Выбрать главу

» Kiam la feroco de tiu terura pesto mildiĝis, oni disvendis la sklavinojn de la dejo. Min aĉetis komercisto, kiu min kondukis en Tunison kaj tie vendis al alia komercisto, kiu min pluvendis en Tripolon; el Tripolo mi estis pluvendita en Aleksandrion, el Aleksandrio en Smirnon, de Smirno en Istanbulon. Fine min aĉetis janiĉara generalo, kiu baldaŭ ricevis ordonon iri defendi Azovon sieĝatan de la rusoj.

» La galanta generalo kunprenis ĉiujn siajn virinojn, kaj loĝigis nin en fortikaĵeto ĉe la Azova maro sub la gardo de 2 negraj eŭnukoj kaj 20 soldatoj. Nia armeo mortigis multegon da rusoj, sed ili malavare al ni repagis: Azovo brulis dronante en sango[74], kaj oni atentis nek sekson, nek aĝon. Restis nur nia fortikaĵeto; la malamikoj decidis nin venki per malsato. La 20 janiĉaroj ĵuris ne cedi. Rezolutaj teni sian ĵuron kaj turmentate de malsatego ili formanĝis la du eŭnukojn. Post kelkaj tagoj ili decidis vori la virinojn.

» Kun ni estis tre pia kaj kompatema imamo; tiuokaze li faris al ili tre belan predikon, persvadante ilin ne tute nin mortigi.

» — Eltranĉu, — li diris, — nur po unu gluteon al ĉi tiuj sinjorinoj, kaj vi havos tre delikatan manĝon; se kelkajn tagojn poste necesos ripeti, al vi restos tia sama provizo; tian homaman traktadon la Ĉielo kalkulos al vi kiel virton, kaj vi ricevos helpon.

» Li estis tre elokventa; li konvinkis ilin. Oni faris al ni tiun teruran operacion; la imamo aplikis al ni la balzamon, per kiu oni ŝmiras ĵus cirkumciditajn knabetojn; ni ĉiuj estis mortantaj.

» Apenaŭ la janiĉaroj finmanĝis niajn eltranĉaĵojn, jen alvenas la rusoj sur platboatoj; neniu janiĉaro saviĝis. La rusoj neniom atentis nian staton, sed ĉie en la mondo estas francaj ĥirurgoj; unu el ili, tre lerta, nin prizorgis, nin resanigis, kaj mi neniam forgesos ke, kiam miaj vundoj bone fermiĝis, li faris al mi amproponojn. Cetere, nin ĉiujn li konsoladis certigante ke same okazis ĉe pluraj sieĝoj kaj ke tio estas milita leĝo.

» Tuj kiam miaj kunulinoj reakiris la kapablon paŝi, oni sendis ilin en Moskvon. Ĉe disdivido min ricevis bojaro, kiu faris min sia ĝardenistino, kaj donadis al mi po 20 vipobatojn ĉiutage. Sed post 2 jaroj tiu sinjoro kaj 30 aliaj bojaroj pereis radumite pro ia kortega ĉikano; mi profitis la okazon kaj eskapis.

» Mi trairis la tutan Rusion; dum longa tempo mi estis drinkeja servistino en Rigo, poste en Rostoko, en Vismaro, en Lepsiko, en Kaselo, en Utreĥto, en Lejdeno, en Hago, en Roterdamo; mi maljuniĝis en mizero kaj malhonoro, vivante kun duono da postaĵo, konsciante ke mi estas papidino.

» Multfoje mi volis min mortigi, sed ankoraŭ mi amis la vivon. Tiu ridinda trajto estas eble unu el la plej turmentaj en nia naturo: ja kio estas pli absurda ol obstine plu porti ŝarĝon, ĉiam dezirante deĵeti ĝin teren; abomeni sian vivon, kaj tamen plu ĝin treni; resume, flegi surbruste serpenton kiu ronĝas nian koron?

