Mi havas alian komprenon pri komunismo. Mi eĉ opinias, ke ili ne estas sagacaj komunistoj, ti-kiuj rilatas al la marksa verkaro kiel kredulo al sankta Biblio.
Mi ja spertis kelkfoje, ke ekzistas en niaj rondoj tiaj kreduloj. Por ili la vivo devas adaptiĝi al la teorio; dum mi konsideras la marksismon nur kiel esplormetodon, kiu faciligas komprenon pri la malsimplaj, interplektiĝantaj historiaj faktoj. Vera komunisto estas, laŭ mia kompreno, ti-kiu aplikas la metodon kaj ne religie kredas je la doktrino. La doktrino povas en kelkaj punktoj esti erara, tiam la esplormetodo mem ebligas reĝustigon.
Tiel ĉiam faris Lenin. Nuntempe oni parolas pri leninismo, kaj mi antaŭvidas, ke tiu nova ismo simple estas revizado de l’ marksismo. Tiel iom post iom oni aliigas la kredon de la komunista amaso, kiu nekonsciante pri tio sekvas novan direktivon. Kaj aliel bedaŭrinde ne povas esti.
La unuan fojon en la historio, la proletara klaso de vastega mondparto batalakiris kaj konservis la regan potencon. Ĝi provis apliki novan socimastrumadon. Sed la sperto montris, ke en la nunaj kondiĉoj estas neeble funkciigi socialisman ekonomion. Lenin ekvidis la nepran necesecon malantaŭeniri. La N.E.P. okazis. Post tiu duonrestarigo de l’ kapitala sistemo oni konstatas revigliĝon de la tuta ekonomia vivo.
Kion tio signifas? Kiu ne estas blindigita per teoria kredo, tiu devas, vole nevole, konfesi, ke la apliko de socialismaj priricipoj ne donas la rezultojn, kiujn ni antaŭvidis. Oni kompreneble povas longe diskutaĉi pri la kialoj de tiu fiasko, sed la faktoj parolas pli elokvente ol plej subtilaj rezonoj.
Longe cerbuminte tiujn problemojn, okazis kelkfoje, ke mi demandis min: «Ĉu ci estas ankoraŭ komunisto?» Eble kelkiuj opinias, ke tia demando estas tre malinda. Des malpli bone! Tamen, ili ne koleru antaŭtempe. Ili aŭskultu.
Mi ne estas el tiu kategorio de homoj, kiuj fidele kaj dumvive restas alligitaj al iu religio, partio aŭ sekto en kiu la hazardo aŭ iafoje la profitemo metis ilin. Senĉese mi penadas orienti min en la labirinto de la diversaj teorioj kaj doktrinoj.
Antaŭmilite, dum pli ol 10 jaroj, mi partoprenis en la anarkia movado. Min entuziasmigis la idealo predikita de homoj kiel Reclus, Kropotkin, Nieuwenhuis kaj aliaj. Sed, en 1914, konstatinte, ke multaj anarkistoj agas tute same kiel socialistoj kaj aliaj patriotoj, dubo eniris mian spiriton. Tiam mi komencis alispirite prijuĝi la homojn, la teorion, kaj observi per tute aliaj okuloj. Ŝajnis, ke kolorigitaj okulvitroj defalis. Mi ĉesis kredi, mi diras kredi, je la anarkismo. Faktoj de mi antaŭe observitaj, kaj kiujn mi konsideris negravaj, ŝajnis al mi tiam treege atentindaj: Mi alvenis al la konkludo, ke la bela anarkia idealo, kapabla esti direktivo bona por kelkaj superaj kaj noblaj spiritoj, kaŭzas treege detruajn efikojn ĉe individuoj, kiuj ŝirmas siajn malvirtojn per la mantelo de libereco kaj memregrajteco. Plie, analizante miajn ĉiutagajn agojn, mi demandis min, ĉu mi ĉiakaze plenumus mian devon, se iu socia forto ne ĝin trudus al mi. Kaj por esti sincera mi devis agnoski necesecon de reguloj, de disciplino, de submetiĝo de persona profitemo sub la ĝeneralan.
La anarkia teorio instruas, ke ĉio malbona en la mondo devenas de la Leĝo, de la regpovo, kiun individuoj aljuĝis al si, ĉu perforte, ĉu ruze, ĉu per iu ajn alia rimedo. Se tio estas vera, sufiĉus do forrenversi ĉiun ajn regpovon kaj starigi plenan liberecon por ke feliĉo kaj bonfarto regu en la socio.
Tio simple estas hipotezo, bezonanta eksperimenton por trafi ĉu pravigon ĉu malpravigon. Ĝis nun neniu tia grandskala eksperimento estis farita. Dialektikistoj povas do, kun ŝajna logiko, subteni tiun hipotezon. Plie, la ĉiutagaj malbonoj, okazigataj de la regpovo, povas esti utiligataj kiel pravigaj argumentoj.
Sed oni ankaŭ povas kolekti multe da faktoj, kiuj montras, ke kie ne ekzistas leĝoj okazas ega malordo, rabado kaj malebleco pri ĉia ajn kulturo.
Mi tamen ne intencas hodiaŭ ataki la pozicion de miaj antaŭaj «samkredanoj». Mi ne povas riproĉi al ili pro «kredo», kiun mi havis dum pli ol dek jaroj. Tiam, sincera mi estis, kaj nun volas nur same sincere konfesi, ke foriĝis tiu antaŭa kredo mia.
