De la Kavaliro de la Suno
al don Quijote de La Mancha
De Solisdán
al don Quijote de La Mancha
Dialogo inter Babieca kaj Rocinante
Ĉapitro 1
Kiu temas pri la stato kaj la vivmaniero de la fama hidalgo don Quijote de La Mancha
En vilaĝo de La Mancha, kies nomon mi ne volas memori, antaŭ nelonge vivis hidalgo el tiuj kun lanco en rako, antikva ŝildo, osta ĉevalaĉo kaj rapida levrelo. Stufaĵo pli ofte bova ol ŝafa[30] en la matenoj, haketita viando kun salo preskaŭ en ĉiu nokto, grivoj kaj frititaj ovoj sabate, lentoj vendrede, kaj plie kolombido dimanĉe prenis tri kvaronojn de lia enspezo. La alian kvaronon konsumis velura sajo,[31] pluŝaj kuloto kaj pantofloj por la festaj tagoj, dum en la cetero de la semajno li kontentiĝis portante delikatan lanaĵon.
Li tenis en sia domo mastrumantinon kun pli ol kvardek jaroj, nevinon ankoraŭ ne dudekjaran kaj laborulon doman kaj agran, kiu same okupiĝis selante la ĉevalaĉon kiel uzante serpon.
Nia hidalgo havis proksimume kvindek jarojn. Li estis fortika, magra, kavavizaĝa, frua ellitiĝanto kaj amiko de la ĉaso. Oni diras, ke li portis la nomon Quijada aŭ Quesada (ĉar ekzistas kelka diferenco de opinio inter la aŭtoroj skribintaj pri ĉi temoj), kvankam laŭ seriozaj konjektoj, ŝajnas, ke li nomiĝis Quijana. Sed tio ne gravas al nia rakonto: sufiĉas, ke ĝi ne deviu de la vero eĉ unu solan punkton. Oni sciu do, ke la supre menciita hidalgo, en siaj horoj de neniofarado, t.e. dum la pli granda parto de la jaro, sin fordonis al la legado kun tiom da persisto kaj plezuro, ke li preskaŭ tute neglektis ĉasi kaj eĉ administri sian bienon; kaj ĝis tia ekstremo iris lia scivolo kaj ekstravaganco ĉi-rilate, ke li vendis multajn akreojn da plugotero por aĉeti kaj legi kavalir-librojn, kaj tiel li prenis hejmen, kiom da ili li trovis. Inter ili, plej plaĉis al li la verkoj de la fama Feliciano de Silva, ĉar ties klara prozo kaj komplikaj rezonoj ŝajnis al li veraj perloj, precipe kiam li legis pri galantaĵoj kaj defioj ofte skribitaj laŭ la jena stilo: «La nekompreneblaj rezonoj, kiujn al mia komprenemo oni prezentas, tiel ŝancelas mian komprenon, ke kompreneble, mi plendas je via belega moŝtulino». Kaj ankaŭ kiam li legis: «La altaj ĉieloj, kiuj vian moŝton dian per steloj fortigas, igas vin merita je la merito, kiun meritas via grandeco».
La kompatinda kavaliro perdadis la saĝon super tiaj rezonoj kaj klopodegis ilin kompreni kaj klarigi al si ties sencon, kvankam Aristotelo mem kaptus neniom kaj eltirus nenian signifon el ili, eĉ se li reviviĝus nur tiucele. Ne tre plaĉis al li la vundoj faritaj kaj ricevitaj de don Belianís, ĉar li imagis, ke lia vizaĝo kaj korpo certe plenis de cikatroj kaj markoj, kiom ajn eminentis la ĥirurgoj lin kuracintaj. Tamen li laŭdis la promeson de la aŭtoro iam daŭrigi kaj meti finon al tiel senfinaj aventuroj, kaj multfoje nia hidalgo sentis la deziron preni mem la plumon kaj alskribi al la libro la finan parton. Kaj sendube tion li entreprenus, kaj eĉ tute plenumus, se ne malhelpus lin aliaj pensoj pli gravaj kaj konstantaj.
Kun la pastro de sia vilaĝo, dokta homo licenciita ĉe Sigüenza, li diskutis multajn fojojn, ĉu estis pli bona kavaliro, Palmerín de Anglujo aŭ Amadís de Gaŭlio. Sed majstro Nicolás, la barbiro de la vilaĝo, diris, ke plej grandis la Kavaliro de la Suno, kaj ke, apenaŭ komparebla kun li, povus esti nur don Galaor, frato de Amadís de Gaŭlio, ĉar Galaor havis komplezeman naturon, ne montriĝis tiel afekte delikata nek tiel plorema kiel lia frato, kaj laŭkuraĝe li rangis eĉ ne unu colon post li.
Resume, la libroj tiel absorbis lin, ke dum la noktoj li legis de helo ĝis helo, kaj dum la tagoj de obskuro ĝis obskuro, kaj tiel, pro multa lego kaj apenaŭa dormo, sekiĝis al li la cerbo, tiamaniere, ke li tute perdis la saĝon. Lia fantazio pleniĝis per ĉio, kion li legis en la libroj: ensorĉoj, kvereloj, bataloj, defioj, vundoj, galantaĵoj, am-aferoj, tempestoj kaj neeblaj absurdoj. Kaj tiel fiksiĝis al li en la kapo, ke la tuta aparato de elpensitaj fabeloj estas vera, ke por li ne ekzistis en la mondo historio pli aŭtentika. Li asertis, ke Cid Ruy Díaz estis tre bona kavaliro sed ne komparebla kun la Kavaliro de la Arda Glavo, kiu per unu sola trahako dividis en du partojn paron da ferocaj kaj monstraj gigantoj. Li havis eĉ pli bonan opinion pri Bernardo del Carpio, ĉar ĉe Roncesvalles li mortigis inter la brakoj la ensorĉitan Rolando, same kiel Heraklo la titanon Anteo. Li laŭde parolis pri la giganto Morgante, ĉar li sola montriĝis afabla kaj ĝentila, kvankam li apartenis al generacio de orgojlaj kaj insolentaj grandeguloj. Sed, precipe, li diris multon bonan pri Reinaldos de Montalbán, ĉefe kiam li image vidis lin elrajdi el sia kastelo, rabi kion li renkontis kaj transmare ŝteli idolon de Mahometo tute oran laŭ la historio. Kaj li volontege fordonus sian mastrumantinon kaj aldone eĉ sian nevinon por la eblo tani la haŭton de la perfida Galalón.
Nu, kiam li tute perdis la saĝon, venis al li en la kapon la plej stranga ideo, neniam antaŭe trafinta frenezulon en ĉi mondo. Ŝajnis al li konvene kaj necese, tiel por grandigo de lia honoro, kiel por servo al lia lando, fariĝi vaganta kavaliro kaj iri tra la mondo kun armaĵo kaj ĉevalo, serĉante aventurojn kaj farante kion, laŭ liaj libroj, plenumis la vagantaj kavaliroj: ripari arbitrojn kaj riski sin en agojn kaj danĝerojn, kiuj, se superitaj, havigas eternan honoron kaj famon. La kompatinda imagis, ke pro la kuraĝo de sia brako li jam ricevis la kronon de, almenaŭ, la imperio de Trebizondo; kaj pelate de la stranga plezuro, kiun vekis en li tiel agrablaj pensoj, li rapidis efektivigi sian deziron.