kiun mi havas. Kaj estas ja strange, ke mi, kiu estas sendiulo, havas tiel belan imagon pri Kristo.