Выбрать главу

"Ĉu vi certas ke estas nia pastoro?" demandis al la sakristiano Bonulo Grejo.

"Sed certege estas bona S-ro Hupero," respondis la sakristiano. "Li estis interŝanĝonta predikejojn kun Pastoro Ŝuto de Vestburgo. Tamen hieraŭ Pastoro Ŝuto sendis mesaĝon al li pardonpetantan pri lia devo fari funebran predikon."

Eble ŝajnas malgranda la kaŭzo de tiom da mirego. S-ro Hupero, ĝentlemana viro de ĉirkaŭ tridek jaroj, kvankam ankoraŭ fraŭlo, estis vestita kun deca klerika bonordo, kvazaŭ zorgema edzino amelintus lian kolumon kaj forbrosintus la semajnan polvon de sur lia dimanĉa kompleto. Lia aspekto elmontris ununuran mirindaĵon. Volvite ĉirkaŭ lia frunto kaj pendante antaŭ lia vizaĝo tiel malsupre ke lia spirado ĝin tremigis, nigra vualo kaŝis la trajtojn de S-ro Hupero. Vidite de pli proksime, ĝi ŝajnis konsisti el du krepfaldaĵoj entute kovrantaj lian vizaĝon krom la buŝo kaj la mentono sed verŝajne ne interrompantaj lian vidkampon, nur malheligantaj sendube ĉiujn vivajn kaj senvivajn estaĵojn. Surportante antaŭvizaĝe tiun mornan ombrilon, bona S-ro Hupero daŭre antaŭenpromenis, malrapid- kaj trankvilpaŝe, iom kliniĝante, rigardante la teron, same kiel okazas ĉe abstraktatemaj pensantoj, tamen afable kapsalutante tiujn preĝejanojn siajn ankoraŭ atendantajn sur la antaŭkunvendoma ŝtuparo. Tiel forte miregis tiuj lastaj tamen ke apenaŭ ili agnoskis la saluton.

"Mi ne sukcesas kredi ke la vizaĝo de bona S-ro Hupero kaŝiĝas malantaŭ tiu krepopeco," diris la sakristiano.

"Ne plaĉas al mi la afero," murmuris maljunulino dum ŝi eniris lampaŝe la kunvendomon. "Li sin aliigis, nur kaŝinte la vizaĝon, en hororaĵon."

"Nia pastoro freneziĝis!" ekkriis Bonulo Grejo, lin postsekvante trans la sojlon.

Onidirado pri ia neklarigebla fenomeno jam antaŭiris S-ron Huperon en la kunvendomon kaj estigis grandan moviĝadon inter la preĝejanoj. Nur malmultaj sukcesis daŭre antaŭenrigardi dum la pleĵmulto preferis turni la kapon pordodirekten. Multaj ekstariĝis kaj returniĝis duoncirkle. Pluraj knabetoj surgrimpis la seĝojn, tiam regrimpis malsupren kun horora bruego. Estiĝis ĝenerala maltrankvilo, susurado de virinroboj kaj subseĝa movado de virpiedoj, multe malakordante kun tiu silenta bonordo devanta akompani la eniron de la pastoro. Sed S-ro Hupero ŝajnis ne rimarki la perturbiĝon de siaj samreligianoj. Li eniris kun preskaŭ sensona paŝo, klinetis la kapon al la ambaŭflankaj sidbenkoj, riverencis preterpasante sian plej aĝan preĝejanon, grizharan praavon sidantan sur meztraireja fotelo. Strange estis rimarki kiel malrapide tiu respektinda viro konsciis pri malkutimaĵo en la aspekto de sia pastoro. Li ŝajnis ne partopreni plenkonscie la ĝeneralan miregon ĝis kiam S-ro Hupero laŭgrimpis la ŝtuparon kaj sin elmontris en la predikejo vizaĝ-al-vizaĝe, krom pri la nigra vualo, kun sia preĝejanaro. Tiun misteran emblemon li neniam fortiris. Ĝi ŝanceliĝis kun lia konstantritma spirado dum li laŭtlegis la psalmon. Ĝi pendigis sian malhelon inter li kaj la sankta paĝo dum li deklamis la elektitajn Bibliajn eltiraĵojn. Dum li preĝis la vualo kuŝis peze sur lia suprenlevita vizaĝo. Ĉu li celis tiun kaŝi antaŭ la timiga Estaĵo kiun li alparolis?

Tiel forta estis la efekto estigita de tiu simpla krepopeco ke pli ol unu malsolidnerva virino devis eliri la kunvenejon. Eblas tamen ke la palvizaĝaj kultanoj estis preskaŭ tiel timiga vidaĵo al la pastoro kiel la nigra vualo al ili.

