Tamaro
—Vi kiu estas diveninta
Ne estas mi, sed seniĝinta
Por ĉiam je trankvilo mia,
Nevole al parolo via
Atentas mi kun ĝoj’ sekreta,
Amiko mia suferanta.
Sed se vi ruzi estas preta,
Se trompon en anim’ kaŝante…
Ho, min kompatu!… Kia gloro!…
Por kio estas mia koro
Al vi? Ĉu estas por ĉieloj
Pli kara mi, ol ĉiuj belaj,
Ne vidis kiujn vi? Ribelaj
Ja manoj de mortemaj homoj
Ilian liton virgan puran
Ne ĉifis en iliaj domoj!
Ne! donu vi fatalan ĵuron…
Eldiru,—vidu: mi sopiras,
Vi vidas revojn miajn! Timon
Agrablan, dolĉan vi enspiras
Al mi nevole en animon…
Sed ĉion vi komprenis tute
Kaj min kompatos sendispute!
Ho, ĵuru,—ke jam malkonfesas
Malbonon vi, kaj ke promesas…
Ĉu jam en mond’ ne estas eblaj
Promesoj, ĵuroj nerompeblaj?…
Demono
—Mi ĵuras je unua horo
De mond’, je ĝia horo lasta,
Je krimo ĵuras malhonora
Kaj je triumf’ de vero ĉasta;
Mi ĵuras je turment’ de falo,
De venko je revado pala;
Mi ĵuras je kun vi sinvido
Kaj je disiĝo atendata;
De spiritaro je kunsido,
Je ĝia sorto malamata,
Je fratoj subpotencaj miaj,
Je glavoj de anĝeloj sanktaj,
Belegaj, fortaj, senpasiaj,
Senfine min malestimantaj,
Kaj je ĉielo, je infero,
Je vi kaj je sankteco tera;
Je lasta ĵuras horo mia
Kaj je unua larmo via;
Je spir’ de via buŝo bela,
De silka bukl’ je ondo hela;
Je amo ĵuras mia tera
Kaj je feliĉo, je sufero,—
Malnovan venĝon malkonfesas—
Mi tute, malkonfesas ankaŭ
Fierajn pensojn, kaj promesas,
Ke nun jam de nenia flanko
Mi per venen’ de flato bela
Al iu ektumultos koron.
Mi tute ŝanĝos mian moron,
Paciĝos mi kun Di’ ĉiela,
Ĉar volas mi al li jam cedi;
Mi volas preĝi, senti amon,
Mi volas ankaŭ bonon kredi,
Mi verŝos mian pentan larmon,
Kaj ĝi tuj mem de frunto mia
Je vi jam inda, mia bela,
Forviŝos signojn de ĉiela
Sanktega fajro,—mond’ malpia
Jam floros en nescio sia
Sen mi, trankvile kaj sen bruo!
Ho, kredu: mi ĝis nun unua
Komprenis vin, kaj vin elektis
Por mi sanktejon, kaj potencon
Mi ĉe piedoj viaj metis;
Min amo via kiel dono
Altiras,—kaj mi eternecon
Al vi proponas por momento,—
En amo, kiel en malbono,
Tre granda estas mia sento
Kaj ne ŝanĝema,—ho, Tamaro!
Al mi vi kredu, mia kara.
Mi, fil’ libera de etero,
Vin, Dian kreitaĵon belan,
Forprenos de malbona tero
Kun mi en landon superstelan,
Kaj estos vi de mond’ reĝino,
Unua mia amikino;
Sen partopreno, sen bedaŭro
Rigardos vivon vi sur tero,
Forestas kie longedaŭra
Beleco kaj feliĉo vera,
Alestas kie sole krimoj
Kaj ekzekutoj, en animoj
De ĉiuj kie—nur pasioj
Tre sensignifaj, tre malpiaj;
Ne povas kie oni ami
Sen granda abomena timo,
Aŭ malestimi kaj malami
Per tutaj fortoj de animo.
Ĉu vi ne scias, mia bela,
Signifas kion am’ minuta
De homoj? Ondo nur ribela
De sango de naturo bruta!
Sed tagoj kuras,—ĉio pasas
Kaj homoj baldaŭ ĝin forlasas.
Ĉu homo povas ĉe disiĝo
Fortika resti? Ĉu li ŝparos
Sin de enuo, de laciĝo?
Ĉu longe ankaŭ kontraŭstaros
Li al forlogo de beleco,
Aŭ al revad’ de arbitreco?
