Выбрать главу

Laŭ la ekzemplo starigita de la emocia parolado en Bulonjo, Zamenhof kutime elektis iun specifan temon por siaj kongres-paroladoj. En Ĝenevo, 1906, li volis prezenti homaranismon, lian spiritan projekton por kunigi la tutan homaron kiel unu homan familion, sed al li estis permesite legi nur la unuan parton de sia skribita parolado. En ĉi tiu unua parto li klarigis ke, krom ĝia praktika flanko, esperantismo havas multe pli gravan spiritan flankon. Li severe kritikis la ideon de Louis de Beaufront, ke „Esperanto estas nur lingvo” kaj ke esperantistoj devas „eviti ligi eĉ tute private la esperantismon kun ia ideo”:

Se nin, la unuajn batalantojn por Esperanto, oni devigos, ke ni evitu en nia agado ĉion idean, ni indigne disŝiros kaj bruligos ĉion, kion ni skribis por Esperanto, ni neniigos kun doloro la laborojn kaj oferojn de nia tuta vivo, ni forĵetos malproksimen la verdan stelon, kiu sidas sur nia brusto, kaj ni ekkrios kun abomeno: “Kun tia Esperanto, kiu devas servi ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni volas havi nenion komunan!”

Ĉe la malfermo de la tria Universala Kongreso, okazinta en Kembriĝo en 1907, Zamenhof parolis pri la esenco kaj celo de la Esperanto-kongresoj. Post la kongreso, li faris publikan paroladon en la Londona Guildhall , en kiu li respondis al du akuzoj: unue, ke la esperantistoj estas kontraŭ la plibonigo de la lingvo kaj due, ke la esperantistoj ne estas patriotaj.

Dresdeno estis la gastiganta urbo por la kvara Universala Kongreso, en 1908. Pro la skismo kaŭzita de Ido, Zamenhof dediĉis sian paroladon al la temo de la stabileco kaj evoluo de Esperanto kaj al la rolo de la Lingva Komitato. Ĉe la Dresdena kongreso, la Akademio de Esperanto, prezidata de Boirac, estis elektita kiel supera organo de la Lingva Komitato. La Dresdena kongreso vidis ankaŭ la unuan kunvenon de UEA (Universala Esperanto-Asocio), fondita la 28-an de aprilo 1908 en Ĝenevo. La unua prezidanto de UEA estis la brito Harold Bolingbroke Mudie. La sviso Hector Hodler estis ties vicprezidanto kaj redaktoro de la revuo Esperanto .

La kvina Universala Kongreso okazis en Barcelono de la 5-a ĝis la 11-a de septembro 1909 sub la protekto de la Reĝo de Hispanio, Alfonso la 13-a. Bedaŭrinde, tiu reĝa protekto, kaj la reĝa postkongresa proklamo de Zamenhof kiel komandanto de la Ordeno de Izabela la Katolikino, faris malfavoran impreson sur tiuj, kiuj simpatiis kun la viktimoj de la brutale subpremita ribelo de la antaŭa julio. Zamenhof eĉ ne tuŝis la temon de la ribelo en sia Barcelona parolado, kiu estis la malplej grava el ĉiuj liaj kongresaj paroladoj.

En 1910, la sesa Universala Kongreso okazis en Vaŝingtono, D.K., ekster Eŭropo por la unua fojo. Estis ankaŭ la unua vojaĝo de Zamenhof ekstere de Eŭropo kaj li trovis sin en la lando kie, preskaŭ tridek jarojn antaŭe, li proponis krei judan hejmlandon. La inaŭguran paroladon li komencis per granda patoso:

Lando de libereco, lando de estonteco, mi vin salutas! Lando, pri kiu revis kaj nun ankoraŭ revas multaj suferantoj kaj senkulpaj persekutatoj, mi vin salutas! Regno de homoj, kiu apartenas ne al tiu aŭ alia gento aŭ eklezio, sed al ĉiuj siaj honestaj filoj, mi klinas min antaŭ vi […]

La oka Universala Kongreso okazis en Krakovo en 1912 kaj ĝia temo estis la kvaronjarcenta datreveno de Esperanto. Ĉe tiu kongreso Zamenhof anoncis, ke li forlasas ĉian rolon en la Esperanto-movado, por ke liaj politikaj kaj religiaj ideoj ne estu konsiderataj tiuj de la movado.

Kvankam Zamenhof ofte parolis pri la kongresoj kiel festoj, ili estis lacigaj por li. Laŭ lia frato Leono, jam ĉe la unuaj kongresoj li estis malsana je arteriosklerozo kaj ĉiu kongreso plie difektis lian sanon.

