Выбрать главу
      Estis kamparano aĝa.       Li jam manĝis multajn bulbojn       en la kabanet’ vilaĝa,       sed neniam vidis urbojn,       do li petis la domanojn:       «Mi jam manĝis multajn panojn,       sed ne lasis for ĉi neston,       donu al mi rajdobeston.»       Nu, azenon li ricevis,       kiu jam kaduke aĝis,       sin en ties selon levis,       al la urbo ekvojaĝis.
      Rajdis sur la lanta besto,       sed atakis lin tempesto.       La azeno time prancis,       la aĝulon ĝi balancis,       fine levis sin subite       sur la postajn krurojn, puŝis       lin en foson. Tie kuŝis       la povrulo, mortvundite.       Kaj li veis, jam apenaŭ       spiretante. «Se almenaŭ       mi de rajdĉeval’ bonrasa       mortus, aŭ de mul’ tenaca,       kaj ne de azen’ nazmuka,       malkuraĝa kaj kaduka!»
De roka pinto oni lin depuŝis en la profundon. Frakasite mortis Ezopo kune kun honoro sia.
Sed baldaŭ ekstermanta pesto plagis la urbon Delfoj. Kaj ĝi ĉesis nur, kiam la urbo, kun rimorsa pento, por repacigi la koleran dion, sur l’ ekzekuta loko de Ezopo starigis templon kaj memorkolonon.
Tiel Ezopo venkis post la morto. La kripla korpo dispolviĝis, sed honoro lia ree brilis pure, spirito lia lumis, kaj ĝi lumas ĝis nun, kaj lumos plu, neestingeble.

La fabloj

Antaŭparolo

La materialon aŭtoritan de Ezop’ ornamis mi per versotaktoj laŭ sesop’. Duobla estas de ĉi libro la donac’: Ĝi vin ridigas, kaj ĝi al vi por sagac’ kaj por prudenta vivo estas konsilant’. Se tamen iu min ĉikanus per akuz’, ke ne nur besto parolas en ĝi, sed eĉ plant’, pripensu: Ni per fabloj ŝercas por amuz’.
Fedro

1. La griloj

(La fablon rakontas Platono en sia Phaidros.)

Antaŭ la naskiĝ’ de l’ karaj Muzoj, laŭ la onidiroj, homoj estis ordinaraj, ankaŭ la kamparaj griloj. Sed kiam aperis Muzoj, kaj por dolĉaj kor-amuzoj la unuaj kantoj sonis, la gril-homoj tiel dronis en plezur’, ke ili ĉesis pri si zorgi, eĉ forgesis manĝi, trinki, kaj konstante kantis nur, ne rimarkante, ke per tio ili lante sin mortigas. Ili devis morti home, sed ricevis grilan korpon, plu kanzonis, al ili la Muzoj donis la donacon, ke dumvive senmalsate, sensoife ili kantu, kaj post morto ili iru kun raporto: Kiu do la Muzojn tere kultas kaj honoras vere.

2. La azeno kaj la griloj

Halm.[8]
La azeno aŭdis grilojn, tre plezuris, kaj eĉ volis mem imiti ties trilojn, tial ilin alparolis: «Griloj de muziko kara, kian manĝon do vi manĝas, ke ĝi vian voĉon ŝanĝas tiel bela, tiel klara?» «Roson» — lin respondis ili. Ĝi, por povi same trili, roson manĝis de ĉi dato, baldaŭ mortis de malsato.

3. La grilo kaj la formiko

Babrio.[9]
La formik’ en tempo vintra grase sidis sur la greno, kiun li estis kolektinta por si el somera beno. Grilo iris al li pete: «Ho, ne estu sen kompato! Donu al mi iomete, mi ja mortas de malsato.» Sonis la respond’ severe: «Kion faris vi somere?» «Violonis mi sen halto.» «Dancu do post la muziko» — diris moke la formiko, surda por la ĉarm’ de l’ arto.