Ne, mia kara amikino,
Eksciu, ke ne estas sorto
Al vi, simile al sklavino
De malĝentila tera forto,
Silente velki inter teraj
Malvarmaj kaj malgrandanimaj
Amikoj ŝajnaj kaj malveraj,
Kaj en senfinaj, grandaj timoj,
En senfrukteco de esperoj
Kaj en laboroj ŝarĝaj viaj!
Post mur’ de sankta monaĥejo
Ne estingiĝos sen pasioj
Vi inter preĝoj en preĝejo.
De tuta mondo sin kaŝante,
Neniam homojn eĉ vidante,
En malproksim’ de viva ĉio,
De homoj kaj de sankta Dio.
Ho, ne! plej bela kreitaĵo,
Por vi alia estas sorto:
Alia granda profundaĵo,
De ravoj, kaj turmento forta
Atendas vin! Forlasu mondon
Mizeran vi al ĝia sorto:
Anstataŭ ĝi grandegan rondon
Da multaj kaj fieraj scioj
Al vi, plej kara, mi proponos.
Amason da spiritoj miaj
Al vi, pro servo, tuj mi donos;
Sklavinojn sorĉajn kaj facilajn,
Plej obeemajn kaj humilajn
Al vi mi donos, mia bela;
Forŝiros mi kroneton oran
Por vi de orienta stelo,
Mi prenos noktan roson floran,
Kaj ĝin per tiu roso pura
Mi superŝutos; per purpura
Radio bela de subiro
Envolvos mi talion vian
Belegan, luksan kaj gracian;
Per bonodora, pura spiro
Aeron tutan mi plenigos!
Eterne per ludado mira
Mi aŭdon vian amuzigos;
El or’, turkiso kaj safiro
Konstruos mi palacon karan;
Mi min mallevos fundon maran
Post nubon flugos mi humile,
Al vi mi donos ĉion teran,—
Nur amu min!…
XI.
Kaj jen facile
Kaj dolĉe kisis li mizeran
Oferon sian; per parolo,
Da logo sorĉa plenigita,
Batalis li kun sia volo,
Kun ŝia saĝo ŝancelita,
Potenca de Demon’ rigardo
Bruligis ŝin; en nokt’ sensona,
Malluma, ĝi brilegis forta,
Neforbatebla, kiel ponardo.
Triumfis, ve, spirit’ malbona!
De lia kis’ veneno morta
Aperis tuj en koro ŝia…
Turmenta kaj terura krio
Silenton noktan ekondigis.
En si ĝi ĉion tuj kunigis:
Kaj amon flaman, kaj suferon,
Riproĉon kun petego lasta,
Kaj adiaŭon senesperan
Kun vivo juna, vivo ĉasta…
. . . . . . . . .
XII.
En tiu nokta temp’ gardanto,
Ĉirkaŭirante muron altan,
Tabulon feran ekbatante,—
Malrapidigis tuj senhaltan
Ĉirkaŭiradon: li atingis
Ĉambreton ŝian… Kun esprimo
De konfuziĝo en animo
Subite manon li haltigis
Kaj en tabulon ne frapadis.
Jen tra ĉirkaŭa li silento
Subite ŝajne klare aŭdis,
Ke sonis kiso tre konsenta,
Malforta ĝem’, minuta krio.
Kaj dubo peka kaj malpia
Al li aperis en animo…
Sed poste silentiĝis ĉio,
Kaj jen ankoraŭ post momento
Alflugis nur el malproksimo
Per blovo de facila vento
Murmuro dolĉa de folioj,
Kaj en mallumaj bordoj siaj
Rivero bruis en silento.
Kanonon sanktan de piulo
En timo legas maljunulo,
Por de diabla forta tento
Forigi pekan penson sian;
Por fingroj benas li tremantaj
Ekscitiĝantan bruston pian,
Kaj jen per paŝoj rapidantaj
Daŭrigas plu iradon sian…
. . . . . . . . .XIII.
En ĉerko kuŝis ŝi simila
Je mem anĝelo de ĉielo;
Pli blanka, pura, ol kovrilo,
Konservis sin koloro hela
De ŝia frunto juna, bela,
Fermitaj okulharoj estas…
Sed, Dio! ĉu ne dirus ĉiu,
Ke juna belulino tiu
En sia ĉerko nur dormetas,
Kaj kison varman nur atendas,
Aŭ tagon? Sed radio suna
Senfrukte tute sin etendas
Sur frunto de knabino juna;
Kaj vane en malĝoj’ sensenca
Nun kisis buŝo ŝin parenca.—
Ne, ne,—neniu estas forta
Batali kun kruela morto!