Выбрать главу

«Klarigu al mi. Kial mia fakturo efikis malsanige? Mi certigas al vi, ke mi vere ne komprenas.»

«Legu mem», ŝi diris. «Aŭ ĉu vi ne scias, kion vi skribis?»

«Pardonu min, estimata fraŭlino, sed mi estas simpla laboristo, kiu neniam iris al lernejo, krom por alporti tablojn kaj tabulojn, rebonigi fuŝitajn fenestrokadrojn, aŭ loki ŝrankon. Mi ne scias skribi, nek legi. La fakturojn ĉiam preparas mia filo Janĉjo kaj…»

«Via filo! Do estas li! Kia hontindulo! Vi ne scipovas legi, vi diris. Nu, bone, mi legos por vi. Iomete. Ĉar ĝis la fino mi verŝajne ne povos.»

«Bonvolu.»

«Jen. „Gudula estas stultulino: 25 guldenoj“»[5].

Ŝi parolis tre mallaŭte, kvazaŭ ŝi timus la sonojn, kiujn ŝia buŝo ellasos.

«25 guldenoj, tio estas por la eta vestoŝranko.»

«Vi ne aŭdis min, Mastro Pikar.» Ŝi laŭtigis sian voĉon. «Estas skribite: „Gudula estas stultulino: 25 guldenoj“.»

«Ĉu vere?» Li ankoraŭ ne kredis al siaj oreloj.

En f‑ino Gudula, la fakto laŭtlegi frazon, kiun ĝis tiam ŝi aŭdis nur enmense, kreis miksaĵon el honto kaj kolero, kiu ekrapidigis la sangofluon. Sed dum ŝia vizaĝo rekoloriĝis ruĝe, tiu de Mastro Pikar iĝis morte blanka.

«Atendu la sekvon. Mi plu legas: „lito por ŝia amanto: 25 guldenoj“.»

«Kion?»

« „Seĝeto por ripozigi ŝiajn malbelajn piedojn: 10 guldenoj“; „Skatolo por pri-seksaj revuoj: 5 guldenoj“; „Libroŝranko por malkonvenaj romanoj: 25 guldenoj“; „Kadro por bildoj pri nokta vivo enparka: 2 guldenoj“.»

«Nekredeble, nekredeble! Kompatinda fraŭlino! Kiel mi povos pardonigi min?»

Kaj Mastro Pikar, konata en la tuta urbo kiel egalanima gajulo, ekploris unuafoje ekde la aĝo de ok jaroj.

F‑ino Gudula rigardis lin. Dum la longa, peza silento, kiu sekvis, ŝiaj sentoj pli kaj pli evoluis al kompata. Ŝi ekstaris, prenis glaseton kaj ĝin plenigis per la sama frukta alkoholaĵo.

«Trinku, kara sinjoro, bonvolu trinki. Ĝi estas iom forta, ĝuste tian alkoholaĵon vi bezonas.»

Li trinkis senpense.

«Mi ne scias, kion diri. Mi hontas. Mi terure hontas. Kiel eblas tiel malbone eduki sian filon?» Kaj jen la plorfonto ree malfermiĝis.

«Ĉu vi akceptus pecon el kuko tute freŝe bakita?» ŝi demandis, kaj levis sin denove. El la apuda kuirejo ŝi revenis kun granda ronda pomkuko, kaj tranĉis ĝin. Ŝi donis al li pecon kaj prenis unu por si mem.

Li viŝis al si la okulojn kaj manĝetis la kukpecon. Li trinkis iom pli el la alkoholaĵo. Liaj fortoj iom post iom revenis.

«Fi-romanoj! Nekonvenaj revuaĉoj! De kie li prenis tiajn ideojn? Je lia aĝo! Li povas prepari sin al plej terura puno. Jes, mi promesas al vi, fraŭlino. Lia krimo ne restos senpuna, bonvolu kredi min.»

Nun estis la vico de f‑ino Gudula pardonpeti. Ŝi diris, ke ŝi devus scii, kia homo li estas, kaj ke li ne povus kulpi pri tia stulta ŝerco, se ŝerco oni povas tion nomi. Ŝi promesis, ke ŝi plu turnos sin al li, se ŝi bezonos servojn de lignaĵisto, kaj eĉ — ĉar la vido de tiu patra sufero pli kaj pli ŝire tuŝis ŝian koron — ke ŝi klopodos havigi al li mendojn de personoj, kiujn ŝi konas. Ili disiĝis bonamike.

Janĉjo ne dubis, ke lia patro gardostaras ĉe la hejma pordo kaj pretas lin bati eĉ pli kruele ol en la mateno. Sed nun jam estis nokto, kaj li sin demandis, kiamaniere reveni hejmen evitante la patran koleron.

Kiam oni marŝas sencele dum tuta duontago kun truitaj ŝuoj kaj pli kaj pli traataj ŝtrumpoj sur trotuaroj kovritaj de neĝo, memoroj pri la ĝuo malstreĉi sin en komforta varma lito facile okupas la tutan menson. La piedoj de Janĉjo estis tiel malsekaj, ke li antaŭsentis la unuajn signojn de malsano. Eviti malvarmumon en tiaj kondiĉoj estus neeble. Se li nur povus trovi rimedon senriske reeniri hejmen…

Dum li sensukcese esploris sian menson serĉe al solvo al tiu malbenita problemo, jen kure alproksimiĝis junulo, kies paŝoj montriĝis necertaj. Videble, tiu trinkis bieron aŭ vinon, aŭ eĉ ion pli fortan, pli ol li devus, kaj li ne plu estis en plene konscia stato.

