Выбрать главу

Unue li frote purigis armaĵon, kiu apartenis al liaj praavoj, kaj kiu, rusta kaj ŝima, kuŝadis jam de longega tempo, forgesite, en angulo. Li elfrotis kaj riparis ĝin kiel eble plej bone, sed rimarkis gravan mankon: la kasko estis nur simpla kapopeco sen viziero. Tamen li inĝenie aranĝis tion, ĉar li faris per kartonoj specon de viziero, kiu, fiksita al la kasko, donis al la tuto aspekton de kompleta helmo. Estas vere, ke por vidi, ĉu ĝi havas sufiĉan forton por elteni la hakojn, li elingis la glavon, frapis per ĝi du fojojn la vizieron, kaj jam per la unua bato kaj en unu momento ruinigis kion li antaŭe konstruis dum unu semajno. Ne tre plaĉis al li ĝia facila rompiĝemo, kaj por eviti al si tian danĝeron, li refaris la vizieron metante fer-stangetojn sur ĝia interna flanko, ĝis li kontentiĝis je ĝia eltenemo; kaj ne zorgante submeti ĝin al nova provo, li juĝis la tuton kiel kompletan helmon eksterordinare bonan.

Poste li iris vidi sian ĉevalaĉon, kaj kvankam ĝi havis pli da afekcioj ol realo centavojn, kaj pli da difektoj ol la ĉevalo de Gonela kiu tantum pellis et ossa fuit,[32] ŝajnis al li, ke nek Bucefalo, de Aleksandro la Granda, nek Babieca, de Cid Ruy Díaz, egalis ĝin. Kvar tagojn li pasigis cerbumante kiun nomon li donu al la ĉevalo, ĉar —li diris en si— ne estus juste, ke rajdbesto bona per si mem kaj apartenanta al renoma kavaliro ne havus faman nomon; tial li celis elekti unu, kiu proklamus, kia estis la ĉevalo antaŭ ol ĝia mastro fariĝis vaganta kavaliro, kaj kia ĝi estis nun; vere, se la mastro ŝanĝiĝis al nova stato, ankaŭ la ĉevalo devus alpreni nomon faman kaj laŭte sonantan, kiel decis al lia nova ordeno kaj funkcio. Tiel do, li elpensis, trastrekis, transformis kaj refaris en sia memoro kaj fantazio multajn nomojn, ĝis fine li nomis la ĉevalon Rocinante, nomo, laŭ li, alta, sonora kaj signife indikanta tion, kio la besto antaŭe estis, kaj ankaŭ tion, kio ĝi estis nun: la unua inter ĉiuj ĉevaloj de la mondo.[33]

Doninte nomon al la ĉevalo tiel konforman al lia gusto, li decidis fari la samon rilate sin mem kaj cerbumadis ok pliajn tagojn ĝis fine lia alprenis al si la nomon don Quijote; kiel supre dirite, sur tio sendube baziĝis la aŭtoroj de ĉi vera historio por konjekti, ke li certe nomiĝis Quijada, ne Quesada, kiel aliaj asertis. Sed memorante, ke la kuraĝa Amadís, ne kontenta je tiu sola nomo, alprenis ankaŭ la nomon de sia regno por famigi ĝin, kaj nomiĝis Amadís de Gaŭlio, same li, kiel bona kavaliro, volis aldoni al sia nomo tiun de sia lando kaj nomi sin don Quijote de La Mancha. Li pensis, ke li tiel proklamus sian familion kaj ankaŭ sian landon, kiun li honoris alprenante ĝian nomon.

La armaĵo jam estis pura, la kasko, kompleta, la ĉevalaĉo havis sian nomon, li la sian, kaj tiam li ekpensis, ke mankas nur serĉi damon, al kiu enamiĝi, ĉar vaganta kavaliro sen am-aferoj similas al arbo sen fruktoj kaj folioj, al korpo sen animo. Li diris en si: «Se pro miaj pekoj, aŭ pro bona sorto, mi renkontos ie giganton, kio ordinare okazas al la vagantaj kavaliroj, kaj mi lin faligos en duelo, aŭ trahakos lin ĉe la mezo de la korpo, aŭ fine venkos kaj submetos lin… ĉu ne estus bele sendi lin, ke li eniru kaj falu sur la genuoj antaŭ mia dolĉa damo kaj diru per voĉo humila kaj servuta: “Sinjorino, mi estas la giganto Caraculiambro, mastro de la insulo Malindrania, kaj venkis min en duelo persona la neniam sufiĉe laŭdata kavaliro don Quijote de La Mancha. Li ordonis, ke mi prezentu min ĉe via moŝto, por ke via ekscelenco disponu je mi laŭ via volo”?». Ho, kiel feliĉis nia bona kavaliro, kiam li faris tian paroladon, kaj eĉ pli, kiam li trovis iun, kiun li povis nomi sia damo! Okazis, laŭ la famo, ke en vilaĝo proksima al la lia vivis juna kampulino de tre plaĉa aspekto, al kiu li foje enamiĝis, kvankam ŝajne ŝi neniam tion sciis kaj eĉ ne suspektis. Ŝi nomiĝis Aldonza Lorenzo, kaj li opiniis ŝin taŭga ricevi la titolon «sinjorino de liaj pensoj». Serĉante al ŝi nomon, kiu iel konvenus al la lia kaj elvokus princinecon kaj grandsinjorinecon, li fine decidis alnomi ŝin Dulcinea de El Toboso —ĉar El Toboso estis estis ŝia naskoloko— kaj la nomo ŝajnis al li tiel harmonia, rara kaj signifoplena, kiel la ceteraj, kiujn li elpensis por si mem kaj por ĉio sia.

