Выбрать главу

TRANS LA SPEGULO

KAJ KION ALICO TROVIS TIE

DE

LEWIS CARROLL

AŬTORO DE "LA AVENTUROJ DE ALICO EN MIRLANDO"

KUN KVINDEK ILUSTRAĴOJ DE JOHN TENNIEL

TRADUKITA DE DONALD BROADRIBB

Trans la Spegulo: kaj kion Alico trovis tie

De Carroll, Lewis (Dodgson, Charles Lutwidge), 1832-1898

Ilustrita de Tenniel, John, 1820-1914

Tradukita el la Angla al Esperanto de Broadribb, Donald (Donald Richard), 1933- Unue eldonita en la Angla kiel Through the Looking-glass: and what Alice found there

de Macmillan & Co Ltd, 1872 Unue eldonita en Esperanto kiel Tra la Spegub de Bookleaf Publishing, 1996, ISBN

1-876042-06-0. Vidu http://www.netword.com/broadribb Ci tiu traduko kopirajta © 1996 Donald Broadribb. Ci tiu eldono: aŭgusto 2000.

La ilustraĵoj kaj aranĝo de ĉi tiu eldono laŭeble plej konformas al tiuj de la originala Angla eldono de 1872. La litertipo estas 13 sur 17 pkt De Vinne.

Antaŭparolo de la Aŭtoro

Ĉar la ŝakproblemo, donita en antaŭa paĝo, perpleksigis kelkajn miajn legantojn, eble estas dezirinde klarigi ke ĝi estas korekte ellaborita, rilate al la moviĝoj. La alternado de Ruĝa kaj Blanka eble ne estas tute precize observata, kaj la "arokiĝo" de la tri Reĝinoj nur signifas ke ili eniris la palacon: sed la "ŝak!" al la Blanka Reĝo je moviĝo 6, la kaptiĝo de la Ruĝa Kavaliro je moviĝo 7, kaj la fina "mato" de la Ruĝa Reĝo, troviĝos, se oni provos reprodukti la ludon laŭ la priskriboj, severe obeantaj la regulojn de la ludo.

Kristnasko 1887

LISTO DE ĈAPITROJ

ĈAPITRO PAĜO

I. SPEGULDOMO 1

II. LA ĜARDENO DE VIVAJ FLOROJ 26

SPEGULINSEKTOJ 46

FINGRUMAD KAJ FINGRUMID 66

LANO KAJ AKVO 91 VI. HUMPTI DUMPTI 113

VII. LA LEONO KAJ LA UNUKORNULO 137

VIII. "MI MEM INVENTIS ĜIN" 157

REĜINO ALICO 185

SKUADO 215 XI. VEKIĜO 216

XII. KIU SONĜIS? 218

VESPO EN PERUKO 223

ĈAPITRO I

SPEGULDOMO

CI tio estis certa, ke la blanka katido tute ne kulpis:—ke plene kulpis la nigra katido. Car la vizaĝo de la blanka katido estis lavata de la maljuna kato dum la pasinta kvarono da horo (kaj ĝi tre bone kondutis, laŭeble): do komprenu ke ĝi ne povis partopreni en la petolado.

Dina lavis la vizaĝojn de siaj infanoj ĉi tieclass="underline" unue ŝi suben premis orelon de la kompatinduleto per unu piedo, kaj per la alia piedo ŝi frotis la tutan vizaĝon, malĝustadirekte, komencante ĉe la nazo: kaj ĝuste nun, kiel mi diris, ŝi laboregis purigante la blankan katidon, kiu kuŝis tute kviete kaj klopodis ronroni—sendube kredante ke ĉio estas bonintenca por ĝi.

Sed la nigra katido estis finita pli frue en la posttagmezo, do, dum Alico sidis volviĝinta en angulo de la granda fotelo, duone parolante al si kaj duone dormante, la katido ĝuplene ludis per la volvaĵo de lanfadeno kiun Alico strebis volvi, kaj ruladis ĝin tien kaj tien ĝis ĝi plene malvolviĝis; kaj jen ĝi, dismetita sur la tuta kamentapiŝo, plena de nodoj kaj implikoj, kaj en la mezo la katido casas sian propran voston.

"Ho, vi estas fia fia uleto!" kriis Alico, prenante la katidon, kaj donante al ĝi malgrandan kison por komprenigi ke ĝi nepre devas honti. "Vere, Dina devus instrui al vi pli bonan konduton! Vi devus, Dina, vi scias ke vi devus!" ŝi pludiris, rigardante riproĉe la maljunan katon, kaj parolante per laŭeble plej kolera voĉo—kaj poste ŝi rerampis en la fotelon, kunprenante la katidon kaj la lanfadenon, kaj komencis revolvi ĝin. Sed ŝi ne rapide sukcesis, ĉar ŝi tutdume paroladis, kelkfoje al la katido, kaj kelkfoje al si. Kanjo sidis tre digne sur ŝia genuo, ŝajnigante rigardi la progreson de la volvado, kaj fojfoje etendante piedon kaj milde tuŝante la volvaĵon, kvazaŭ ĝi volonte helpus se ĝi povus.

"Ĉu vi scias kio estos morgaŭ, Kanjo?"Alico komencis. "Vi divenus se vi estus en la fenestro kun mi—sed Dina lavadis vin, tiel ke vi ne povis. Mi rigardis la knabojn kolekti branĉojn por la festofajro—kaj necesas multegaj branĉoj, Kanjo! Sed estis tiom malvarme, kaj tiom neĝis, ke ili devis ĉesi kolekti. Ne gravas, Kanjo, ni iros vidi la festofajron morgaŭ." Nun Alico vindis la lanfadenon du- aŭ tri-foje ĉirkaŭ la kolon de la katido, nur por vidi kiel aspektos: tio rezultis en barakto, dum kiu la volvaĵo ruliĝis al la planko, kaj multaj metroj da ĝi remalvolviĝis.