Por klarigi al si la evoluon de la homaro oni povas nur starigi hipotezojn, kiuj estas pli malpli facile pravigeblaj. La hipotezo sur kiu kuŝas la anarkia teorio ŝajnas al mi erara, tial mi aliĝas al alia, pli akordiĝanta kun la faktoj.
Mi ne neas, ke la regpovo plenigis la tutan historion je krimoj kaj perfortoj. Mi ne dubas, ke estonte ankaŭ la regpovo krimos kaj perfortos. Sed la demando staras nun antaŭ mi jene: ĉu la homaro estus atinginta ian gradon de kulturo, se regemuloj ne estus trudintaj sian volon al la senvola amaso? Ne, kordolore mi devas respondi, se mi parolas sincere. Tial hodiaŭ mi hipotezas, ke, en la pratempo, ti-kiu trudis sian regadon, ĉu perforte, ĉu alirimede, al siaj kunuloj ebligis tiel ian progreson, ian gradon de kulturo. Oni rimarku, ke mi ne diras, ke la regado kreas kulturon, sed «ebligas». Estas necese substreki tiun vorton. Kompreneble estus pli bone se ĉiuj interkonsente direktus siajn fortojn al iu difinita celo; sed estas konstatebla fakto, ke ne povas okazi ĉies interkonsento, almenaŭ pri la rimedoj uzendaj por atingi la celon. Sekve, anstataŭ opinii, laŭ la anarkia hipotezo, ke ĉio malbona en la homaj socioj devenas de perforto, leĝo aŭ regpovo, mi alvenis al tiu alia opinio, nome, ke perforto, eĉ tiraneco utilis en la pasinta tempo por progresigi la homaron. Se neniam estus ekzistinta en la senforma, senkaraktera homamaso iu perforto inteligenta neniu progreso estus okazinta.
Senleĝa socio estas ja alcelinda. – Povas esti, ke post jarcentoj ĝi estos ebla. Sed estas necese por tio, ke la homoj, ĉiuj homoj, estu atingintaj altan gradon de moraleco kaj perfekteco, kiu tute mankas al ni nuntempe.
Kompreneble oni povas rebati, ke la kulturo jam atingita de kelkaj civilizacioj ne valoras; ke pli enviinda, pli vivinda estus la situacio de afrikanoj, kiuj konas nek leĝojn, nek ĝendarmojn. Tio estas dialektike pravigebla. Sed estas tamen notinde, ke neniu el ti-kiuj tiele argumentas, iras vivi ĉe la afrikanaj senleĝuloj…
Samkiel antaŭ 6–7 jaroj mi ekdubis pri efektivigebleco de la bela idealo predikita de preskaŭ sanktuloj kiel Reclus aŭ Kropotkin, same nun mi ekdubas ĉu socio povas funkcii, kiam forestas kapitalo, kiam ĉiu gajnemo kaj ŝparemo estas malebligata. Nur eta malplimulto da idealistoj povas labori, instigate de idealaj motivoj. En Rusio, ekzemple, la «komunistaj sabatoj» apenaŭ influis sur la amason. La ekzemplo de Trockij, portanta ferajn trabojn, lasis indiferenta la grandan plimulton.
Ĉu neniam socio ignoranta kapitalon povos funkcii? Tion mi ne scias. Nur la estonto povas respondi tian demandon. Sed la sperto akirita dum la rusa Revolucio montras, ke nuntempe nur sociaranĝo bazita sur kapitala ekonomio povas vigligi la industrion kaj forigi malsaton. Tio estas ja bedaŭrinda konstato; sed utilas neniel fermi la okulojn, kiam oni sincere serĉas solvon de problemo.
Falinte de la alta idealeca turo, kie mi kutimis karesi kaj luli mian revon, mi sentas min hodiaŭ treege kontuzita. Dolora estas mia spiritstato.
Tamen sur la ruinaĵo de miaj kredoj staras sendifekta iu ideo: la internaciismo. La ĉiutaga vivo montras la pravecon de tiu ideo. Estas okulfrape, ke malgraŭ ĉiuj baroj la homaro iras, en sango kaj perforto, al pli kaj pli intima unueco. Ĉiuj problemoj solvendaj, ĉu politikaj, ĉu ekonomiaj, stariĝas sur internacia skalo kaj trafas ĝustan solvon proporcie al ĝia internacieco. Ju pli da internaciemo regas en la mondo, des pli bonfartas la homaro; ju pli da naciemo, des pli da malamo, da malbono.
Neniam mi dubis pri tiu fakto. Tial hodiaŭ, kiam mi konsideras la diversajn, inter si batalantajn sociajn fortojn mi ne ŝanceliĝas por decidi al kiu mi devas aliĝi. El la diversaj organizaĵoj, kiuj alcelas la emancipon kaj altigon de la proletara klaso, la IIIª Internacionalo enhavas pli da internaciemo ol ĉiuj aliaj. Konsiderante, ke tiu organizaĵo konsistas el malsamlingvanoj oni povas diri, ke ĝi entenas la maksimumon da internacieco eblan nuntempe. Kaj pro tio mi restas al ĝi fidele aliĝanta. Tial ke mi agnoskas la aŭtoritaton kaj akceptas la disciplinon de la IIIª Internacionalo mi do restas komunisto.