– Sed kiel vi trovas tempon por tio? – demandis la ĉefo, dum ŝercemo ludis ĉirkaŭ liaj buŝanguloj.
Sed Kristoforo ne konsterniĝis.
– Estas terure malfacile. Kaj oni tute ne havas tempon por tio, kion oni devus fari. Tamen la servisto kaj la servistino estas taŭgaj, mia filo estas diligenta, kaj mia edzino estas akra ilo, kiu superas nin ĉiujn. Tiamaniere la afero funkcias.
Ili jam faris larĝan cirklon malsupren al la rivero kaj poste supren, kaj nun ili estis supre de la domo, preskaŭ ĉe la rando de l’ arbaro.
– Via arbaro estas belega, – la ĉefo diris kvazaŭ pretere. – Nu jes. Sed ne estas io speciala por la okuloj.
– Ne estu tro modesta! Tian arbaron oni ne trovas en la najbaraĵo.
Kaj kiam ili malrapide reiris al la domo, ili la tutan tempon diskutis pri arbaro kaj arbarkulturo, kaj la ĉefo donis bonajn konsilojn al Kristoforo.
– Estas plej perfekta ligno, li diris, sed se la arboj staros ankoraŭ iom da tempo, ili fariĝos tromaturaj. Vi devas haki en ĝusta tempo. Sed tion mi apenaŭ bezonas diri. Vi tiel bone komprenas la teron kaj certe vi komprenas ankaŭ la arbaron. – Estas tiom da aferoj rilate arbarhakadon! Kaj ankaŭ mi komencas fariĝi tromatura. Mia filo povos prizorgi la arbaron, kiam lia tempo venos.
Nun ili ree estis sur la korto. Subite Kristoforo ekhavis kaprican penson.
– Estis tre agrable paroli kun vi, – li diris. – Ĉu mi kuraĝu proponi tason da kafo? Estas simple kaj malriĉe, sed eble vi ne rifuzas? La ĉefo danke akceptis, kaj ili eniris en la grandĉambron. Kristoforo ŝovis la kapon tra la pordo de la kuirejo kaj petis pri kafo. Poste ili eksidis sur la sofo kaj daŭrigis la paroladon kvankam iom malvigle.
Estis malnovtempa ĉambro, kiu ŝajnis morta, malgaja kaj senaera. Almenaŭ fremdulo ne sentis sin hejme tie. La tapetoj havis malfreŝajn kolorojn, kelkloke ili estis ĉifonaj kaj kovritaj de araneaj retoj. La mebloj estis pratempaj kaj vermotruitaj, la planko eluzita, griza kaj kun grandaj branĉtuberoj. Ŝajnis al Kristoforo, ke la ĉefo ĉirkaŭrigardas iom kritike, kaj li provis senkulpigi sin pro la ne tute bona stato de la domo.
– Tiu ĉi domo ne estas multe por la okuloj, – li diris. Ankoraŭ ĝi estis en preskaŭ sama stato kiel antaŭ tridek jaroj, kiam li transprenis ĝin de sia patro. Li ofte pensis pri riparo aŭ novkonstruado, kiel li jam diris, kaj ne forpasis unu jaro sen parolo pri tio. Sed mono mankis. Konstruado estis multekosta, kaj cetere oni devis unue pensi pri la tero.
Kafo venis, kaj kiam Kristoforo alportis botelon da konjako, la humoro iom pliboniĝis. Posedanto de tia arbaro ne rajtas paroli pri manko de mono, diris la ĉefo ŝerce. Kial ne forhaki iom de la arbaro kaj poste starigi novan, laŭtempan domon per la mono? Sed Kristoforo parolis pri sia aĝo.
– Babilaĉo! – diris la ĉefo. – Se estas tro multe da laboro por vi mem, vi povas vendi la arbaron surradike. Multaj gratulus sin, se ili povus ĝin aĉeti kia ĝi estas.
– Tio estus ja facila maniero, – kunsentis Kristoforo kaj ŝajnis interesita.
– Certe, – respondis la ĉefo kaj rapide kaptis krajonon kaj kajereton el la poŝo. Montriĝis, ke li mirige bone konas la arbaron de Kristoforo. Tio tamen ne estis tro mirakla, ĉar ordinare li pasis la tagojn en la arbaroj, kaj dume tiam kaj tiam kompreneble transiris ankaŭ fremdajn terojn.
Li parolis kvazaŭ li estus preĝinta por sia eterna feliĉo. La malgrandaj paĝoj pleniĝis de longaj vicoj da ciferoj. Kristoforo klinis sin super lian ŝultron, rigardis la ciferojn kaj ridetis multsignife.
La prikalkulo de la ĉefo vere amuzis lin, precipe kiam li ekvidis, je kia grado la ĉefo sukcesas malaltigi la valoron de l’ arbaro.
– Kaj vi diras, ke vi ne havas monon – gruntis la ĉefo kun ŝajna kolereto. – Vi devus honti! – Sed ĉu la arbaro vere estas tiom valora? – miris Kristoforo kaj kuntiris la palpebrojn.