» En la landoj kiujn la sorto min igis travojaĝi, en la drinkejoj kie mi servis, mi vidis nekalkuleble multe da homoj abomenegantaj sian ekziston; sed nur 12 el ili memvole metis finon al sia mizero: 3 negroj, 4 angloj, 4 ĝenevanoj kaj 1 germana profesoro nomata Robeko[75].

» Laste mi fariĝis servistino ĉe la judo Don-Isaĥaro; li metis min je via dispono, mia bela baronidino; mi min ligis al via sorto, kaj nun viaj aventuroj min pli okupas ol la miaj. Tiujn lastajn mi eĉ neniam mencius, se vi min ne piketus, kaj se ne estus marvojaĝa kutimo pasigi la tempon per rakontado.

» Resume, kara baronidino, mi havas sperton, mi konas la homojn; do distru vin iomete, invitu ĉiun pasaĝeron rakonti pri sia vivo; kaj se troviĝos unu sola, kiu ne ofte malbenis sian ekziston, kiu ne ofte sin opiniis la plej malfeliĉa inter la homoj, ĵetu min en la maron kun la kapo antaŭen.

13. Kandido disiĝas de la bela Kunegundo kaj de la maljunulino

Ekkoninte la historion de la maljunulino, Kunegundo faris al ŝi ĉiujn komplimentojn konvenajn al ŝiaj merito kaj rango. Laŭ ŝia propono Kunegundo instigis ĉiujn pasaĝerojn rakonti, unu post alia, siajn aventurojn; kaj sekve ŝi kaj Kandido agnoskis, ke la maljunulino pravas.

— Ho ve, — bedaŭris Kandido, — tre mankas al ni doktoro Pangloso, kontraŭkutime pendumita en certa aŭtodafeo; li dirus al ni admirindajn parolojn pri la malbonoj fizika kaj morala[76] kovrantaj la teron kaj la maron, kaj mi aŭdacus respektoplene prezenti al li kelkajn obĵetojn.

Dum la rakontadoj la ŝipo antaŭeniris. Oni albordiĝis en Bonaero.[77] Kunegundo, kapitano Kandido kaj la maljunulino iris sin prezenti al la guberniestro Don-Fernando Ibarra-Figeroa-Maskarenjas-Laberdan-i-Sosa. Tiu altrangulo havis fieregon propran al portanto de tiom da nomoj. La virojn li alparoladis kun plej moŝta malestimo, levante la nazon tiom alten, tiom neelteneble laŭtigante la voĉon, tiom impone parolante, afektante konduton tiom malhumilan, ke ĉiu vizitanto sentis fortan emon lin bastonadi. Pri la virinoj li pasiegis. Kunegundo ŝajnis al li la plej bela el ĉiuj, kiujn li iam ajn vidis. Lia unua parolo estis por demandi, ĉu ŝi estas edzino de la kapitano. La mieno, kun kiu li demandis, maltrankviligis Kandidon; li ne aŭdacis diri, ke ŝi estas lia edzino, ĉar efektive ŝi ne estis tio; li ne aŭdacis diri, ke ŝi estas lia fratino, ĉar ankaŭ tio ŝi ne estis; kaj kvankam tia oportuna mensogo, kiun iam sukcese praktikis prapatroj,[78] povus utili ankaŭ nuntempe, tamen la pureco de lia animo malebligis al li perfidi la veron.

— Baronidino Kunegundo, — li diris, — estas honorigonta min per edziniĝo al mi, kaj ni petegas ke via ekscelenco degnu aranĝi nian geedziĝofeston.

Don-Fernando Ibarra-Figeroa-Maskarenjas-Laberdan-i-Sosa, levante siajn lipharojn, malice ekrikanis kaj ordonis al kapitano Kandido iri revui sian roton. Kandido obeis; la guberniestro restis kun Kunegundo. Li malkaŝis sian pasion, solene certigis, ke morgaŭ li sin al ŝi edzigos, kun la beno de la Eklezio aŭ alie, laŭ tio, kiel bonvolos ŝiaj ĉarmoj.

