Teodoro
Tio ĉi estas Golicin, Mosalskij. Aliajn mi ne konas.
Ksenio
Ha, frateto, koro formortas!
(Golicin, Mosalskij, Malĉanov kaj Ŝerefedinov; post ili tri pafistoj.)
Popolo
Disiru, disiru, bojaroj iras.
(Ili eniras domon.)
Unu el popolo
Kial ili venis?
Dua
Kredeble, ĵurigi Teodoron Godunov.
Tria
Efektive. Ĉu vi aŭdas, kia bruo estas en domo?… Tumulto! oni batalas!
Popolo
Ĉu vi aŭdas? Krieto! Tio ĉi estas virina voĉo. Eniru… Pordoj estas fermitaj—krioj eksilentiĝis—bruo daŭras.
(Pordoj sin malfermas. Mosalskij aperas sur perono.)
Mosalskij
Popolo! Mario Godunov kaj ŝia filo Teodoro sin venenis. Ni vidis iliajn malvivulajn korpojn. (Popolo en teruro silentas.) Kial do vi silentas? Kriu: vivu reĝo Dimitrij Johanoviĉ!
(Popolo silentas.)
I.
Traflugis super peka mondo
Demon’ malgaja, elpelita;
Li estis per bruega ondo
De rememoroj ĉirkaŭita,—
Pri tiu temp’ feliĉa, bela,
En kiu estis li kerubo,
Kometo kiam lin ĉiela
Renkontis kun rideto hela
El forkurinta luma nubo;
Ankoraŭ kiam tra nebuloj
Li rigardadis kun sciemo
En spac’ amason da migruloj
Ĉielaj; kiam li kredema
Ankoraŭ estis kaj amema,
Unua kreitaĵo bona,—
Al li nek dubo, nek malbono
Konataj estis, lia saĝo
Ankoraŭ estis lumigita…
Kaj multe, multe… kaj tutaĵo
Ne povis esti memorita.
II.
Ĉielon longe li forlasis,—
En mond’ li sen rifuĝo estis
Eterno post eterno pasis,
Minuto post minuto, restis
Li ĉiam multe enuanta.
Li, teron pekan posedanta,
Malbonon semis sen plezuro;
Neniu staris al demono
Kontraŭ’ en lia art’ terura,—
Kaj tedis jam al li malbono.
III.
Kaj super suproj de Kaŭkazo
Demono flugis elpelita.
Kazbeko, diamanto kvazaŭ,
Per neĝ’ eterna priŝutita,
Sub li brilegis; ond’ Darjala
Simila je serpento pala,
Kurbiĝis, kaj Terek’ ribela,
Saltante kiel leonino[3]
Kun vila kolaharo bela
Sur forta kaj potenca spino,
Kriegis; bestoj kaj birdetoj
Je ĝia voĉo atentadis,
De sudo ĝin akompanadis
Amaso ora da nubetoj;
Ŝtonegoj altaj, en dormeto
Al ĝi klininte kapojn grizajn,
Observis kun esprim’ sekreta
Rapidkurantajn ondojn ĝiajn;
Kasteloj multaj sur ŝtonegoj
Minace staris en nebuloj,
Gardantaj kvazaŭ grandeguloj
Ĉe de Kaŭkazo mem pordegoj!
Sovaĝa kaj belega estis
Ĉirkaŭa mondo; tamen restis
Spirit’ fiera malkontenta;
En sia koro tre malpenta
Rigardis li kun malestimo
Kreadon de potenca Dio,
Kaj profundaĵon de animo
Al li penetris tut’ nenio…
IV.
Jen antaŭ li pentraĵ’ alia
De malproksime sin prezentis
Gruzujo per beleco sia
Spiriton de neigo tentis.
Feliĉa, luksa lando kia!
Ruinoj ĉie sin etendis,
Riveroj jen sonor-kurantaj
Sur fund’ el ŝtonoj multkoloraj,
Kaj najtingaloj bonkantantaj
Pri amo flama de senkoraj
Virinoj belaj de montaro;
Jen densa ombro de ĉinaro[4],
Ĉirkaŭvolvita per hedero;
Kavernoj, kie ĝis vespero
Timeme kaŝas sin cervaro;
Brilado, vivo kaj bruado
Sonora, dolĉa parolado
Kaj spir’ agrabla de kreskaĵoj;
Kaj tagoj varmaj voluptaĵaj,
Per ros’ malsekigitaj stelaj
Brilantaj noktoj, kvazaŭ helaj
Okuloj de gruzino juna,
Simila je lumado suna.
