Выбрать главу

Rimarkoj ĉe:

1. (liaj-siaj): En la lingvo de la originalo la posedaj pronomoj estas unusilabaj, pro tio ili ne akcentiĝas kaj preskaŭ kunfandiĝas kun la sekvanta vorto. En Esperanto ili ricevas iom da akcento ĉar ili estas dusilabaj kaj ne kunfandiĝas kun la sekvanta vorto. Tial ni kelkfoje anstataŭigis tiujn vortojn per «la», kiu modeste sin tenas malantaŭe.

3. (returne): La duan returne ni povas forlasi, ĉar la ideo estas jam sufiĉe esprimita en la unua.

7. (ambaŭ): Aliaj solvoj: a) la dua ambaŭ povas esti anstataŭigita per ili, kiu sonas pli malpeze: «…kaj baldaŭ ili ruliĝis sur la vojo»; b) Ankaŭ ili povas malaperi: «Tiam la knaboj kaptis unu la alian kaj baldaŭ ruliĝis sur la vojo».

8. (esti permesate): En la verko, el kiu ni prenis la koncernajn frazojn, ili ne tuj sekvas unu la alian, sed staras sur unu sola paĝo, do kun tro malgranda spaco inter si. Kvankam la traduko «esti permesate» precize esprimas la ideon, ĝi tamen faras tion tro longforme kaj pro tio tro peze kaj altrude, kontraŭe al la ekvivalentoj en diversaj lingvoj naciaj. Pro tio oni jam ofte serĉis alian formon kaj proponis «rajti» kaj la neologismojn «darfi», «lici» kaj «smeji», respektive el la germana, angla-franca kaj la rusa lingvoj. «Rajti» povas bone servi kaj jam estas ofte uzata, sed en la ĉi-supraj frazoj ĝi ne kontentigas. Pri «darfi», «lici» kaj «smeji» oni multe skribis, sed la vortoj ne ricevis civitanan rajton.[1]

Sed kial ni ne uzu la manieron de Zamenhof por esprimi tiun ideon? Li uzis «povi» por esti permesata kaj «ne devi» por ne esti permesata. Do anstataŭ la longan formon «esti permesate» ni preferas en la menciitaj frazoj la manieron de Zamenhof, variigitan per «permesi».

10. (estis -inta): Sen malutilo ni povas en preskaŭ ĉiuj tiuj frazoj anstataŭigi tiun formon per la simpla -is, kiel agis Kabe en «La Faraono». La kunteksto preskaŭ ĉiam montras la ĝustan signifon. Nur en la lasta frazo ni ne ŝanĝis estis savinta ĉar savis estas miskompreniga: ĉu Jaĉjo savis la valizon, kiam ili venis sur la ŝoseon, aŭ li estas savinta ĝin dum la forkuro?

c) Aliaj ripetiĝoj

Sinsekvajn frazojn oni ne finu per la samaj aŭ similsonaj vortoj aŭ per la sama ritmo.

(A)   Ne tiel …(B)   … sed tiel ĉi
1. Fraŭlino B. estis zorgoplena kaj afabla al ŝi. Ŝi alportis manĝaĵon al ŝi, ĉar Trees nun ne povis zorgi pri tio, kaj vespere ŝi restis horeton kun ŝi. Fraŭlino B. estis al ŝi zorgoplena kaj afabla. Ŝi alportis manĝaĵon, ĉar Trees nun ne povis zorgi pri tio, kaj vespere ŝi restis kun ŝi horeton.

En kolumno A du frazoj finiĝas per la samaj vortoj (al ŝi), kaj ĉiuj frazoj finiĝas per la sama ritmo (al ŝi, al ŝi, kun ŝi). Tio sonas malbele. Donante al la koncernaj vortoj alian lokon, kie ilia ripetiĝo ne ricevas akcenton, kaj foriginte unu «al ŝi» (ĉar la kunteksto estas sufiĉe klara), ni akiras pli kontentigan rezultaton.

Klopodu ŝanĝi tiel la jenajn tekstojn en kolumno A, sed antaŭe kovru kolumnon B:

