X. Tamaro
Ho, kiu estas vi? Danĝera
Parolo via! Vi ĉiela
Sendito estas, aŭ infera?
Vi kion volas?
Demono
Vi plej bela!
Tamaro
Sed diru—do, vi estas kiu?…
Respondu tuj…
Demono
Mi estas tiu,
Je kies voĉo vi atentis
En nokto nigra kaj trankvila,
Malĝojon kies vi eksentis,
Kaj kies penso plej facila
Al via saĝo iam venis.—
En sonĝo kiun vi divenis;
Mi—tiu kies eĉ rigardo
Pli mortigema, ol ponardo,
Esperon tutan pereigas,
Apenaŭ hom’ kun ĝi sin ligas;
Neniu min kun am’ alprenas
Kaj ĉio viva min malbenas.
Eterno, spac’—por mi nenio;
Mi estas vip’ de sklavoj miaj,
Mi—reĝo de libera scio,
Mi—malamiko de mem Dio,
Kaj vidu: ĉe piedoj viaj
Mi klinas min, mi, mi—teruro,
Malbono, puno de naturo!
Al vi mi nun en kortuŝeco
Alportis preĝon diligentan
De amo kaj de amikeco,
Pasion mian teran varman,
Malĝojon teran plej turmentan,
Unuan mian veran senton,
Unuan ankaŭ mian larmon.
Kompatu—do pri mia sorto!
Vi min returnus al ĉielo,
Al bono nur per unu vorto;
Per am’ vestita, mi anĝelo
Fariĝus ree, kaj ankoraŭ
Pli bela estus, pli brilanta.
Aŭskultu nur, mi petas kore,—
Mi—via sklavo suferanta,
Senfine forte vin amanta!
Apenaŭ nur mi vin ekvidis,
Subite en anim’ jeridis,
Malamis forton mi inferan,
Kaj senmortecon, kaj potencon,
En kiuj mi ne vidis sencon,—
Kaj mi enviis ĝojon teran:
Ne vivi, kiel vi,—ne povas,
Mi tute, kaj mi eĉ ne provas
De vi aparte vivi. Mia
Sensanga, forta kor’ malpia
Eksentis jam sur sia fundo
Radion de agrabla sento,
Kaj ree en malnova vundo
Sin movas de malĝoj’ serpento…
Sen vi—pro kio miaj fortoj?
Potenco mia? Senmorteco?
Ĝi estas nur bonsonaj vortoj,
Preĝejo granda sen dieco!
Tamaro
Forlasu min, spirit’ envia!
Silentu, mi al vi ne kredas!…
Ho ve!… Kreint’ potenca mia!
Mi sentas: mi al li jam cedas;
Ne povas preĝi mi; je morta
Veneno estas plenigita
Jam mia saĝo plej malforta!
Kompatu, vi min pereigas;
Per morto estas ĉirkaŭita
Parolo via… Kio igas,
Ke vi min amu? Ho, pro Dio,
Al mi respondu, diru!…
Demono
Kio?
Ho ve! mi mem ne scias kio;
Je vivo nova tute plena,
Tuj mem de mia kap’ malbena
Kroneton pikan mi formetis,
Pasintan tutan mi forĵetis;
Kaj paradizon, kaj inferon
Mi en okuloj viaj trovas!
Al vi mi sentas amon veran,
Ekami tiel vi ne povas:
Per tuta forto, per potenco
De revo kaj de pens’ senmorta
Mi amas. En de mond’ komenco
Jam en animo mia forta
Figuro via ĉiam bela
Fortike estis impresita,
Kaj longe antaŭ mi, ĉarmita,
Ĝi flugis en eter’ ĉiela.
Jam longe, maltrankviliĝante,
Agrablan nomon mi atentis;
En paradizo eĉ estante,
Mi ĉiam unu mankon sentis,
Kun mi vin belan ne havante.
Ho, se vi povus kompreniĝi,
Sopiro kia kaj malbeno—
En tuta viv’ sen partopreno
Suferi, ĝemi, turmentiĝi,
Kaj plezuriĝi,—sed por bono
Jam ne atendi ian laŭdon,
Kaj rekompencon—por malbono;
Elporti ĉiam bataladon,
Sed nek triumfi, nek paciĝi!