4. Libero

Liberon plenan ĝuis iam la ĉeval’, laŭplaĉe kuradis en la kampo, tra la val’. Alvenis foje kaj ofendis ĝin la cerv’ per malklarigo de fonto kaj huftreto de herb’, Ĝi volis venĝi, sed kun pli rapida sving’ la cervo kuris: Ĝi fiaskis pri l’ ating’. Kolero en ĝi bolis, kaj ĝi, en impet’ nun al la homo turnis sin kun helpo-pet’. Ĉi tiu diris: «Bone, la cervon ĉasos mi, se bridon, selon al vi meti lasos vi.» La cervon murdis la ĉasist’ per lancotraf’, sed la ĉeval’ por ĉiam iĝis lia sklav’.[10]

5. La ranoj volas reĝon

Fedro.[11]
La tutan marĉon havis por si la rana gent’. Libere ili vivis, tamen sen kontent’. Jupitron ili tedis per petega preĝ’ por la ricevo de moral-firmiga reĝ’. Jupitro, ride, ŝtipon ĵetis el la alt’. Kun ega plaŭdo ĝi falis. Hu! Per tima salt’ rifuĝis nun de sia reĝo la popol’, kaj longe kaŝis sin sub dika marĉtavol’. Elŝovis fine la kapon tamen unu ran’, rigardis, vidis, poste al la kvaka klan’ rakontis, ke la reĝo terura estas ŝtip’. Sen timo venis tuj vetnaĝe la tuta trib’, sursaltis ili la ŝtipon aŭ surrampis ĝin, eĉ, malhonore per sia koto stampis ĝin. Kaj ili Jupitron petis nun pri nova reĝ’ anstataŭ la sentaŭga, ĉar senpova reĝ’. Nu, venis nova reĝo, sed estis, ve, serpent’, komencis ilin ekstermi per venena dent’. Nenie savo! Morta silento kaj terur’! Sekrete ili petis, pere de Merkur’, Jupitron, helpi. Sed li estis sen kompat’: «Ne plaĉis bona, plaĉu la malbona stat’!»

6. Mastroŝanĝo

Fedro.
Kampul’ azenon paŝtas sur herbejo, lin frapas bru’ de malamik-armeo. «Ni kuru, kuru! — krias li ekscite — Oni nin kaptos!» Sed la besto spite obstinas, respondante: «Ĉu vi kredas, ke l’ malamik’ du selojn sur min metas?» «Nu, ne!» «Ej! Mastro, ĉu do ne egale, sub kies ŝarĝo ĝemas mi fatale?»

7. Inter du malbonoj

Halm.
Buĉisto kaj paŝtisto voje pasis. Jen, ili ŝafon, kiu bele grasis, ekvidis vagi sur la kamp’ senmastre, alkuris, kaj tuj ekkverelis draste, al kiu apartenu la trovito. Post longa disputado kaj ekscito, ĉar tiutempe ĉiu best’ parolis ankoraŭ homalingve, ili volis, ke mem la ŝaf’ decidu pri ĉi tio. Tiu demandis ilin pri l’ metio, kaj, kiam la respondojn ĝi akiris, al la paŝtisto ĝi ekĝeme diris: «Nu, mi stariĝas do sur vian flankon, prefere doni lanon ol la sangon.»

8. La aglo kaj la sago

(La fablon konservis Esĥilo en la Mirmidonoj.)

вернуться

[8]

Halm: greklingva fabelkolekto eldonita de K. Halm.

вернуться

[9]

Babrio = Fablo de Babrio

вернуться

[10]

Laŭdire, kiam Gelon, volante fariĝi la tirano de Sicilio, flatis la insulanojn kaj petis de ili soldatojn por si, la popolon, kiu jam estis preta plenumi lian peton, la poeto Stesiĥoros avertis per ĉi tiu fablo, aldonante: «Potenco, kiun oni ne povas repreni, ĉiam estos bona por ties akirinto kaj kontraŭ ties donintoj».

вернуться

[11]

Fedro = Fedro-fablo; tial la dionomoj (Jupitro, la ĉefdio; Merkuro, la dio de komerco) estas latinformaj (anstataŭ Zeŭso kaj Hermeso).