Выбрать главу

Dua ĉagreno ŝin renkontis. Gavrilo Gavriloviĉ mortis, restigante ŝin de la tuta havo. Sed la heredo ŝin ne konsolis; ŝi kore dividis la malĝojon de la malfeliĉa Praskovja Petrovna kaj ĵuris neniam apartiĝi de ŝi; ili du forlasis Nenaradovon, la lokon de la malĝojaj rememoroj, kaj forveturis por vivi en la ***a vilaĝo.

Fraŭloj ĉirkaŭadis ankaŭ tie ĉi la amindan kaj riĉan fraŭlinon; sed ŝi al neniu eĉ la plej malgrandan esperon. La patrino iam konsilis al ŝi ke ŝi elektu amikon; Mario Gavrilovna balancadis la kapon kaj fariĝis pensema. Vladimiro jam ne vivis: li mortis en Moskvo, tagon antaŭ la eniro de la francoj. Lia memoro ŝajnis sankta por Manjo; almenaŭ ŝi konservis ĉion, kio lin povis rememorigi: la librojn, de li iam legitajn, liajn pentrojn, notojn kaj versojn, kiujn li por ŝi transskribis. La najbaroj, sciiĝinte ĉio, miris ŝian konstantecon kaj atendis fine la fidelecon de tiu ĉi fraŭlina Artemizo[9].

Dume la milito estis finita kun gloro. Niaj regimentoj revenis el la alilando. La popolo iris al ili . La muziko ludis kantojn: «Vive Henri-Quatre»[10], tirolajn valsojn kaj ariojn el «Ĵokondo»[11]. La , kiuj en la militon preskaŭ infanoj, revenis, viriĝintaj de milita aero kaj krucoj . La soldatoj ĝoje paroladis inter si, enmiksante ĉiuminute en la lingvon germanajn kaj francajn vortojn. Tempo ne forgesebla! Tempo de l’ gloro kaj de l’ ĝojo! Kiel forte la rusa koro ĉe l’ vorto «patrujo»! Kiel dolĉaj estis la larmoj de l’ revido! Kun kia unuanimeco ni unuigis la sentojn de la popola fiereco kaj de l’ amo je l’ regnestro! Kaj por li, kia estis tiu ĉi minuto!

La virinoj, la rusaj virinoj, estis tiam sensimilaj. Ilia kutima malvarmeco perdiĝis. Ilia ĝojo estis efektive malsobriganta, kiam renkontante la venkintojn ili kriadis: hura!

Kaj en la aeron ili ĵetadis la ĉapetojn.[12]

Kiu el la tiamaj ne konfesos, ke al la rusa virino li ŝuldis la plej bonan kaj la plej rekompencon?..

En tiu ĉi brilanta tempo Mario Gavrilovna vivis kun la patrino en la ***a gubernio, kaj ne vidis kiel la du ĉefurboj[13] festis la revenon de la . Sed en la kaj vilaĝoj la ĝojo estis eble ankoraŭ pli forta. La ricevo de en tiuj ĉi lokoj estis por li efektiva triumfo kaj al la amanto en frako estis ne plezure en lia najbareco.

Ni jam diris, ke malgraŭ malvarmeco Mario Gavrilovna kiel antaŭe estis ĉirkaŭata de fraŭloj. Sed ĉiuj devis foriĝi kiam ekmontris sin en ŝia palaco la vundita regimentestro Burmin’, kun la en la butona trueto kaj «kun paleco» la tiamaj sinjorinoj. Li havis ĉirkaŭ dudek ses jarojn. Li alveturis forpermese en siajn vilaĝojn, kiuj en la najbaraĵo de la vilaĝo de Mario Gavrilovna.

Mario Gavrilovna multe lin distingis. Apud li ŝia kutima pensemo viviĝadis. Oni ne povus diri, ke ŝi lin koketis; sed la poeto, vidinte ŝian teniĝon, certe dirus:

«Se amor non è, che dunque?»[14]

Burmin’ estis efektive aminda juna . Li havis plaĉas al la virinoj: Lia renkontado kun Mario Gavrilovna estis rekta kaj libera; sed kion ajn ŝi dirus aŭ farus, lia animo kaj liaj rigardoj ĉiam ŝin . Li ŝajnis de karaktero trankvila kaj modesta, sed la famo rakontis, ke antaŭe li estis terura sovaĝulo, kaj tio ĉi ne malutilis al li en la opinio de Mario Gavrilovna, kiu (kiel ankaŭ ĉiuj junaj senescepte) kun plezuro senkulpigis la malprudentaĵojn montrantajn kuraĝon kaj fajrecon de l’ karaktero.

Sed pli ol ĉio… (pli ol lia karesemo, pli ol la paleco, pli ol la bandaĝita mano) la silentado de la juna vekadis ŝian kaj fantazion.