«Helpu min!» li alvokis Janĉjon. «Policanoj postkuras min.» Li parolis malfacile, kvazaŭ lia lango estus peza kaj liaj lipoj ne respondus al la ordonoj de la menso (se entute lia menso plu funkciis).

El liaj neklaraj frazoj, Janĉjo tamen sukcesis kompreni, ke tiu junulo, kun menso nebula pro troa vinĝuo, havis, antaŭ kelkaj minutoj, la amuzan ideon voli tondi la harojn de sia hartondisto, kiu ŝance ankaŭ troviĝis en la sama gastejo. La hartondisto ne konsentis, ke tiu fuŝmova vinplenulo uzu akran tondilon ĉe lia kapo, kaj, por senigi sin je li, finfine vokis la policon. La homoj en la gastejo provis bari al li la vojon, sed li estis tre forta kaj sukcesis trapasi tiun homan baraĵon. Tamen, laŭ tiu junulo, tuta grupo da policanoj nun serĉas lin.

Ke lin ne haltigis homa baraĵo, sufiĉis lin rigardi por tion tuj kompreni. Li ja estis mirinde alta kaj forta. Krome, oni povis suspekti, ke ankaŭ la barantaj homoj sufiĉe vinis aŭ bieris. Ju pli li rigardis lin, des pli Janĉjo komprenis la eblan utilon de tiaj grandeco kaj forto.

«Venu kun mi», li proponis, kaj kure li kondukis sian novan kunulon al la muro, kiu ĉirkaŭas la ĝardeneton de la familia hejmo.

«Vi estas granda kaj forta», li diris. «Ĉu vi povus teni min tiel, ke mi atingu la supron de la muro? Mi scias, kie ŝtupetaro troviĝas aliflanke. Se vi levos min tien, mi tuj alportos ĝin al vi. Vi tiam facile povos ŝtupeti al la mursupro, kaj de tie en la ĝardenon. La polico ne komprenos, kien vi malaperis. Ili pasos preter la domo rimarkante nenion.»

Kvankam la egalpezo de la vinplenulo estis neideala — multe mankis ĝis tio — tamen li sukcesis altigi Janĉjon ĝis la supro de la muro. Post kelkaj momentoj, la juna Pikarido malsupren saltis aliflanke. Fakte, li ne bezonis serĉi la ŝtupetaron. La bruo de policaj paŝoj, pli kaj pli proksimaj, igis la junulon tutforte provi savi sin. Altkreska li estis, kaj unusalte li sukcesis teni sin ĉe la mursupro. Fortabraka, li facile tiris sin supren, kaj baldaŭ saltis apud Janĉjon en la pikara ĝardeno.

«Venu,» simple diris la knabo, «vi estas savita.»

Senbrue enirante, li konstatis, ke lia patro ne gardostaras. Mastro Pikar certe gardis la pordon dum parto de la nokto, sed li verŝajne laciĝis kaj fine decidis iri dormi. Janĉjo kondukis sian kunulon al sia ĉambro, kaj la vinplena fortulo senpeziĝe, plezure, ekkuŝis sur lian liton. Janĉjo, kiu konis sian patron, opiniis pli saĝa kuŝi sub la lito.

Samtempe honta kaj kolerega, Mastro Pikar malprofunde dormis.

«Mi ĵus aŭdis bruon», li diris al la edzino. «Certe estas tiu krimulo Janĉjo.»

Li ellitiĝis, prenis sian lignan batilon, kaj rapidis al la ĉambro de l’ filo. La fenestrokovriloj estis fermitaj kaj nenio videblis en tiu densa nokto, en kiu, cetere, nuboj kaŝis la lunon, sed li ne bezonis lumon. Li perfekte sciis, kie la lito troviĝas.

Ne necesis do pli ol kelkaj momentoj, por ke li staru ĉe la lito kaj komencu bati, kriante vortaĉojn al la kuŝanto. Sed — ho miraĵo! — apenaŭ post du batoj jen sin levis el la lito vasta, grandega homformo, tute ne simila al la 16-jara, maldika kaj mallarĝa Janĉjo.

«Eeeeeeej», sonis el tiu moviĝanta formo voĉo apenaŭ (aŭ tute ne) homa, malakre, neklare.

«Kiu vi estas?» Mastro Pikar demandis. Sed tro da nekutimaj aferoj okazis ĉi-tage, li ne ripozis sufiĉe por havi klaran menson, kaj li ne plu estis certa, ĉu li vekiĝis aŭ dorme bildigas al si teruraĵojn.

«La dia-a‑a‑a‑a‑a‑blo», diris la fortulo, kaj, prenante ion el sia poŝo, daŭrigis: «Jen mi havas tondilon. Se vi plu atakos min, mi tondos viajn harojn. Plej neregule. Plej fuŝe. Vi estos tiel malbela, ke vi ne plu kuraĝos eliri al la strato.» Li palpis sian pantalonon. «Cetere, ankaŭ tranĉilon mi havas, tio povos helpi…»

Mastro Pikar ne atendis la finon de la frazo. Li forkuris al sia ĉambro kaj ŝlosis ties pordon.

вернуться

[5]

Guldeno estis la nomo de la mono uzata en Belgio tiuperiode.