Ĉapitro 2

Kiu temas pri la unua eliro, kiun el sia vilaĝo faris don Quijote

Tiel preparinte sin, li ne volis plu prokrasti la efektivigon de siaj ideoj, kaj al tio lin puŝis la penso, ke oni lin bezonegas en la mondo, se konsideri, kiel arde li intencis venĝi misfarojn, detrui arbitrojn, ekstermi fiaĵojn, ripari ofendojn kaj kvitigi ŝuldantojn. Tiel do, antaŭ ol helis la tago (kiu estis unu el la plej varmaj de la monato julio), nerimarkate kaj dirinte nenion pri sia intenco, li armis sin per ĉiuj siaj armoj, surmetis la misflikitan kaskon, saltis sur Rocinante, fiksis la ŝildon al la brako, prenis la lancon kaj eliris al la kamparo tra la pordo de la korto, vidante kun ega ĝojo, kiel facile komencis efektiviĝi lia bona deziro.

Sed apenaŭ li sin trovis en la kamparo, lin frapis terura penso, tia, ke li preskaŭ forlasis la jam komencitan entreprenon. Okazis, ke li subite memoris, ke oni ne armis lin kavaliro; ke sekve, laŭ la leĝoj de la kavalirismo, li nek povos, nek devos batali kontraŭ aliaj kavaliroj, kaj ke, eĉ se laŭceremonie armita, li, kiel novico, devus porti blankajn insignojn,[34] dum la ŝildo devus montri nenian blazonon, ĝis li gajnus tiun per siaj faroj.

Tiaj pensoj ŝancelis lian intencon, sed lia frenezo superis ĉiun alian konsideron, kaj tiel li venis al la decido, igi, ke la unua renkontoto armu lin kavaliro, kiel ofte okazis en la libroj, kiuj tiel transturnis al li la cerbon. Rilate al la armoj, li pensis elfroti ilin, kiam eble, kaj turni ilin ermene blankaj.[35] Per tio li trankviligis sin kaj plu rajdis, lasante, ke la ĉevalo iru laŭplaĉe, ĉar li kredis, ke en tio konsistas la esenco de la aventuroj.

Tiel rajdante, nia novica aventuristo parolis jene kun si mem: «Ĉu ne vere, ke en la venontaj tempoj, kiam ekvidos la lumon la vera historio de miaj famaj faroj, ties klera aŭtoro certe rakontos mian unuan kaj tiel fruan eliron ĉi-maniere?: “Apenaŭ la ruĝvanga Apolono etendis sur la larĝa kaj vasta vizaĝo de la tero la orajn fadenojn de sia bela hararo, kaj apenaŭ la harpaj langoj de la etaj kaj koloraj birdoj salutis per dolĉa kaj mielflua harmonio la alvenon de la roza Aŭroro —kiu, lasinte la molan liton de la ĵaluza edzo, montris sin tra la pordoj kaj balkonoj de la horizonto de La Mancha— kiam la fama kavaliro don Quijote de La Mancha, lasinte la dorm-invitajn plumojn,[36] sursaltis la faman ĉevalon Rocinante kaj ekrajdis sur antikvaj kaj konataj kampoj de Montiel”». Kaj efektive sur ili li iris. Aldone diris don Quijote: «Feliĉa epoko kaj feliĉa tempo en kiu aperos la famaj faroj miaj, indaj ĉiziĝi en bronzoj, skulptiĝi en ŝtonoj kaj pentriĝi sur tabuloj kiel memoro por la postaj tempoj! Ho vi, kiu ajn vi estas, klera sorĉisto kronikonta ĉi strangan historion, bonvolu ne forgesi mian bonan Rocinante, eternan kompanon mian en rajdoj kaj vagadoj». Poste li diris, kvazaŭ vera enamiĝinto: «Ho princino Dulcinea, mastrino de ĉi servuta koro! Tre afliktis min, ke vi forsendis min, rigore avertante, ke mi ne plu aperu antaŭ via beleco. Degnu, sinjorino, memori ĉi servutan koron, kiu tiel amare suferas pro via amo».

Al tiaj absurdoj li alpinglis ankoraŭ novajn, laŭ la stilo kiun li lernis en siaj libroj, kaj imitante, kiom li povis, ties lingvaĵon. Dume li rajdis tiel lante, kaj la suno penetris tiel rapide kaj arde, ke ties radioj certe fandus lian cerbon, se li posedus ankoraŭ iom da ĝi.

вернуться

[32]

Latinaĵo: «tiom da haŭto kaj ostoj ĝi havis».

вернуться

[33]

Don Quijote faras vortoludon. «Rocín» en la hispana signifas ĉevalaĉo, kaj aldonante al li la finaĵon «ante» (kiu povas signifi «antaŭe» kaj «super ĉiuj») li indikis, ke antaŭe ĝi estis «rocín», kaj ke, jam kiel kavalira rajdobesto, ĝi rangas super ĉiuj ĉevaloj.

вернуться

[34]

La kavaliroj portis heraldikajn kolorojn kaj emblemojn, ne nur sur la ŝildo, sed ankaŭ sur la insignoj, t.e. sur flagrubandoj de la lanco kaj sur garnaĵoj de iliaj ĉevaloj. Dum la kavaliroj ne plenumis ian notindan faron, iliaj insignoj devis resti blankaj, t.e. sen koloroj kaj emblemoj.

вернуться

[35]

En la hispana «armas» signifas interalie «armojn» kaj «heraldikajn insignojn». Don Quijote, en sia frenezo, konfuzas la insignojn blankajn kun la armoj blankaj, kaj venas al la groteska konkludo elfroti ĉi lastajn.

вернуться

[36]

Antaŭ ol lanon, la antikvuloj uzis plumojn kiel lit-molaĵon.