Выбрать главу
──────

Sed mi ne devas forgesi, ke vi precipe skribis por inviti min al diskuto pri tezo, kiun viasupoze mi defendas. Nu, vi faras al mi grandan honoron, sed ĉu konvenas, ke mi akceptu vian inviton, ĉar vi rimarkigis, ke mi ne havas kompetenton en lingvistiko? Tian, cetere mi ne pretendas havi. Tamen, malgraŭ tiu manko, mi ne timas deklari, ke via peraŭtoritata argumento ne multe impresas min. Kaj jen tiaclass="underline" estas kontrolebla fakto, ke preskaŭ ĉiuj lingvistoj kontraŭas la ideon pri viveblo de artefarita lingvo. Por faciligi la kontrolon, mi citu el iu verko de d-ro Alberto Doza (Dauzat): «Nekontraŭdireble, la malnova ideo pri universala lingvo, komuna al ĉiuj homoj, estas nura ĥimero…» (La Prilingva Filozofio, p.45 – La Philosophie du Langage, Bibliothèque de Philosophie scientifique, Paris, 1927). Tiu aŭtoro, kies kompetenton vi kredeble agnoskas, dediĉis tutan ĉapitron al la demando pri artefaritaj lingvoj, por science, «kompetente» pruvi, ke la afero estas utopia. Vi certe scias, ke ankaŭ Vendries eldiris la saman opinion antaŭ nemultaj jaroj.

Sed kredeble vi tuj pensos, ke A. Meje (Meillet), kies aŭtoritato estas pli granda ol tiu de la du aŭtoroj ĵus menciitaj, eldiris favorajn vortojn pri nia afero. Jes ja, kaj siatempe (en 1920) mi publikigis leteron de li en La Laborista Esperantisto. Tiam mi ne hontis ĝeni lin per demandoj kaj, ne sciante kiel vi, ke mi estas analfabeto en lingvaj aferoj, li bonvolis favori min per respondo. Sed ni ne forgesu, ke tiu mondfama lingvisto skribis jenon en sia verko «La Lingvoj en la Nova Eŭropo»:

«La esperantistoj agis tre naive, kiam ili tradukis en esperanto (intence mi forlasas la akuzativon) verkojn literaturajn, kiuj estas universale konataj. La literaturo estas fako, en kiu oni absolute ne povas utiligi artefaritan lingvon.»

(El la menciita verko, p. 326)

Nu, ĉu mi, kiu uzas esperanton pli facile ol mian gepatran lingvon, kiu praktikis ĝin kun homoj el ĉiuj mondpartoj, povas riverenci antaŭ la «kompetento» de d-ro Doza kaj humile konfesi, ke ja estas miaflanke ridinda pretendo havi opinion pri lingvaj aferoj? Kaj ĉu la du aŭtoroj de «Plena Gramatiko», kiuj nemalofte literaturumas, proze kaj poezie, devas sin klini antaŭ la verdikto de l’ fama profesoro ĉe la Pariza Universitato? Ambaŭkaze nur nea povas esti la respondo. Plie, mi pensas, ke Zamenhof ankaŭ ne estis lingvisto kaj tamen arogis al si la pretendon doni al la tuta mondo artefaritan lingvon. Pro tiuj konsideroj, malgraŭ mia senkompetento, mi ne timis eldiri mian opinion pri via verko kaj akceptas vian inviton diskuti pri nia komuna afero.

──────

Sed tuj mi konfesu, ke difinitan «tezon» mi ne havas. Krome mi deklaras insiste, ke mia vidpunkto pri la evoluo de nia lingvo havas absolute nenion komunan kun la «marks-leninista» lingvistiko. Ega estas mia miro, ke vi povis supozi tion. Ŝajne vi forgesis, ke en la «Tezoj pri internacia lingvo, prilaboritaj de la brigado de lingvokonstrua fako kaj akceptitaj de plenkunsido de la Sciencesplora Instituto de la lingvo – ĉe la Popolkomisaro de klerigo R.S.F.S.R. Moskvo» kaj publikigitaj en «La Nova Etapo», kajero tria, dum la jaro 1932-a, oni povas interalie legi jenon:

«6. En la disvolviĝ-procedo de la burĝa socio estis kreitaj sennombraj projektoj de helpaj lingvoj, inter kiuj plej vivkapabla sin montris la projekto konata sub la nomo „lingvo Esperanto“. Ni ne devas tamen malakcepti utiligon ankaŭ de aliaj internaciaj lingvoj, se ilia disvastigiteco faras tiun utiligon ebla.»

Ĉu iu ajn esperantisto povus konsenti kun tia tezo? Bonvolu do memore noti, ke neniun el miaj antaŭaj kritikoj pri la «Moskva lingvoscienco» mi malkonfesas. Kaj plie, favoru min, ne supozante, ke pri la proletaro mi opinias, ke ĝi posedas senspertan sciencon pri lingvaj aferoj. Tute ne! Mi krome konsentas kun vi, ke en la naciaj lingvoj la gramatikistoj estas senpovaj por influi ilian evoluon.

Kaj nun, supozante, ke ne plu ekzistas miskomprenoj inter ni, la esencan problemon mi alfrontas. Ĉu la leĝoj, kiuj efikas en la malraciaj lingvoj naciaj, ankaŭ valoras por nia sennacieca lingvo, racieme (mi ne diras: racie, tial ke, bedaŭrinde, Zamenhof ne plene sukcesis tiurilate) artefarita? Kaj se oni maljesas al tiu demando, ĉu la aŭtoroj de esperanta gramatiko ne devas apliki alian metodon ol tiun de la lingvistoj, kiuj esploras naciajn lingvojn?