Sed, krom envio malvarmega,
Ekscitis de naturo tento
En kor’ demona malbonega
Nenian ŝanĝon eĉ en sento,—
Kaj ĉion, kion nun li vidis,
Li aŭ malamis, aŭ jeridis.
V.
Tre altan domon, korton larĝan
Gudalo princ’ al si konstruis…
De sklavoj ĝi laboron ŝarĝan
Postulis, kaj pro ĝi forfluis
Da larmoj multe el okuloj
De obeemaj servutuloj.
Matene sur montar’ najbara
De ĝiaj muroj ombroj iras;
Jen estas en ŝtoneg’ ŝtuparo:
Ĝi de angula tur’ sin tiras
Al rivereto; kaj Tamaro,
Princino juna kaj tre bela,
En ĉadro[5] blanka, ĉiam hela
Tre ofte tie ĉi iradas
Kaj akvon el Aragv’ ĉerpadas.
VI.
Silente de ŝtonego ĉiam
Rigardis domo mallumega;
Sed festo nun en ĝi grandega
Bruegas jen kiel neniam:
Gudal’ forsvatis ĵus filinon
Kaj havis tutan familion.
Jen sur tapiŝoj, sur tegmento
Sidiĝas juna fianĉino
Kun sia bona amikino.
Jen post montaro en silento
Sin kaŝas jam radio suna.
Fraŭlinoj kantas, kaj ekprenas
Tintilon fianĉino juna.
Jen ŝi ĝin super kapo tenas,
Gracie dancas kaj tintilas,
Jen flugas, jen subite haltas,
Jen ree kvazaŭ ĉamo saltas,—
Rigardo ŝia hele brilas;
Jen brovojn nigrajn ŝi kuntiras,
Jen naĝas kun teniĝ’ inklina,
Kaj lerte sur tapiŝo iras
Glitanta piedet’ diina;
Kaj ŝi rigardas kun rideto
De bela, ĉasta infaneto.
Radio luna klara, bela
Je tiu ĉi rideto hela,
Plej juna, de mem viv’ donita,
Ne povas esti komparita.
VII.
Mi ĵuras je noktmezo stela,
Kaj je radioj de suriro,
De tago mem kaj de subiro,—
Regnestro de Persujo bela,
Neniu reĝo posedanta
Tielan kisis okuleton;
Nenia eĉ fontan’ ŝprucanta
Per sia roso plej brilanta
Tielan lavis piedeton;
Ankoraŭ man’ nenies tera
Kun amo flama kaj sincera
Tielajn harojn displektadis.
Jes, de komenc’ de mondo nia,
Mi ĵuras, belulino tia
Sub suno suda ne floradis.
VIII.
En patra domo ŝi kun ĝojo
Nun dancas jam en lasta fojo…
De sort’ nenio ŝin defendos:
Ho ve! jen morgaŭ jam atendas
Ŝin, de Gudal’ heredantinon,
De viva liberec’ filinon,
Patrujo fremda, kaj alia
Malgaja sorto de sklavino
En fremda rondo familia.
Kaj ofte bela fianĉino
Malgajon sentis en animo;
Sed tamen ĉiuj movoj ŝiaj
Konservis tiel sin graciaj
Kaj tiel plenaj de esprimo,
Ke, se Demono, traflugante,
En tiu tempo ŝin ekvidus,—
Antaŭon rememoriĝante,
Li, ekĝeminte,—for rapidus…
IX.
Kaj li ŝin vidis… Por momento
Neklarigebla nova sento
Malbonan koron ekondigis.
Dezerton de animo lia
Benita sono troplenigis,
Kaj li en profundaĵo ĝia
Komprenis ion el sankteco
De amo, bono kaj beleco…
Kaj longe tiu ĉi pentraĵo
Per si lin ĉarmis, kaj revaĵo
Pri viv’ feliĉa, kiu pasis,
Lin longe, longe ne forlasis
Per ia forto alforĝita,
Eksciis li malgajon sencan;
Kun nova sent’ konatigita,
Ekaŭdis voĉon li parencan.
Ĝi, eble, renaskiĝo estis?
En lia saĝo nun forestis
Jam vortoj de tentad’ malpia.
Forgeso? ĝin ne donis Dio.
Kaj li ne pensis eĉ pri tio…
. . . . . . . . .
вернуться
Iam oni min riproĉis (s-ro Grabovskij), ke mi diris malveron, ĉar leonino ne havas kolharon; mi ĝin bone scias, sed mi ja estas nur tradukinto, kaj en originalo estas dirite «leonino» (Vidu Verkaron de Lermontov). Trad.
вернуться
Ĉinaro estas plej amata arbo en Kaŭkazo. Trad.
вернуться
Ĉadro estas vualo, kiun uzas orientaj virinoj. Trad.