Выбрать главу

Do mi klopodis ŝin trankviligi, ke mi eldonos mian vojaĝ-priskribon kaj el ties enspezo mi abunde repagos la vivasekuran sumon. Finfine miaj travivaĵoj estas tiom instrumeritaj, ke ilian eldonon kaj disvastigon ĉiaspeca registaro nepre apogos, por ke la civitanoj ellernu altetaksi sian socion, komparante ĝin kun la behinoj, gvidataj de malmorala, stulta kaj malbonintenca betikaro.

Kaj kiam mia ĝentila, sed firma deziro foririgis el mia domo ankaŭ la pargetdanciston, eĉ kun mia edzino restariĝis la paco, kio estas tiel ĉarma karaktertrajto de la intima kaj varma angla familia hejmo.

FINO

GLOSARO

Ni notas ĉi tie la vortojn ne troveblajn en la PLENA VORTARO de ESPERANTO (4a eldono).

ABRAKADABRO kabalistika vorto, kiu havis magian kuracpovon, laŭ la antikvuloj

BUGIO elektra konsistoparto de motoro

FALANSTERO teorio de Furiero (Fourier) pri komunloĝado en socialisma socio

HALUKSO dikfingro ĉe la piedo (Briquet)

KAROSERIO ĉio ĉe aŭtomobilo, kio estas ekster la mekanismo (motoro, radoj, ĉasio)

KOMPRESORO aparato por kunpremi vaporon, gason

MAHARAĜO titolo de hindaj princoj

MIZERIKORDO pardonemo religiema; iom sentimenta frathelpemo

RECESIVA pri genoj: latenta geno, kies efiko ĝenerale ne estas videbla sur homo, estas recesiva; la efiko montriĝas nur, se dum la koito en la ĝermon venos de ambaŭ gepatroj la samaj recesivaj genoj.

ZIGOTO fekundigita ovoĉelo, el kiu disvolviĝas per konstanta disfendiĝo la embrio en la patrina utero