– Certe, absolute! Kaj se vi volas vendi parton, jam vi ricevos sufiĉe da mono por konstruado.
Kaj post momenta silento:
– Venu al la kontoro iun tagon, kaj ni skribos kontrakton. Monon vi ricevos tuj.
– Kion vi volas diri per tio? – demandis Kristoforo kaj ŝajnis mirigita. – Ke mi vendu arbaron? Ne, ne. Mi tre ĝojas, ke mia arbaro havas tian valoron, sed mi estas multe tro maljuna por fari komercon, multe tro maljuna.
La arbarĉefo provis paroli racie kun li, sed Kristoforo estis kontraŭstara kiel roko. Lia persvado ne helpis al li, kaj fine li devis foriri por atendi ĝis pli konvena tempo.
ii.
Tiu interparolo revivigis la konstruplanojn de Kristoforo. Kiam Kristoforo ekhavis novan ideon – kaj tio okazis tre ofte – li ĉirkaŭiris kiel en febro kaj nek vidis, nek aŭdis. Ordinare li unue eksidis ĉe la skribotablo en la grandĉambro. La frunto profunde sulkiĝis, lia rigardo rigidiĝis, kaj li sidis senmova kiel mondfremda meditanto. Ofte li prenis krajonon kaj paperon kaj plenigis folion post folio per desegnoj kaj kalkuloj por tiamaniere pli facile solvi siajn problemojn. Tiuj tamen ne estis ĉiam facile solveblaj. Post iom da vana kaj senrezulta cerbumado li ĝenerale incitiĝis. Tiam li ekstaris kaj vigle promenadis tien kaj reen en la ĉambro, aŭ prenis la violonon de la muro kaj ludadis freneze, ĝis la pensoj iom ordiĝis. Trovinte novan inspiron li kuris al la lignaĵejo, al la forĝejo aŭ aliloken, por pli konkrete prilabori siajn ideojn. Ofte ankaŭ tio ne donis tujan rezulton, li devis plurfoje reiri al la granda ĉambro por plie meditadi. Cetere li ordinare ne atingis difinitan rezulton, kaj se li kelkafoje sukcesis, tio preskaŭ neniam havis praktikan valoron.
Kiam li troviĝis en tia periodo, li ne ŝatis interparolon. Se la edzino, la filo aŭ alia tiam petis konsilon pri io, li faris amikan sed forigan signon per la mano kaj diris enpense:
– Agu laŭ bontrovo, tion vi komprenas same bone kiel mi. Mi meditas nun.
Estis preskaŭ ekster imago, ke li je tiaj okazoj partoprenu la laboron en la bieno. Kiam li estis pli juna, la edzino ne ŝparis vortojn, nek mildajn nek akrajn. Sed tio estis verŝi akvon sur anason. Dirinte, ke li meditas, li tuj fariĝis surda kaj muta, kaj la vortoj de la edzino estis kiel aero al li. Iom post iom oni kutimiĝis al lia maniero, kaj fine ĝi fariĝis memkomprenebla afero. Nun oni cetere povis pardoni lin, ĉar li ja estis maljuna kaj bezonis iom da ripozo.
Estis tuj antaŭ la fojnrikolto. Ju pli proksimiĝis la unua rikoltotago, des pli firmiĝis liaj revoj pri konstruado. Kiam li fine staris en la lignaĵejo kaj riparis malnovajn rastilojn kaj falĉiltenilojn, li jam komencis spirite distingi la trajtojn de sia kreaĵo.
La postan matenon li ellitiĝis jam duonon antaŭ la kvara, enbuŝigis guteton da brando kaj peceton da manĝaĵo kaj poste tuj eliris.
La mateno estis kvieta kaj bela. La matena malseko pendis kiel maldensa, sunvibranta nebulaĵo super la spegule trankvila surfaco de la rivero, roso kuŝis kiel mola arĝenta koloro sur herboj kaj floroj, kaj rosa perlaro brilis kiel multkoloraj steloj en la araneaj retoj de la arbustoj. Estis vetero por laboro. Mole kaj kun sono de kvieta arbara susuro glitis la falĉiloj tra rospeza herbo, kiu baldaŭ kuŝis por sekiĝo en larĝaj strioj kaj plenigis la tutan aeron per sia forta, profunda odoro.
Kristoforo laboris viglege. Ĉar se li eliris kun tia intenco, li neniel malsuperis la aliajn, malgraŭ siajn sesdek kvin jarojn. Eble li estus daŭriginta ankaŭ nun, sed, kiel ordinare, oni komencis la falĉadon supre de la kampoj. De tie estis belega elvido al la domo kaj cetere al la tuta valo en la sudo. Vole nevole Kristoforo ekvidis la domon, tuj kiam li rektiĝis por akrigi la falĉilon aŭ por viŝi la ŝviton de la vizaĝo.