Parto dua.
I.
«Ho patro! patro! min aŭskultu,
Tamaron vian ne insultu!
Mi ploras. Vidu mian ploron!…
Ĝi forsekigas junan koron…
Nenies estos mi edzino—
Al miaj vi fianĉoj diru:
Eterne restos mi knabino
Kaj ili ĉiuj nun foriru.
Post tempo, kiam, mortigita,
Li estis jam enterigita,
Per revoj min neforbateblaj
Spirito ruza tumultigas;
Kaj sonĝoj tre nekompreneblaj
En nokto min maltrankviligas;
Ne povas preĝi mi anime:
Pens’ pia estas malproksime,
Kaj mi en vejnoj fajron sentas…
Sekiĝas, velkas mia koro.
Ho patro! io min turmentas…
Ho, cedu, patr’, al mia ploro!
En sanktan monaĥejon sendu
Filinon vian senprudentan;
Savinto tie min defendu,
Akceptu mian koron pentan.
Por mi forestas gajo luma…
Nur sankta monaĥejo restas:
Ĝi kaŝos min de viv’ malluma,
Por mi ĝi ĉerk’ agrabla estas.»
II.
Kaj monaĥejon tre malluman
Kun parencaro ŝi enpaŝis,
Kaj tie ĉi ŝi bruston junan
Per nigra hara vesto kaŝis.
Sed, kiel sub ŝtofaĵ’ arĝenta,
Sub vesto hara, plej humila,
Frapadis koro maltrankvila
En brusto per revaĵo tenta.
Eĉ ĉe altaro plej brilanta
En daŭro de solena kanto,
Per kiu oni Dion laŭdis,
Konatan ŝi parolon aŭdis.
Sub ark’ preĝeja duonluma
Tre ofte, nur por ŝi vidata,
Figuro glitis tre konata;
En bonodor’ facila fuma,
Brilante kiel stelo, tien
Li loge vokis ŝin… sed kien?
III.
Jen monaĥejo en montaroj,
De tuta mond’ apartigita,
Per vic’ de poploj kaj ĉinaro[9]
De ĉiuj flankoj ĉirkaŭita.
Tra ili, post subiro suna,
En ĉambr’ briletis izolita
Lampet’ de monaĥino juna.
Sub ombr’ de belaj migdalujoj,
Ĉe multaj krucoj plej malgajaj—
Gardantoj mutaj de ĉerkujoj,—
Kantadis ĥor’ da birdoj gajaj;
Sur ŝtonoj malvarmetaj fontoj
Trafluis brue kaj saltante,
Kaj, sub superpendantaj montoj
En intermont’ sin kunverŝante,
Ruliĝis inter arbetaĵo,
Per prujn’ kovrita de floraĵo.
IV.
En nord’ montaro estis bela
En bril’ de ĉielruĝo hela;—
Fumeto kiam bluiĝante
Gajigas koron de gruzinoj,
Kaj, orienten sin turnante,
Al preĝo vokas muezinoj[10];
Kaj kiam laŭta sonorilo,
De monaĥejo vekigilo,
Tremadas en aer’ matena
En horo paca kaj solena;
Gruzino kiam bela, juna
Deklivas sin de kruta monto
Kun longa kruĉ’ al brua fonto,—
Montaro en lumado suna
Per tuta sia ĉeno bela
Tre longe en altaĵ’ ĉiela
Viola kvazaŭ muro restis.
Kaj en vespero ĝi sin vestis
Per tuko lume-ruĝa, hela.
Plej alta en montar’ parenca—
Kazbeko: en eterna neĝo
En vest’ arĝenta, kvazaŭ reĝo
Ĝi staras forta kaj potenca.V.
Sed, plena je revaĵo krima,
Ne estis de Tamar’animo
Al ravoj puraj atingebla.
Por ŝi per ombr’ nepenetrebla
Nun mondo estis ĉirkaŭita,
Egale ĉiam kaj per ĉio
Ŝi estis multe turmentita:
Matene per de sun’ radio
Kaj nokte per mallum’ terura.
Apenaŭ nokto superpendas,
Tre ofte ŝi ĉe sanktfiguro
En frenezeco sin etendas—
Kaj ploras; kaj en nokt’ silenta
Migranto ia kun atento
Aŭskultas, kiel ŝi ploregas,
Kaj pensas li: «spirit’ malpenta
Punita en kavern’ ĝemegas!»—
Kaj li tre akran aŭdon streĉas,
Ĉevalon pelas, savon serĉas.
VI.
Tre ofte en revaĵ’ tremante,
Ĉe mem fenestro en silento
Tamaro sidas meditante;
Ŝi malproksimon kun atento
Rigardas longe kaj sopiras…
Al ŝi do ia voĉo diras:
«Li nepre venos! Sonĝoj viaj
Ne vane ja vin karesadis,
Kaj li kun vortoj flamaj siaj
Kaj kun rigardo plej brilanta
Al vi ne vane aperadis.»
