Выбрать главу

"Nu, por tuj finfermi la aferon," diris Bonulo Braŭno, iomege urtikite, "ni konsideru mian edzinon, Fidulinon. Tio rompus ŝian karan koreton kaj antaŭ kaŭzi tion mi preferus rompi la mian."

"Nu, se tio estu la kazo," respondis la alia, "jes ja, eksekvu ĉiarimede propran irvojon, Bonulo Braŭno. Eĉ interŝanĝe kontraŭ dudek maljunulinoj kiel tiu lampaŝanta antaŭ ni, mi ne konsentus ke Fidulino spertu iun ajn ĝenon."

Dum li parolis, perbastone li indikis sur la vojeto inan figuron kiun Bonulo Braŭno rekonis kiel ege pian kaj modelan sinjorinon lernigintan al li dum lia knabeco lian katekismon kaj restantan ankoraŭ lia morala kaj spirita konsilanto kune kun la pastoro kaj Diakono Gukino.

"Vere mirindege estas ke Gudino Klojso iradas tiel foren en la sovaĝejon dumnokte," li diris. "Sed kun via permeso, amiko, mi sekvu ĉirkaŭirantan flankvojeton tra la arbaro ĝis preteriri tiun Kristanan virinon. Ne konante vin, ŝi povus eble demandi al mi kun kiu mi vojaĝas kaj kien mi iras."

"Tiel estu," konsentis lia kunvojaĝanto. "Vi ĉirkaŭiru traarbare dum mi restu survojete."

Respondkondute, la junulo flankenturniĝis sen ĉesi rigardi tamen sian kunulon kiu antaŭeniris mallaŭtpaŝe laŭ la vojeto ĝis ekesti nur bastonlongan distancon for de la maljunulino. Ŝi, intertempe, laŭiris sian vojon kiel eble plej bone kun malkutima rapideco por tiel altaĝa virino, murmurante malklarajn vortojn-preĝon, eble-dum la irado. La vojaĝanto etendis sian bastonon kaj tuŝis ŝian velkintan kolon per la serpentaspekta ekstremaĵo de la promenhelpilo.

"La diablo!" ekkriegis la pia maljunulino.

"Tial Gudino Klojso rekonas sian malnovan amikon, ĉu?" observis la vojaĝanto, ŝin alfrontante kaj sin apogante sur sian tordiĝantan bastonon.

"Ho, laŭ la suma vero! Ĉu povas esta via Moŝto?" kriis la bonvirino. "Jes ja, verfakte estas vi, kaj la preciza imago de mia antaŭa amiko, Bonulo Braŭno, avo de la stulta hodiaŭa samnomulo. Sed ĉu via Moŝto bonvolas tion kredi? Mia balailbastono strange malaperis, ŝtelprenite, laŭ mia suspekto, far tiu penduminda sorĉistino, Gudino Korjo. Kaj, aldone, la afero okazis kiam mi jam estis sanktoleita per apisuko, kvinfoliaĵo kaj akonito."

"Intermiksitaj kun bonega tritiko kaj graso de novnaskiĝinta bebo," diris la estaĵo havanta la formon de avo Bonulo Braŭno.

"Ho, via Moŝto konas la recepton," kriis la maljunulino, gakante laŭte. "Tial, kiel mi diris, estante preta por la kunveno kaj havante nenian ĉevalon por rajdi, mi decidiĝis piediri ĉar, laŭraporte, hodiaŭnokte ni akceptos en la komunumon bonan junulon. Sed nun via Moŝto bonvolu disponigi min pri via brako kaj ni ambaŭ alvenos tien fulmrapide."

"Tiaĵo ne povas okazi," respondis ŝia amiko. "Mi ne rajtas disponi vin pri mia brako. Sed jen alprenu mian bastonon, se vi deziras."

Tiel parolinte, li malsuprenĵetis ĝin antaŭ ŝiaj piedoj kie, povas esti, ĝi ekanimiĝis, estante unu el la bastonoj kiujn ties posedanto antaŭe pruntedonis al la Egiptaj magoj. Pri tiu fakto tamen Bonulo Braŭno neniel konsciis. Post kiam li tuj ĉielenrigardis pro mirego kaj tiam denove terenrigardis, li vidis nek Gudinon Klojson nek la serpentobastonon, anstataŭe tiun ununuran kunvojaĝanton kiu lin atendis tre trankvile, kvazaŭ okazintus nenio.

"Tiu maljunulino lernigis al mi mian katekismon," diris la junulo kaj lia simpla eldiraĵo entenis mondon da signifo.

Ili daŭre antaŭeniris dum la pli aĝa vojaĝanto urĝis sian kuniranton paŝadi hastaritme kaj persiste sekvi la vojon, diskursante tiel taŭge ke liaj argumentoj ŝajnis ekfonti el la sino de la aŭskultanto anstataŭ el la buŝo de la diskursanto. Dum ili promenis, li plukis acerbranĉon, celante ĝin utiligi kiel apogbastonon, kaj komencis ĝin senigi je ties subbranĉoj kiuj estis malsekaj pro vespera roso. En la momento mem kiam liaj fingroj ilin tuŝis, ili velkis strange kaj sekiĝis kvazaŭ post semajndaŭra sunbrilado. Tial la paro antaŭeniris je bona libera paŝritmo kiam subite, en morna vojokavaĵo, Bonulo Braŭno sidiĝis sur arbostumpon kaj malkonsentis daŭre progresi.

