Выбрать главу

27. Flugemo

Babrio.
«Ho flugi, flugi! Kiel rave ja estus flugi flugilhave!» Tiel suspiris rampe-glita testud’ en sopirflagro. Aŭdinte tion, per subita ekpren’ ĝin levis aglo en la aeron supernuben, tie ĝin lasis fali suben. Okazis, ve, frakaso al membroj, al kiraso. Kaj la testudo ĝemis laste: «Ho, kial tiu do fantaste deziras flugi en aero, kiu nur pene rampas sur la tero!»

28. Leonfelo

Lukiano.
Leonon la urbloĝantar’ de Kyme[14] neniam vidis, eĉ de malproksime. Jen, ia besto kun leonharfasko (ĉu estis ĝia propra aŭ nur masko?) aperis sur la strato, hurle muĝis, ke terurite ĉiu hom’ rifuĝis: «Leono!». Sed fremdul’ el regiono, kie konata estas la leono, ĝin draŝis draste, kaj post la forpelo klarigis: «Nur azen’ en leonfelo.»

29. La taŭro kaj la kulo

Fedro.
Sur la kornon de la taŭro kulo flugis, kaj post kaŭro de pli-malpli longa daŭro diris al la taŭr’ kompleze: «Se mi ŝarĝas vin tro peze, kaj vi volas, ke mi iru for de via korno, diru!»
Kaj la taŭro diris: «Ba, ĉu vi estas alfluganta, forfluganta, ho giganta, mi vin ne rimarkas ja!»

30. La mulo kaj la di-statuo

Fedro.
La mulo portis di-statuon, kaj multaj fleksis la genuon. La best’ imagis, ke l’ honoro koncernas ĝin, kaj pro ĉi gloro tia orgojlo ĝin infektis, ke dance, prance ĝi afektis, kaj sin skuadis, kapriolis, la ŝarĝon de si ĵeti volis. Bastonon prenis nun la mastro, tradraŝis ĝin kun kruda drasto, kaj kriis al ĝi por admono: «Vi estas, lernu per bastono, ne dio kaj nemortemulo, sed di-statuoporta mulo!»

31. La ursfelo

VdE, sed la konkludo estas de La Fontaine.

Du kompanoj en drinkdomo pri ĉasadoj fanfaronis, ĉe l’ apuda tablo homo miris, miris, kaj proponis:
«Aŭdu, ho ĉasistoj gloraj, urso tra l’ arbaro vagas. Dudek kvin monerojn orajn mi por ties felo pagas.»
Ĉar la monon tiuj sentis jam tintadi en la poŝo, ĉion bonan ili mendis, drinkis ĝis la lasta groŝo.
Poste ili venko-certe iris al la ĉasekskurso. Ili iris, ĝis averte unu kriis: «Jen la urso!»
Urso, jes, sed ve, giganta, alta super arbotrunkoj, sovaĝege atakanta per la ulno-longaj ungoj.
Terurite, la kompanoj ne kuraĝis lanci, pafi, ĵetis ĉion el la manoj kaj klopodis nur sin savi.
L’ unu grimpe sin defendis, rampis sur arbeg’ ĝis pinto, la alia sin etendis sur la tero, kaj mortinto
sin ŝajnigis (ĉar laŭdire urs’ ne manĝas mortan homon). Rigidiĝis li senspire, ne montrante vivsimptomon.
L’ urso venis kaj lin flaris ĉe orelo, nazo, buŝo, sed nenion al li faris: Iris for sen ia tuŝo.
Kuŝis li kun turna kapo … Nun descendis la kolego, ŝercis, ĝoje pri l’ eskapo: «Kion diris la ursego?»
«Ho, ĝi flustris ĉe orelo ion, kion ni ne lernis: Tiam trinku je ursfelo, kiam vi la urson sternis.»

