Выбрать главу

"Nu, se vi bonvolos atenti, Kanjo, kaj ne parolos tiom, mi rakontos al vi ĉiujn miajn ideojn pri Speguldomo. Unue, jen la ĉambro kiun oni povas vidi trans la spegulo—ĝi estas tute sama kiel nia salono, sed ĉio estas inversa. Mi povas vidi la tuton kiam mi staras sur seĝo—ĉion escepte de la parto tuj malantaŭ la kameno. Ho! Volontege mi vidus tiun parton! Mi volegas scii ĉu ili havas fajron en la vintro: ne eblas scii, komprenu, krom se nia fajro faras fumon, kaj tiam fumo supreniras ankaŭ en tiu ĉambro—sed eble tio estas nur ŝajniga, nur por ŝajnigi ke ili havas fajron. Nu, la libroj estas iom similaj al niaj libroj, sed la vortoj iras laŭ malĝusta direkto; mi scias tion, ĉar mi tenis unu el niaj libroj antaŭ la vitro, kaj tiam oni tenis libron en la alia ĉambro.

"Ĉu al vi plaĉus loĝi en Speguldomo, Kanjo? Ĉu oni donus al vi lakton tie? Eble Spegullakto estas malsaniga—Sed ho, Kanjo! nun ni atingas la koridoron. Eblas iomete videti la koridoron en Speguldomo, se oni lasas la pordon de nia salono plene malfermita: kaj la parto videbla estas tre simila al nia koridoro, sed, komprenu, eble ĝi estas tre malsimila aliloke. Ho, Kanjo, estus bonege trairi en Speguldomon! Mi certas ke en ĝi estas, ho!, belegaj objektoj! Ni imagu ke iel eblas trairi en ĝin, Kanjo. Ni imagu ke la vitro tute moliĝis kiel gazo, tiel ke ni povas trairi. Nu, ĝi fariĝas nebula jam nun, vidu! Estos facile trairi—" Ŝi jam estis sur la kamenobreto kiam ŝi diris tion, kvankam ŝi apenaŭ konsciis kiel

ŝi iris tien. Kaj certe la vitro ja komencis disiĝi, same kiel brila arĝenta nebulaĵo. Post momento Alico jam estis trairinta

la vitron, kaj saltetis leĝere en la Spegulĉambron. Kiel sian unuan agon ŝi rigardis ĉu ja estas fajro en la kameno, kaj al ŝi multe plaĉis trovi ke vera fajro ardas tiom brile kiel tiu kiun ŝi postlasis. "Do mi estos same varma ĉi tie kiel en la malnova ĉambro," pensis Alico: "pli varma, efektive, ĉar neniu ĉeestos por riproĉe forsendi min de la fajro. Ho, kiel plezurige estos, kiam oni vidos min ĉi tie, trans la spegulo, kaj ne povos atingi min!"

Post tio ŝi komencis ĉirkaŭrigardi, kaj ŝi rimarkis ke kio estas videbla el la malnova ĉambro estas tute ordinara kaj seninteresa, sed ke ĉio alia estas kiel eble plej diferenca. Ekzemple, la bildoj sur la muro apud la fajro ŝajnis vivi, kaj la horloĝo mem sur la kamenobreto (vi scias ke eblas vidi nur ĝian dorson en la Spegulo) havas la vizaĝon de malgranda maljunulo, kaj ridetas al ŝi.

"Oni ne same bonordigas ĉi tiun ĉambron kiel la alian," Alico pensis, kiam ŝi rimarkis kelkajn el la ŝakfiguroj sur la planko de la kameno inter la cindroj: sed post momento, kun malgranda "Ho!" pro surprizo, ŝi estis sur siaj manoj kaj genuoj rigardante ilin. La ŝakfiguroj promenadis, po du!

"Jen la Ruĝa Reĝo kaj la Ruĝa Reĝino," Alico diris (flustre, Car ŝi ne volis timigi ilin), "kaj jen la Blanka Reĝo kaj la Blanka Reĝino sidantaj sur la rando de la ŝovelilo—kaj jen la du Turoj promenantaj brak-en-brake—mi kredas ke ili ne povas aŭdi min," ŝi daŭrigis, dum ŝi pliproksimigas

sian kapon, "kaj mi estas preskaŭ certa ke ili ne povas vidi min. Mi sentas ke iel mi fariĝas nevidebla—"

Nun io komencis bruadeti sur la tablo malantaŭ Alico, kaj tio instigis ŝin turni sian kapon ĝustatempe por vidi unu el la Blankaj Peonoj ruliĝi kaj komenci batadi per siaj piedoj: ŝi rigardis ĝin tre scivole, por vidi kio poste okazos.

"La voĉo de mia infano!" la Blanka Reĝino kriis, kurante preter la Reĝon, tiom violente ke ŝi faligis lin inter la cindroj. "Mia karega Lilio! Mia imperia katido!" kaj ŝi komencis grimpi mallerte, sed fervore, la flankon de la fendro.

