Homoj sur la tero

Homoj sur la tero
Другая проза
Год: 2001
Оригинальное название: Homoj sur la tero [eo]
Добавил: Admin 20 Апр 12
Проверил: Admin 20 Апр 12
Формат:  EPUB (120 Kb)  PDF (1398 Kb)
  • Currently 0/5

Рейтинг: 0/5 (Всего голосов: 0)

Аннотация

Stellan ENGHOLM (naskiĝis la 25-an de marto 1899 en Stokholmo, mortis la 25-an de januaro 1960[1]) estis sveda esperantisto, instruisto, verkisto kaj tradukisto. Konatiĝis kun Esperanto en 1920, sed li iĝis aktiva Esperantisto nur en 1927. Dum plejparto de sia vivo li loĝis en Smedjebacken kaj Ludvika.

Per siaj originalaj romanoj Al Torento, Homoj sur la Tero, Infanoj en Torento (duvoluma), li akiris grandan popularecon. Al la eterna temo, la juneca amo, li sciis doni individuece apartkarakteran prilaboron. Lia dua romano, Homoj sur la Tero, gajnis la premion de la romankonkurso de Literatura Mondo en 1931. Kvankam la libron pezigas balastaj teoriaĵoj, la poezi-inspira sugesto de la vizio pri la amo ekkaptas la leganton. La temo de ĉi tiu libro estas la vivo de bienuloj, diversvojaj sortoj, kiujn kunrokroĉas la ĉefheroo: la Tero. Sobra, kelkfoje tropreciza realismo, profundsonda psikologio, pura stilo, senriproĉa lingvo forgesigas la mankojn de la libro: la malriĉon de okazaĵoj, la tro surtere irantan fantazion. La figuroj de Engholm havas veran karnon kaj sangon, eĉ se la kvanto de la sango ŝajnas iom malmulta. Plua originala romano: Vivo Vokas.

Комментарии к книге "Homoj sur la tero"

Комментарий не найдено. Будьте первыми!
Чтобы оставить комментарий или поставить оценку книге Вам нужно зайти на сайт или зарегистрироваться