Выбрать главу

"Karega karulo," ŝi flustris, mallaŭte kaj iom malĝoje, kiam ŝiaj lipoj alproksimiĝis lian orelon, "mi petegas ke vi prokrastu vian vojaĝon ĝis la leviĝo de la suno kaj dormu hodiaŭnokte en via propra lito. Virinon solan tiel ĝenas sonĝoj kaj pensadoj ke foje ŝi timas eĉ sin. Bonvolu lanti kun mi ĉi-nokte, kara edzo, el ĉiuj noktoj de la jaro."

"Mia amo kaj mia fido," respondis juna Bonulo Braŭno, "el ĉiuj noktoj de la jaro ĉi-tiun nokton mi devas lanti for de vi. Mian vojaĝon, kiel vi ĝin nomas, foriran kaj revenan, mi devas plenumi inter la nuna horo kaj la sunleviĝo. Ho, mia dolĉa, bela edzino de nur tri monatoj, ĉu vi povas jam dubi pri mi?"

"Tial Dio benu vin!" diris Fidulino kun la rozkoloraj rubandoj. "Kaj vi trovu ĉion en bonfarta stato kiam vi revenos!"

"Tiel estu!" ekkriis Bonulo Braŭno. "Recitu viajn preĝojn, kara Fidulino, kaj enlitiĝu je la krepusko. Tiel nenia ĝeno vin atingos."

Tial ili disapartiĝis kaj la junulo sekvis sian vojon ĝis kiam, preta ĉirkaŭiri la angulon de la kunvendomo, li rigardis malantaŭen kaj vidis la kapon de Fidulino, lin daŭre postspektanta kun malĝoja mieno, malgraŭ la rozkoloraj rubandoj.

"Kompatinda Fidulineto," li pensis, ĉar lia koro suferis. "Kia mizerulo mi estas, postlasante ŝin por entrepreni tian taskon! Aldone, ŝi parolas pri sonĝoj. Ŝajnis al mi, dum ŝi parolis, ke ĝeno elmontriĝis en ŝia vizaĝo, kvazaŭ sonĝo jam avertis ŝin pri kiuspeca laboro mi devas plenumi ĉi-nokte. Sed ne, ne. Mortigus ŝin ekpensi pri tio. Nu, ŝi estas benita surtera anĝelino kaj post tiu-ĉi ununura nokto mi alkroĉiĝos al ŝiaj jupoj kaj ŝin postsekvos ĝis Paradizo."

Farinte tiun bonegan promeson pri la estonteco, Bonulo Braŭno kredis rajti pli rapide aliri sian nunan malican celon. Li laŭiris mornan vojeton malheligatan de la plej malĝojigaj arboj de la arbaro kiuj apenaŭ apartiĝis por lasi eniri la mallarĝan vojeton kaj tiam tuj poste refermiĝis. Ĉio estis kiel eble plej soleca. Kaj ĉiam enestas tian solecon tiu strangeco: ke la vojaĝanto malcertas kiu povas kaŭri en kaŝejo malantaŭ la sennombraj trunkoj aŭ inter la dikaj superpendantaj branĉoj. Tial eblas ke, estigante solecajn paŝojn, la vojaĝanto povas tamen trapasi nevidatan homamason.

"Eble diabla Indiano staras en posteno malantaŭ ĉiu arbo," diris al si Bonulo Braŭno. Kaj li rigardetis timeme malantaŭen, aldondirante: "Kion mi faru se la diablo mem starus ĉe mia kubuto?"

Dum lia kapo malantaŭen turniĝis li preterpasis vojokurbiĝon. Kiam li rigardis denove antaŭen li ekvidis virfiguron, surportantan seriozan kaj decan vestaĵaron, sidantan ĉebaze de maljuna arbo. La viro stariĝis en la momento de la alveno de Bonulo Braŭno kaj antaŭenpromenis apud li.

"Vi malfruas, Bonulo Braŭno," li diris. "La horloĝo de malnova Sud-Preĝejo jam sonoradis dum mi trairis Bostonon kaj tio okazis antaŭ dek kvin plenaj minutoj."

"Fidulino iom retenis min," respondis la juna viro kun voĉo kiu tremetis pro la subita, kvankam ne entute neatendita, apero de lia kuniranto.

