Выбрать главу

"Ni estas junaj! Junaj ni estas!" ili kriadis ĝojege.

Juneco, same kiel maljuneco, forvisis la forte distingajn trajtojn de mezaĝo kaj samaspektigis ilin ĉiujn. Ili estiĝis aro da gajaj junuloj, preskaŭ frenezigitaj per la ĝojega petolemo de siaj malmultaj jaroj. La plej rimarkinda rezulto de ilia gajeco estis ekemo primoki la feblecon kaj kadukecon de kiuj ili estis tiel lastatempe viktimoj. Ili ridis laŭte pri siaj pasintmodaj vestaĵoj: la larĝbaskaj jakoj kaj klaphavaj veŝtoj de la junaj viroj kaj la antikvaj ĉapo kaj robo de la floriĝanta junulino. Unu el ili trairis la plankon lampaŝe kiel podagra avo. Alia metis paron da okulvitroj rajdpoze sur la nazon kaj ŝajnigis studegi la nigraliterajn paĝojn de la magilibro. Tria sidiĝis sur fotelon kaj penadis imiti la respektindan dignon de D-ro Hejdegero. Tiam ĉiuj ekkriis ĝojege kaj ĉirkaŭsaltadis en la ĉambro. Vidvino Vajkerlio-se oni rajtas nomi vidvino tiel freŝaspektan fraŭlinon-alvenis saltetpaŝe la seĝon de la kuracisto, elmontrante kaprican ĝojon sur sia rozkolora vizaĝo.

"Doktoro, kara maljuna animulo," ŝi ekkriis, "stariĝu kaj dancu kun mi!" Tiam la kvar novjunuloj ekridis eĉ pli laŭte, pensante kiel stranga figuro fariĝos la kompatinda maljuna kuracisto, kundanconte.

"Bonvolu min pardoni," respondis la kuracisto mallaŭte. "Mi estas maljuna kaj reŭmata kaj jam finiĝis antaŭ multaj jaroj mia dancpova epoko. Sed iu ajn el tiuj gajaj junaj sinjoroj feliĉiĝos ekrajtonte danci kun tiel bela partnerino."

"Dancu kun mi, Klarino!" ekkriis Kolonelo Kiligruo.

"Ne, ne, estu mi ŝia partnero!" respondis laŭtvoĉe S-ro Gaskojno.

"Ŝi promesis edziniĝi kun mi antaŭ kvindek jaroj!" kontraŭkriegis S-ro Medborno.

Ĉiuj kuniĝis ĉirkaŭ ŝi. Unu kapteprenis avide ŝiajn du manojn. Alia ĉirkaŭbrakis unumane ŝian talion. La tria plonĝigis manon en la glaceajn buklojn amasiĝintajn sub la vidvina ĉapo. Ruĝiĝante, anhelante, luktante, riproĉetante, ridante, dum ŝia varma spirado ventumis laŭvice ĉiun vizaĝon ilian, ŝi strebis sin liberigi, tamen restis en ilia triobla ĉirkaŭbrako. Neniam vidiĝis pli vigla bildo pri junula rivaleco, kun sorĉa beleco kiel venkopremio. Tiomalgraŭe, pro stranga vidtrompado, kaŭzita per la malhelo de la ĉambro kaj la malnovtempaj vestaĵoj kiujn ili daŭre surportis, raportiĝas ke en la spegulo reflektiĝis la figuroj de tri maljunaj, grizharaj, velkintaj avoj konkurantaj ridindege por la magra malbeleco de ŝrumpinta avino.

Tamen ili estis junaj. Tion pruvis iliaj avidaj pasioj. Ardigite ĝis freneziĝo per la koketado de la knabino-vidvino kiu nek cedis nek malcedis siajn favorojn, la tri rivaloj komencis interŝanĝi minacajn rigardojn. Sen liberigi la belan premiulinon, ili atakis feroce la kolon unu de la alia. Dum ili batalis tien kaj reen, la tablo renversiĝis kaj la vazo rompiĝis en mil pecetojn. La trezorvalora Juneco-Akvo fluis en brila likvaĵrubando trans la plankon, malsekigante la flugiletojn de papilio maljuniĝinta en la malpliiĝo de somero kaj surteriĝinta tie por morti. La insekto papiliumis malpeze tra la ĉambro kaj sin komfortigetis sur la neĝkoloran kapon de D-ro Hejdegero.

"Bonvolu, bonvolu, sinjoroj! Mi petu, S-rino Vajkerlio!" emfaze diris la kuracisto. "Mi devas kontraŭprotesti tiun tumulton."