"Ĉu vi scias, mi tiom koleris, Kanjo," Alico pludiris, tuj kiam ili komforte sidis denove, "kiam mi vidis vian petoladon, mi preskaŭ malfermis la fenestron, kaj elmetis vin en la neĝon! Kaj vi meritis tion, eta petolema karulino! Kion vi povas diri por senkulpigi vin? Nu, ne interrompu min!" ŝi pludiris, supren etendante unu fingron. "Mi listigos ĉiujn viajn kulpojn. Numero unu: vi miaŭis dufoje dum Dina lavis vian vizaĝon ĉimatene. Nu, ne eblas nei tion, Kanjo: mi aŭdis vin! Kion vi diras?" (ŝajnigante ke la katido parolas.) "Ŝia piedo eniris vian okulon? Vi mem kulpas, ĉar vi

tenis viajn okulojn malfermitaj—se vi firme fermus ilin, tio ne okazus. Nu, ne plu provu senkulpigi vin, nur aŭskultu!

Numero du: vi fortiris Neĝguton per la vosto tuj kiam mi metis la pladeton da lakto antaŭ ŝin! Kion, vi soifis, ĉu? Kiel vi scias ke ne ankaŭ ŝi soifis? Nun pri numero tri: vi malvolvis la tutan lanfadenon dum mi ne atentis!

"Jen tri kulpoj, Kanjo, kaj vi ankoraŭ tute ne puniĝis pro iu el ili. Sciu ke mi kolektas viajn punojn ĝis sep tagoj post merkredo—supozu ke oni kolektus ĉiujn miajn puniĝojn!" ŝi pludiris, parolante pli al si ol al la katido. "Kion oni farus je la fino de jaro? Mi supozas ke oni enkarcerigus min, kiam la tago alvenus. Aŭ—mi pensu—supozu ke ĉiu puno estus ke mi ne ricevu ĉefmanĝon: do, kiam la mizera tago venus, mi devus ne manĝi samtempe kvindek ĉefmanĝojn! Nu, tio ne multe ĝenus min! Mi multe preferus ne manĝi ilin ol manĝi ilin!

"Cu vi aŭdas la neĝon frapi la fenestrojn, Kanjo? Kiom agrable kaj mole ĝi sonas!

Tute kvazaŭ iu kisas la fenestron deekstere. Ĉu la neĝo amas la arbojn kaj kampojn, kaj tial ĝi kisas ilin tiom karese? Kaj poste ĝi sekurige kovras ilin, komprenu, per blanka kovrilo; kaj eble ĝi diras, 'Dormu, karuloj, ĝis revenos la somero.' Kaj kiam ili vekiĝas somere, Kanjo, ili vestas sin per verdaĵoj, kaj ĉirkaŭdancas— kiam ajn blovas la vento—ho, estas tre bele!" kriis Alico, faligante la lanvolvaĵon por kunfrapi siajn manojn. "Kaj tre volonte mi trovus ĝin vera! Mi estas certa ke la arbaroj aspektas dormemaj dum la aŭtuno, kiam la folioj bruniĝas.

"Kanjo, ĉu vi scipovas ŝakludi? Nu, ne ridetu, karulino, mi serioze demandas. Ĉar, kiam ni ludis antaŭ nelonge, vi rigardis ĝuste kvazaŭ vi komprenas: kaj kiam mi diris 'Ŝak!' vi ronronis! Nu, la ŝako ja estis bela, Kanjo, kaj efektive mi povus venki, se ne rampus tiu Ĉevalaĉo inter miajn ludfigurojn. Kanjo, kara, ni imagu—"

Kaj nun mi volonte dirus al vi eĉ nur duonon de la multaj aferoj kiujn Alico kutimis diri, kiuj komenciĝis per ŝia plej amato frazo "Ni imagu." Ŝi tre longe kverelis kun sia fratino jam la antaŭan tagon—nur ĉar Alico komencis per "Ni imagu ke ni estas reĝoj kaj reĝinoj;" kaj ŝia fratino, kiu amis esti tre ekzakta, argumentis ke tio ne estos ebla, ĉar ili estas nur du, kaj fine Alico devis diri, "Nu, do vi estu unu el ili, kaj mi estos ĉiuj aliaj." Kaj unufoje ŝi vere timigis sian maljunan vartistinon, subite kriante en ŝian orelon, "Varnjo! Ni imagu ke mi estas malsata hieno, kaj vi estas osto!"

Sed tio tiras nin for de la parolo de Alico al la katido. "Ni imagu ke vi estas la Ruĝa Reĝino, Kanjo! Ĉu vi scias, mi kredas ke se vi sidiĝus kaj kunplektus viajn brakojn, vi aspektus precize kia ŝi. Nu, provu, karulino!" Kaj Alico prenis la Ruĝan Reĝinon de la tablo, kaj metis ĝin antaŭ la katidon kiel modelon kiun ĝi imitu: tamen, la entrepreno ne sukcesis, precipe, Alico diris, ĉar la katido rifuzis kunplekti siajn brakojn ĝuste. Do, por puni ĝin, ŝi tenis ĝin antaŭ la spegulo, por ke ĝi vidu kiom ĝi paŭtas—"kaj se vi ne tuj bone kondutos," ŝi aldonis, "mi trametos vin en Speguldomon. Kiel plaĉus al vi tio?