Kunegundo petis kvaronhoron por pripensi, por konsulti la maljunulinon kaj decidi.

La maljunulino diris al Kunegundo:

— Nu, vi havas 72 nobelajn geantaŭulojn — kaj ne eĉ unu groŝon; dependas nur de vi, ĉu vi fariĝos la edzino de la plej granda sinjoro en la Suda Ameriko kun tre belaj lipharoj; ĉu konvenas al vi pretendi je senmakula fidelo? Vin perfortis bulgaroj; judo kaj inkvizitoro ĝuis vian amfavoron; la malfeliĉoj rajtigas. Mi konfesas ke, se mi estus sur via loko, mi senhezite edziniĝus al la guberniestro kaj promociigus kapitanon Kandido.

Dum la maljunulino tiele parolis kun la tuta prudento de siaj aĝo kaj sperto, la havenon eniris ŝipeto; ĝi portis juĝiston kaj ties policanojn, kaj jen kio venigis ilin.

La maljunulino prave divenis, ke la monon kaj la juvelojn de Kunegundo ŝtelis la grandmanika franciskano[79] en la urbo Badaĥoso, dum ilia hasta fuĝo kun Kandido. Kelkajn briliantojn la monaĥo provis vendi al juvelisto. Tiu rekonis ilin kiel apartenantajn al la ĉefinkvizitoro. La franciskano, antaŭ ol esti pendumita, konfesis la ŝtelon; li priskribis la personojn kaj indikis, kien ili iris. La fuĝo de Kunegundo kaj de Kandido jam estis sciata. Oni sekvis ilin ĝis Kadiso; oni sendis, sen prokrasto, ŝipon por persekuti ilin. La ŝipo jam estis en la haveno de Bonaero. Disvastiĝis famo, ke juĝisto estis elŝipiĝonta, kaj ke oni persekutas la murdintojn de la ĉefinkvizitoro. La prudenta maljunulino tuj kaptis la situacion.

— Vi ne povas fuĝi, — ŝi diris al Kunegundo; — cetere, vin nenio minacas: ne vi mortigis la inkvizitoran moŝton; kaj krome la guberniestro vin amas kaj ne permesos, ke oni vin traktu malbone; restu.

Tuj ŝi hastas al Kandido:

вернуться

[74]

Fakte la rusoj sieĝis Azovon dum tuta jaro ĝis ĝia kapitulaco en 1696. — L.

вернуться

[75]

Germane: Robeck. Li verkis latine libron per kiu li apologias sinmortigon, kaj sin dronigis en la rivero Vezero ĉe Bremeno en la jaro 1735ª. Rusoo mencias Robekon en «La nova Heloizo», letero 21ª de la parto 3ª.

вернуться

[76]

Malbono fizika (france mal physique) estas tia malbono, kiun kaŭzas natura leĝo aŭ procezo (ekzemple la Lisbona tertremo). Malbono morala estas malbono kaŭzata de homo. Atenta leganto de la Lejbnica «Teodiceo» mencius ĉi tie ankaŭ la malbonon metafizikan, kiun Voltero ial plene ignoras. — S.

вернуться

[77]

Tiuepoke (1617–1776) Bonaero estis ĉefurbo de gubernio (gobernación) ene de Vicreĝlando Peruo. — S.

вернуться

[78]

Abrahamo (Genezo, 12:11–16) kaj Isaako (Genezo, 26:6–11) en Biblio. — S.

вернуться

[79]

V: un (?!) cordelier à la grande manche. France la esprimo «meti ion en sian manikon» (mettre une chose dans sa manche) signifas ‹proprigi al si ion› (s'en saisir, s'en emparer [Littré]). De tio venas ŝercoj pri la proverbe larĝaj manikoj de la franciskanoj, la ordeno teorie almoza; kp en la vortaro [Littré]:

• konscio larĝa kiel maniko de franciskano (la conscience large comme la manche d'un cordelier);

• manikhavaj (t.e. riĉaj) franciskanoj (cordeliers à la grande manche, cordeliers rentés). — S.