Выбрать главу

Ĉi tiuj tri kategorioj ricevas tute senpage loĝejon, nutradon, kaj studrimedojn.

En tiu ĉi jaro estas provata 4ª kategorio, kiu ne devas superi 10–15% de studentaro kaj kiu konsideras la burĝaron: Oni povas tute libere studentiĝi al la Universitato, sed pagante sufiĉe altan sumon.

Universitatoj. Antaŭ la revolucio ekzistis 9 universitatoj en la tuta lando. Dum la revolucio estis kreitaj pluraj. La plimulto kreiĝis pro lokaj bezonoj kaj deziroj kaj multaj suferis grandan mankon de instruiloj kaj instruantoj. Atentante tutlandan planon, Narkompros malmultigis la universitatojn, pligrandigante la restigatajn. Nun oni kalkulas 15 universitatojn, kiuj pli-malpli bone funkcias. En tiu ĉi nombro ne estas kalkulataj la t.n. popolaj universitatoj, komunistaj universitatoj kaj multaj aliaj specialaj kaj ĝeneralaj superaj lernejoj.»

Adiaŭonte k‑don Maksimovski mi prezentis al li unu ekzempleron de «Sennacieca Revuo» dirante, ke en tiu gazeto aperos la intervjuaĵo. Aŭdante, ke nia organo estas redaktata en esperanto, mi ekvidis en la okuloj de k‑do Maksimovski skeptikan rideton. Eble eĉ li pensis, ke li estas perdinta tempon akceptante nin. Tamen oni ankaŭ rajtas supozi, ke la lerta tradukado de k‑do Nekrasov postlasis bonan impreson pri tiu peresperanta intervjuo.

La «Proletkult»

En la granda kleriga entrepreno de Narkompros, kio plej interesis min estis la t.n. Proletkult (Proletaria Kulturo). Ĉar Lunaĉarski forestis, oni konsilis, ke mi turnu min al Valerian Polanski, eminenta verkisto, kiu ludis unu el la plej gravaj roloj en tiu artrenoviga iniciato. Komence de l’ entrepreno, li estis sekretario de l’ Ekzekutiva Komitato Internacia de l’ Proletkult, en kiu ni trovas la nomojn de Lunaĉarski (prezidanto), W. Herzog kaj M. Barthel (Germanio), N. Bombacci (Italio), Tom Quelch kaj W. Mac Laine (Britio), War Van Verstreiten (Belgio), R. Lefèvre (Francio), K. Tomann (Aŭstrio), John Read (Ameriko), J. Humbert-Droz kaj N. Brindkolf (Svisio).

Nun Polanski estas cenzurestro. La eldonantoj de «La Nova Epoko» kutimas viziti la cenzuroficejon por ricevi permeson pri finfina presado de sia revuo. Iun tagon mi do akompanis Nekrasov al tiu ejo, kaj tie trafis Polanski. Tro okupita li estis por konsenti tiumomente intervjuon. Li petis, ke mi vizitu lin hejme, vespere je la 9ª.

Je la difinita horo, Nekrasov kaj mi estis akceptataj en la skriboĉambro de l’ verkisto, kiu afable nin regalis per teo.

Polanski komprenas sed ne parolas france. La tuta intervjuo, kiu daŭris de la 9ª ĝis la 11½ okazis per esperanta tradukado. Tutan notlibreton mi plenigis. La intervjuato parolis kun entuziasmo. Estis videble, ke li ŝatas tiun temon. Mi provu resumi liajn dirojn.

──────

«La laborista mondo sekvas diversajn vojojn por venki la burĝan movadon kaj atingi sian celon – la universalan komunismon. Naskiĝante kiel profesia kaj kooperativa movado, ĝi malvolviĝas en larĝan politikan movadon.

Sed la malnova mondo subpremas la proletariaron, ne nur sur la politika kaj ekonomia kampoj, sed ankaŭ ĝi tenas la laboristajn amasojn en morala servuteco, per la influo de sia kulturo, bazita sur la principo de l’ „sankta“ propraĵo kaj de l’ ekspluatado. Pro tia motivo stariĝos antaŭ la tutmonda proletariaro la problemo ne nur konkeri la politikan povon, ne nur rekonstrui sur komunismaj principoj la ekonomian vivon anarki-individualistan de la burĝaro, sed ankaŭ venki la spiritan servutecon, la burĝan kulturon, kies influo tiom sentiĝis dum la imperialisma milito kaj ankoraŭ sentiĝas, malgraŭ la sociala revolucio, ĝis la proletariaro, precipe dum la nunaj tempoj, estos devigata utiligi la burĝdemokratian inteligentularon.

La revoluciaj marksistoj ĉiam komprenis, ke la marksismo ne sin limigas je la politika aŭ ekonomia batalo; ĝi estas potenca revolucia movado intelekta, kiu ampleksas la politik- kaj ekonomisciencon kiel siajn konsistigajn partojn. Malgraŭ tio, la politikaj partioj ne sufiĉe atentis la intelektan laboron meze de l’ proletariaro. Ili serioze ne starigis la demandon, ĝin analizis, nek rilate al la teorio, nek rilate al la organizado.

