Выбрать главу

II. Starigo-procedo de la Baza Radikaro Oficiala

A/ Kompilado de ekzistantaj listoj

a) S. RUBLEV. «Provo de kvanta element-analizo en la lingvo Esperanto» («Senn. Rev.», 1927, №10/12, p.155–163. — Tiu kajero aperis ankaŭ kiel broŝuro: «Kvardek jaroj»).

Sur paĝo 163 aperas ofteca listo, bazita sur esploro de 100 000 tekstvortoj. Temas pri listo de 259 elementoj klasitaj en kvar grupoj[n]: radikaj elementoj «absolute oftaj» (91, el kiuj 8 «internaciaj»); radikaj elementoj «oftaj sed malpli valoraj» (58, el kiuj 5 «internaciaj»); «helpaj» elementoj «absolute oftaj» (88: gramatikiloj kaj afiksoj); «helpaj» elementoj «oftaj sed malpli valoraj» (22).

La plej multaj «help-elementoj» de RUBLEV retroviĝis en nia primitiva Grupo 1 de plej oftaj elementoj, sed ankaŭ en Grupoj 2, 3, 4 kaj eĉ 8 (-ismo). La aliaj elementoj retroviĝis en la primitiva Grupo 1, sed ĉefe en Grupo 2, kaj ankaŭ en 3, 4, 5. Ni eĉ trovis en Grupo 7: burĝo, en Grupo 8: ekonomio kaj en Grupo 9 (la grupo de elementoj aperantaj en nur unu listo): proleto. — Kaj tiuj rimarkoj lumiĝas, se ni konstatas, ke estis analizitaj tri numeroj de «Sennaciulo» kaj tri libroj: «ABC de Sennaciismo», «Patroj kaj Filoj» de Turgenev kaj «En malliberejo» de Ĉirikov…

Se ankoraŭ necesus, tio demonstras, ke la vortofteco estas nocio tre relativa: ĝi dependas de la analizitaj dokumentoj. Kaj tio pravigas nian komparadon de listoj faritaj laŭ malsamaj kriterioj kaj el malsamaj materialoj: la diversaj listoj reciproke korektas kaj kompletigas unu la alian. Absoluta listo estus farebla nur surbaze de la komputado de nia tuta literaturo (beletra, teknika…) aŭ almenaŭ surbaze de treege vasta eltiraĵo de ĝi.

b) Leo BLAAS. «Statistiko de 50 000 tekstvortoj» («Esperantologio», I., p.107–132 kaj 160–200).

Ĝi donas liston de 743 elementoj ordigitaj laŭ ofteco indikita en po-miloj kaj alian liston alfabetan kun la diversaj kunmetaĵoj. La aŭtoro juĝis sian laboron tre modeste: «pli teoria ol praktika: la bazo (50 000 tekstvortoj) estas tro malvasta». Sed la analizitaj tekstoj estas multe pli diversaj ol en la laboro de RUBLEV: temas pri po unu paĝo hazarde elprenita el ĉiu paĝocento de pli ol 110 verkoj elektitaj sen prefero. Tia sistemo maksimume ebligas elimini la tro fakajn vortojn, kaj rapida tralego de la titollisto donas la impreson, ke nia literaturo estas sufiĉe bone reprezentita. Ĝi ankaŭ pravigas, ke la rezulta listo entenu pli ol la duoblo[n] de la RUBLEV-listo, kiu analizis duoblan tekstokvanton, sed nur en ses dokumentoj.

c) d) e) V. SETÄLÄ:

ĉ) Maailman Kirjeenvaihdon Opas. 1947. 16 p. (la 500 elementoj de «Mary kaj Sulo»).

d) Privilegia Vojo. Lernolibro kun listo de 1 260 elementoj.

e) Listo de 1750 elementoj komunikita de la aŭtoro; kvin grupoj: la 1-a (204 elem.) kun ĉefe «help-elementoj»; la aliaj kun resp. 146, 200, 450 kaj 750 elementoj.

