Выбрать главу

— Nu, do, hodiaŭ nokte?

— Hodiaŭ nokte ni ne multe pli bone statas. Denove, ne estis rekta ligo inter la ĉashundo kaj la morto de la viro. Ni neniam vidis la ĉashundon. Ni aŭdis ĝin; sed ni ne povus pruvi, ke ĝi kuris persekute al tiu viro. Komplete malestas motivo. Ne, mia kara homo, ni devas akordigi nin al la fakto, ke provizore kazon ni ne havas, kaj ke valoras al ni riski ion ajn por starigi kazon.

— Kaj kiel vi intencas fari tion?

— Mi forte esperas pri tio, kion faros por ni sinjorino Laŭra Liono, kiam la stato de la afero estos klarigita al ŝi. Kaj krome mi havas propran planon. Sufiĉas al morgaŭ ties misaĵoj, sed mi esperas antaŭ la forpaso de la tago havi finfine la avantaĝon.

Mi povis eligi el li nenion plian, kaj li marŝis, droninte en pensoj, ĝis la Baskervila enirejo.

— Ĉu vi eniros?

— Jes, mi ne trovas kialon por plua sinkaŝado. Sed unu lasta vorto, Vatsono. Diru nenion al kavaliro Henriko pri la ĉashundo. Li supozu, ke la morto de Seldeno okazis tiel, kiel Stepeltono deziras kredigi al ni. Li havos pli fortan kuraĝon por la aflikto, kiun li devos sperti morgaŭ, kiam li estos devigita vespermanĝi kun tiuj homoj.

— Kaj ankaŭ mi.

— Do vi devos pardonpeti, kaj li devos iri sola. Tio estos facile aranĝebla. Kaj nun, se ni tro malfruas por la vespermanĝo, mi opinias, ke ni ambaŭ pretas lastmanĝi.

13. Fiksado de la retoj

Al kavaliro Henriko pli plaĉis ol surprizis vidi Ŝerlokon Holmso, ĉar jam de kelkaj tagoj li atendis, ke la lastaj okazaĵoj logos lin el Londono. Li tamen levis la brovon, kiam li konstatis, ke mia amiko havis nek valizojn nek klarigon pri ties malesto. Inter ni ni baldaŭ havigis al li la bezonaĵojn, kaj poste dum malfrua lastmanĝo ni klarigis al la kavaliro tiom el niaj spertoj kiom ŝajnis dezirinde, ke li sciu. Sed unue mi havis la malagrablan devon informi Barimoron kaj ties edzinon pri la morto de Seldeno. Por li tio eble estis absoluta malŝarĝiĝo, sed ŝi ploris amare en sian antaŭtukon. Al la tuta mondo li estis viro violenta, duone bruto kaj duone demono; sed al ŝi li restis ĉiam la obstina knabeto en ŝia propra knabinepoko, la infano kiu kroĉis ŝian manon. Vere misegulo estas viro, kiun funebras neniu virino.

— Mi malgajumis endome la tutan tagon de kiam Vatsono foriris matene, — diris la kavaliro. — Supozeble mi meritas iom da kredito, ĉar mi plenumis mian promeson. Se mi ne ĵurus ne eliri sola, mi eble spertus pli viglan vesperon, ĉar mi ricevis mesaĝon de Stepeltono, kiu invitis min tien.

— Mi ne dubas, ke vi spertus pli viglan vesperon, — diris Holmso seke. — Cetere, supozeble vi ne scias, ke ni funebris vin kiel nukrompinton, ĉu?

Kavaliro Henriko malfermegis siajn okulojn:

— Kial do?

— Tiu povrulo estis vestita per viaj vestaĵoj. Mi timas, ke via servisto, kiu transdonis ilin al li, eble havos malagrablaĵojn ĉe la polico.

— Tio estas neverŝajna. Neniu marko estis sur ili, miascie.

— Feliĉe por li — feliĉe por vi ĉiuj, ĉar vi ĉiuj troviĝas malĝustaflanke de la leĝoj en tiu ĉi afero. Mi ne certas, sed eble kiel konscienca detektivo mi devus unue aresti la tutan domanaron. La raportoj de Vatsono estas dokumentoj tre krimuligaj.

— Sed kio pri la enketo? — demandis la kavaliro. — Ĉu vi eligis ion el la implikaĵo? Ŝajnas al mi, ke Vatsono kaj mi ne estas multe pli informitaj, ol kiam ni alvenis.

— Mi opinias, ke baldaŭ mi povos iom pli klarigi al vi la situacion. Tiu ĉi afero estis treege malfacila kaj plej komplikita. Ekzistas pluraj punktoj pri kiuj ni ankoraŭ bezonas lumigon, sed tio tamen venas.

— Ni travivis unu sperton, kiel supozeble Vatsono sciigis al vi. Ni aŭdis la ĉashundon sur la erikejo, do mi povas ĵuri, ke ne temas tute pri malplena superstiĉo. Mi iom kontaktiĝis kun hundoj, kiam mi estis en la okcidento, kaj mi rekonas hundon, kiam mi aŭdas ĝin. Se vi povos buŝumi kaj ĉeni ĝin, mi pretos ĵuri, ke vi estas la plej granda detektivo iam ekzistinta.

