Выбрать главу
Puŝkin
            Iu estas, eble, kulpa, Sed estas ni jam tute disbatitaj Kaj ekstermitaj.
Uzurpulo
                Sed afero povus Tre bona esti; mi unuan vicon Detruis, sed germanoj nin debatis; Bravuloj ili estas! jes, bravuloj! Por tio ilin amas mi; mi nepre El ili kolegaron mian faros.
Puŝkin
Hodiaŭ kie ni pasigos nokton?
Uzurpulo
Jen tie ĉi,—en tiu ĉi arbaro. Eliros frue ni; en Rilsk’on venos Ni al tagmanĝo mem. Nu, bonan nokton.

(Li kuŝiĝas, metas selon sub kapon kaj ekdormas.)

Puŝkin
Agrablan nokton!… Tute disbatita, Reĝido, per forkuro sin savanta, Li, tute kvazaŭ knab’, senzorga estas; Kredeble Dio mem lin ĉiam gardas,— Kaj ankaŭ ni, amikoj, ne malĝoju!

Moskvo. Reĝaj ĉambroj

BORIS, BASMANOV

Reĝo
Venkita estas li, sed ĉu ni havas Utilon? ĝojis ni de vana venko. Kolektis ree li militistaron Kaj nin minacas de Putivlaj muroj. Kaj kion do herooj niaj faras? Ĉe Kromoj[2] ili staras, kaj kozakoj Je ili ridas nur el ĉirkaŭbaroj. Jen gloro! Ne, ne estas mi kontenta; Mi kiel estron—vin al ili sendos— Ne genton, sed nur saĝon—vojevodon Mi faros; ili pri rangec’ malĝoju! Jam tempo estas malestimi plendon De eminenta gento de bojaroj Kaj plej perean moron fordetrui.
Basmanov
Ho, reĝo mia! estu plej benita Eterne tago, kiam rangajn librojn Kaj kune ankaŭ kaj malpacojn ĉiujn, Kaj fierecon gentan flam’ ekstermos.
Reĝo
Jam tre proksima estas tiu tago; Unue nur mi devas humiligi Popolon.
Basmanov
            Ho, ŝatinda ĝi ne estas! Popolo estas ĉiam ribelema: Ĉevalo vigla tiel mordas bridon, Indignas tiel knab’ potencon patran; Ĉevalon do rajdant’ direktas bone Kaj patro ĉiam knabon ordonadas.
Reĝo
Ĉeval’ rajdanton iafoje ĵetas, Ne ĉiam ankaŭ fil’ al patr’ obeas: Ni povas nur per severeco granda Popolon teni. Tiel pensis ankaŭ Johan’, humiligisto de ventegoj, Plej saĝa, plej potenca aŭtokrato, Kaj ankaŭ lia furioza nepo. Popol’ favoron tute ne sentadas; Vi faru bonon—ĝi ne diros dankon; Vi rabu, batu—rezultat’ egala.

(Eniras bojaro.)

Nu, kio?
Bojaro
          Gastoj alilandaj venis.
Reĝo
Akceptos mi, atendu min, Basmanov, Vi restu tie ĉi: kun vi bezonas Paroli mi. (Foriras.)
Basmanov
                Spirito alta reĝa! Nur uzurpulon malbenitan venki Lin helpu, Dio; li ankoraŭ multe Da bono al Rusujo povas fari. En lia saĝo bona pens’ naskiĝis— Ne volas mi, ke ĝi foriĝu. Kia Por mi areno estos, kiam rompos Li kornon al bojaroj altagentaj. Mi konkurantojn en milit’ ne havas; Mi apud reĝa tron’ unua staros… Kaj, eble… Sed pro kio estas bruo?

(Tumulto, Bojaroj, kortegaj servantoj kuras en senordo, sin renkontadas, kaj murmuretas.)