32. La monedo kaj la pavoj

Fedro.
La monedo pavis vante, fanfaronis arogante, la kunulojn ĝi neglektis, kiel al ĝi plu ne indajn, en la korto ĝi kolektis, inter siajn plumojn plektis, pavo-plumojn elfalintajn, kaj orgojlis kaj afektis kun la alpruntita havo, siajn paŝojn ĝi direktis inter pavojn, kiel pavo. Krude tiuj ĝin akceptis, de ĝi prenis tire-ŝire la pav-plumojn, eĉ difektis ĝiajn proprajn. Hejmenire tre mizere ĝi aspektis.
Tie ne estis por ĝi loko, la kunuloj malrespektis kaj forpelis ĝin kun moko. Kurta gloro pavo-vosta iĝis por ĝi multekosta.

33. La gloro de la regolo

Plutarko.
Aŭdace flugis aglo al la ĉielkupolo, surdorse, inter plumoj, sin kaŝis la regolo, silentis, dum la aglo en la aer’ flugpendis, sed kiam tiu el la altego ekdescendis, desaltis, kaj pli supren svingante sin ekkriis: «Mi estas la birdreĝo, plej alten flugi sciis!»

34. La rano kaj la bovo

Fedro.
Sur kamprando rano sidis, grasan bovon ĝi ekvidis. Ties grandon rigardante, ekenviis ĝi, kaj vante sian haŭton ĝi plenblovis, eĉ pli granda esti provis. «Ĉu mi dikas pli impone?» La ranidoj diris: «Ho, ne!» Ĝi pli streĉas sin, demandas: «Jen do, kiu nun pli grandas?» «Ankoraŭ ĉiam nur la bovo!» En furioz’ laŭ tuta povo ĝi blovege streĉe strebis, kaj ĝi krevis.

35. Jen Rhodos!

VdE.
Estis unu atleto. Oni mokis lin pri lia pigro. Li foriris, kaj post migro li revenis — fanfaroni. Li rakontis fierpoze, kiel brile, grandioze gloron ĉie li akiris. «Kaj eĉ» — li orgojle diris — «foje en Rhodos mi saltis alton, kiu tiel altis, ke l’ venkantoj Olimpiaj estus pri ĝi tre enviaj. La spektantoj min aplaŭdis, kaj la tuta urbo laŭdis. Ho, se iu nun ĉeestus, al vi tion li atestus.» Kriis tiam ĉeestanto: «Ne necesas atestanto, sed, hero’, jen Rhodos, nu, saltu do!»

36. La simio kaj la delfeno

VdE.
Simion havis homo foje, tre ofte kun ĝi ludis ĝoje, ĝin por amuzo kaj plezuro kunportis eĉ dum marveturo. Sed jen, tempesto eksovaĝis. La ŝipo dronis. Homoj naĝis. Dum la simio pene provis elnaĝi, ĝin delfeno trovis, kaj, ĉar ĝi homo ĝin rigardis, bonvole ĝian vivon gardis, surdorsen prenis ĝin por porto al seka kaj sekura bordo. Nu, kiam ili al haveno Pireo (rodo de Atheno) alvenis, la delfen’ scivolis: «Ĉu Athenano?» «Jes!» — parolis tre fanfarone la simio, — «eĉ el plej nobla familio!» «Do, vi Pireon konas bone?» «Pireon? Certe, kiel do ne? Li estas ja al mi tre kara amiko, plej familiara!» Kolere pro l’ mensogo, la delfeno dronigis la amikon de haveno.

37. La vulpo kaj la korvo

Fedro.
Flatate, gardu vian saĝon.
La korvo ŝtelis for fromaĝon de ie, kaj por ties manĝo sidiĝis sur tre alta branĉo. La vulpo, kiu tre malsatis, rigardis ĝin kaj jene flatis: «Ho korvo! Viaj plumoj brilaj! Kie troviĝas do similaj? Kaj la vizaĝo, la staturo! Vin vidi estas ja plezuro! Se via voĉo estas klara, vi vere estas senkompara!» La korvo, por akiri plaĉon per sia voĉo, grakis vante, de l’ bek’ faligis la fromaĝon, la vulp’ ĝin portis for kurante.
вернуться

[14]

Kyme — plej granda urbo en antikvagreka provinco Eolio.