Выбрать главу

En «Kandido» tio ne estus tiom facila. Iuj fantaziaj moneroj neniam ekzistis (ekz‑e la «Patagoniaj taleroj» el ĉap.19ª). En Eldorado oro ne pli valoras ol gruzo, kaj unu el la ĉefaj ideoj, inspirantaj tiun utopion, estas negado de la mona orbazo (angle gold standard). Nu, la Voltera utopio ne estas profunde pripensita, kaj fine de la epizodo (ĉap.18ª) eldoradanoj esprimas kostojn en «livres sterling, monnaie du pays». Lanti’ tradukis: «da sterlingaj funtoj, en la landa mono». Nu, ĉar laŭ la ĝenerale preferata etimologio, sterling ← STAR+LING, t.e. stel/eto, mi ŝanĝis aclass="underline" «da stelpundoj, en la landa mono» — rememore pri la movada monunuo «stelo»♐ ☺

Mezuroj de nobeleco

Kunegundo diras pri si en ĉap.10ª:

V: je suis née baronne avec soixante et douze quartiers

L: mi naskiĝis baronino kun sepdek du gradoj da nobeleco

G20: als Freifräulein von zweiundsiebenzig Ahnen geboren…

S: naskite baronidino kun 72 nobelaj geantaŭuloj

Tradicie en Francio la «gradoj de nobeleco» (le compte par degré) estis la nombro de nobelaj generacioj en la vira linio genealogia. La inajn liniojn oni ne atentis. Konforme al tiuj «nobelecaj gradoj» pluraj tradukoj asertas, ke Kunegundo estis nobelino en la 72ª generacio, kio estas nekredeble tro multe: se ŝiaj antaŭuloj estis naskataj kiam ilia patro aĝis, averaĝe, 20 jarojn, tiam ŝia nobeleco datus ekde la jaro

1755 – 17 – 72×20 = 298 p.K.

(1755 estas la jaro de la ĵusa Lisbona tertremo; 17 estas la aĝo de Kunegundo, laŭ ĉap.1ª) — t.e. de la epoko de la pagana Romio sub Diokleciano!

Kontraste al tio la germanoj konsideris ĉiujn genobelojn en la tuta arbo genealogia; la responda nombro povis esti do eksponenciale pli granda: al la 6ª grado franca povus respondi (en ekvilibra arbo kie ĉiuj inoj estas nobelinoj) 62 nobelaj geantaŭuloj; kaj al la 7ª, 126. Do, supozeble ŝi estis nobelino en la 7ª generacio, kun iom da burĝinoj aŭ kamparaninoj en la genealogia arbo.

France (kaj angle) tia maniero mezuri nobelecon estas esprimata per heraldika termino quartiers de noblesse♐ (resp. quarters of nobility♐). Voltero evidente rimarkis la diferencon en la terminoj kaj en la nombraj grandoordoj, sed probable ne klare komprenis la diferencon. En S mi uzas la pli klaran terminformon de la germanaj tradukoj.

Orientaj titoloj

Du tendencoj kunekzistas en la verko: abstraktema unuecigo (plejparte per francigo), kaj parado de ekzotaĵoj. Tre prudente L retenas ambaŭ tendencojn, rekombinante ilin laŭ la oportuno de esperantigo; ekz‑e la abundaj turkaĵoj el la finaj ĉapitroj, por kiuj Esperanto disponigas bone konatajn pruntvortojn, aperas sub tiuj nomoj; dum la realaĵoj el la rakonto de la maljunulino (ĉap.11ª kaj 12ª) por kiuj tiaj nomoj mankas, aperas sub nomoj priskribaj. Iam al termino francigita respondas termino esperantigita; iam al tradicia pruntvorto franca respondas priskriba termino esperanta.

Ekz‑e «reĝo de Maroko» aŭ «la sultano» funkcias sammaniere en V kaj L; sed un aga (des janissaires) kaj le dey (d’Alger) estas pruntvortoj en V sed priskribaj terminoj en L.

En S mi konservis ĉi tiun principon, kvankam la tradukojn mi iom precizigis.

Alĝeria landestro

V: il me conduisit à Alger, et me vendit au dey de cette province.

L: li kondukis min al Alĝero, kaj vendis min al la guberniestro de tiu provinco.

S: li min kondukis en Alĝerion, kaj vendis al ties landestro, nomata dejo.

Samkiel poste PIV, Lanti’ opinias ke dejo estas ‹guberniestro›; fakte en la epoko kiam Alĝerio estis gubernio (turke paşalık) ĝia «guberniestro» estis paŝao. En la koncerna epoko Alĝerio ne plu estis gubernio. Turkoj opiniis ĝin sia ‹aŭtonoma lando› (turke eyalet); Alĝerio sin prezentis kiel «aliancano» de Turkio, kaj ties reganto, dejo, oficiale sin titolis «sultano de Alĝerio». Voltero evidente akceptas la turkan pozicion.

Mi neniam vidis realan uzon de la vorto «dejo» en Esperanto, kaj ĝia difino en la PIV-oj estas malĝusta. Tial mi preferis pli neŭtralan priskriban terminon landestro, kiu povas funkcii kiel supernocio por ‹provincestro› kaj ‹regnestro›.

Janiĉara generalo

Iom simile, la rangon un aga des janissaires mi tradukas per internacie pli klara janiĉara generalo (L ‹janiĉarestro› ne klaras pri la alto de la rango).

Historie yeniçeri ağası povis rilati al la estro de la tuta janiĉara armeo, aŭ de ties provinca garnizono. La nedifina artikolo en V probabligas tiun duan, pli modestan varianton.

Paĝio

V: je trouvai sur le soir un jeune icoglan très-bien fait.

L: mi renkontis en la proksimiĝo de l’vespero junan ikoglanon tre belkorpan.

S: ĉe la vesperiĝo mi renkontis tre belkorpan paĝion (ĉap.28ª).

France la vorto icoglan (de la turka iç oğlan) estas bone atestita en la literaturo kaj vortaroj; en Esperanto tia tradicio ne ekzistas. Ankaŭ en «Kandido» la bone konata vorto «paĝio» plene sufiĉas por aludi la samseksaman atencon de la barono.

Ceteraj francaĵoj

Homoj/viroj, infanoj/knaboj

Nemalofte Lanti’ malkonfuzas ‹viro›jn el inter ‹homo›jn (‹viro› aperas en L 15-foje), tamen ne ĉiam, ekz‑e (ĉap.2ª):

L: Du homoj, blue vestitaj, rimarkis lin.

S: Tie lin rimarkis du blue vestitaj viroj.

Malpli evidentas la uzo de ‹infano›j kiam temas pri ‹knabo›j (ekz‑e ĉap.17ª):

L: Kelkaj infanoj el la vilaĝo, vestitaj per ore brodteksitaj ŝtofoj tute ŝiritaj, ludis per ĵetdisketoj…

S: Kelkopo da vilaĝaj knaboj en ĉifoniĝintaj orbrokaĵoj ludis per ĵetdisketoj…

(Tiutempe la ludo probable estis precipe knaba; sed pli klare la knabecon indikas la posta supozo: «Sendube, diris Kakambo, ĉi tiuj infanoj estas la filoj de la reĝo de la lando» [L].)

Fremduloj kaj alilandanoj

La francan étranger Lanti’ ĉiam (24-foje) tradukas per ‹fremdulo›; fakte, en ĉi tiu odiseado ĝi preskaŭ ĉiam (krom en 3 okazoj) signifas ‹alilandano› (vorto, kiun Lanti’ uzas 0-foje). Ekz‑e (ĉap.17ª):