Krepusko nun regis profunde la arbaron kaj plej profunde tiun parton tra kiu vojaĝis la du homoj. Laŭ ĉiuj videblaj indicoj la dua vojaĝanto estis eble kvindekjara, apartenis ŝajne al la sama socia rango kiel Bonulo Braŭno, eĉ multe similis lin, kvankam eble pli pri mieno ol pri vizaĝa strukturo. Malgraŭ tio, observanto povintus supozi ilin patro kaj filo. Tamen, kvankam la pli aĝa vestiĝis tiel simple kiel la pli juna, kaj kondutis tiel simple, li havis nepriskribeblan aspekton de mondokonanto ne devanta embarasiĝi ĉe la manĝtablo de la provincestro aŭ la kortego de Reĝo Vilhelmo, se liaj aferoj lin tien alvenigus. La sola elstaraĵo de lia persono rajtanta nomiĝi mirinda estis promenadbastono aspektanta kiel granda nigra serpento tiel strange fabrikita ke ĝi ŝajnis preskaŭ tordiĝi kaj moviĝeti kiel serpento vivanta. Kompreneble, tiaĵo povintus esti okula trompaĵo estigita helpe de la malcerta lumo.

"Venu, Bonulo Braŭno," kriis lia kunvojaĝanto. "Tio estas ege malhasta iradritmo por la komenca etapo de nia ekskurso. Alprenu mian bastonon se vi tiel baldaŭe laciĝas."

"Amiko," diris la alia, anstataŭante sian malrapidan promenritmon per nepra halto, "plenuminte mian pakton per nia ĉi-tiea renkontiĝo, mi nun celas reveni al mia devenpunkto. Mi spertas skrupulojn pri la koncerna afero."

"Ĉu vi tiel diras?" respondis la serpentbastonulo, ridetante apartaflanke. "Ni iom antaŭenpromenu tamen, kunrezonante dum la irado. Kaj se mi ne sukcesos vin konvinki, vi rajtos hejmenreveni. Ni ne ankoraŭ penetris multan distancon en la arbaron."

"Tro multan! Tro multan!" proklamis la bonulo, senkonscie ekpromenante. "Mia patro neniam eniris la arbaron por plenumi tian taskon nek lia patro antaŭ li. Ni estis kaj restas raso de honestaj homoj kaj bonaj Kristanoj ekde la tagoj de la martiroj. Kaj ĉu mi estu la unua el Familio-Braŭno iam laŭirinta ĉi-tiun vojon kun…?"

"Kun tia kompanio, ĉu vi volas diri?" diris la pli aĝa, interpretante la paŭzon de la pli juna. "Bone dirite, Bonulo Braŭno! Mi konis vian familion tiel bone kiel iun ajn el la Puritanoj, kaj tio ne estas malmulte por diri. Mi helpis vian avon, la konstablon, kiam li vipbate antaŭenpelis la Kvakerinon tiel hastapaŝe tra la stratoj de Salemo. Kaj estis mi kiu havigis al via patro peĉpin-tuberon, ekbruligitan ĉe mia propra fajrejo, por incendii Indianan vilaĝon okaze de Reĝo-Filipo-Milito. Ambaŭ estis bonaj amikoj miaj kaj multajn plaĉajn promenadojn ni kunfaris laŭlonge de ĉi-tiu vojeto kaj hejmenrevenis post noktomezo. Plaĉus al mi amikiĝi kun vi por honori ilin."

"Se tio okazis konforme al via raportaĵo," respondis Bonulo Braŭno, "mi miras ke ili neniam priparolis tiujn aferojn. Aŭ tute kontraŭe, mi malmiras pri tio, konsciante ke la plej minimuma tiutema onidiraĵo ilin forpelintus el Nov-Anglio. Ni estas preĝema gento kaj, aldone, bonfarema, kaj toleras nenian tiuspecan fiecon."

"Ĉu fieco, ĉu ne," diris la vojaĝanto kun la tordita promenbastono, "mi bone konatas tie-ĉi en Nov-Anglio. La diakonoj de multaj preĝejoj trinkis kun mi la komunian vinon. La altranguloj de diversaj urboj min nomumis sia estro. La plejmulto el la anoj de Granda kaj Ĝenerala Tribunaloj apogas solide miajn celojn. La provincestro kaj mi, ankaŭ-sed tiuj estas registaraj sekretoj."

"Ĉu tiaĵo povas esti?" kriegis Bonulo Braŭno, fiksrigardante kun miro sian senĝenan kunulon. "Malgraŭ tio, mi ĝuas nenian rilaton kun la provincestro nek kun la konsilio. Tiuj havas proprajn kondutmanierojn kiuj neniel estas reguloj por simpla kultivisto kiel mi. Sed se mi daŭre promenus kun vi, kiel mi povus toleri la rigardon de tiu bona maljunulo, nia pastoro, de vilaĝo Salemo? Ho, lia voĉo tremegigus min kaj prediktage kaj prelegtage."

Ĝis tiam la pli aĝa vojaganto aŭskultis kun deca seriozo sed nun eksplodridegis, senbride, tordiĝante tiel perforte ke lia serpentaspekta bastono ŝajnis tordiĝi kompate.

"Ho, ho, ho!" li kriegis foje kaj refoje. Tiam, sin ekreginte: "Nu, Bonulo Braŭno, daŭrigu, daŭrigu. Tamen bonvolu ne mortigi min pro ridado."