Tiuj tri listoj de nia Kolego SETÄLÄ estas starigitaj laŭ tute originala procedo, kies klarigon oni legu en «Esperantologio», I., p. 5–32.

f) Prof. BOVET kaj Henriette ITH. Listo aperinta i.a. en «Esperanto», 1956, p.173. Ĝi estas starigita laŭ principoj aluditaj en «Enketo pri Internacia Helplingvo» de P. BOVET (eld. Sveda Esperanto-Federacio: vd. p.4–8).

Tiu listo donas 577 radikojn, sed neniun help-elementon: ni kalkulis kun tiu fakto okaze de la starigo de la B.R.O.-listo. Tiuj radikoj rezultas el komparo de vortoftecaj listoj nacilingvaj kaj Esperantaj. Pri la preparlaboroj oni legu en «Int. Pedagogia Rev.», AUG 28, p. 1–15. La definitiva laboro komparas jenajn listojn: du franclingvajn (HEMNON, bazita sur 400 000 tekstvortoj; G.E. VAN DER BEKE, bazita sur 1 147 748 tekstvortoj), unu anglalingvan (E.L. THORNDIKE, 1 668 000 tekstvortoj), unu germanan (F. W. KAEDING, 10 906 235 tekstvortoj) kaj unu hispanan (M. A. BUCHANAN, 1 200 000 tekstvortoj); plie, liston el infanlingvaĵo (D-ro D. A. PRESCOTT, 77 403 tekstvortoj responditaj de infanoj); fine, du Esperantajn listojn (RUBLEV: vd. supre!) kaj novan laboron de la aŭtoroj mem, kiuj analizis naŭ Esperanto-verkojn: ses originalaĵojn kaj tri tradukojn el pola, kataluna kaj ĉina lingvoj.

La rezulto estas listo de 577 radikoj dividitaj al 8 grupoj (kun resp. 26, 107, 67, 48, 58, 69, 78 kaj 124 radikoj); la unua grupo entenas la radikojn aperantajn en ĉiuj listoj, la lasta tiujn en nur unu.

La radikoj de tiu listo troviĝas en la unuaj grupoj de la B.R.O.-listo: en niaj Grupoj 1, 2, 3 kaj 4; tamen kelkaj troveblas en Grupo 7 (armeo, banko, ĉia, gracia, leono, malgraŭ, metro, pala, pastro, rajdi, sceno, temo), en Grupo 8 (imperio, nenies, neniom) aŭ eĉ en Grupo 9 (kazo, racio): tiuj du lastaj radikoj troviĝas do nur en tiu listo BOVET–ITH: kaj tio ree montras, ke ĉiu kaj ĉia listo estas de valoro «tre relativa».

g) Le français fondamental — Unua grado. Ellaborita ĉirkaŭ 1954 de komisiono (en kiu estis nia Prezidanto, Prof. Waringhien) sub la direktado de Prof. GOUGENHEIM kaj SAUVAGEOT. Vidu: G. WARINGHIEN: «Ĉu vortstatistiko sufiĉas por la starigo de bazvortaro?» (en: «Sciencaj studoj», 1958, p.27–30).

Temas pri analizo de 312 000 tekstvortoj, sed por la unua fojo la bazo ne estis literatura aŭ presita lingvo, sed la parolata lingvo, dank’ al magnetofonaj registraĵoj (tamen antaŭvenis la infan-listo de PRESCOTT, vd. supre). Tio kondukis al listo de 800 oftaj vortoj, el kiuj oni unue eliminis centon (duoblaĵoj, vulgaraĵoj, malfacilaĵoj) kaj al kiuj oni aldonis 700 elektitajn per nova metodo, nomata «metodo de disponebleco». La aŭtoroj asertas: «la ofteco respondas al la aŭtomataĵoj de la parolo, la disponebleco estas ligita al la intereso, kiun prezentas por ni la nocioj esprimataj de la vortoj.» La oftecaj listoj donas ĉefe ĝeneralajn vortojn, la disponebleco donas konkretajn vortojn. Tiuj disponeblaj vortoj estis elektitaj per la metodo de «interesocentroj», bone konata de la pedagogoj; enketo en lernejoj petis de la lernantoj liston de 20 vortoj, ekz‑e pri meblaro: oni donu la nomojn de la mebloj, kiuj ŝajnas plej utilaj. Oni tiel enketis pri 16 interesocentroj.

