Выбрать главу

Tiumaniere S-ro Hupero pasigis longan vivon; senriproĉa pri siaj eksteraj agoj, tamen envolvita en mornaj suspektoj; afabla kaj amema, tamen ne amata kaj iom timata; homo staranta aparte disde aliaj homoj, evitata kiam tiuj estas bonsanaj kaj feliĉaj, sed ĉiam alvokata por tiujn helpi en horoj de morta angoro. Dum la jaroj daŭre forpasis, fatigante siajn neĝojn sur lian zibelkoloran vualon, li akiris kromnomon inter ĉiuj Nov-Angliaj preĝejoj kiuj komunakorde lin nomumis Patro Hupero. Preskaŭ ĉiuj komencepokaj preĝejanoj liaj, estante jam mezaĝaj kiam li alvenis, nun delonge forpasis, forbalaite okaze de funebraj ceremonioj siaj. Unuan preĝejanaron li havis en la preĝejo, duan pli homabundan en la preĝeja tombejo. Kaj nun, laborinte tiel malfruhore en la vesperon de sia vivo, kaj plenuminte sian laboron tiel altkvalite, bona Patro Hupero nun ekrajtis mallaciĝi.

Pluraj homoj videblis en la ombrita kandellumo de la mortoĉambro de la maljuna kleriko. Samsangajn parencojn li ne havis. Tamen ĉeestis la eventon la dece serioza, kvankam senemocia, kuracisto, dezirante nur mildigi la lastajn dolorojn de la paciento kiun li ne scipovis savi. Ankaŭ spektadis la scenon la diakonoj kaj ceteraj eminente piaj anoj de la preĝejo. Aldone videblis Lia Pastora Sinjora Moŝto Klarko, de Okcident-Vilaĝo, juna kaj fervora religiulo haste alrajdinte tien por preĝi apud la lito de la moranta predikisto. Partoprenis en la afero ankaŭ la flegistino, nenia komerce dungita servanto pri morto, sed virino kies trankvila kareco jam de longe daŭris en sekreteco, en soleco, meze de la malvarmo de multaĝo, kaj ne pereus eĉ en la mortohoro. Kiu ajn alia? Elizabeto! Kaj tie kuŝis sur la mortokuseno la jararblanka kapo de bona Patro Hupero, kun la nigra vualo ankoraŭ volvita ĉirkaŭ lia frunto kaj etendiĝanta malsupren sur lia vizaĝo, kie ĝin movetis ĉiu laŭvice pli malfacila anhelo de lia febla spirado. Dum lia tuta vivo tiu krepopeco pendis inter li kaj la mondo. Ĝi lin apartigis disde feliĉiga frateco kaj virina amo kaj lin retenis en tiu plej malĝoja el ĉiuj malliberejoj, lia propra koro. Kaj ankoraŭ ĝi kuŝis sur lia vizaĝo, kvazaŭ por pliprofundigi la malhelon de lia senluma ĉambro kaj lin ombradi kontraŭ la sunbrilo de eterneco.

Ekde iom de tempo lia menso konfuziĝis, ŝvebante dubeme inter pasinteco kaj nuntempo kaj, intervale, antaŭenpaŝetante, kvazaŭ anticipe, en la malklarecon de la venonta mondo. Okazis febraj krizoj lin ĵetantaj de flanko al flanko kaj eroziantaj la malmulton da forto restanta al li. Sed en siaj plej konvulsiaj baraktoj, kaj en la plej fantaziaj kapricoj de sia intelekto, kiam nenia alia pensado konservis sian sobran influon, li daŭre kaj ege priatentis la nigran vualon por ke ĝi ne flankenglitu. Eĉ se lia mistifikita animo povintus forgesi, apud lia kuseno sidis fidela virino kiu konsentintus rekovri, kun forturnita rigardo, tiun multaĝan vizaĝon lastan fojon viditan de ŝi en la beleco de plenvireco. Finfine la mortofrapita maljunulo kuŝis trankvile en la torporo de mensa kaj korpa ellaciĝo, kun neperceptebla pulsobatado kaj spirado kiu ade malfortiĝis escepte kiam longa, profunda kaj malkonstanta enspiro ŝajnis antaŭanonci la forflugon de lia spirito.

La pastoro de Okcident-Vilaĝo alproksimiĝis la litrandon.

"Estimata Patro Hupero," li diris, "alvenas la momento de via ekliberiĝo. Ĉu vi pretas por la formeto de la vualo kiu apartigas tempon disde eterneco?"

