Выбрать главу

– Ĝi ĉiam ekzistis, – interrompis kun viveco Mario Gavrilovna, – mi neniam povis esti via edzino …

– Mi scias, – respondis li trankvile, – mi scias ke iam vi amis, sed la morto kaj tri jaroj da plorado … Bona, kara Mario Gavrilovna! ne penu forpreni de mi la lastan konsolon: la penson, ke vi konsentus fari mian feliĉon, se… Silentu, pro Dio, silentu; vi min turmentas. Jes, mi scias, mi sentas, ke vi estus mia, sed … mi plej malfeliĉa kreitaĵo, mi estas edzigita!

Mario Gavrilovna ekrigardis lin kun miriĝo.

– Mi estas edzigita, – daŭrigis Burmin; – mi estas edzigita jam la kvaran jaron, kaj mi ne scias, kiu estas mia edzino, kaj kie ŝi estas, kaj ĉu mi devas ŝin iam revidi!

– Kion vi parolas? – ekkriis Mario Gavrilovna; – kiel estas mirinda! Daŭrigu! mi rakontos poste … sed daŭrigu, estu tiel bona!

– Je l’ komenco de l’ 1812ª jaro, – diris Burmin’, – mi rapidis Vilnon, kie nia regimento. Alveninte unu fojon sur ian poŝtan stacion malfrue en la vespero, mi ordonis kiel eble plej rapide la ĉevalojn kiam subite levis sin terura neĝa blovado; la kiel ankaŭ la konsilis al mi, ke mi atendu. Mi ilin obeis; sed ia nekomprenebla maltrankvilo min ekreĝis; , ke iu min . Dume la neĝa blovado ne trankviliĝadis; mi ne povis min teni, mi ordonis ree la ĉevalojn kaj forveturis, malgraŭ la blovado. Al la ŝajnis pli bone veturi trans la rivero, kio devis plimallongigi nian vojon per tri verstoj. La bordoj estis kovritaj de neĝo; la transveturis flanke de la loko, kie ni devis elveturi sur la vojon, kaj tial ni nin ektrovis en nekonata . La blovego ne ĉesadis; mi ekvidis lumeton kaj ordonis veturi tien. Ni alveturis en vilaĝon; en la ligna preĝejo estis lumo. La preĝejo estis malfermita; post la barilo staris kelkaj glitveturiloj, la enirejo homoj. «Tien ĉi! Tien ĉi!!» – ekkriis kelkaj voĉoj. Mi igis la antaŭveturi. «Sed permesu, kie vi estis tiel longe? – diris al mi iu, – la fianĉino sin trovas en sensenta estado; la pastro ne scias, kion fari; ni jam estis pretaj veturi reen. Eliru ja pli rapide!» mi elsaltis el la glitveturilo kaj eniris en la preĝejon, malforte per du aŭ tri kandeloj. Knabino sidis sur la benko en malluma angulo de la preĝejo; frotis ŝiajn . «Glor’ al Dio, – ŝi diris: – fine vi alveturis! Vi preskaŭ mortigis la fraŭlinon!»

pastro proksimiĝis al mi kun la demando: «Ĉu vi ordonas komenci?» – «Komencu, », mi respondis senpense. Oni levis la knabinon. Ŝi al mi ŝajnis ne malbela …

Nekomparebla, nepardonebla knabeco… mi staris apud ŝi antaŭ la [16]; la pastro rapidis; tri viroj kaj la servantino la fianĉinon kaj estis okupataj nur ŝi. Oni nin edzigis. «Kisu vin», – oni diris. Mia edzino turnis al mi sian palan vizaĝeton. Mi kisi … Ŝi ekkriis: «Ho estas li, ne li!» – kaj falis sen sentoj. La atestantoj sur min la terurigitajn okulojn. Mi turniĝis, eliris el la preĝejo sen , ĵetis min en la glitveturilon kaj ekkriis: «For! Antaŭen!»

– Dio mia! – ekkriis Mario Gavrilovna, – kaj vi ne scias kio fariĝis via edzino?

– Mi ne scias, – respondis Burmin’, – mi ne scias, kiel oni nomas la vilaĝon, kie mi edziĝis; mi ne memoras, el kia stacio mi veturis. En tiu ĉi tempo mi tiel malmulte la gravecon de mia krima ŝerco, ke, forveturinte de la preĝejo mi ekdormis, kaj revekiĝis la , jam sur la tria stacio. La servanto, kiu estis tiam kun mi, mortis en la milito, tiel ke mi ne havas eĉ la esperon trovi kiu mi ŝercis tiel terure, kaj kiu estas nun tiel terure venĝita.

– Dio mia, Dio mia! – diris Mario Gavrilovna, kaptinte lian manon: – estis vi? kaj vi min ne rekonas?

Burmin’ ekpaliĝis … kaj ĵetis sin al ŝiaj piedoj …

F i n o
вернуться

[16]

pupitro (ruse «налой», propre «аналой») – Ĉi tie temas pri kirka tablo kun dekliva supra tabulo, kiu staras antaŭ la altarejo, kaj sur kiun oni metas diservan libron aŭ ikonon; ĝuste ĉirkaŭ tiu pupitro okazas la ortodoksa geeziĝa rito; Zamenhofo kaj Grabowski ĝin konfuzas kun altaro. PIV ial nomas ĝin «ĥorpupitro» – tute maltrafe kaj absolute malkonvene por kirko ortodoksa: ĝi neniel ajn rilatas al ĥoro. Malpli maltaŭga estas la traduko en CEED: «legpupitro» por traduki la anglan «lectern» – tamen jam simpla «pupitro» tute sufiĉas.