La instrulaboro, farita de la politikaj partioj, de profesiaj unuiĝoj kaj klerigaj organizaĵoj ne konsistis en kolektado kaj sistemigo de la elementoj de l’ proletaria kulturo; ĝi estis nur ordinara ĝenerala kulturo. Oni agis sen kritiko, sen konformiĝo al la proletariaj celoj, la vivo de la laboristaro plifirmiĝis en la malnovaj formoj; ĝi spegulis la burĝan medion kun ties pensmanieroj, sentimentagordoj kaj sociaj rilatoj.

La malnova burĝa mondo ĉirkaŭligis en ĝia tuta vivo la proletarion, per retaro el metodoj, principoj, antaŭjuĝoj. Ĝis nun la proletariaro ne sin liberigis en siaj sentoj kaj rezonoj el la influo de la burĝa psikologio; ĝis nun la vivo de l’ laboristaro tenas per siaj radikoj al la burĝa vivmaniero, kaj tiu morala premado malhelpas la pionirojn de la nova vivo, ke ili libere kaj plene direktu sian revolucian ardon en kreadon de la estonta vivo.

La proletariaro devas krei sian propran kulturon, kiu fariĝos dum la marŝado de l’ tempo, kiam la komunisma socio estos organizita kaj estos malaperintaj la klasoj, tuthomara ĝenerala kulturo.

Nia entrepreno difinas al si kiel celon organizi, t.e. ordigi, sistemigi la proletarian kulturon, kies disaj elementoj estiĝas ĉie, kie la pensoj kaj la sentoj malvolviĝis sur la kampo de opa laborado. La Proletkult konstruas tutan sian programon tiamaniere, ke la proletariaro povu sin armi per la nova scio, kulturi sian sentilaron per la nova arto kaj rekonstrui siajn sociajn rilatojn laŭ la nova spirito – reale proletaria, t.e. en opa laborista komuneco.

La tasko de l’ revoluciintelekta movado estas duparta: En la unua parto ĝi konsistas en liverado al la proletariaro de la rimedo por rikolti la intelektan heredaĵon, ricevitan de la malnova mondo. Ĝis nun la proletariaro, kaŭze de politikaj kaj ekonomiaj kondiĉoj, ne havis aliron al tiuj valoraĵoj, kaj tamen estas valoraĵoj kiuj povas esti utiligataj en la rekonstruado de la nova vivo. Sed la proletariaro devas kolekti la akiraĵojn de la antaŭaj generacioj ne kiel obeema lernanto, sed kritikante ilin post ilia purigo en la hardilo de l’ proletaria konscienco.

En sia dua parto la tasko konsistas en intelekta-krea laboro, t.e. en la reorganizado de la sciencoj kaj artoj (poezio, pentro, skulpto, muziko, teatro ktp) laŭ novaj principoj proletari-kolektivistaj. Nun sur ĉiuj kampoj, super la proletaria eksperimento neeviteble regas la burĝaj pensmanieroj; tion ni devas ŝanĝi.

K. Marks komencis tiun laboron; la proletariaro devas ĝin daŭrigi kaj disetendi sur ĉiujn kampojn de la scio, de l’ arto kaj sen helpo de la aliaj sociaj elementoj.

Por ke tiu laboro estu produktiva, estas necese krei taŭgajn kondiĉojn por malaperigi meze de l’ proletariaro mem la burĝajn antaŭjuĝojn, por ke ĝia verko ne estu ĝenata de la influo de la aliaj popolaj grupoj kaj enhavu en sia malvolviĝo karakteron esence proletarian.

Rilate al tiuj ĝeneralaj celoj, la Proletkult starigas al si specialajn problemojn sur la kampo de la scienco kaj arto aparte. La scienco estas rimedo por la organizado de l’ socia laboro. En la manoj de la privilegiaj klasoj ĝi estas superregad- kaj ekspluat-rimedo; en la manoj de la proletariaro ĝi devas fariĝi potenca ilo por ĝia lukto kontraŭ la naturo, venkorimedo kaj rekonstruilo de ĝia vivo. La tuta scienca materialo devas esti reesplorata, ne nur vidpunkte de ĝia valoro kaj ekzakteco, sed ĉefe ĝi devas esti ligata per unu sola esplormetodo, por ke la homo povu ricevi ĝustan kaj harmonian koncepton pri la universo. La scienca eksperimentado devas esti ekzamenata je la vidpunkto opa-laborista, sisteme eldirata kaj klarigata konforme al la kondiĉoj kaj postuloj de la proletaria verkado. Tiuj konoj ricevos larĝan disvastiĝon en la popolamasoj, helpe de la proletariaj Universitatoj, sciencaj Laborejoj kaj de la laborista Enciklopedio, en kiu la metodoj, la akiraĵoj de la scienco reorganizota laŭ la proletaria vidpunkto devas esti eldirataj kun pleja harmonio, amplekso kaj simplo…