— Mi kredas, ke mi buŝumos ĝin kaj ĉenos ĝin enorde, se vi havigos al mi vian helpon.

— Kion ajn vi instrukcios al mi, mi tion faros.

— Tre bone, kaj mi ankaŭ petas, ke vi faru tion blinde, ne ĉiam postulante la kialon.

— Laŭ via plaĉo.

— Se vi tion faros, mi opinias, ke tre verŝajne nia eta problemo baldaŭ estos solvita. Mi ne dubas…

Li ĉesis subite kaj rigardis fikse super mian kapon en la aeron. La lamplumo trafis lian vizaĝon, kaj tiel atenta kaj senmova ĝi estis, ke ĝi povus esti vizaĝo de klare ĉizita klasika statuo, personigo de viglo kaj anticipo.

— Kio estas? — ni ambaŭ ekkriis.

Mi povis vidi, kiam li mallevis la okulojn, ke li subpremas iun internan emocion. Liaj trajtoj estis ankoraŭ regataj, sed liaj okuloj brilis je amuzita ekzaltiĝo.

— Pardonu la admiremon de artŝatanto, — li diris, gestante per sia mano al la vico de portretoj, kiu kovris la kontraŭan muron. — Vatsono ne volas konsenti, ke mi iom komprenas la arton, sed tion kaŭzas nura ĵaluzo, ĉar niaj vidpunktoj pri la temo malsamas. Nu, tiu vere estas belega serio da portretoj.

— Nu, mi ĝojas aŭdi vin diri tion, — diris kavaliro Henriko, ekrigardante iom surprizite mian amikon. — Mi ne pretendas scii multon pri tiaj aferoj, kaj mi pli kompetentas juĝi ĉevalon aŭ virbovon ol bildon. Mi ne sciis, ke vi trovas tempon por tiaj aferoj.

— Mi rekonas bonaĵon, kiam mi vidas ĝin, kaj mi vidas ĝin nun. Tion pentris Kneller, mi pretas ĵuri, tiun damon en la blua silkaĵo, kaj la dika sinjoro en peruko devas esti de Reynolds. Ili ĉiuj estas familiaj portretoj, mi supozas?

— Ĉiuj.

— Ĉu vi konas la nomojn?

— Barimoro instruis min pri ili, kaj mi kredas, ke mi povas sufiĉe bone ripeti miajn lecionojn.

— Kiu estas la sinjoro kun teleskopo?

— Vicadmiralo Baskervilo, kiu servis sub Rodney en la Okcidentaj Indioj. La viro en la blua frako kun volvaĵo da papero estas kavaliro Vilhelmo Baskervilo, kiu estis komitata prezidanto de la parlamento sub Pitt[8].

— Kaj la kavaliro kontraŭ mi — tiu en nigra veluro kaj puntoj?

— Ha, vi rajtas scii pri li. Tiu estas la kaŭzo de la tuta misfarado, la malvirtega Hugo, kiu komencis la ĉashundon de la Baskerviloj. Ne tre verŝajne ni forgesos lin.

Mi rigardis interesite kaj iom surprizite la portreton.

— Dio mia! — diris Holmso, — li ŝajnas homo sufiĉe kvieta kaj humilmora, sed supozeble troviĝis embuska diablo en liaj okuloj. Mi bildigis lin al mi kiel personon pli fortikan kaj banditan.

— Ne estas dubo pri la aŭtenteco, ĉar la nomo kaj la dato 1647 estas sur la reverso de la tolo.

Holmso diris malmulton plian, sed la bildo de la malnova diboĉulo ŝajnis fascini lin, kaj liaj okuloj konstante fiksiĝis al ĝi dum la manĝo. Nur poste, kiam kavaliro Henriko jam iris al sia dormoĉambro, mi povis sekvi la direkton de liaj pensoj. Li rekondukis min en la bankedan salonon, kun la dormoĉambra kandelo en la mano, kaj li levis ĝin al la tempomakulita portreto sur la muro.

— Ĉu vi vidas tie ion?

Mi rigardis la larĝan plumhavan ĉapelon, la buklojn, la blankan puntan kolumon, kaj la rektan severan vizaĝon kadritan inter ili. Ĝi ne estis bruta vizaĝo, sed ĝi estis rigida, malmola kaj severa, kun firma maldiklipa buŝo, kaj malvarme netoleremaj okuloj.

— Ĉu ĝi similas iun konaton al vi?

— Ĝi iom similas kavaliron Henriko ĉirkaŭ la makzelo.

— Nur sugestete, eble. Sed atendu momenton!

Li stariĝis sur seĝo, kaj tenante la lumon per sia maldekstra mano, li kurbigis sian dekstran brakon antaŭ la larĝa ĉapelo kaj ĉirkaŭ la longaj bukloj.

— Bona ĉielo! — mi ekkriis mirigite.

вернуться

8

Pitt, W. (1708–1778): Brita politikisto; ĉefministro en 1766–1768.