Выбрать главу

Alifoje Alico sentus grandan surprizon pro tio, sed nun ŝi estis multe tro ekscitita por surpriziĝo pri io. "Rilate al vi," ŝi ripetis, kaptante la uleton ĝuste kiam ĝi komencis salti trans botelon kiu ĵus stariĝis sur la tablon, "mi skufaros el vi katidon, tion mi faros!"

ĈAPITRO X

SKUADO

Ŝi prenis ŝin de la tablo, parolante, kaj skuis ŝin tien kaj reen plenforte.

La Ruĝa Reĝino tute ne rezistis; sed ŝia vizaĝo fariĝis tre malgranda, kaj ŝiaj okuloj fariĝis grandaj kaj verdaj: kaj plu, dum Alico daŭre skuis ŝin, ŝi fariĝis malpli longa—kaj pli dika—kaj pli mola—kaj pli ronda—kaj—

ĈAPITRO XI

VEKIĜO

—kaj efektive ĝi ja estis katido.

. i l'

ĈAPITRO XII

KIU SONĜIS?

"Via Ruĝa Moŝto ne tiel laŭte ronronu," Alico diris, frotante siajn okulojn, kaj parolante tre respektoplene tamen iom severe al la katido. "Vi vekis min el ho! tre bela sonĝo! Kaj vi estis kun mi, Kanjo—tra la tuta Spegulmondo. Ĉu vi sciis tion, karulino?"

Katidoj tre ĝene kutimas (Alico iam komentis pri tio), kiam oni parolas al ili, ĉiam ronroni. "Se nur ili ronronus por 'jes', kaj miaŭus por 'ne', aŭ laŭ iu tia sistemo," ŝi diris, "tiel ke oni povus konversacii! Sed kiel oni povas paroli kun persono kiu ĉiam diras la samon?"

Ĉiokaze la katido nur ronronis: kaj estis neeble diveni ĉu tio signifas "jes" aŭ "ne".

Do Alico serĉis inter la ŝakpecoj sur la tablo ĝis trovi la Ruĝan Reĝinon: poste ŝi surgenuiĝis sur la kamentapiŝo, kaj metis la katidon kaj la Reĝinon tiel ke ili rigardis unu la alian. "Nun, Kanjo!" ŝi kriis, kunfrapante siajn manojn triumfe. "Konfesu ke tio vi fariĝis!"

("Sed ĝi rifuzis rigardi," ŝi diris, kiam ŝi poste klarigis la aferon al sia fratino: "ĝi forturnis sian kapon, kaj ŝajnigis ne vidi: sed ĝi aspektis iomete honta, do mi kredas ke nepre ĝi estis la Ruĝa Reĝino.")

"Sidu iom pli rigide, kara!" Alico kriis gaje ridante. "Kaj riverencetu dum vi planas kion fari—kion ronroni. Tio ŝparas tempon, memoru!" Kaj ŝi ekprenis ĝin kaj kisetis ĝin "por honori ĝin ĉar ĝi estis Ruĝa Reĝino."

"Neĝguto, mia kara!" ŝi pludiris, rigardante trans sian ŝultron je la Blanka Katido, kiu ankoraŭ pacience spertis tualetadon, "kiam Dina finos vian Blankan Moŝton, do? Eble tial vi estis tiom fuŝorda en mia sonĝo—Dina! Ĉu vi scias ke vi lavas

Blankan Reĝinon? Vere, vi agas tre senrespekte!

"Kaj kio do fariĝis el Dina?" ŝi plubabilis, dum ŝi komfortigis sin, kun unu kubuto sur la tapiŝo, kaj la mentono en la mano, por rigardi la katidojn. "Diru al mi, Dina, ĉu vi fariĝis Humpti Dumpti? Mi kredas ke jes—tamen, ne menciu tion al viaj amikoj ĝuste nun, ĉar mi ne estas certa.

"Atentu, Kanjo, se vi efektive estus kun mi en mia sonĝo, unu aferon vi ja vere ĝuus—oni deklamis al mi tiom da poezio, tute pri fiŝoj! Morgaŭ matene mi ege komplezos vin. Tute dum vi matenmanĝos, mi deklamos 'La Rosmaro kaj la Carpentisto' al vi; kaj vi povos ŝajnigi manĝi ostrojn, karulino!

"Nun, Kanjo, ni konsideru kiu efektive sonĝis. Jen serioza demando, karulino, kaj vi ne lekadu vian piedon tiel—kvazaŭ Dina ne lavis vin ĉimatene! Komprenu, Kanjo, nepre sonĝis aŭ mi aŭ la Ruĝa Reĝo.

Kompreneble li estis parto de mia sonĝo—tamen mi estis ankaŭ parto de lia sonĝo! Ĉu do la Ruĝa Reĝo, Kanjo? Vi estas lia edzino, karulino, do vi certe scias—Ho, Kanjo, helpu min solvi la problemon! Ja povos atendi via piedo!" Sed la provokema katido nur komencis leki la alian piedon, kaj ŝajnigi ke ĝi tute ne aŭdis la demandon.