Etiko Zamenhofa: el Cionismo al Homaranismo

La penson Zamenhofan oni ne povas disigi de la socia, politika kaj religia kunteksto en kiu li vivis kaj kreskis. Jam ni rakontis, ke Zamenhof apartenis al hebrea familio, loĝis preskaŭ la tutan vivon en hebrea kvartalo (unue en Bjalistoko, poste en Varsovio) kaj ke li do spertadis diskriminacion kaj subpremon pro etnaj kialoj.

Zamenhof mem, en la letero al Michaux rimarkas kiom tiuj personaj cirkonstancoj influis siajn agojn, pensamieron kaj verkaron:

Se mi ne estus hebreo el la geto, la ideo pri la unuigo de la homaro aŭ tute ne venus al mi en la kapon, aŭ ĝi neniam tenus min tiel obstine en la daŭro de mia tuta vivo.

Sekve, eĉ se la ideon pri lingvo internacia jam multaj aliaj intelektuloj ne-hebreaj havis antaŭ (kaj post) Zamenhof, la kreon de Esperanto kaj tre speciale ties „internan ideon”, komprenitajn ambaŭ kiel partoj de ampleksa ideologia tutaĵo, ne eblas kompreni sen aludi al cirkonstancoj specifaj de la hebrea diasporo. Paradokse la fakto, ke la universalismaj ideoj Zamenhofaj devenas el difinita loka kunteksto, faris ilin parte ne eksporteblaj kaj fonto de miskomprenoj kaj divido inter la esperantistoj.

Cionisma periodo

La „juda problemo” fariĝis fonto de konstanta priokupo kaj cerbumado por Zamenhof dum lia tuta vivo. Kial estas malamo inter popoloj? Kial ekzistas antisemitismo? Kion signifas esti judo? Kiel solvi la „judan problemon”?

Diskutoj pri tiaj demandoj ŝprucis en la juda intelektularo post la pogromoj okazintaj dum la jaroj 1881-1882. La reapero de amasa violenta kontraŭjudismo alvenigis multajn adeptojn de la movado Haskala al konkludo, ke la integriĝo de la judoj estis neebla. Unu el tiuj kleruloj, la Odesa juda kuracisto Leono Pinsker, instigite de tiuj teruraj okazaĵoj verkis la broŝuron „Mem-emancipiĝo” 16 , kiu stimulis la unuan pracionisman movadon.

Ekde la vintro de 1881/1882 tra Ruslando kreiĝis grupoj kiuj, nomante sin Ĥovevei Cion (Amikoj de Ciono) propagandis la ideon revivigi judan ŝtaton en Palestino. Zamenhof mem, reveninte el Moskvo en Varsovion, kie li daŭrigis la studadon pri medicino, estis inter la fondintoj de la loka societo Ĥibat Cion (Amo al Ciono), movado kiu antaŭis la grandan cionisman movadon de Herzl.

Sed la cionisma aktivado Zamenhofa, kiom ajn intensa, ĉesis post 3-4 jaroj. Li komencis dubi ĉu cionismo alportos solvon de la juda demando kaj venis al konkludo, ke reveno al Palestino estis nerealigebla revo. Aldone, en sia interno la disŝiriteco inter partikularemo kaj universalemo konsistigis dilemon kiu angorigis lin:

[…] tre ofte turmentadis min la penso, ke mi ne havas la moralan rajton laboradi por idealoj neŭtrale homaj, kiam mia popolo tiom multe suferas kaj havas por si tiom malmulte da batalantoj. […] kvankam de mia plej frua infaneco en mi ĉiam superregadis la „homo”, tamen pro la malfeliĉega stato de mia popolo, en mia koro ofte vekiĝadis „patrioto”, kiu terure bataladis en mia koro kontraŭ la „homo”. 17

En la jaro 1887 jam estis venkinta la „homo”: Zamenhof komplete ĉesigis sian aktivadon por juda hejmlando kaj tute sin donis al la internacia lingvo, kies Unuan Libron li prezentis tiujare. Pro tiu mensŝanĝo, kiam en 1897 naskiĝis la granda cionisma movado aranĝita de Herzl, Zamenhof jam ne povis aliĝi al ĝi. Tio ne signifas, ke li malligiĝis de la sorto de sia gento. Tute kontraŭe, li alvenis al la konkludo, ke li plej bone helpos la judaron ne per starigo de verŝajna nova konflikto en Palestino sed per kontribuo al la interpacigo kaj unuigo de la tuta homaro. Laŭ Zamenhof, homoj ne devus nek fiere trudi, nek honte kaŝi sian gentan naciecon.