"Amiko," li diris obstine, "mi jam decidiĝis. Pluan paŝon mi ne iros nome de tiu tasko. Ĉu gravu al mi ke mizera maljunulino elektu iri ĉe la diablo kiam mi antaŭe supozis ke ŝi preferos ĉieleniri? Ĉu tio rajtigas min forlasi mian karan Fidulinon kaj postsekvi la maljunulinon?"

"Vi juĝos la aferon pli klare poste," diris trankvile lia konato. "Sidu tie-ĉi kaj vin iom mallacigu dum kelkaj momentoj. Kiam vi ekvolos denove promenadi, jen mia bastono por faciligi vian iradon."

Sen pluaj vortoj li transĵetis al sia kuniranto la aceran bastonon kaj tuj malaperis kvazaŭ fantomiĝinte en la pliprofundiĝanta malhelo. La juna viro sidis kelkajn momentojn apud la vojo, sin multe aplaŭdante, antaŭpensante pri la nuna eblo renkonti la pastoron purkonscience okaze de sia matena promenado kaj ne devi timi la rigardon de estimata maljuna Diakono Gukino. Kaj pri la trankvila dormado kiun li nun spertus en tiu sama nokto kiun ĵus antaŭe li celintis pasigi tial malvirte, sed kiun li nun pasigus tiel pure kaj dolĉe en la brakoj de Fidulino! Inter tiuj plaĉaj kaj laŭdindaj meditadoj Bonulo Braŭno aŭdis la hufbatojn de ĉevaloj venantaj laŭ la vojo kaj juĝis ke dece estos sin kaŝi en la arbarorando, prikonsciante la kulpan celon lin tien alvenigintan, kvankam li nun tiel feliĉe forturniĝis de ĝi.

Daŭre antaŭenvenis la hufpaŝoj kaj la voĉoj de la rajdantoj, du seriozaj maljunaj voĉoj interparolantaj sobre dum la alproksimiĝo. Tiuj intermiksitaj sonoj ŝajnis laŭpaŝi la vojon nur kelkajn jardojn for de la kaŝejo de la juna viro. Tamen, sendube pro la profundo de la malhelo en tiu aparta loko, videblis nek la rajdantoj nek la rajdbestoj. Kvankam iliaj korpoj tanĝis la etajn laŭvojajn branĉojn, laŭvide ili ne interrompis, eĉ, momenteton, la malklaran lumradion fontantan el la brila ĉielstrio kiun laŭnecese ili trapasis. Bonulo Braŭno laŭvice kaŭris kaj staris piedpinte, apartigante la branĉojn kaj eligante la kapon tiel foren kiel li kuraĝis sen ekvidi eĉ ununuran ombron. Des pli ĝenis lin la okazantaĵo ĉar li bonvolintus ĵuri esti rekoninta, se tiaĵo eblas, la voĉojn de la pastoro kaj Diakono Gukino, trotetantaj mallaŭte antaŭen, kiel ili kutimis fari kiam ili aliris ordinacion aŭ eklezian konsilion. Dum ili ankoraŭ enestis la aŭdkampon de la junulo, unu el la rajdantoj haltis por pluki vergon.

"El la du, via pastora Moŝto," diris la voĉo, "mi preferus malĉeesti ordinacian bankedon ol la ĉi-noktan kunvenon. Oni diris al mi ke kelkaj komunumanoj niaj alvenos de Falmaŭto kaj de eĉ pli fora distanco, kaj ceteraj de Konektikuto kaj Rod-Insulo, kaj aldone kelkaj el la Indianaj ŝamanoj kiuj, laŭ sia maniero, scipovas estigi preskaŭ tiom da diablaĵoj kiel la plej talentaj el ni. Cetere, aniĝos al nia komunumo bona junulino."

"Bonege, Diakono Gukino!" respondis la seriozaj maljunaj tonoj de la pastoro. "Ekspronu, alie ni malfruos. Nenio povos okazi, vi scias, ĝis kiam mi atingos la kunvenejon."

La hufoj denove sonadis kaj la voĉoj, parolante tiel strange en la malplena aero, ade trapasis la arbaron, kie neniam ekzistis preĝejo nek iam preĝis eĉ ununura Kristano. Kien tial tiuj sanktaj viroj povus alvojaĝadi tiel profunde en la pagana sovaĝejo? Juna Bonulo Braŭno alkroĉiĝis al arbo por sin apogi, preta grundensinki, malforta, surŝarĝite je la peza malsano de sia koro. Li rigardis la ĉielon, dubante ĉu vera Paradizo povas ekzisti super li. Tamen jen estis la blua volbo kaj la steloj pribriliĝantaj en ĝi.