Выбрать главу

Ideala. Perfekta en la plej alta grado, en neatingebla grado: ideala beleco. Idealo. — 1. Io ideala: La artisto devas celi la idealon. 2. La plej alta nobla celo: la idealoj de la homaro. Idealigi. Fari ion idealo, prezenti kiel idealon; tro alte taksi: La pentristo ofte idealigas sian modelon.

Idealismo. — 1. Celado al la perfekteco sen zorgoj pri la reala vivo. — 2. Filozofia doktrino, laŭ kiu la objektoj de la mondo ekzistas nur en niaj sentoj.

Idealisto. — 1. Homo, kiu celas al la perfekteco, ne zorgante pri la reala vivo. — 2. Adepto de la filozofia doktrino de la idealismo.

Identa. Tute sama: identa projekto. Idente. En identa maniero. Identeco. Eco de tio, kio estas identa. Identigi. Fari ion identa, opinii identa, prezenti kiel identa: Eĉ en la demokrataj regnoj oni ne devas identigi la registaron kun la popolo.

Ideografio. Skribo, uzanta anstataŭ literoj signojn, prezentantajn la ideojn kaj objektojn: la ĥina skribo.

Idilio. — 1. Versaĵo prezentanta la vivon en la kamparo, la vivon kaj amon de la paŝtistoj. — 2. Naiva amo: La idilio de Paŭlo kaj Virginio.

Idiomo. Lingvo, dialekto.

Idioto. — 1. Homo ne posedanta inteligentecon kaŭze de cerbaj lezoj. — 2. Homo tute neinteligenta, tre malsaĝa.

Idiotismo. Nelogika esprimo, uzata en unu lingvo kaj ne ekzistanta en aliaj: En Esperanto oni devas eviti idiotismojn, kiuj ne estas internacie kompreneblaj.

Idolo. — 1. Statuo, prezentanta estaĵon aŭ objekton, honoratan kiel dio. — 2. Objekto de adoro: Ŝi estas lia idolo. Idolano, idolisto. Adepto de iu ajn religio, ekster la kristana, hebrea kaj mahometana.

Ie. En iu loko: Mi jam vidis vin ie, sed kie, mi ne memoras.

Iel. Iamaniere: Peni iel klarigi la aferon.

Ies. De iu, apartenanta al iu: En la antaŭĉambro restis ies ĉapelo.

-Ig. Sufikso, por derivi vortojn kun la senco: fari ion ia; kaŭzi, ke io estu ia: blankigi, pendigi, edzigi.

Ignamo (Bot.). Grimpanta vegetaĵo el la familio de l’ dioskoreacoj, kies radiko estas uzata por nutraĵo en la tropikaj landoj (Dioscorea).

Ignori. Ne scii: Li ignoras, kio okazis. Ignoranto. Homo neklera: Kiom da ignorantoj diskutas pri la internacia lingvo!

-Iĝ, Sufikso, por derivi vortojn kun la neŭtra senco: esti farata io, esti farata iu: blankiĝi, turniĝi, edziĝi.

Iĥtiokolo. Gluo, fabrikata el la naĝveziko de kelkaj fiŝoj (sturgo).

-Il. Sufikso por derivi nomojn de objektoj, kiuj estas uzataj por plenumi agon, esprimitan de la radiko: tondilo, hakilo. Ilo. Instrumento, aparato, maŝino.

Ili. Pronomo de la tria persono de l’ multenombro.

Ilumini. Lumigi per simetrie dismetitaj lumoj okaze de festo, de soleno: ilumini urbon. Ilumino. Iluminanta lumigo.

Iluminacio. Ilumino.

Ilustri. Klarigi, ornami tekston per desegnaĵoj: ilustrita revuo. Ilustraĵo. Ilustranta desegnaĵo. Ilustristo. Desegnisto, faranta ilustraĵojn.

Iluzio. — 1. Senttrompo, konsistanta en vidado aŭ aŭdado de objektoj alie, ol ili estas efektive. — 2. Io nereala, ĥimero. Iluzia. Bazita sur senttrompo, sur eraro.

Imagi. Spirite vidi ion: Imagu nian ĝojon! Imago. Spirita vido. Imaga. Kiu rilatas imagon.

Imiti. Fari aŭ peni fari same, kiel faras iu alia: imiti sian instruiston, imiti verkiston. Imitaĵo. Objekto imitita: imitaĵo de poemo, imitaĵo de oro.

Imperfekto (Gram.). Formo de la pasinta tempo, esprimanta agon aŭ staton longedaŭran, ripetatan aŭ samtempan kun alia pasinta tempo.

Imperio. Granda, grava regno, regata de estro, posedanta la plej altan titolon: la Roma imperio, la Germana imperio. Imperia. Apartenanta al imperio: imperia krono. Imperiestro. Regnestro de imperio: la imperiestro Francisko Jozefo.

Imperialo. Loko por veturantoj sur la tegmento de vagono.

Imperialismo. Emo al la fondo de imperio kaj al la regado de la mondo.

Imperialisto. Adepto de la imperialismo.

Impertinenta. Parolanta aŭ kondutanta malrespekte, malĝentile: impertinenta persono, impertinenta tono. Impertinente. En impertinenta maniero. Impertinenteco. Eco de tio, kio estas impertinenta.

Impliki. — 1. Malliberigi, malhelpi la movojn de io, senorde volvante ĉirkaŭ ĝi fadenojn: La kato implikis siajn piedojn en volvaĵo de kotono.- 2. Malfaciligi, kompliki ia solvon per senordaj procedoj: impliki la kalkulojn; impliki iun en malagrablan aferon.

Imponi. Kaŭzi respekton, admiron: Lia persisto imponas al ĉiuj.

Importi. Venigi komercaĵojn de eksterlando: Anglujo importas la grenon de diversaj landoj.

Imposto. Pago de la regnanoj por la bezonoj de l’ regno aŭ urbo: direktaj kaj nedirektaj impostoj. Limimposto. Pago por eksterlandaj komercaĵoj ĉe la trapaso de la landlimo. Limimpostejo. Ejo kie oni revizas la pakaĵojn de la vojaĝantoj kaj la importatajn komercaĵojn kaj akceptas la pagon por ili.

Impotenta. Perdinta la viran seksan forton.

Impreso. Influo je la sentoj, je la koro, je la spirito: La parolado faris grandan impreson. Impresi. Fari impreson. Komparu: Efekto.

Impresario. Entreprenisto de cirkaj, teatraj spektakloj, de koncertoj.

Improvizi. — 1. Deklami versaĵon ĵus senprepare verkitan; diri senprepare paroladon. — 2. Fari ion senprepare: improvizi tagmanĝon por neatenditaj gastoj.

Impulso. Forto, motivo, kiu igas nin ion fari.

Imputi. Atribui ion mallaŭdindan: imputi al iu anonimon.

Imuna. Ŝirmita kontraŭ infekta malsano. Imuneco. Eco de tiu, kiu estas imuna. Imunigi. Fari iun imuna: imunigi kontraŭ la variolo per vakcino.

-In. Sufikso por derivi de la viraj nomoj tiujn de la alia sekso: patro, patrino; kolombo, kolombino.

Inaŭguracio. Solena malfermo, solena komenco: inaŭguracio de establaĵo.

Incenso. Aroma rezino, bruligata dum religiaj ceremonioj. Incensi. Honori per incenso: incensi altaron.

Inciti. Eksciti ies koleron per agoj, malagrablaj al li: inciti hundon, forprenante de ĝi oston.

-Ind. Sufikso por derivi vortojn kun la senco: kiu meritas, meritanta: leginda, konfidinda, mirinda.