"Imperia absurdaĵo!" diris la Reĝo, frotante sian nazon, kiun vundis la falo. Li pravis iomete koleri kontraŭ la Reĝino, ĉar li estis kovrita de cindroj de la kapo ĝis la piedoj.

Alico volegis esti utila, kaj, ĉar la kompatinda malgranda Lilio preskaŭ iktigis sin per kriegado, ŝi haste prenis la Reĝinon kaj metis ŝin sur la tablon apud la flanko de ŝia bruema filineto.

La Reĝino anhelegis, kaj sidiĝis: la rapida veturo tra la aero plene forigis ŝian spiron, kaj dum unu-du minutoj ŝi nur povis premi malgrandan Lilion al si silente. Tuj kiam ŝi povis iom spiri, ŝi kriis al la Blanka Reĝo, kiu sidis paŭtante inter la cindroj, "Atentu la vulkanon!"

"Kiun vulkanon?" diris la Reĝo, rigardante timeme la fajron, kvazaŭ kredante ke jen la plej verŝajna loko por tiaĵo.

"Supren—blovis—min," anhelis la Reĝino, kiu ankoraŭ malfacile spiris. "Atentu veni—laŭ la normala maniero—ne suprenbloviĝu!"

Alico rigardis la Blankan Reĝon malrapide kaj pene grimpi de stango al stango, ĝis fine ŝi diris, "Nu, vi bezonos multegajn horojn por atingi la tablon tiel. Plej bone estos ke mi helpu, ĉu ne?" Sed la Reĝo ne atentis la demandon: estis tute klare ke li nek aŭdas nek vidas ŝin.

Do Alico prenis lin, tre zorge kaj mildmaniere, kaj translevis lin malpli rapide ol la Reĝinon, por ke ŝi ne senspirigu lin: sed, antaŭ ol meti lin sur la tablon, ŝi decidis senpolvigi lin iom, Car li estis kovrita de cindroj.

Ŝi diris poste ke dum sia tuta vivo ŝi neniam vidis tian mienon, kian faris la Reĝo trovante sin tenata en la aero de nevidebla mano, kaj senpolvigata: li ne povis krii, pro sia surprizego, sed liaj okuloj kaj lia buŝo pli kaj pli grandiĝis, kaj rondiĝis, ĝis ŝia mano tiom skuiĝis pro ridado ke ŝi preskaŭ faliĝis lin sur la plankon.

"Ho! bonvolu ne grimaci, mia kara!" ŝi kriis, tute forgesante ke la Reĝo ne povas aŭdi ŝin. "Vi ridigas min tiom ke mi apenaŭ povas teni vin! Kaj ne tenu la buŝon tiom larĝe malfermita! La cindroj eniros ĝin—jen, mi opinias ke vi estas nun sufiĉe bonorda!" ŝi pludiris, glatigante lian hararon, kaj metante lin sur la tablon proksime al la Reĝino.

La Reĝo tuj falis plata sur sian dorson, kaj kuŝis tute senmove: kaj Alicon iom alarmis ŝia faro, kaj ŝi ĉirkaŭiris la ĉambron serĉante akvon por ĵeti ĝin sur lin. Tamen, ŝi povis trovi nur botelon da inko, kaj kiam ŝi reiris kun ĝi ŝi trovis ke li rekonsciiĝis, kaj ke li kaj la Reĝino kunparolas per timoplena flustrado—tiom mallaŭta, ke Alico apenaŭ povis aŭdi kion ili diras.

La Reĝo diris, "Mi certigas vin, mia kara, ke mi fridiĝis ĝis la finoj de miaj lipharoj!"

Al tio la Reĝino respondis, "Vi ne havas lipharojn."

"La hororon de tiu momento," la Reĝo pludiris, "mi neniam, neniam forgesos!"

"Sed vi ja forgesos," la Reĝino diris, "se vi ne faros noton pri ĝi."

Alico rigardis multe interesate dum la Reĝo prenis enorman notlibron el sia poŝo, kaj komencis skribi. Subita penso trafis ŝin, kaj ŝi prenis unu finon de la krajono, kiu atingis ĝis iom super lia ŝultro, kaj komencis skribi anstataŭ li.

La kompatinda Reĝo aspektis perpleksa kaj malfeliĉa, kaj li baraktis kontraŭ la krajono dum kelka tempo sen paroli; sed Alico estis tro forta por li, kaj fine li anhele diris, "Mia kara! Mi vere nepre akiru malpli dikan krajonon. Mi tute nepovas regi ĉi tiun; ĝi skribas ĉiajn vortojn kiajn mi ne intencas—"

"Kiajn?" diris la Reĝino, rigardante la libron (en kiun Alico skribis 'La Blanka

Ĉevalo glitas laŭ- longe de la fajro- stango. Li tre malbone ekvilibr- igas sin.') "Tio ne estas noto pri via sento!"