La suma rezulto estis listo de 1 455 vortoj (el kiuj 269 gramatikaj). Ni tradukis ĝin al Esperanto, zorgante doni, el eventualaj pluraj signifoj, nur la plej evidentan.[E]

h) Le français fondamental — Dua grado. Listo, kiu aldoniĝas al la antaŭa. Ĝi estis ellaborita el tri kategorioj de dokumentoj: 1/La magnetofone registritaj tekstoj (enpreno de vortoj kun malpli granda ofteco kaj ankoraŭ ne enprenitaj en la unuan gradon). — 2/La libro de C. E. VAN DER BEKE (citita supre! Skriba lingvo el literaturo kaj ĵurnaloj). — 3/Novaj enketoj: analizo de 425 «unuoj» el 500 tekstvortoj; la «unuoj» rilatas al tekstoj el revuoj kaj ĵurnaloj sub jenaj rubrikoj: politiko, socia vivo, transportoj, profesia vivo, scienco, beletro, ekonomio, sportoj, ktp. Temas do pri vastigo de la nocio pri «disponebleco».

Ni same tradukis al Esperanto la rezultantan liston el 1 800 vortoj (laboro konfesinde jam pli subjektiva ol por la «unua grado»!). Kiel por la antaŭa listo g) ni kolektis la radikojn de la ricevitaj Esperantaj vortoj. Notinde, ke por nia fina kalkulo, ni konsideris, ke ĉiu radiko el la «unua grado» aŭtomate apartenas ankaŭ al la «dua grado», konforme al la intenco de la aŭtoroj.

i) Help-elementoj. Ni mem starigis liston de help-elementoj per komparo de tiuj el la priparolitaj listoj, kiuj traktis ilin: ja aparte gravaj, ili ne estas rekte atentitaj de listoj g) kaj h), tute ne de listo f); nur la listoj de RUBLEV kaj de SETÄLÄ prizorgas ilin aparte. Ni do zorgis meti la oftajn el tiuj help-elementoj en nian Grupon 1 de plej oftaj elementoj; por tio nin tre helpis la listo de BLAAS, kiu dank’ al indiko de la po-miloj ebligis al ni korekti la definitivan liston. Efektive la Akademio decidis rekunigi en Grupon 1 eĉ 25 help-elementojn ĝis tiam dissemitajn en la diversaj grupoj, dum tio ne estas pravigita de iliaj po-miloj ĉe BLAAS (almenaŭ, ambaŭ, apenaŭ, kvazaŭ, preskaŭ; ĉia, nenia, nenie, tiom; ĉef-, do, dum, ekster, ha! ho!, -ismo, ja, je, jen, ĵus, krom, nek, nu, preter, super). Kompense, ni ne tuŝis 8 help-elementojn, kiuj aperas precipe en la Grupo 9, sed tute ne ĉe BLAAS (-aĉa, eks-, -enda, fi-, mis-, pra- kaj ankaŭ des kaj ju, resp. el Grupoj 7 kaj 8). Plie ni reĵetis el Grupo 1 al Grupo 9 -ingo kaj -ero el la sama motivo. Per tio ni jam parolis pri unu aparta punkto de la ĉapitro pri modifadoj: ni ne revenos al ĝi.

вернуться

[E]

La lasta vorto, «evidentan», kaj la fina punkto mankas en la originaj versioj de Aktoj II. La enmetita vorto estas konjekto proponita de d-ro A. Albault por eldono en la «Aktoj II».