Kvankam mi estas viadire analfabeto en lingvistiko, tamen mi scias, ke A. Meje skribis jenon: «La lingvistikaj leĝoj ne estas ĝeneralaj kiel tiuj de l’ fiziko kaj kemio, sed specialaj al iu lingvo kaj al iu epoko.» (Historia lingvistiko… p. 16, laŭ cito de Doza en «Prilingva Filozofio» p. 290).

Kaj alipaĝe la sama aŭtoro substrekas: Meje demonstris, ke rilate al la lingvistikaj leĝoj oni ne devas paroli pri necesoj, sed nur pri ebloj.

Se tiel estas, ŝajnas al mi, ke aŭtoro de esperanta gramatiko ne devas esti gvidata en sia laboro per la «tradicio lingva», li devas, imite al nia Majstro, racieme streĉi la volon por ne fuŝi la apartan econ de nia lingvo, kiu estas ĝia artefariteco – kaj tiu eco fontas en la racio. Mi havas la firman konvinkon, ke vere esperanteca gramatiko povus ege influi sur la evoluon de nia lingvo, kaj tiu mia senkompetenta opinio almenaŭ ne kontraŭas al la aŭtoritataj asertoj de A. Meje. Inter la esperantistaj laboristoj mi ĉiam rimarkis grandan deziron uzi korekte la lingvon – kaj ankaŭ elreviĝan malkontenton, ĉe la konstato, ke ne eblas ekscii, ĉu oni devas diri, ekz-e, «eterno» aŭ «eterneco», «avido» aŭ «avideco», «malriĉo» aŭ «malriĉeco», «justo» aŭ «justeco», «la jena» aŭ simple «jena» ktp ks, ĉar Zamenhof mem uzis kaprice tiujn duoblajn formojn por esprimi tute la saman ideon. Kelkfoje sur la sama paĝo de verko oni povas fari tian bedaŭrindan konstaton. La rolo de gramatikisto estus do difini simplajn kaj klarajn regulojn por uzi kompreneble nian lingvon anstataŭ celi per subtilaĵoj liveri pravigon pri ĉiuj kontraŭecaj formoj Zamenhofaj – aŭ pri siaj propraj. Kaj tion farante, li pli inde honorus al nia Majstro, ol per la provo pravigi liajn mankojn per skolastikeca rezonado.

Ĉar, laŭ la aŭtoritata opinio de Meje, la lingvistikaj leĝoj rilatas nur al iu lingvo, kaj, koncerne tiun lingvon mem, nur al iu epoko de ĝia vivo, mi senĝene asertas, ke nunepoke la profesoroj kaj aliaj intelektuloj pli malbone influas la evoluon de nia lingvo ol la elementuloj, kiujn vi kulpigas. La unuaj komencas ordinare verki aŭ traduki tuj post la lernado de esperanto, antaŭ ol esti akirintaj esperantecan senton per longa praktikado de la lingvo kaj do tute nature ili tendencas enkonduki idiotismojn. Kaj la plej danĝeraj el tiuj fuŝuloj estas la poliglotoj, kiuj opinias havi kompetenton en nia afero, tial ke ili povas citi el kelkaj lingvoj por pravigi siajn absurdaĵojn. Ordinare poliglotoj havas la cerbon plena je vortoj kaj sendube pro tio ne restas loko en ilia pensorgano por originalaj ideoj. La duaj, t.e. la elementuloj, povos malboninflui sur la evoluon de nia lingvo nur, kiam ĝi fakte estos jam venkinta. Bedaŭrinde, tiu danĝero ne estas baldaŭa, dum la malbona influo de iaj intelektuloj estas nuna…

Por pravigi mian aserton, mi denove mencios la bedaŭratan K-don Ozere, kiu fuŝe skribis kaj parolis en franca lingvo kaj tamen flue kaj korekte uzis esperanton. Kaj en la maja numero de «Sennaciulo» vi povis legi la nekrologon, kiun verkis pri si mem K-do Bubo antaŭ ol sin mortigi. Jen denove ekzemplo de simpla laboristo, kiu penadis uzi korekte nian lingvon kaj flue ĝin parolis. (Li ankaŭ ci-umis; cetere mi mem ci-umas kun kelkaj personoj.) Kaj ĉu do ne estas la ĉarpentisto Haber, kiu iniciatis la eldonon de gramatiko por franclingvanoj kaj verkis ĝin en kunlaboro kun simpla instruisto! Tiu gramatiko jam atingis la eldonkvanton de 32.000 ekzempleroj, kaj ĝi eĉ trovis la ŝaton de neŭtraluloj, kiuj petis la permeson fari apartan eldonon, en kiu forestas la socialismaj esprimoj. Mi povus mencii amason da tiaj faktoj, por pruvi tute klare, ke via aserto pri la malbona infuluo de la elementuloj sur nian lingvon estas tute, absolute senbaza nunepoke. Ne la proletaj esperantistoj kreis la «tradicion lingvan», antaŭ kiu vi riverencas en via tro plena gramatiko. Estas la «bonaj aŭtoroj», kies erarojn, mankojn, idiotismojn vi penadis pravigi per subtilaĵoj.