2. Mi pripensis, kiel sciigi vin, sen vundi vin. (vin—vin): Mi pripensis, kiel vin sciigi, ne vundante vin.
3. Kio estas al vi, kial vi estas tiel ekscitita? li demandis, prenante ŝian manon. Ŝi kapneis, liberigante sian manon. (-ante sian manon, — -ante sian manon): Kio estas al vi, kial vi estas tiel ekscitita? li demandis, prenante ŝian manon. La manon liberigante, ŝi skuis la kapon.
4. Mi ĉiam sendis lin por serĉi lin. (lin — lin): Mi lin ĉiam sendis por serĉi lin.
5. Ĉiun fojon, kiam la plado estis malplena, la hundoj leke purigis ĝin. Poste oni denove plenigis ĝin. (igis ĝin — igis ĝin): Ĉiun fojon, kiam la plado estis malplena, la hundoj leke purigis ĝin. Poste oni ĝin denove plenigis.
6. Kiam mi dungas laborantojn kaj instruas ilin, mi devas unue iom laŭdi ilin ĉe ĉiu progreso por kuraĝigi ilin. (ilin — ilin — ilin): Kiam mi dungas laborantojn kaj ilin instruas, mi komence devas ĉe ĉiu progreso iom laŭdi tiujn homojn por kuraĝigi ilin.
7. Li povis rigardi ĉion kaj la kapitano precipe montris al li, kiel bone la maristoj purigas ĉion. (ĉion — ĉion): Li povis rigardi ĉion, kaj la kapitano montris al li precipe, kiel bone la maristoj ĉion purigas.
8. Okazis foje, ke malriĉa knabo insultis lin, kiam li persekutis lin. (lin — lin): Iam okazis, ke malriĉa knabo lin insultis, kiam li persekutis lin.
9. Se ŝi estus honeste dirinta, ke mankas mono al ŝi, ni senhezite estus donintaj anticipan pagon al ŝi. (al ŝi — al ŝi): Se ŝi estus sincere dirinta, ke mankas al ŝi mono, ni senhezite estus donintaj al ŝi anticipan pagon.
10. Trees trenis la malbelan, nigran altan tableton antaŭ la fenestron, pendigis tukon sur ĝin, tiel ke ĝi estis preskaŭ tute kovrita kaj tiam ŝi lokis florojn sur ĝin. (sur ĝin — sur ĝin): Trees trenis la malbelan, nigran, altan tableton antaŭ la fenestron, preskaŭ tute kovris ĝin per tuko kaj lokis sur ĝin florojn.
11. Ili konstruis por si kabanon el pecoj de neĝo; la truojn ili ŝtopis per neĝo. (neĝo — neĝo): Ili konstruis por si kabanon el pecoj de neĝo. Per neĝo ili ankaŭ ŝtopis la truojn.
12. Li klinis sin super ŝin, atente observante ŝin. (sin — ŝin — ŝin): Li sin klinis super ŝin kaj atente ŝin observis.

ĉ) Rimoj

Same malbele sonas ankaŭ hazardaj rimoj kaj rimoidoj.

Iam ni fiksis por la konata verko de Degenkamp jenan titolon: «Konsilanto pri la gramatiko de Esperanto». En la presprovaĵo ni ĝustatempe rimarkis la rimon. Per malgranda ŝanĝo ni korektis tion en: «Konsilanto pri la Esperanta gramatiko».

Kovru kolumnon B kaj klopodu eviti la rimojn en kolumno A:

(A)   Ne tiel …(B)   … sed tiel ĉi
1. Mi citos al vi, kion li diris al mi. (al vi — mi): Mi citos, kion li rakontis al mi.
2. La loĝado en la mansardo, vintre, printempe kaj aŭtune tiel gaje suna, iĝis sufero en la mezo de l’ somero. (sufero — somero): La loĝado en la mansardo, vintre, printempe kaj aŭtune tiel gaje suna, iĝis turmento en la mezo de l’ somero.
3. Mi ŝatis la laboron kaj lernis dum mi vendis. (lernis — vendis): Mi ŝatis la laboron kaj lernis vendante.
4. Li ne haltis ĉe li, sed preterpasis lin. Dum momento mi pensis, ke Luigi miskomprenis min. (lin — min): Li ne haltis ĉe li, sed lin preterpasis. Dum momento mi pensis, ke Luigi miskomprenis min.
5. Dum momento tio trankviligis lin, sed tuj poste li sentis, ke li ne plu kredas ĝin. (lin — ĝin): Dum momento tio trankviligis lin, sed tuj poste li sentis, ke li ĝin ne plu kredas.
6. Per tremantaj manoj ŝi kuŝigis la infanon. Li kaptis ŝian manon: «Trees…» (infanon — manon): Per tremantaj manoj ŝi kuŝigis la infanon. «Trees», li diris, ŝian manon prenante.
7. Li parolis tre dialekte, kaj post prezentiĝo li diris rekte… (dialekte — rekte): Li parolis tre dialekte kaj post prezentiĝo (li) rekte diris…
8. «Ĉesu momenton», grumblis Jaĉjo, baraktante sin levante. (baraktante — levante): «Ĉesu por momento!» grumblis Jaĉjo, barakte levante sin.
9. Iom suspekteme mi iris al li. Li diris al mi… (iris al li — diris al mi): Iom suspekte mi aliris lin. Li diris al mi…
10. Mia brako preskaŭ memstare leviĝis por tuŝi ŝin, sed mi detenis ĝin. (ŝin — ĝin): Mia brako preskaŭ memstare leviĝis por tuŝi ŝin, sed mi ĝin detenis.
11. Se vi scius, kiel danka mi estas al vi, pro tio, ke vi venis por diri tion al mi. (al vi — al mi): Se vi scius, kiel danka mi estas al vi pro tio, ke vi venis por diri tion.
вернуться

[1]

Nun «rajti» estas vastege uzata, «lici» estas en PIV kaj estas pli-malpli bona vorto, «darfi» estas jam apenaŭ tolerebla neologismo, dum «smeji» estas nur amuza vorteto, eĉ por rusoj ne tuj komprenebla. — Mevo