Domaĝi ĉiam, ne volante,
Kaj ĉion vidi, kaj sciiĝi,
Kaj senti, kaj nenion timi,
En tuta ter’ nenion ami,
Kaj peni ĉion nur malami,
Kaj tutan mondon malestimi!…
Apenaŭ nur de Di’ malbeno
Al mi subite proksimiĝis,—
Natura varma ĉirkaŭpreno
Por mi eterne malvarmiĝis…
Jen vidis mi ĉielarkaĵon,
Brilantan klaran ornamaĵon
De bonkonataj lumaj steloj,
Vestitaj en kronetoj belaj;
Sed ili tute ne rekonis
Min en vestaĵo de infero!
Kaj tute jam en malespero
Al mi alveni mi admonis
Kunfratojn, je mi mem similajn,
Sed—ve! mi ankaŭ mem rekonis
Nek vortojn de malbon’ iliajn,
Nek vizaĝegojn kun rigardoj
Pli mortigemaj, ol ponardoj…
Kaj, eksvinginte per flugiloj,
Forflugis mi… sed kien? kial?
Ne scias.—Min amikoj miaj
Forĵetis ĉiuj; mondo tuta
Por mi fariĝis surda, muta,
Kiel ĉiel’ kun bonoj Diaj.
Ŝipeto tiel difektita,
Sen direktilo kaj sen velo,
Per ond’ libera ekkaptita,
Rapide naĝas,—sed sen celo;
Tiele en mateno frua
Fragment’ de nubo tondra brua,
En ark’ ĉiela nigriĝante,
Nenie halti kuraĝante,
Vidante celon eĉ nenie,
Traflugas—kien kaj de kie
Ĝi mem ne scias:—sola Dio
Potenca scias nur pri tio!…
Sed mondon mi ne longe regis,
Al pek’ ne longe ĝin instruis,
Kaj ĉion belan mallaŭdegis,
Kaj ĉion noblan fordetruis;
Mi kredon el homara koro
Forigis tute sen laboro…
En mondo sole malsaĝuloj
Enuaj kaj hipokrituloj,
Plej abomenaj kaj malpiaj,
Kun kredo en animo restis…
Sed… sed ĉu ili indaj estis
Je zorgoj, je laboroj miaj?
Kaj jen mi kaŝis min en montoj;
Kaj flugis, kiel meteoro,
Mi nokte super bruaj fontoj…
Migranto kun kredema koro
Kaj kun espero en animo,
Trompita per fajret’ proksima,
Loĝejon trovi atendante
Kaj kune kun ĉeval’ falante,
Pereis en profundegaĵo,
Kaj ĝemis,—kaj post li kurbiĝis
Postsigno sanga sur krutaĵo…
Sed mi ne longe amuziĝis
Per tiel krima malbonego.
Tre ofte, polvon eklevinte,
En batalado kun ventego,
Per fulmotondro min vestinte,
Sur nuboj flugis mi facilaj,
Volante inter elementoj
Bruegaj, fortaj, malhumilaj,
Animon savi de turmentoj
Kaj de pensad’ neevitebla,—
Forgesi pri neforgesebla!
Ĉu estas senco en mizeraj
Laboroj homaj, en turmentoj,
Malĝojoj, malfeliĉoj teraj
De nunaj, de estontaj gentoj,
Eĉ komparitaj kun minuto
De mia suferado muta?
Kaj homoj? Viv’, labor’ ilia?
Ĉu estas senc’ en ili ia?
Ja ili pasis, ili pasos,
Pri ili homoj pensi lasos!
Espero estas: juĝ’ severa;
Ĝi ĉiam pardonema restos!
Sed mia malĝojad’ netera
En mi, kun mi eterne estos,
Ĝi finon, kiel mi, ne havos,
De ĝi en tomb’ mi min ne savos!
Jen al serpento ĝi similas,
Jen kvazaŭ flamo hela brilas,
Bruligas per bonega tento,
Jen penson premas kvazaŭ ŝtono—
Nedetruebla monumento
De pereintaj jam esperoj,
De revo pri pasinta bono,
De sentoj, de pasioj teraj!