Ŝi ne povis tion, ke ŝi multe al li ; kredeble ankaŭ li kun sia sprito kaj de la homoj povis jam ekvidi, ke ŝi lin elektis: kial ĝis nun ŝi ne vidis lin apud siaj piedoj kaj ne aŭdis lian konfeson? Kio lin retenadis? La timemo, neapartigebla de l’ efektiva amo, la fiereco aŭ la koketado de lerta amisto? Tio ĉi estis por ŝi enigmo. Pensinte bone, ŝi decidis, ke la timemo estis sole la kaŭzo, kaj intencis kuraĝigi lin per pli granda atenteco kaj, laŭ la okazoj, ankaŭ per karesado. Ŝi preparadis la plej neesperatan kaj malatendeme atendis la minuton de la klariĝo. La sekreto, kia ajn ĝi estus, ĉiam premas la virinan koron. Ŝiaj militaj operacioj havis la deziritan finon: almenaŭ Burmin’ fariĝis tiel pensema kaj liaj nigraj okuloj kun tia fajro haltadis sur Mario Gavrilovna, ke la minuto ŝajnis jam proksima. La najbaroj paroladis pri la edziĝo kiel pri fakto jam finita, kaj la bona Praskovja Petrovna ĝojadis, ke ŝia filino fine trovis por si indan fianĉon.

La maljunulino sidis unu fojon sola en la gastĉambro, kartojn (la grande patience), kiam Burmin’ eniris en la ĉambron kaj tuj demandis pri Mario Gavrilovna.

– Ŝi estas en la ĝardeno, – respondis la maljunulino; – iru al ŝi, kaj mi vin tie ĉi atendos.

Burmin’ foriris kaj la maljunulino faris la signon de l’ kruco kaj ekpensis: «Nun eble la afero hodiaŭ finiĝos!»

Burmin’ trovis Marion Gavrilovna’n apud la lageto sub la saliko, kun libro en la manoj kaj en blanka vesto, kiel efektiva heroino romano. Post la unuaj demandoj Mario Gavrilovna intence ĉesis subteni la interparolon, fortigante tiel la kiu oni povis liberiĝi nur per subita kaj decida klarigo. Tiel ankaŭ fariĝis. Burmin’, sentante la malfacilecon de sia pozicio, diris, ke li serĉis jam longe la okazon por malkovri al ŝi sian koron, kaj postulis minuton da atento. Mario Gavrilovna fermis la libron kaj mallevis la okulojn por signo de l’ konsento.

– Mi vin amas, – diris Burmin’, – mi vin amas pasie… (Mario Gavrilovna ruĝiĝis kaj mallevis la kapon ankoraŭ pli multe.) Mi sengardeme, al la emo, al la emo vidi kaj aŭdi vin ĉiutage… (Mario Gavrilovna rememoris la unuan leteron de St. Preux.[15]) Nun estas jam tro malfrue batali mia sorto; la rememoro vi, via aminda sensimila imago, de nun estos la turmento kaj la konsolo de mia vivo; sed al mi ankoraŭ restas plenumi la malfacilan devon, malkovri al vi la teruran sekreton kaj meti inter ni netrapaŝeblan barilon …

вернуться

[9]

Vidvino de la galikarnasa reĝo Maŭzolo; ŝi ordonis konstrui monumenton Maŭzoleon (laŭ la nomo de la forpasinta edzo), kiu estis konsiderata kiel unu el la sep «mirakloj de l’ mondo». La nomo Artemizo (Αρτεμισία) fariĝis simbolo de la ideala edzino, kiu restas fidela al la edzo eĉ post lia morto.

вернуться

[10]

T.e. «Vivu Henriko la Kvara» (france). Kupletoj el la komedio de franca poeto Ch. Collet (1709–1783) «Henriko la 4ª en ĉasado» (1779).

вернуться

[11]

«Joconde aŭ serĉanto de aventuroj» – komedia opero de franca komponisto I. Nicolo (1775–1818).

вернуться

[12]

Citaĵo el la komedio «Malfeliĉo esti tro sprita» (1825) de rusa dramverkisto, poeto kaj diplomato Aleksandro Gribojedov (1795–1829).

вернуться

[13]

Kvankam komence de la 18ª jc Peterburgo fariĝis registara ĉefurbo de Ruslando, Moskvo tamen retenis kelkajn funkciojn ĉefurbajn (interalie la eklezian).

вернуться

[14]

Itale: «Se ne amo, kio do ĝi estas?». La komenco de verso el la 132ª soneto de F. Petrarko (1304–1374).

вернуться

[15]

St. Preux /sen-pre/ – protagonisto de la romano de J.-J. Rousseau (1712–1778) «Julia, aŭ la nova Heloiza» (1761). La vortoj de Burmin’ estas pruntitaj el letero de St. Preux al Julia.