Patro Hupero respondis unue nur per febla kapmoviĝo. Tiam, eble timante ke oni malcertu pri lia voldiraĵo, li penadis paroli.

"Jes ja," li diris en malfortaj akcentoj, "mia laca animo atendas pacience ke tiu vualo estu forlevita."

"Kaj ĉu decas," reparolis Pastoro Klarko, "ke viro tiel preĝema, tiel senkulpe ekzempla, sanktaga kaj sanktapensa laŭ la juĝkapablo de ordinaraj homoj, ĉu decas ke preĝeja patro postlasu sur sia memoro ombron ŝajnantan nigrigi tiel puran vivon? Mi petegas, kara estimata frato mia, ne permesu okazi tion. Bonvolu lasi vian triumfan aspekton ĝojigi nin dum vi iras al via rekompenco. Antaŭ ol suprenleviĝu la eterneco-vualo, lasu min flankenĵeti de sur via vizaĝo tiun nigran surteran vualon!"

Kaj tiel parolinte, Pastoro Sinjoro Klarko antaŭenkliniĝis por malkaŝi la misteron de tiom da jaroj. Tamen, aplikante subitan energion mirigantan ĉiujn spektantojn, Patro Hupero eligis la manojn fulmrapide de sub la littukoj kaj premis ilin forte sur la nigran vualon, pretega lukti se la pastoro de Okcidenta-Vilaĝo bonvolus kontraŭstari moranton.

"Neniam!" ekkriis la vualita kleriko. "Surtere, neniam!"

"Malhela maljunulo," responde ekkriis la timigita pastoro, "ŝarĝite per kiu horora peko via animo nun supreniras al sia finjuĝo?"

La spirado de Patro Hupero ekpulsegis. Ĝi klakadegis en lia gorĝo. Per titana klopodo tamen, antaŭenŝovante la manojn grandageste, li kaptoprenis la vivon, retenis ĝin ĝis povi paroli. Li eĉ eksidiĝis rektaspine sur la lito kaj tie restis en la ĉirkaŭantaj brakoj de la morto, dum la nigra vualo malsuprenpendis, terura en tiu lasta momento, meze de la kunigitaj hororoj de lia kompleta vivotempo. Tamen la febla, malĝoja rideto, jam antaŭe tiel ofte vidite tie, ŝajnis nun ekbrileti el sia malklareco kaj lanti sur la lipoj de Patro Hupero.

"Kial vi tremas nur antaŭ mi?" li ekkriis, turnante la vualitan vizaĝon laŭ la cirklo da palvizaĝaj spektantoj. "Tremu ankaŭ unu antaŭ la alia! Ĉu viroj evitis min kaj virinoj min malkompatis kaj infanoj kriegis kaj forfuĝis nur pro mia nigra vualo? Kio, se ne la mistero kiun ĝi malklare simbolas, tiel hororigis tiun krepopecon? Kiam la amiko malkovros sian plej internan koron al sia amiko; la amanto al sia plej kara amantino; kiam la homaro ne vane forkaŭros antaŭ la rigardo de sia Kreinto, abomeninde hamstriante la sekreton de sia peko; tiam taksu min monstro pro la simbolo sub kiu mi vivis kaj mortas. Mi ĉirkaŭrigardas kaj jen! sur ĉiu vizaĝo estas Nigra Vualo!"

Dum liaj aŭskultantoj forkaŭris unu disde la alia pro reciproka timego, Patro Hupero falis malantaŭen sur sian kusenon, vualita kadavro sur kies lipoj lantis febla rideto. Ili kuŝigis lin, ankoraŭ vualitan, en lian ĉerkon kaj lin alportis, vualitan kadavron, al la tombejo. Jam de multaj jaroj herbo kreskas kaj velkas sur tiu tombo. Musko superkreskas la tomboŝtonon, la vizaĝo de S-ro Hupero jam de longa tempo estas polvo. Sed daŭre hororigas la pensado ke ĝi polviĝis sub la Nigra Vualo.

JUNA BONULO BRAŬNO

Juna Bonulo Braŭno eldomiĝis en la straton de vilaĝo Salemo ĉirkaŭ la krepuska horo. Tamen li paŭzis, post transiri la sojlon, kaj turnis la kapon malantaŭen por interŝanĝi ĝisrevidan kison kun sia juna edzino. Kaj Fidulino, kiel tiulasta taŭge nomiĝis, eligis sian belan kapon en la straton, lasante la venton ludi en la rozkoloraj rubandoj de ŝia ĉapo dum ŝi alvokis Bonulon Braŭnon.