Ili staris senmove kaj tremetis, ŝajnante sperti la senton ke Griza Tempo ilin revokas el ilia sunbrila juneco por ilin rekonduki profundege en la malvarman kaj malhelan valon de multaĝo. Ili rigardis D-ron Hejdegeron kiu sidis en sia tajlita fotelo, tenante en la mano la duonjarcentan rozon kiun li savis de inter la eroj de la rompiĝinta vazo. Responde al lia mangesto, la kvar tumultintoj residiĝis, kaj ege bonvole ĉar, malgraŭ ilia juneco, iliaj ĵusaj violentaj penadoj ilin ege lacigis.

"La rozo de mia kompatinda Silvino!" ekkriis D-ro Hejdegero, tenante la floron sub la lumo de la sunsubiĝaj nuboj. "Ŝajnas ke ĝi velkas denove."

Kaj tiel okazis. Eĉ dum la kunvenintoj ĝin spektadis la rozo daŭre ŝrumpis, ĝis fariĝi tiel seka kaj rompebla kiel tiam kiam la kuracisto unue ĝin ĵetis en la vazon. Ĝin skuante, li forfaligis la kelkajn akvoglobetojn alkroĉiĝintajn al ties petaloj.

"Mi amas ĝin tiel kare en tia kondiĉo kiel en ties rosa freŝeco," li komentis, premante la velkintan rozon kontraŭ siajn velkintajn lipojn. Dum li parolis, la papilio falis tremetante de sur la neĝkolora kapo de la kuracisto ĝis la planko.

Liaj gastoj tremetis denove. Stranga malvarmo-ĉu korpa, ĉu spirita, ili malcertis-invadis ilin ĉiujn, iom post iom, kvazaŭ rampante. Ili sin rigardis unu la alian kaj fantaziis ke ĉiu efemera momento forbalaas unu el iliaj junecaj ĉarmoj, postlasante profundiĝantan falton tie kie antaŭe estis nenia. Ĉu temis pri iluzio? Ĉu la ŝanĝoj de ilia tuta vivtempo kunpremiĝis en tiel mallongan tempospacon kaj ĉu ili nun sidis, denove kvar multaĝuloj, kun sia maljuna amiko, D-ro Hejdegero?

"Ĉu ni tiel baldaŭe denove maljuniĝis?" ili ekkriis morne.

Kaj efektive, tiaĵo okazis. La Juneco-Akvo disponis virton eĉ pli efemeran ol tiun de vino. Foreferveskis la deliro kiun ĝi antaŭe estigis. Jes ja, denove ili maljunis! Kun tremetanta impulso elmontranta ŝian virinecon, la maljunulino kunigis antaŭvizaĝe siajn senkarnajn manojn, dezirante ke la ĉerkokovrilo fermiĝu super ĝi se maleblas ke ĝi ne plu restu bela.

"Jes, geamikoj! Denove vi maljunas," diris D-ro Hejdegero. "Kaj jen! la Juneco-Akvo elĉerpiĝas surgrunde. Tamen mi ne bedaŭras ĝian forpason. Se la fonto ŝprucegus antaŭ mia dompordo mem, mi ne kliniĝus por lavi miajn lipojn en ĝi. Ne, eĉ se ties deliro daŭrus ne momentojn, sed jarojn. Tia estas la leciono kiun vi lernigis al mi!"

Sed la kvar geamikoj de la kuracisto nepre ne lernigis tian lecionon al si. Ili tuj elektis ekpilgrimadi al Florido kaj trinkadi tie-matene, tagmeze kaj nokte-Juneco-Fonto-akvon.

LA NIGRA VUALO DE LA PASTORO

La sakristiano staris sur la antaŭpordo de Milfordo-kunvendomo, vigle provtiretante la sonorilŝnuron. La multaĝuloj de la vilaĝo alvenis kliniĝpoze laŭ la strato. Brilvizaĝaj geknaboj kapriolis ĝoje apud siaj gepatroj aŭ imitis pli seriozan paŝritmon, prikonsciante la dignon de siaj dimanĉaj vestaĵoj. Netiĝintaj fraŭloj direktis laŭflankajn rigardojn al la belaj fraŭlinoj, ekopiniante ke la dimanĉa sunlumo ilin beligas eĉ pli altagrade ol en dumsemajnaj labortagoj. Kiam la homamaso plejparte jam atingis la antaŭpordon, la sakristiano komencis sonigi la sonorilon, fiksrigardante la pordon de Lia Pastora Moŝto Hupero. La unua ekvido pri la persono de la kleriko estus la signalo ke la sonorilo ĉesu funkcii.

"Sed kion bona Pastoro Hupero portas survizaĝe?" ekkriis mirege la sakristiano.

Ĉiuj aŭdintoj tuj returniĝis kaj ekvidis la personon de S-ro Hupero, alvenantan malrapidpaŝe kaj mediteme en la direkto al la kunvendomo. Komunakorde ĉiuj ektremis, pli mirigite ol se fremda kleriko alvenus anoncante sian celon senpolvigi la kusenojn de la predikejo de S-ro Hupero.