Unua
Al kuracisto!
Dua
                Tuj al patriarko!
Tria
Reĝidon, li al si reĝidon vokas!
Kvara
Konfesprenanton!
Basmanov
                Kio do fariĝis?
Kvina kaj sesa
Ekmalsaniĝis reĝo, reĝo mortas.
Basmanov
Ho, Dio!
Kvina
            Li de tron’ subite falis, Ekfluis sang’ el buŝ’ kaj el oreloj.

(Reĝon oni elportas sur seĝo; tuta reĝa familio; ĉiuj bojaroj.)

Reĝo
Eliru ĉiuj, ĉiuj—kaj forlasu Kun mi reĝidon solan. (Ĉiuj foriras.) Nu, mi mortas; Ni kisu nin. Ho, mia fil’, adiaŭ: Tuj vi komencos reĝi… Dio, Dio! Al Vi mi tuj aperos—kaj animon Ne estas tempo per konfes’ purigi! Mi sentas—filo, vi por mi pli kara, Ol sav’ anima estas… tiel estu! Subulo mi naskiĝis, kaj subulo Mi morti ankaŭ devas en mallumo; Jen tronon mi atingis—sed per kio? Vi ne demandu. Vi ne estas kulpa, Sufiĉe… Nun vi jam laŭ rajto reĝos, Kaj sola mi al Dio mem respondos. Ho, filo! ne forlogu vin malvere, Kaj ne blindigu ankaŭ vin memvole. En bruaj tagoj prenas vi potencon: Tre, tre danĝera estas uzurpulo— Per nom’ terura estas li vestita. De longa tempo en regado sperta, Eltenis mi konfuzon kaj ribelon: En timo oni antaŭ mi tremadis, Perfido voĉon doni ne kuraĝis; Sed vi—ne sperta, juna potenculo, Sub forta fulmotondr’ vi kiel reĝos? Ribelon bruan kiel vi estingos? Perfidon kiel vi de vi deturnos? Sed Dio granda estas! Li junecon Saĝigas kaj al malforteco donas Li forton… Jen, aŭskultu: vi unue Por vi elektu konsiliston bonan, Fidindan, malvarmegan kaj maljunan, Amatan de popolo kaj honoran De gento glora inter bojararo— Ekzemple, Ŝujskij. Por militistaro Necesa estas lerta kondukanto: Vi sendu Basmanovon kaj fortike Eltenu plendon de bojaroj noblaj. Vi de junec’ kun mi en magistrato Sidadis, scias vi regadon regnan; Ne ŝanĝu vi iradon de aferoj. Kutim’—animo estas de potenco. Mi devis nun denove refarigi Ekzekutadojn, malfavorojn—povas Forigi ilin vi; kaj oni benos Vin, kiel oni benis vian onklon, Prenintan tronon de Minaca reĝo. Sed poste iom vi post iom ree Kuntiru forte regnajn kondukilojn; Kaj nun vi povas ilin malfortigi, El mano tamen ne elforlasante. Favora estu al alilanduloj, En servon ilin kun konfid’ akceptu. Konservu religian regularon. Silenta estu; reĝa voĉ’ ne devas Sin perdi tute vane en aero: Ĝi, kvazaŭ sankta son’, anonci devas Aŭ grandan feston, aŭ malĝojon grandan. Ho, filo! Vi eniras tiujn jarojn, En kiuj sang’ ondiĝas de virinoj. Ho, gardu, gardu vi purecon sanktan De virguleco kaj fieran honton: Se iu en juneco plezuriĝi Kutimis per malvirta sentameco, En granda aĝo tiu malafabla, Malforta, sangavida ĉiam estas, Kaj lia saĝo tute mallumiĝas. En familio estu ĉiam kapo; Patrinon vi estimu, sed potencu Vi mem: vi estas viro kaj regnestro; Fratinon vian ĉiam vi amadu, Ĉar sola restas ŝia vi gardisto,
Teodoro (sur genuoj)
Ne, ne, vi vivu kaj eterne reĝu— Popol’ kaj ni sen vi pereos tute!
Reĝo
Finita estas ĉio—mallumiĝas Okuloj miaj, jam malvarmon tomban Mi bone sentas…
вернуться

[2]

Malgranda urbeto.