Kaj laŭ vi, kiu sonĝis?

VESPO EN PERUKO

kaj ŝi estis tuj saltonta, kiam ŝi aŭdis profundan ĝemon, kiu ŝajne venis el la arbaro malantaŭ ŝi.

"Iu estas tre malfeliĉa tie," ŝi pensis, rigardante nervoze malantaŭen por vidi kia problemo okazas. Io kia tre maljuna viro (kvankam lia vizaĝo pli similis tiun de vespo) sidis sur la tero, apogante sin per arbo, tute kunpreminte sin, kaj tremante kvazaŭ pro granda malvarmiĝo.

"Mi ne kredas ke mi povos utili al li," estis la unua penso de Alico, dum ŝi turnis sin por transsalti la rivereton:— "sed mi tamen demandos al li kio ĝenas lin," ŝi plupensis, haltigante sin ĉe la rando. "Kiam mi estos saltinta, io estos ŝanĝita, kaj tiam mi ne povos helpi lin."

Do ŝi retroiris al la Vespo—iom malvolonte, ĉar ŝi tre fervoris fariĝi Reĝino.

"Ho, miaj maljunaj ostoj, miaj maljunaj ostoj!" li grumbladis dum Alico proksimiĝis al li.

"Pro reŭmatismo, mi emas supozi," Alico diris al si, kaj ŝi klinis sin super lin, kaj diris tre afable, "Mi esperas ke vi ne multe suferas?"

La Vespo nur tremigis siajn ŝultrojn, kaj forturnis sian kapon. "Ho, ve!" li diris al si.

"Ĉu mi iel povos helpi vin?" Alico pludiris. "Ĉu vi ne malvarmas iom ĉi tie?"

"Kiom vi babiladas!" la Vespo diris malafablatone. "Ĉagrene, ĉagrene! Neniam estis tia infano!"

Alico iom ofendiĝis pro tiu respondo, kaj estis preskaŭ formarŝonta por forlasi lin, sed ŝi ekpensis "Eble nur doloro tiom malafabligas lin." Do ŝi reprovis.

"Ĉu vi ne permesos ke mi helpu vin ĉirkaŭiri al la alia flanko? Tie vin ne trafos la malvarma vento."

La Vespo kaptis ŝian brakon, kaj lasis ke ŝi helpu lin ĉirkaŭiri la arbon, sed rekomfortiginte sin li nur ripetis kiel antaŭe, "Ĉagrene, ĉagrene! Ĉu vi rifuzs ne plu ĝeni min?"

"Ĉu vi volas ke mi legu al vi iom el ĉi tio?" Alico pludiris, prenante ĵurnalon kiu kuŝadis ĉe liaj piedoj.

"Vi rajtas legi ĝin se vi deziras," la Vespo diris iom paŭte. "Neniu malhelpas vin, laŭ mia scio."

Do Alico sidigis sin apud lin, kaj etendis la ĵurnalon sur siajn genuojn, kaj komencis. "Plej Novaj Informoj. La Esplor- Grupo denove esploradis en la Manĝoprovizejo, kaj trovis kvin novajn bulketojn da blanka

sukero, grandajn kaj bonstatajn. Revenante—"

"Ĉu ankaŭ brunan sukeron?" la Vespo interrompis.

Alico rapide ekzamenis la ĵurnalon kaj diris "Ne. Nenio estas dirita pri bruna."

"Neniom da bruna sukero!" grumblis la Vespo. "Bela esplor-grupo!"

"Revenante," Alico plu legis, "ili trovis lagon da melaso. La bordoj de la lago estis bluaj kaj blankaj, kaj aspektis porcelanaj. Gustumante la melason, ili suferis malfeliĉan akcidenton: du el la grupo mergiĝis—"

"Ili kion?" la Vespo demandis per tre malagrabla tono.

"Mer-giĝ-is," Alico ripetis, dividante la vorton en silabojn.

"Neniu tia vorto ekzistas en la lingvo!" diris la Vespo.

"Tamen ĝi estas en la ĵurnalo," Alico diris iom timide.

"Ne plu legu!" diris la Vespo, malkviete forturnante sian kapon.

Alico formetis la ĵurnalon. "Mi timas ke vi nebone fartas," ŝi diris per trankviliga tono. "Ĉu mi neniel povas helpi vin?"

"Ja kulpas la peruko," la Vespo diris per multe pli afabla tono.

"Kulpas la peruko?" Alico ripetis, tre feliĉe rimarkante ke li reafabliĝas.

"Ankaŭ vi kolerus, se vi havus perukon kia la mia," la Vespo pludiris. "Oni ŝercas ja. Kaj oni ĉagrenas ja. Kaj mi koleriĝas ja. Kaj mi malvarmiĝas ja. Kaj mi troviĝas sub arbo ja. Kaj mi prenas flavan mantukon ja. Kaj mi ligas mian vizaĝon—kiel nun."