S-ro Hupero konatiĝis kiel bona, sed ne energia, predikisto. Li entreprenis survojigi siajn preĝejanojn Ĉiel-direkten pere de mildaj konvinkaj influoj anstataŭ ilin alpeli tien pere de Sankta-Vortaj tondraĵoj. La prediko kiun li nun deklamis distingiĝis pro la samaj stilaj kaj manieraj trajtoj kiel la kutimaj ekzemploj de lia predikeja oratorado. Tamen estis io, ĉu en la sentemeco de la diskurso mem, ĉu en la imago de la aŭskultantoj, kiu faris ĝin la plej potenca parolado kiun ili iam aŭdis eliri la pastorajn lipojn. Tinkturetis ĝin, iom pli malhele ol kutime, la milda malĝojo de la temperamento de S-ro Hupero. La temo pritraktis sekretan pekadon kaj tiujn malfeliĉajn misterojn kiujn ni kaŝas al niaj plej proksimaj kaj plej karaj kunvivantoj kaj kiujn plaĉas al ni kaŝi al nia propra konscio, eĉ forgesante ke la Ĉioscianto scipovas ilin malkovri. Li kvazaŭ spirprovizis siajn vortojn per subtila potenco. Ĉiu aŭskultanto, la plej senkulpa knabino, la plej malmolkora viro, opiniis ke la predikanto alvenis ilin ŝtelpaŝe, malantaŭ sia terura vualo, kaj malkovris ilian hamstritan provizon da korpa aŭ mensa pekado. Multaj etendis surbruste siajn interfalditajn manojn. La dirado de S-ro Hupero ampleksis nenion teruran. Almenaŭ, enestis ĝin nenia perforto. Tamen, reage al ĉiu vibrosono de lia malĝoja voĉo, la aŭskultantoj ektremetis. Ilian miron akompanis senpeta patoso. Tiel forte la aŭskultantoj sentis malkutiman econ ekaktiviĝi en sia pastoro ke ili sopiris al ventospireto povonta flankenblovi la vualon, preskaŭ kredante ke ĉi-malantaŭe malkovriĝos nekonata vizaĝo, kvankam formo, gesto kaj voĉo apartenas al S-ro Hupero.

Je la fino de la Di-servo la preĝejanoj eliris haste kaj kun maldeca senordo, avide dezirante transsciigi sian ĝis tiam briditan miron, sentante malpeziĝi siajn spiritojn en la tuja momento post kiam ili ne plu vidis la nigran vualon. Iuj kuniĝis en malgrandaj cirkloj, sin premante unu kontraŭ la alian, samtempe ke kunkapiĝe iliaj buŝoj vigle flustradis. Aliaj hejmeniris solapersone, envolvite en silenta meditado. Ceteraj parolis laŭte, profanante la Sabatan tagon per pompa ridado. Kelkaj ŝancelis siajn saĝemajn kapojn, sugestante apartan scipovon penetri la misteron. Unu-du el ili asertis ke nepre ne temas pri mistero sed pri la okuloj de S-ro Hupero, bezonantaj ŝirmilon pro malbona vidkapablo okazigita per la uzado de noktomeza lampo. Post iom da tempo elvenis ankaŭ bona S-ro Hupero, malantaŭ sia preĝejanaro. Turnante sian vualitan vizaĝon de unu grupo al alia, li elmontris taŭgan respekton al la grizharuloj, salutis la mezaĝulojn kun bonkora digno kiel amiko kaj spirita gvidanto, agnoskis la junulojn kun miksaĵo da aŭtoritato kaj amo, kuŝigis la manojn sur la kapojn de la infanoj por ilin beni. Tiel li kutimis agi ĉiam en la Sabata tago. Strangaj kaj konsternitaj rigardoj rekompencis lian ĝentilecon. Neniu, kontraŭe al pasintokaze, deziris sin honorigi kunpromenante ĉeflanke de la pastoro. Maljuna bienulo Saŭndero, sendube pro hazarda memorpaneo, forgesis inviti S-ron Huperon al sia tablo kie antaŭe la estimata kleriko kutimis beni la manĝon preskaŭ ĉiun dimanĉon ekde sia postenigo ĉe la preĝejo. Li revenis tial al la pastordomo kie, malfermante la pordon, li turnis la kapon en la direkto al la preĝejanoj, kiuj ĉiuj lin fiksrigardis. Malĝoja rideto briletis malklare de malantaŭ la vualo, flagretis ĉirkaŭ lia buŝo, glimetis dum li malaperis.

"Kiel strange," diris virino, "ke simpla nigra vualo, samspeca kiel virina ĉapelvualo, povus sur la vizaĝo de S-ro Hupero fariĝi tia teruraĵo!"

"Io certe malbonfartas en la menso de S-ro Hupero," asertis ŝia edzo, la vilaĝa kuracisto. Sed la plej stranga trajto de la afero estas la efekto kiun estigas tiu kaprico eĉ ĉe seriozmensulo kiel mi. La nigra vualo, kvankam ĝi kovras nur la pastoran vizaĝon, trudas sian influon al lia tuta persono kaj fantomaspektigas lin de kapo al piedo. Ĉu vi ne spertas la saman senton?"