Ŝi longe estas sopiranta,
Pro kio—tute ne komprenas;
Ŝi Dion sanktan preĝi penas,
Sed preĝas lin obstina koro;
De batalado lacigita,
Sur lito kuŝas ŝi kun ploro—
Kusen’ bruligas, sufokita
Kaj timigita, ŝi eksaltas,
Sin levas brusto tre rapide
Kaj flamas ŝultroj, kaj ekhaltas
Spirado ŝia, kaj, avide
Serĉante brakojn plej pasiajn,
Ŝi strange diras vortojn iajn…
. . . . . . . . .VII.
Gruzujo tuta per kovriloj
De nokto estas jam vestita.
Demon’, per amo forlogita,
Rapidas gaje sur flugiloj
Humilan sanktan monaĥejon.
Sed ne kuraĝis li tuŝeti
Tre longe pacan rifuĝejon.
Kaj unu fojon eĉ forĵeti
Li tute, ŝajne, preta estis
Intencon de animo sia.
Enpensa, jam tre longe restis
Ĉe alta mur’ spirit’ malpia;
Li vagas, kaj de paŝoj liaj
Sen vento tremas eĉ folioj.
Antaŭen li rigardon sendas:
Fenestro estas lumigita,—
Jam longe iun ŝi atendas.
Kaj jen en valo izolita
Eksonis de ĉinhar’[11] tintado
Kaj belaj sonoj de kantado;
Kaj fluis tiuj sonoj ĉarmaj
Mezure unu post alia,
Simile je agrablaj larmoj;
Kaj estis tiu kanto dia
Tre delikata kaj tre bela,—
Ĝi kvazaŭ estis kunmetita
Por tero peka en ĉielo.
Ekvolis, eble, mem anĝelo
Sinvidi kun amiko tera,
Kaj al anim’ de suferanto,
Kun amo sankta kaj sincera,
Ekkantis pri estinta, vera,
Por per belega sia kanto
Forigi lian suferadon?…
Nun amon, ĝian sopiradon,
Kaj ekscitiĝon, kaj malĝojon
Demono nur unuan fojon
Komprenis… Li en maltrankvilo
Forflugi volas,—sed flugilo
Ne movas sin, ne ŝanceliĝas!
Kaj,—kia mirindaĵ’ senfina!—
Sur vangoj ŝarĝa larm’ ruliĝas…
Ĉe tiu ĉambro monaĥina
Ĝis nun ankoraŭ estas ŝtono,
Trabruligita per plej varma,
Je fajr’ simila flama larmo,
Per ŝarĝa larmo de Demono!…
VIII.
Jen rifuĝejon li eniras,
Por amo preta, li deziras
Jam bonon fari, li komprenis,
Ke nova viv’ por li alvenis.
Ne klara trem’ de atendado,
De necerteco muta timo,
Malĝojo ama, sopirado,—
Unue venis al animo
Fiera, peka de Demono;
Ĝi estis antaŭdir’ malbona…
Eniras de neig’ spirito
Kaj vidas: antaŭ li kerubo,
El sankta paradiz’ sendito,
Gardant’ de pekulino bela,
En vest’ facila, kiel nubo,—
Li staras kun rideto hela,
Kaj per flugilo blanka sia
De malamiko ŝin ombrigis…
Kaj jen radi’ de lumo Dia
Rigardon lian ekblindigis,
Kaj ne saluton li afablan,—
Riproĉon aŭdas malagrablan:
IX.
«Spirit’ malvirta, maltrankvila,
Vi kial tien ĉi eniris?
En rifuĝejo plej humila
Ĝis nun malbon’ ankoraŭ spiris
Neniam; via adoranto
Forestas tie ĉi! Kun krimo,
Kun tento lerta en animo,
Malbonon sole dezirante,
Ne tuŝu sanktan amon mian!
Vin kiu vokis?»
Respondante,
Spirit’ malica plej malpian
Vizaĝon faris kaj ekridis;
Ĵaluze brilis, kiel flamo,
Rigardo lia, kaj revidis
En si antaŭan li malamon.
«Ŝi—mia! li ekkriis brue:
Forlasu ŝin! ŝi estas mia!
Aperis vi jam tro malfrue,
Ho, sankta de ĉiel’ gardanto,—
Por mi kaj ŝi, sendito Dia,
Vi nun ne estas jam juĝanto.
Kaj ŝia koro, kaj beleco
Sendube tute miaj estas;
Kaj via virto, kaj sankteco
Jam tute tie ĉi forestas;
Vi vane gardi ŝin intencas,
Ĉar mi ŝin amas, mi potencas!»
Kaj jen malgaje rigardinte
Oferon de malpia tero,
Kaj, per flugiloj eksvinginte,
Anĝelo dronis en aero…
. . . . . . . . .